Ĉomolungmo
la plej alta montpinto de Tero, kun pinto je 8.848 metroj super maro From Wikipedia, the free encyclopedia
la plej alta montpinto de Tero, kun pinto je 8.848 metroj super maro From Wikipedia, the free encyclopedia
Ĉomolungmo (esperantigo de la tibeta nomo ཇོ་མོ་གླང་མ, transliterigita jo mo glang ma laŭ Wylie aŭ jomo lang ma laŭ THL), ankaŭ nomata Sagarmato (laŭ la nepala nomo सगरमाथा, transliterigita Sagarmāthā) aŭ Everesto (laŭ la internacie plej uzata nomo establita de britaj geografoj), estas la plej alta monto en la mondo, situanta en la montaro Himalajo sur la limo inter Nepalo kaj Tibeto en la areo nomata Mahalangur Himal. Ĝia alteco estas 8 848 aŭ 8 850 m super marnivelo[1], kaj estas la 5a montopinto plej malproksima el la tercentro.[2] Ĝi formiĝis antaŭ 60 milionoj da jaroj, kiam la himalaja montaro aperis sur la surfaco pro kolizio de Hindio kun la resto de Azio. La monto kreskas ĉirkaŭ 2,5 centimetrojn jare. La internacia limo inter Ĉinio kaj Nepalo estas ĉe la preciza montopinta punkto. Ties montareto inkludas najbarajn montopintojn kiaj Lhotse, 8 516 m; Nupce, 7 855 m kaj Ĉangce, 7 580 m.
Ĉomolungmo (Everesto) | |
nepale सगरमाथा, Sagarmátha, tibete ཇོ་མོ་གླང་མ, Chomolangma | |
monto | |
Monto Everesto antaŭ Kala Pattar | |
Landoj | Nepalo, Ĉinio |
---|---|
Regionoj | Zono Sagarmata Nepalo, Prefekturo Xigazê Tibeta aŭtonoma regiono, Ĉinio |
Distriktoj | Solukhumbu Nepalo, Konteo Tingri Ĉinio |
Montaro | Himalajo |
Situo | Ĉomolungmo |
- alteco | 8 848 m s. m. |
- koordinatoj | 27° 59′ 17″ N 86° 55′ 31″ O (mapo) |
Plej facila aliro | Suda fronto (en Nepalo) |
Unua grimpo | Edmund Hillary Tenzing Norgay |
- dato | 29-a de majo 1953 |
Horzono | UTC (UTC+ 5,5) |
Situo enkadre de Nepalo
| |
Situo enkadre de Tero
| |
Situo de Ĉomolungmo
| |
Vikimedia Komunejo: Mount Everest | |
Plej alta monto de la mondo | |
Ĝenerale kaj en Esperantujo, ekzistas debato pri la nomo de la monto, ĉar iuj opinias la nomon "Everest" koloniisma.
Nepale ĝi nomiĝas Sagarmatha सगरमाथा (en la sanskrita, "Frunto de l' Ĉielo"); tibete, Chomolangma aŭ Qomolangma, t.e. "Patrino de la Universo" aŭ "Diino Mondpatrino"; ĉine 珠穆朗瑪峰 (en pinjino: Zhūmùlǎngmǎ Fēng; zh = ĉ) aŭ 聖母峰 (Shèngmŭ Fēng).
La monto ricevis la nomon "Everest" (Everesto) en 1865 fare de Andrew Waugh, honore al la kimra geografo George Everest. Ĝi tamen jam aperis kiel "Ĉomolangma" k.s. (Ĉomolungmo en Esperanto) en ĉinaj atlasoj de la komenco de la 18a jarcento.
Krom la tibeta kaj la ĉina, i.a. la japana kaj la rusa uzas ankaŭ formon similan al Ĉomolungmo. En Esperanto ĝi troveblas jam en 1959 en la verko "Nepalo malfermas la pordon" de Tibor Sekelj (en la postparolo de Juan Régulo Pérez) kaj, en la nuna tempo, en la poemaro Saturno, de Jorge Camacho. Ĝin registras almenaŭ la jenaj vortaroj: "Großes Wörterbuch Esperanto-Deutsch" (1999) de Erich-Dieter Krause, kaj "Etimologia vortaro de la propraj nomoj" (2005) de André Cherpillod.
