La 15-a de februaro estas la 46-a tago de la jaro laŭ la gregoria kalendaro. 319 tagoj restas (320 en superjaroj).
Interalie en tiu tago celebriĝas la "internacia tago de turistaj ĉiĉeronoj". En multaj urboj kaj unuopaj muzeoj tutmonde tiun tagon eblas senpage ĝui gvidadon, interalie tra la internacia Esperanto-muzeo kaj la aliaj urbocentraj muzeoj de Vieno.[1]
En unuopaj jaroj je la 15-a de februaro okazis, interalie:
- -399: Antikva Grekio: greka filozofo Sokrato estis kondamnita je mortpuno
- 438: Bizanca imperio: Teodozia jurkodo aperis, eldonita de imperiestro Teodozio la 2-a
- 590: Ĥosro la 2-a iĝis reĝo de Persa Imperio
- 1002: En asembleo ĉe Pavio de lombardaj nobeloj, Arduino de Ivreo kroniĝis kiel reĝo de Italio
- 1045: Ekkonstruo de la Katedralo Sankta Sofio de Novgorod
- 1113: Papo Paskalo la 2-a sankciis monaĥan regulon de la Malta Ordeno
- 1145: Eŭgeno la 3-a iĝis papo
- 1282: Piastoj: dum kunveno en Kępno duko de Pomerio Mściwój la 2-a kaj duko de Grandpollando Przemysł la 2-a ligis interkonsenton pri unuigo de siaj teritorioj
- 1288: Nikolao la 4-a iĝis papo
- 1383: Dum interna milito pri entronigo inter kavaliraj gentoj en Grandpolujo okazis batalo apud Szamotuły
- 1386: Krakovo: litova grandduko kaj pola reĝo Jogajlo baptiĝis kun siaj fratoj en la katedralo sur Vavelo, akcentante la nomon Ladislao - kristanigo de Litovio komenciĝis
- 1493: Kristoforo Kolumbo verkis leteron pri sia unua vojaĝo al Ameriko - larĝe disvastigata post lia reveno al Portugalio
- 1563: Dum litova-rusa milito soldataro de caro Ivano la Terura konkeris Polackon
- 1630: Nederlando konkeris Olinda, komencante koloniigon de nord-orienta Brazilio
- 1637: Ferdinando la 3-a kroniĝis kiel germana-romia imperiestro de la Sankta Romia Imperio
- 1764: Misurio: urbo Sankta Luiso fondiĝis
- 1775: Pio la 6-a iĝis papo
- 1786: William Herschel malkovris planeduman nebulozon - Katokulan nebulon en la konstelacio Drako
- 1793: Dua dispartigo de Pollando: prusa armeo aneksis Środa Wielkopolska
- 1794: Unua Respubliko de Francio: Nacia Konvencio oficialigis trikoloran flagon de Francio - kreita de Louis David
- 1796: Francaj revoluciaj militoj: reganto de Batava Respubliko subigis Kolombon al britaj fortoj, finante invadon al Cejlono
- 1798: Francoj konkeris Romon
- 1804: Serba revolucio komenciĝis
- 1819: Kongreso de Angostura kunvenigita de Simón Bolívar komencis, inter aliaj aferoj, kreon de Granda Kolombio
- 1823: Aŭstralio: oficiala sciigo pri malkovro de oro en la Fiŝa Rivero en Novsudkimrio
- 1833: En Lvovo okazis premiero de komedio Fraŭlinaj nuptoj de pola komediverkisto Aleksander Fredro
- 1835: Konstitucio de Serbio voĉdonita de la Asembleo de la Serba Princlando - unua en la historio de Serbio
- 1845: En milana Teatro alla Scala okazis premiero de Giovanna d'Arco, opero de Giuseppe Verdi
- 1863: Januara ribelo kontraŭ la Rusia Imperio: Giuseppe Garibaldi turnis sin al Eŭropo kun alvoko Ne forlasu Pollandon
- 1864: 22-jaraĝa Gerhard Adriaan Heineken aĉetis en Amsterdamo bierfarejon, kiu iĝis Heineken-firmao, la hodiaŭa tutmonda korporacio
- 1864: Januara ribelo kontraŭ Rusia imperio: malvenko de insurekcianoj en la batalo apud Głowaczów (distrikto Kozienice)
