La 14-a de marto estas la 73-a tago de la jaro (la 74-a en superjaroj) laŭ la gregoria kalendaro. 292 tagoj restas.
Je la 14-a de marto okazis, interalie:
- -190: Suna eklipso rigardebla en Romo
- 1074: Reĝo de Hungario Salomono la 1-a estis venkita de lia kuzo Géza la 1-a, kiu okupis lian lokon
- 1440: Pollando: en Kwidzyn oni prisigelis statuton de la fondita Prusa Konfederacio
- 1489: Lasta reĝino de Kipro Katarina Kornaro estis devigita abdiki kaj vendi la insulon al Venecia respubliko
- 1499: Grandduko de Litovio kaj venonta pola reĝo Aleksandro atribuis al Minsk urborajtojn
- 1556: Ferdinando la 1-a ricevis la titolon de "romia-germana imperiestro", sen kronado fare de la papo
- 1590: Hugenotoj venkis en batalo de Ivry-la-Bataille Francan Katolikan Ligon
- 1633: Reĝo Ladislao la 4-a formale agnoskis ortodoksismon sur teritorio de la Respubliko de Ambaŭ Nacioj
- 1647: Tridekjara milito: en Ulm oni kontraktis armisticon inter Francio kaj Svedio unuflanke kaj Bavario aliflanke, kio ekskludis ĝin de la konflikto
- 1653: Venko de nederlanda ŝiparo kontraŭ la angla en mara batalo apud Livorno
- 1741: Burgoteatrejo malfermiĝis en Vieno
- 1745: Varsovio: en preĝejo al Sankta Kruco estis baptita Kazimierz Pułaski
- 1774: Brita navigisto James Cook albordiĝis al Paskinsulo
- 1794: Usonano Eli Whitney patentigis kotonseparilon
- 1800: Pio la 7-a iĝis papo
- 1813: Vasilij Lanskoj iĝis generalo-guberniestro de Varsovia Duklando, avancita post subpremo de la Insurekcio de Kościuszko
- 1822: Unua spektaklo en la ukraina lingvo okazis en operejo de Kievo
- 1847: En Florenco okazis premiero de la opero Makbeto de Giuseppe Verdi
- 1850: En Berdyczów (nun Ĵitomira provinco) franca romanisto Honoré de Balzac nuptis polinon Ewelina Hańska
- 1861: Flago de Italio fariĝis flago de la Reĝlando Italio
- 1863: Sur fervoja stacidomo en Grodno insurekcianoj batalis kun rusiaj taĉmentoj
- 1871: En Fomena en hodiaŭa Ganao oni subskribis pactraktaton post la dua milito inter britoj kaj aŝantioj
- 1880: Aŭstria Ruĝa Kruco fondita el kunfandiĝo de pluraj lokaj helpaj asocioj
- 1881: Reĝo de Rumanio Mikaelo la 1-a fondis Ordenon de la Krono
- 1885: Karl Theodor Robert Luther malkovris asteroidon Eŭkrato
- 1897: Premiero de la nacia himno de Gvatemalo, kies tekston verkis kuba poeto
- 1899: Belga esplorŝipo Belgica, gvidata de Adrien de Gerlache, kun Roald Amundsen kiel dua oficiro, revenis al la libera maro post 377 tagoj de mallibero en glacio - la ekspedicio en Antarkto povas esti daŭrigata
- 1905: Angla futbalklubo Chelsea F.C. fondiĝis en Londono
- 1907: Usona prezidento Theodore Roosevelt kaj la Japana Imperio akceptis interkonsenton blokantan eniron de japanaj laboristoj en Usonon
- 1914: Rusia piloto Petro Nesterov unuafoje flugis de Kievo al Odeso
- Unua mondmilito:
- 1919: Pola-bolŝevika milito: en Nieśwież (Minska regiono) eksplodis kontraŭbolŝevika ribelo - post kelkaj tagoj subpremita kun pafmortigo de organizantoj