Alto de 8 848 m estas oficiale agnoskita kaj de Nepalo kaj de Ĉinio,[3] kvankam Nepalo planis novan esploradon.[4]
Ĉina ekspedicio, kiu estis ekipita per ultramoderna mezurinstrumentaro, konkludis la 22-an de majo 2005 ke la monto estis 3 ½ metrojn pli malalta ol oni antaŭe supozis: la alto nun estus 8 844,43 m, kun erarmarĝeno de 21 cm, anstataŭ 8 848,13 m. Usona mezurado, por kiu oni metis GPS aparataron sur la pinto, rezultiĝis en alto de 8 850 m. Cetere konsiderindas ke la alto de la Ĉomolungmo ne estas statika donitaĵo. Ankaŭ pro la ŝrumpo de la terkrusto (fridiĝo) la prognozo estas ke la monto plialtiĝos. Sufiĉe granda tertremo en la regiono povas subite altigi la monton de kelkaj decimetroj.
Krom tio menciindas, ke Ĉomolungmo ne estas la plej alta monto se oni mezuras reference al la tercentro. Ĉar la ekvatoro estas pli distanca de la tercentro ol la polusoj, la Ĉimborazo en Ekvadoro pro sia situo preskaŭ sur la ekvatoro estas la plej alta monto mezurite de la tercentro, kvankam mezurite de la marnivelo ĝi altas nur 6 310 metrojn (6 384 km ekde la tercentro).
Estas malmulta indiĝena flaŭro aŭ faŭno sur Ĉomolungmo. Iu tipo de musko kreskiĝas je 6 480 m super marnivelo sur Ĉomolungmo kaj ĝi eble estas la plej altaltituda plantospecio.[5] Oni scias, ke alparea kuzenplanto nomita Arenaria kreskiĝas sub 5 500 metroj en la regiono.[6] Laŭ studo bazita sur satelita informo el 1993 ĝis 2018, vegetaĵaro estas etendigante en la ĉomolungma regiono. Esploristoj trovis plantojn en areoj en kiuj ĝis tiam oni konsideris, ke ili estas nudaj (senplantaj).[7]
Oni trovis malgrandetajn nigrajn saltaraneojn de la genro Euophrys sur altaĵoj tiom altaj kiom ĝis 6 700 m,[8] kio eble faras ĝin la plej altvivanta konfirmita nemikroskopa permanenta loĝanto en la Tero. Alia specio de Euophrys, nome E. everestensis, estis trovita sur 5 030 m super marnivelo, kaj eble ili povis manĝi insektojn tien forportintajn fare de vento.[8] Plej verŝajne estas eĉ pli alta mikroskopa vivo en pli altaj altitudoj.
La Hinda ansero migras super Himalajo kaj oni vidis ilin flugantaj je eĉ pli altaj altitudoj ol la monto mem.[9] En 1953, George Lowe (formanta parton de la ekspedicio de Tenzing kaj Hillary) diris, ke li vidis hindajn anserojn flugantaj super la montopinto de Ĉomolungmo.[10] Alia birdospecio, nome Ruĝbeka montokorvo, estis observita tiom alte kiom ĝis Suda Breĉo je 7 920 m[11] kaj flavbekaj montokorvoj estis viditaj tiom alte kiom ĝis 7 900 metroj super marnivelo.[9]
Gruntbovoj estas ofte uzataj por porti necesaĵojn kaj liveraĵojn por la montogrimpistoj kiuj celas la Ĉomolungmon. Ili povas posrti ĉirkaŭ 100 kg, havas dikan felon kaj grandajn pulmojn.[6] Aliaj animaloj en la regiono estas la Himalajaj kaproj, kiuj estas foje predaĵojn de la neĝleopardo.[12] La Himalaja nigra urso troveblas ĝis 4 300 metroj kaj ankaŭ la ruĝa pando ĉeestas en la regiono.[13] Ekspedicio trovis surprizan gamon de specioj en la regiono inter kiuj rodulo Ochotona kaj dek novaj specioj de formikoj.[14]
Monto Ĉomolungmo havas glacikovritan klimaton (Köppen EF) laŭ kiu ĉiu monato estas averaĝe sub frosto. Tial en averaĝa jaro, la plej malalta registrita julia temperaturo estus -18 gradoj Celsius, kaj la plej malalta registrita januara temperaturo estus -36 gradoj Celsius.