- 1867: En Vieno okazis premiero de la Valso de la Danubo, komponita de Johann Strauß
- 1897: Ferdinand Braun enkondukis osciloskopan cirkviton
- 1898: Mistera eksplodigo de Kirasŝipo Maine en la haveno de Havano estis preteksto por komenco de la hispana-usona milito
- 1902: Metroo de Berlino ekfunkciis
- 1908: En Varsovio ekfunkciis elektrocentralo de Urbaj Tramoj
- Unua mondmilito:
- 1921: Reĝlando de Rumanio establas sian leĝigon en Helsinko
- 1921: Unua ĉeĥoslovaka censo okazis
- 1922: Konstitucio de Latvio estis voĉdonita
- 1923: Okcidentaj ŝtatoj transdonis la Memel-regionon al Litovio
- 1923: Grekio kiel lasta eŭropa ŝtato adoptis Gregorian kalendaron
- 1927: Radio Kraków kiel dua en la Dua Pola Respubliko komencis disaŭdigi (post Varsovio)
- 1936: Unua germana aŭto Volkswagen estis produktita
- 1939: Premiero de la usona vesterna filmo Diliĝenco, reĝisorita de John Ford
- Dua mondmilito:
- 1946: Universitato de Pensilvanio anoncis kreon de unua komputilo en la mondo - ENIAC
- 1947: Rodoso kaj Dodekanesoj estis transdonitaj al Grekio
- 1949: Cisjordanio: oni komencis elfosadon el la groto de Qumran n-1, loko de la unuaj 7 Manuskriptoj de la Morta Maro
- 1950: Premiero de la animata filmo Cindrulino de Walt Disney
- 1951: Oni parafis interkonsenton inter Pollando kaj Sovetunio pri la plej granda korekto de apudlimaj teritorioj (po ĉ. 480 km²) — Sovetunio ricevis areojn en Lublinio, Pollando — en Bieszczady (orientaj Beskidoj)
- 1953: Sveda firmao Asea AB sintezis unuan diamanton
- 1956: Urho Kekkonen iĝis prezidento de Finnlando
- 1959: Danio: Socialista Popola Partio estas fondita, ekskludita komunisto Aksel Larsen iĝis prezidanto
- 1961: Ĉiuj 72 homoj de Sabena Flugo 548, inkluzive la tuta usona teamo de arta sketado, kaj unu homo sur la tero estis mortigitaj kiam la aviadilo kraŝis alproksimiĝante al Flughaveno Bruselo Nacia
- 1962: Sejmo de Pola Popola Respubliko akceptis leĝon pri pola civitaneco likvidante duoblan civitanecon - miloj da civitanoj de la Dua Pola Respubliko estantaj pro la milito en ekzilo iĝis fremdlandanoj
- 1963: En Francio estis malkovrita komploto kontraŭ Charles de Gaulle
- 1965: Kanado: nacia flago kun folio de acero adoptiĝis
- 1970: IBM ofertis malrigidan magnetan diskon por stokado de informoj - disketon
- 1971: Unuiĝinta Reĝlando: finfarita la decimaligo de la brita mono - brita pundo egala al 100 pencoj
- 1971: Pola Popola Respubliko:
- 1976: Sovetunio: oni komencis produkti kamionojn KamAZ
- 1979: Gas-eksplodo en la varsovia PKO-domo: 45 personoj mortis, ĉ. 100 vundiĝis
- 1985: Mondĉampiono pri ŝako inter defendanta ĉampiono Anatolij Karpov kaj pretendanto Garri Kasparov estis nuligita post 48 ludoj per decido de FIDE-prezidanto
- 1989: Afgana milito (1979-1989): lastaj taĉmentoj de la soveta armeo forlasis Afganion, kune kun kontrolanta evakuon generalo Boris Gromov, kiu simbole transpaŝis "Ponton de Amikeco" sur landlima rivero Amudarjo
- 1989: Sejmo de Pola Popola Respubliko voĉdonis pri reveno de Nacia tago de sendependeco dum la tago de 11-a de novembro
- 1991: Viŝegrada grupo fondiĝis en Hungario dum kunveno de la hungara ĉefministro József Antall kun la ĉeĥoslovaka prezidento Václav Havel kaj la pola prezidento Lech Wałęsa