- 1919: Hispanio: en Madrido estis inaŭgurita la Palaco de Komunikaĵoj
- 1920: En plebiscito en suda Ŝlesvigo 80% de voĉdonantoj balotis por aparteneco al Germanio
- 1923: Konferenco de grandambasadoroj finfine agnoskis orientajn landlimojn de la Dua Pola Respubliko
- 1924: Konsilio de la Ligo de Nacioj atribuis al Pollando terenon sur la duoninsulo Westerplatte apud elfluo de havena kanalo al la Balta Maro
- 1928: Prezidento de Pollando Ignacy Mościcki deklaris pri aviada juro
- 1931: Barato: premiero de la filmo Alam Ara (Ornamo de la mondo) - unua sonkino montrita en Bombay
- 1937: Papo Pio la 11-a anoncis enciklikon, Mit brennender Sorge (Kun brulanta zorgo) pri situacio de Eklezio en Tria Regno, kondamnantan naziismon kun ties kontraŭeklezia kaj rasisma politiko
- 1939: Slovaka Ŝtato: ĉefministro Jozef Tiso proklamis sub germana influo la sendependecon de Slovakio kaj ties apartigon de Ĉeĥio - disfalo de Ĉeĥoslovakio
- 1939: Sur teritorio de Karpata Rutenio fondiĝis Karpata Ukrainio — post 4 tagoj estis likvidita rezulte de la atako de hungara armeo
- 1942: John Bumstead kaj Orvan Hess fariĝis unuaj en la mondo, kiuj sukcese kuracis pacienton uzante penicilinon
- Dua mondmilito:
- 1945: Flugkompanio TAP Portugal fondiĝis en Lisbono
- 1947: En Pollando oni ŝanĝis nomon de la urbo kaj komunumo Rychwałd al Bogatynia
- 1948: En pola urbo Łomża estis fondita muzeo dediĉita al etnografia grupo Kurpie
- 1950: Popola Pollando forlasis Internacian Monunuan Fonduson
- 1951: Korea milito: armeo de Unuiĝintaj Nacioj denove okupis Seulon
- 1954: Metroo de Moskvo: finkonstruo de la Kolcevaja linio
- 1964: Jack Ruby, murdinto de Lee Harvey Oswald, kiu pli frue murdis usonan prezidenton John F. Kennedy, estis kondamninta al elektra seĝo
- 1964: Pola Popola Respubliko: oni transdonis al la registaro kaj anoncis Leteron de 34 protestante kontraŭ cenzuro kaj limigado de papero por libroeldonado - unua publika protesto de la pola intelektularo
- 1970: En japana Osako malfermiĝis Internacia ekspozicio
- 1973: Vjetnama milito: usona mararmea piloto John McCain estis liberigita kun 108 aliaj militkaptitoj
- 1976: Egiptio nuligis traktaton pri amikeco kaj kunlaboro kun Sovetunio, subskribitan en 1971
- 1978: Israela armeo okupis sudan Libanon - 8-taga operaco responde al masakro fare de la Organizaĵo por Liberigo de Palestino (39 personoj pereis, 71 vundiĝis)
- 1980:Apud Varsovia Flughaveno okazis aviada katastrofo de Il-62 fluganta de Novjorko - 87 personoj pereis, i.a. kantistino Anna Jantar, 22 amatoraj boksistoj el Usono kaj 6 studentoj de AIESEC
- 1983: Premiero de historia filmo Epitafo por Barbara Radziwiłłówna, reĝisorita de Janusz Majewski
- 1984: En Belfasto prezidanto de irlanda partio Sinn Féin Gerry Adams estis grave vundita dum atenco-provo kontraŭ lia vivo