La baza kampadejo por la ekspedicioj al Ĉomolungmo el Nepalo estas ĉe la Ĥumbu Glaĉero, kiu estas rapide maldikiĝanta kaj nestabiliĝanta glaĉero pro la klimata ŝanĝo, kio faras ĝin nesekura por montogrimpistoj. Kiel rekommndita de la komitato formita de la registaro de Nepalo por faciligi kaj kontroli la montogrimpadon en la ĉomolungma regiono, Taranath Adhikari — nome ĝenerala direktoro pri turismo de Nepalo — diris, ke ili havas planojn por translokigi la bazan kampadejon al pli malalta altitudo. Tio estus pli longa distanco por montogrimpistoj inter la baza kampadejo kaj la Kampadejo 1a. Tamen, la ĝistiam baza kampadejo estis ankoraŭ uzata kaj utila por sia celo dum kelkaj jaroj. La translokiĝo estis planita por 2024, fare de la koncernaj funkciuloj.[15]
En 2008, oni instalis novan veterstacion je ĉirkaŭ 8 000 m, kiu funkcias rete.[16] La unuaj datenoj de la stacio en Majo 2008 estis aertemperaturo de -17 C, relativa humideco je 41.3 procento, atmosfera premo de 382.1 hPa (38.21 kPa), ventodirekto de 262.8°, ventorapido de 12.8 m/s (28.6 mph, 46.1 km/h), ĝenerala sunradiado de 711.9 vatoj/m2, suna UV radiado de 30.4 W/m2.[16] La projekto estis funkciita per la programo Stations at High Altitude for Research on the Environment (SHARE, kunhavi, nome Altaltitudaj Stacioj por Esplorado pri Medio), kiu ankaŭ metis retkameraon sur Ĉomolungmo en 2011.[16][17] La sunenergia veterstacio estas sur la Suda Breĉo.[18]
Ĉomolungmo etendeĝas en supran troposferon kaj penetras la stratosferon.[19] La aerpremo sur la montopinto estas ĝenerale ĉirkaŭ unu trionon el tio kio estas je marnivelo. La altitudo povas eksponi la montopinton al la rapidaj kaj frostigaj ventoj de la ŝprucfluo.[20] Ventoj ofte atingas 160 km/h;[21] En Februaro 2004, oni registris ventorapidon de 280 km/h sur la montopinto.
Tiu ventoj povas malhelpi aŭ eĉ endanĝerigi montogrimpistojn, blovante ilin al profundaĵojn[21] aŭ (pere de la principo de Bernoulli) malaltigante la aerpremojn eĉ plue, malpliigante la disponeblan oksigenon je ĝis 14 procente.[20][22] Por eviti la plej akrajn ventojn, montogrimpistoj tipe celas 7- ĝis 10-tagaN fenestron en printempo kaj aŭtuno kiam ekas aŭ malekas la sesono de aziaj musonoj.
Ekzistas du grimpvojoj por atingi la pinton, la suda grimpvojo tra Nepalo kaj la norda tra Tibeto. La suda trako estas la plej facila kaj la plej utiligita. Hillary kaj Tenzing utiligis tiun trakon.
Multaj grimpoj estas faritaj dum aprilo kaj majo antaŭ la musona epoko, ĉar la rapideco de la vento malaltiĝas. Post la musono, neĝo akumuliĝas, tro malfaciligante la ascendon.
Ĉar Ĉomolungmo estas la plej alta monto en la mondo, ĝi altiris konsiderindan atenton kaj grimpoklopodojn. Ĉu la monton oni grimpis en antikvaj tempojn oni ne konas. Eble ĝi estis grimpita en 1924, kvankam tion neniam oni povis konfirmi, ĉar neniu el la homoj kiuj faris tiun klopodon povis reveni, kiel Andrew Irvine kaj George Mallory. Kelkaj grimpovojoj estis establitaj laŭ kelkaj jardekoj de grimpekspedicioj al la monto.[23][24]
La pinton unuafoje atingis, la 29-an de majo 1953, la nepala ŝerpo Tenzing Norgay kaj tuj antaŭ li la novzelandano Edmund Hillary.[25] Antaŭe estis aliaj klopodoj. Dekomence estis brita esplora ekspedicio en 1921 kiu intencis esploradi ĉirkaŭaĵon de Ĉomolungmo kaj priserĉadi eblajn vojojn al pinto kaj fari unuan varapon se la eblo ekzistus. Antaŭ tiu ekspedicio, neniu eŭropa esploristo estis pli proksima al Ĉomolungmo ol je 100 km.[26]