- 1992: Kongreso de Pola Diasporo en Germanio fondiĝis helpe de 16 asocioj, kune kun la Asocio de Poloj en Germanio
- 1994: En Moskvo oni subskribis interkonsenton pri rilatoj inter federacia registaro de Rusio kaj Tatarstano, deklarinta suverenecon en 1991
- 1999: Gvidanto de kurdoj Abdullah Öcalan, kunfondinto de Kurdistana Laborista Partio, estis arestita de usonaj kaj israelaj agentoj en Najrobio (Kenjo), kaj transdonita al Turkio, kie li baldaŭ estis kondamnita al mortpuno, en 2002 ŝanĝita al ĝismorta malliberigo
- 2001: Kompleta genaro de la homo estis publikigita de "Nature"
- 2003: En 600 urboj en la tuta mondo okazis protestoj kontraŭ invado en Irakon en kiu partoprenis kune 8-30 milionoj da homoj
- 2003: En Ĉinio okazis paniko post komenciĝo de malsano, kiu montriĝis netipa pneŭmonio
- 2006: Pollando: Janusz Kochanowski iĝis ombudsmano
- 2007: Ramzan Kadirov, post demisio de sia antaŭulo, ekplenumis funkcion de la prezidento de Ĉeĉenio
- 2008: Václav Klaus refoje iĝis prezidento de Ĉeĥio
- 2010: 24 barataj policanoj pereis rezulte de atako de grupo da maoistoj en subŝtato Okcident-Bengalo
- 2011: Libia enlanda milito eksplodis - armita konflikto inter la registaro de Muamar Kadafi kaj ribelaj fortoj subtenataj de NATO
- 2013: Meteoro de Ĉelabinsk: rezulte de eksplodo de meteoroido super Ĉelabinska provinco en Uralo kaj kaŭzita de ĝi ŝokondo ĉirkaŭ 1500 personoj vundiĝis - la meteoroido havis diametron ĉirkaŭ 20 metran kaj ĝia eksplodo liberigis energion egalan al 600 miloj de tunoj da TNT, kaj teren falis 4-6 tunoj de meteorŝtonoj
- 2014: Pollingva soci-katolika Televido Trwam komencis tersurfacan ciferecan video-elsendon
- 2016: Internacia Viŝegrada Tago unuafoje festata ene de la landoj de Viŝegrada grupo
- 2019: Pollando: dutaga nacia funebro-ceremonio komencita post morto de Jan Olszewski, ĉefministro de la unua nekomunista registaro
- 2020: En Vilno pola monaĥino malfermis unuan en Litovio hospicon por infanoj malsanaj je kancero
- 2024: la greka parlamento aprobis leĝon kiu enkondukas samseksan edzecon
- 1377: Ladislao la 1-a, reĝo de Napolo (m. 1414)
- 1564: Galilejo, itala astronomo, astrologo, matematikisto, fizikisto kaj filozofo, kunkreinto de la moderna scienco, inventinto de termometro, malkovrinto de la lunoj de Jupitero (m. 1642)
- 1571: Michael Praetorius, germana komponisto, kapelmajstro kaj orgenisto (m. 1621)
- 1710: Ludoviko la 15-a, reĝo de Francio (m. 1774)
- 1739: Alexandre-Théodore Brongniart, franca arkitekto, kreinto de la Tombejo Père-Lachaise (m. 1813)
- 1748: John Marshall, brita velisto kaj esploristo (m. 1819)
- 1755: Jean-Nicolas Corvisart, franca kardiologo, kuracisto de Napoleono (m. 1821)
- 1759: Friedrich August Wolf, germana filologo esplorinta aŭtorecon de Iliado kaj Odiseado (m. 1824)
- 1777: Johann Nepomuk von Tschiderer, aŭstra teologo, episkopo de Trento, beatigita (m. 1860)
- 1782: William Miller, usona baptista prediktisto, fondinto de adventisma movado (m. 1849)
- 1785: Henri Navier, franca inĝeniero metinta fundamenton de la moderna inĝeniermeĥaniko (m. 1836)
- 1800: Sámuel Brassai, hungara tutfakulo, instruinta en la Universitato de Koloĵvaro matematikon, ĝeneralan lingvistikon kaj sanskriton (m. 1897)