- 1985: Sejmo de Pola Popola Respubliko voĉdonis leĝon pri Oświęcim-Kruco, nova ŝtata distingo por malliberuloj de la koncentrejo Aŭŝvico
- 1985: Tancredo Neves, elektita prezidanto de Brazilo, estis enhospitaligita sojle de sia inaŭguro
- 1990: En Moskvo Kongreso de Popolaj Deputitoj de Sovetunio elektis Miĥail Gorbaĉov kiel prezidanton de Sovetunio
- 1994: Universitato de Helsinko: Linus Torvalds prezentis kernon de la operaciumo Linukso
- 1995: Norda Afriko: hispanaj urboj Ceŭto kaj Melilo aŭtonomiĝis
- 2001: Disfalo de Jugoslavio: konflikto en Tetovo inter enmigrintaj albanoj kaj makedonoj komenciĝis per pafoj de la fortikaĵo
- 2002: En Eŭropa Unio oni komencis vendi ludkonzolon Xbox
- 2002: Subskribo de interkonsento pri kreo de federacio de Serbujo kaj Montenegro
- 2003: Pola Sejmo voĉdonis pri sciencaj gradoj: doktoreco kaj habilitiĝo
- 2004: Vladimir Putin iĝis refoje prezidento de Rusio
- 2004: Pontifikeco: papo Johano Paŭlo la 2-a iĝis la dua plej longe servanta papo
- 2005: En Bejruto, ĉefurbo de Libano, okazis kelkcentmila manifestacio kontraŭ ĉeesto de siria armeo
- 2006: En Ĉado parto de armeo provis fari puĉon
- 2008: En Kosovska Mitrovica ĉirkaŭ 300 serboj okupis juĝej-konstruaĵon de Unuiĝintaj Nacioj por tiamaniere protesti kontraŭ proklamo de sendependeco de Kosovo
- 2008: Tumultoj de Tibeto: la plej granda manifestacio depost 1989
- 2011: Skipo de barata fregato IMS Tabar kaptis 61 somaliajn piratojn liberigante 13 maristojn
- 2013: Xi Jinping iĝis prezidanto de Ĉina Popola Respubliko
- 2014: Unuaj 500 volontuloj de la Memdefendo de Euromajdano alvenis al armea spaco norde de Kievo por formi unuan volontulan batalionon protektontan Ukrainion kontraŭ la supozeble okazonta rusia invado
- 2016: Komuna esplormisio de Eŭropa Kosma Agentejo kaj Roskosmos komenciĝis
- 2020: Pandemio: Pollando enkondukis staton de epidemia minaco - Ĉeĥio kaj Slovakio sekvas la polan ekzemplon, ankaŭ Belgio, Danio, Hungario kaj Francio limigas personajn kontaktojn
- Invado de Rusio en Ukrainion:
- 2022: apud Rivno estis detruita televida turo - 9 personoj pereis, 9 estis vunditaj; ukraina misilo Toĉka-U, falinta en Donecko, mortigis 21 kaj vundis 37 homojn; Akuzistaro de Ukrainio komencis enketadon pri perfido de Galina Danilĉenko, kiu post forkapto de la urbestro de Melitopolo iĝis lia anstataŭantino; vundita dum raketa pripafo de akuŝ-malsanulejo en Mariupolo graveda virino mortis, ŝian infanon oni ne sukcesis savi; EU aprobis la kvaran faskon da sankcioj kontraŭ Rusio; Instagram estis blokita en Rusio
- 2023: super la Nigra Maro rusia aviadilo Suĥoj Su-27 faligis usonan senpilotan aviadilon MQ-9, kiu spionis en zono kie Rusio malpermesis la flugojn ekde komenco de la milito
- 2023: Pola Instituto pri Nacia Memoro: pastro Franciszek Blachnicki estis deklarita viktimo de komunista sistemo en Pola Popola Respubliko
- 1593: (bapto) Georges de La Tour, franca pentristo de baroko (m. 1652)