Oni scias, ke la montopinto de Ĉomolungmo estis por la unua fojo atingita de homo en 1953, kaj la intereso de montogrimpistoj pliiĝis ekde tiam.[27] Spite al la klopodoj kaj atento dediĉitaj al la ekspedicioj, nur ĉirkaŭ 200 personoj estis atingintaj la montopinto ĉirkaŭ 1987.[27] Ĉomolungmo restis malfacile atingebla montopinto dum jardekoj, eĉ por seriozaj klopodoj fare de profesiaj montogrimpistoj kaj grandaj naciaj ekspedicioj, kiuj estis la normalo ĝis la starto de la komerca epoko en la 1990-aj jaroj.[28]
Ĉirkaŭ Marto 2012, oni grimpis Ĉomolungmon 5 656 fojojn kaj en tiuj klopodoj mortis 223 personoj.[29] Kvankam pli malaltaj montoj havas pli longajn aŭ pli krutajn grimpovojojn, Ĉomolungmo estas tiom alta ke la ŝprucfluo povas frapi. Grimpistoj povas suferi ventojn pli rapidajn ol 320 km/h kiam la vetero ŝanĝiĝas.[30] Je kelkaj epokoj de la jaro la ŝprucfluo ŝanĝiĝas norden, havigante periodojn de relativa trankvilo en la monto.[31] Aliaj danĝeroj estas neĝoŝtormoj kaj lavangoj.[31]
Ĉirkaŭ 2013, la Himalaja Datumbazo estis registrinta 6 871 atingojn de montopinto fare de ĉirkaŭ 4 042 diferencaj personoj.[32]
En 1885, Clinton Thomas Dent, prezidanto de la brita Alpine Club, sugestis, ke eblis grimpi la tiam ankoraŭ nenomitan monton Everest en sia libro Above the Snow Line (Super la neĝolinio).[33]
La nordan alproksimejon al la monto malkovris por okcidentanoj George Mallory kaj Guy Bullock en la komenca Brita Rekona Ekspedicio de 1921. Ĝi estis esplora ekspedicio ne ekipita por serioza klopodo grimpi la montopinton. Estrante Mallory (kaj tiel iĝante la unua eŭropano kiu piediris laŭ la flankoj de Ĉomolungmo) ili grimpis la Nordan Breĉon ĝis altitudo de 7 005 m. El tie, Mallory alrigardis vojon ĝin la pinto, sed estante la partio nepreparita por grimpi plue, ili descendis.
Britoj revenis por la Ekspedicio de 1922. George Finch grimpis uzante oksigenon por la unua fojo. Li ascendis je rimarkinda rapido de 290 m por hora kaj atingis altitudon de 8 320 m, en la unua fojo en kiu homo registris esti grimpinta pli alte ol 8 000 m. Mallory kaj la kolonelo Edward Felix Norton faris duan nesukcesan klopodon.
La sekva brita ekspedicio okazis en 1924. La dekomenca klopodo fare de Mallory kaj Geoffrey Bruce iĝis malsukcesa kiam malbona vetero malhelpis la instaladon de la Kampadejo 6a. La sekva klopodo estis tiu de Norton kaj Somervell, kiuj grimpis sen oksigeno kaj kian estis favora vetero, trairante la Nordan Flankon ĝis la Granda Koridoro, poste nomita Koridoro Norton. Li sukcesis atingi 8 550 m, kvankam li ascendis nur 30 m aŭ iom tian en la lasta horo. Mallory improvizis oksigenekipaĵon por lasta klopodo. Li elektis junan Andrew Irvine kiel partnero.[34] Fakte, unu el la plej famaj fruaj klopodoj estas tiu de Mallory kaj Irvine, la 8-an de junio de 1924. Ili alvenis tre proksime de la pinto, kaj laŭ kelkaj teorioj Mallory atingis ĝin, sed ili pereis tie kaj ne revenis. La kadavron de Mallory trovis ekspedicio en 1999. Ekde tiam svarmis polemiko en la grimpomonta komunumo ĉu unu aŭ ambaŭ el ili atingis la montopinton 29 jarojn antaŭ la konfirmita ascendo kaj sekura certa descento el Ĉomolungmo fare de Sir Edmund Hillary kaj Tenzing Norgay en 1953.