- 1811: Domingo Faustino Sarmiento, prezidento de Argentino, verkisto kaj historiisto (m. 1888)
- 1820: Susan B. Anthony, usona feministino batalanta por virina balotrajto (m. 1906)
- 1835: Adolfo Mussafia, kroata filologo pri latinida lingvaro, instruisto pri la itala lingvo ĉe la Universitato de Vieno (m. 1905)
- 1840: Titu Maiorescu, rumana verkisto, literatura kritikisto, filozofo, ĉefministro de Rumanio (m. 1917)
- 1843: Holger Hansen, dana instruisto de lingvoj kaj esperantisto organizinta propagandan vojaĝon de prof. Odo Bujwid (m. nekonata)
- 1848: Karel Klostermann, ĉeĥa verkisto (m. 1923)
- 1861: Charles Édouard Guillaume, franca Nobelpremiita fizikisto, malkovrinto de invaro (m. 1938)
- 1868: Endre Veress, hungara historiisto (m. 1953)
- 1874: Ernest Shackleton, irlanda vojaĝisto kaj esploristo de Antarkto (m. 1922)
- 1877: Louis Renault, franca aŭtomobila industriisto, fondinto de la firmao Renault (m. 1944)
- 1887: Sándor Reschofsky, hungara pianisto, komponisto (m. 1972)
- 1890: Robert Ley, germana-nazia militkrimulo respondeca pri trudlabora servo, sinmortiginto (m. 1945)
- 1892: Ján Valašťan-Dolinský, slovaka esperantisto kaj instruisto, kunlaborinto de Plena Ilustrita Vortaro kaj Slovaka Antologio (m. 1965)
- 1893: Kazimierz Domosławski, pola bibliografo kaj biografo de Esperanto-movado en Pollando, enestanta en Tutmonda Jarlibro Esperantista el 1905, sian vivoverkon kompilis en Puławy, de kie estis transdonita al arkivo de Pola Esperanto-Asocio en Varsovio (m. 1960)
- 1898: Totò, itala artisto, aktoro, komponisto, komikisto kaj kantisto (m. 1967)
- 1903: Julianna Zsigray, hungara verkistino kaj poetino (m. 1987)
- 1905: Nise da Silveira, brazila psikiatra kuracistino, studentino de Carl Jung, ankaŭ kontraŭa al agresemaj formoj de psikiatra kuracado kiel elektroŝoko, insulino-terapio kaj lobotomio, pionirino de la bestoterapio (m. 1999)
- 1909: Miep Gies, nederlandanino kaŝinta judinon Anne Frank dum la germana okupado (m. 2010)
- 1910: Irena Sendlerowa, pola social-konspira laboristino en la Varsovia geto, membrino de la Konsilantaro por Helpo al Judoj, justulino inter la popoloj savinta pli ol 2500 judajn infanojn, memorigita en la Muzeo al poloj savintaj judojn, honorcivitano de Israelo (m. 2008)
- 1912: George Mikes, hungara-angla verkisto kaj ĵurnalisto (m. 1987)
- 1913: Willy Vandersteen, belga desegnisto de bildstrioj (m. 1990)
- 1921: József Macskásy, rumania hungara pentristo (m. 1994)
- 1924: Nedeljka Subotić, serba esperantistino, tradukistino kaj poetino kontribuanta i.a. al "La Progreso" kaj "La Suda Stelo", fakdelegito de UEA pri instruado kaj turismo, sekretario de Jugoslavia E-Instituto, komitatano de UK 1973 (m. 2000)
- 1924: John Francis, skota Esperanto-verkisto, kunaŭtoro de la poemkolekto Kvaropo, aŭtoro de originala romano La granda kaldrono kaj de sciencfikcia romano Misio sen alveno, tradukisto de Rikardo Tria de Ŝekspiro (m. 2012)
- 1929: Iván Diószeghy, rumania hungara aktoro (m. 2006)
- 1931: Claire Bloom, angla kina kaj teatra aktorino
- 1932: Vladimír Váňa, ĉeĥa esperantisto, tradukisto kaj filatelisto el Plzeň, tradukinto de La travivaĵoj de la brava soldato Ŝvejk dum la mondmilito, enestanta en Paŝoj al Plena Posedo kaj Belartaj Konkursoj, aŭtoro de Katalogo pri Esperanto-poŝtmarkoj (m. 2000)
