Makalu
From Wikipedia, the free encyclopedia
Makalu (oficiala ĉina transskribo al la latina alfabeto: Makaru; ĉine 马卡鲁山, pinjine: Mǎkǎlǔ Shān) estas kun alteco de 8 485 m s.m. la kvina plej alta monto de la mondo.
Makalu | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
monto | |||
Alteco | 8 485 m | ||
Situo | Ĉinio (Tibeto) kaj Nepalo | ||
Montaro | Himalajo | ||
Geografia situo | 27° 53′ N, 87° 5′ O (mapo)27.88416666666787.088888888889 | ||
| |||
Unua grimpo | 15-an de majo 1955 de Lionel Terray kaj Jean Couzy | ||
Plej facila montgrimpo | Altmontara ekspedicio (glaĉerigita vojo) | ||
Geografio
Makalu situas en Himalajo oriente de Ĉomolungmo sur la landlimo inter Nepalo kaj Ĉinio.
Flankaj pintoj
Flankaj pintoj de Makalu enstas Makalu Sudorienta Pinto kun alteco de 8010 m s.m. kaj Kangchungtse (ankaŭ Makalu 2) kun alteco de 7678 m s.m.. Al la Makalu-Masivo apartenas ankaŭ Ĉomolonzo kun alteco de 7818 m s.m.. Ĝi situas proksimume kvar kilometrojn nordoriente de la ĉefpinto kaj estas disigita de ĝi per selo kun alteco de proksimume 7200 m s.m. Pro la breĉalteco de 590 m oni konsideras Ĉomolonzon kiel sendependan monton.
Unua grimpo
La unua grimpo sukcesis la 15-an de majo 1955 frae de la francaj ŝnurkamaradoj Lionel Terray kaj Jean Couzy. Ĝi estis la 9-a de la montoj pli altaj ol 8000 m, kies pinton homoj atingis.
Eksteraj ligiloj
- Makalu sur SummitPost (en angla lingvo)
- Makalu sur Peakware (en angla lingvo) Arkivigite je 2011-10-25 per la retarkivo Wayback Machine
Ĉomolungmo (aŭ Everesto) - K2 (Ĉogori aŭ Lambha Pahar aŭ Dapsang) - Kangchenjunga - Lhotse - Makalu - Ĉo Oju - Dhaulagiri - Manaslu - Nanga Parbat - Anapurno - Gaŝerbrum 1 (Kaŝita Pinto) - Broad Peak (Falĉan Kangri/K3) - Gaŝerbrum 2 (K4) - Ŝiŝapangmo
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.