In 1933, Lucy, Lady Houston, brita milionulo, financis flugekspedicion "Houston Everest" de 1933, kiu konsistis en formacio de du aeroplanoj Westland Wallace estrita de Douglas Douglas-Hamilton, 14a Duko Hamilton laj Markizo Clydesdale kiuj flugis super la montopinto de Ĉomolungmo.[35][36][37][38]
Fruaj ekspedicioj — kiel tiuj de Charles Granville Bruce en la 1920-aj jaroj kaj du nesukcesaj klopodoj de Hugh Ruttledge respektive en 1933 kaj 1936 — klopodis ascendi la monton el Tibeto, tra la Norda Flanko. Aliro ne eblis el la nordo por okcidentaj ekspedicioj en 1950 post Ĉinio ekkontrolis Tibeton. En 1950, Bill Tilman kaj malgranda teamo en kiu estis Charles Snead Houston, Oscar Houston, kaj Betsy Cowles entreprenis esploran ekspedicion al Ĉomolungmo tra Nepalo laŭlonge de la vojo kiu nuntempe iĝis la normala alproksimiĝejo al Ĉomolungmo el la sudo.[39]
En 1952 svisa ekspedicio al Ĉomolungmo, estrita de Edouard Wyss-Dunant, ricevis permeson por klopodo grimpi el Nepalo. Ĝi establis vojon tra la Ĥumbu glacifalo kaj ascendis ĝis la Suda Breĉo je alto de 7 986 m. Raymond Lambert kaj ŝerpo Tenzing Norgay kapablis atingi alton de ĉirkaŭ 8 595 m en la sudorienta bordo, markante novan grimpaltitudan registron. La sperto de Tenzing iĝos utila kiam oni dungis lin kiel parto de la brita ekspedicio en 1953.[40] Svisoj decidis fari alian post-munsonan klopodon aŭtune; ili faris ĝin ĝis la Suda Breĉo sed estis revenigitaj de vintraj ventoj kaj malvarmego.[41][42]
En 1953, naŭa brita ekspedicio, estrita de John Hunt, revenis al Nepalo. Hunt elektis du grimpoparojn por klopodoj atingi la montopinton. La unua paro, formita de Tom Bourdillon kaj Charles Evans, venis ĝis 100 m el la montopinto la 26an de Majo 1953, sed ili devis reveni suferinte oksigenajn problemojn. Kiel planite, ilia laboro survoje trovante kaj elrompante vojon kaj iliaj oksigenaj stokejoj estis de granda helpo por la sekva paro. Du tagojn poste, la ekspedicio faris duan atakon al la montopinto fare de la dua grimpoparo: nome novzelandano Edmund Hillary kaj Tenzing Norgay, nepala ŝerpa montogrimpisto. Ili atingis la montopinton je 11:30 matene en loka tempomezuro la 29an de Majo 1953 tra la vojo de la Suda Breĉo. Tiam, ambaŭ agnoskis ĝin kiel teama klopodo fare de la tuta ekspedicio, sed Tenzing malkaŝis kelkajn jarojn poste ke Hillary metis sian peidon sur la montopinton la unua.[43] Ili haltis en la montopinto por fari fotojn kaj enterigis kelkajn biskvitojn kaj malgrandan krucon en la neĝo antaŭ descendi.
Novaĵoj de la sukceso de la ekspedicio atingis Londonon en la mateno de la surkronigo al la reĝino Elizabeto la 2-a, nome la 2an de Junio. Kelkajn tagojn poste, inter unuaj decidoj kiel monarko, la reĝino ordonis, ke Hunt (kiel brito) kaj Hillary (kiel novzelandano) estos kavalirigita per la Ordeno de la Brita Imperio pro la ascendo.[44] Tenzing, nepala ŝerpo estis ŝtatano de Barato, kaj ricevis la Medalon George el Britio. Hunt finfine iĝis porviva parulo en Britio, dum Hillary iĝis fonda membro de la Ordeno de Novzelando.[45] Hillary kaj Tenzing estis omaĝitaj ankaŭ en Nepalo. En 2009, oni starigis statuojn iliahonore, kaj en 2014, oni nomis per iliaj nomoj la Montopinto Hillary kaj la Montopinto Tenzing.[46][47]
Junko Tabei el Japanio estis la unua virino kiu je la 16-a de majo 1975 atingis la pinton.[48] En 1978 Wanda Rutkiewicz el Pollando ekstaris surpinte kiel unua eŭropanino kaj la tria en historio - aprile 1993 la plej altan montopinton konkeris Pasang Lhamu Ŝerpa el Nepalo.
Reinhold Messner (Sud-Tirolo/Italio) kaj Peter Habeler (Aŭstrio) estis la unuaj kiuj sukcesis atingi la pinton sen helpo de oksigenaparato la 8-an de majo 1978. Ĉi tiu sukceso surprizis multajn fiziologojn. Ĝis tiam oni supozis ke surgrimpo sen suplementa oksigeno ne eblas. Multaj esploroj sekvis en ĉi tiu tereno.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.