- 1934: András Szécsi, rumania hungara pentristo (m. 1991)
- 1934: Niklaus Wirth, svisa komputikisto (m. 2024)
- 1935: Vlastimil Novobilský, ĉeĥa esperantisto, pedagogo, rektoro, altlerneja profesoro pri kemio en Ústí nad Labem kaj de AIS, rektoro de Internacia Kongresa Universitato dum UK 1996, kontribuanto al "Starto" (m. 2021)
- 1936: János Zsemlyei, hungara lingvisto pri gramatiko kaj tekstoscienco (m. 2003)
- 1938: Sándor Kolozsy, hungara skulptisto
- 1940: József Rokaly, rumania hungara instruisto, lokhistoriisto
- 1941: Friedhelm Golücke, germana historiisto kaj pedagogo
- 1943: Imre Oravecz, hungara poeto, tradukisto kaj profesoro
- 1944: Ĝoĥar Dudajev, generalmajoro de sovetia aerarmeo, unua prezidento de la neagnoskita Ĉeĉena Respubliko Iĉkerio, mortigita de rusiaj sekurecservoj (m. 1996)
- 1945: Éva Bortnyik, hungara pentristino
- 1945: Jenő Miklós, rumania hungara kemiisto, parapsikologo
- 1946: Hajnalka Szodoray Parádi, rumania hungara skulptistino
- 1948: Art Spiegelman, usona bildliteraturisto
- 1951: Jane Seymour, angla aktorino
- 1952: Tomislav Nikolić, prezidento de Serbio
- 1958: Lajos Baricz, rumania hungara romkatolika pastro, poeto
- 1962: Milo Đukanović, ĉefministro de Montenegro (kaj Serbio kaj Montenegro), prezidento
- 1964: Chris Farley, usona aktoro kaj komediisto (m. 1997)
- 1968: Axelle Red, flandra kantistino
- 1972: Natalja Muraŝkeviĉ, sovetia infana film-aktorino
- 1972: Jaromír Jágr, ĉeĥa hokeisto
- 1973: Kateřina Neumannová, ĉeĥa sportistino, duobla mondĉampionino en skikurado
- 1976: Ervin Posta, rumania hungara aktoro
- 1982: Élodie Frégé, franca kantistino
- 1984: Dorota Rabczewska, pola kantistino, kantaŭtoro, produktoro, aktorino
- 1990: Nándor András Köllő, rumania hungara aktoro
- 670: Oswiu, reĝo de Northumbria, Anglio (n. ĉirkaŭ 612)
- 1145: Lucio la 2-a, papo apoginta novan ordenon de premonstratoj
- 1152: Konrado la 3-a, imperiestro de la germana-romia Sankta Romia Imperio (n. ĉirkaŭ 1093)
- 1595: Marco Sittico Altemps, aŭstra kardinalo, papa legato (n. 1533)
- 1621: Michael Praetorius, germana komponisto (n. 1571)
- 1637: Ferdinando la 2-a, imperiestro de la Sankta Romia Imperio (n. 1578)
- 1701: Adam Drese, germana komponisto, pietismo (naskiĝis ĉirkaŭ 1620)
- 1736: Stephen Gray, angla kemiisto kaj astronomo, eksperimentinta pri elektra konduktivo (n. 1666)
- 1738: Matthias Bernhard Braun, aŭstra-ĉeĥa skulptisto kaj lignogravuristo (n. 1684)
- 1741: Georg Raphael Donner, aŭstra skulptisto (n. 1692)
- 1744: František Václav Míča, ĉeĥa komponisto kaj kapelestro (n. 1694)
- 1781: Gotthold Ephraim Lessing, germana verkisto, ĵurnalisto kaj filozofo (n. 1729)
- 1810: Anton Wallner, aŭstra rezistadmovadestro kontraŭnapoleona (n. 1768)
- 1857: Miĥail Glinka, rusa komponisto verkinta himnon de Rusia Federacio La Patriota Kanto (n. 1804)
- 1869: Mirza Ghalib, barata poeto kreanta gazalojn en la urdua kaj persa lingvoj (n. 1797)
- 1900: Karl Theodor Robert Luther, germana astronomo, malkovrinto de 24 asteroidoj (n. 1822)
- 1911: Theodor Escherich, germana-aŭstra infanmedicinisto (n. 1857)
- 1926: Gabriel Delanne, franca spiritisto (n. 1857)
- 1928: Eddie Foy, usona vodevila aktoro kaj komediisto (n. 1856)
- 1930: Ede Szabados, hungara poeto, instruisto, tradukisto (n. 1867)
- 1933: Pat Sullivan, aŭstralia desegnisto kaj produktoro (n. 1887)
- 1934: Béla Kölönte, hungara lokhistoriisto kaj verkisto (n. 1883)
- 1934: Hjalmar Johannes Runeberg, svedlingva finnlandano, literaturisto, partoprenanto de UK 1905, membro de la unua provizora Lingva Komitato, unua prezidanto de la Esperanto-Asocio de Finnlando, Esperanto-tradukisto (n. 1874)
- 1939: Kuzma Petrov-Vodkin, rusa pentristo kaj grafikisto, reprezentanto de simbolismo (n. 1878)
- 1956: Lajos Boga, hungara zoologo kaj profesoro de la Universitato de Kluĵo (n. 1885)
- 1956: Stanisław Zygmunt Braun, pola oficisto, esperantlingva poeto publikiganta en pluraj revuoj kiel "Esperanto Triumfonta", "Germana Esperanto-Gazeto", "Heroldo de Esperanto", "Literatura Mondo", "Pola Esperantisto", "La Revuo", kunorganizanto de la unua kongreso de pola junularo en Kazimierz Dolny (1907), aktivulo de Esperanto-klubo de Lodzo, enestanta en Esperanta antologio (n. 1893)
- 1959: Owen Willans Richardson, brita Nobelpremiita fizikisto esplorinta elektronojn (n. 1879)
- 1965: Nat King Cole, usona ĵaz-pianisto kaj kantisto (n. 1917)
- 1966: Mihály Eisemann, hungara komponisto kaj dirigento (m. 1898)
- 1970: Antonio Caetano Coutinho, brazila farmaciisto, tradukisto portugalen de la "Unuaj Lecionoj" de Théophile Cart, membro de Lingva Komitato, direktoro de "Brazila Esperantisto" kaj ties kontribuanto, komitatano de la 10-a Brazila Kongreso de Esperanto, reviziisto de la Antologio de Brazilaj Rakontoj, gvidanto de korespondaj kursoj kadre de Brazila Esperanto-Ligo, honora membro de UEA (n. 1879)
- 1971: Vlasta Kálalová-Di Lotti, ĉeĥa kuracistino fondinta kaj gvidanta malsanulejon en Bagdado (n. 1896)
- 1972: Hillel Kohn, rumania hungara ekonomikisto, sociologo, publicisto (n. 1891)
- 1972: István Zerkovitz, hungara komponisto (n. 1910)
- 1976: Přemysl Pitter, ĉeĥa socia aganto, pacifisto, neortodoksa kristano, pedagogo, humanisto, sukcesinta post la dua mondmilito savi pli ol 800 internigitajn infanojn el naziaj koncentrejoj, eskapinta de Ĉeĥoslovakio, subteninta Esperanton (n. 1895)
- 1978: Simon Antal Gáspár, hungara etnografo kaj kolektisto (n. 1895)
- 1988: Richard Feynman, usona Nobelpremiita fizikisto kontribuinta al la kvantuma elektrodinamiko, partoprenanto de la projekto Manhattan (n. 1918)
- 1993: Sándor Szenyei, hungara verkisto, redaktoro (n. 1934)
- 1994: Wacław Korabiewicz, pola kuracisto, verkisto, kolektisto kaj vojaĝisto al Afriko kaj Proksima Oriento, etnografo (n. 1903)
- 1996: Brunó F. Straub, hungara biokemiisto, ŝtatestro (n. 1914)
- 2003: Miroslav Horníček, ĉeĥa aktoro, humuristo kaj verkisto (n. 1918)
- 2003: Jiří Hanzelka, ĉeĥa vojaĝisto kaj verkisto (n. 1920)
- 2004: Hasse Ekman, sveda aktoro kaj reĝisoro (n. 1915)
- 2006: Éva Balázs H., hungara historiistino (n. 1915)
- 2015: Katalin Balázs, rumania hungara ĵurnalistino, redaktorino (n. 1941)
- 2021: Zdzisław Najder, pola literatur-historiisto (n. 1930)
- 2022: Peter Merseburger, germana ĵurnalisto (n. 1928)
- 2023: Paul Berg, usona biokemiisto Nobelpremiita (n. 1926)
- 2023: Raquel Welch, usona aktorino (n. 1940)
La 15-a de februaro estas (laŭ gregoria kalendaro):