- 1681: Georg Philipp Telemann, germana aŭtodidakta komponisto kaj plurinstrumentisto de baroko (m. 1767)
- 1687: Johann Christian Schöttgen, germana teologo kaj historiisto (m. 1751)
- 1692: Pieter van Musschenbroek, nederlanda fizikisto konstruinta botelon de Leiden (m. 1761)
- 1709: Gabriel Bonnot de Mably, franca teologo kaj histori-filozofia verkisto (m. 1785)
- 1745: Johann Peter Frank, germana kuracisto (m. 1821)
- 1750: Samuel Gottlieb Vogel, germana kuracisto, patro de la germanaj banurboj (m. 1837)
- 1769: József Kármán, hungara advokato kaj verkisto, enestanta en Hungara Antologio (m. 1795)
- 1771: Józef Chłopicki, pola generalo, partoprenanto de la insurekcio de Kościuszko, Napoleonaj militoj kaj la Novembra ribelo kontraŭ la Rusia Imperio (m. 1854)
- 1794: Jozefo Bem, pola oficiro kaj hungara generalo, komandanto de artilerio dum la novembra ribelo kaj ĉefkomandanto de la hungara revolucio (m. 1850)
- 1804: Johann Strauß (patro), aŭstra komponisto, fondinto de la propra orkestro (m. 1849)
- 1804: Józef Przerwa-Tetmajer, pola matematikisto, poeto, partoprenanto de la Novembra ribelo kontraŭ la Rusia Imperio, patriota aganto (m. 1880)
- 1814: Ferdinand Bellermann, germana pentristo de pejzaĝoj (m. 1889)
- 1820: Viktoro Emanuelo la 2-a, unua reĝo de Italio el Savoja dinastio (m. 1878)
- 1822: Tereza Kristina de Burbono, imperiestrino de Brazilo (m. 1889)
- 1823: Théodore de Banville, franca poeto kaj verkisto, gvidanto de Parnasa skolo (m. 1891)
- 1835: Giovanni Schiaparelli, itala astronomo, politikisto kaj historiisto de scienco, malkovrinto de la asteroido Hesperio (m. 1910)
- 1844: Umberto la 1-a, reĝo de Italio, murdita (m. 1900)
- 1847: Castro Alves, brazila verkisto, la poeto de l' sklavoj (m. 1871)
- 1853: Ferdinand Hodler, svisa pentristo (m. 1918)
- 1854: Paul Ehrlich, germana Nobelpremiita kemiisto kaj medicinisto, fundamentinto de kemioterapio, malkovrinto de limfocitoj (m. 1915)
- 1864: Alfred Redl, aŭstra-hungaria spiono (m. 1913)
- 1868: Aleksandr Miĥajloviĉ Nedoŝivin, rusa advokato kaj pastro, kunfondinto de Esperanto-Societo en Kovno kaj fondinto de la Internacia Esperanta Komerca Ĉambro en Petrogrado (m. nekonata)
- 1869: Jakob Schmid, svisa esperantisto, membro de Lingva Komitato, prezidanto de Svisa Esperanto-Societo, laŭreato de Internaciaj Floraj Ludoj, kontribuinta al Svisa Antologio (m. 1955)
- 1879: Albert Einstein, germana Nobelpremiita fizikisto, aŭtoro de la Ĝenerala teorio de relativeco (m. 1955)
- 1882: Wacław Sierpiński, pola matematikisto, reprezentanto de Varsovia skolo matematika, konata de la triangulo de Sierpinski (m. 1969)
- 1885: Raoul Lufbery, franca-usona ĉasaviadila piloto kaj flug-aso (m. 1918)
- 1887: Abdülhak Şinasi Hisar, turka verkisto (m. 1963)
- 1888: Sándor Zoltán, rumania hungara unitarisma eklezia verkisto (m. 1979)
- 1891: Ödön Huzella, rumania hungara poeto, ĵurnalisto, arthistoriisto (m. (1961)
- 1892: Mátyás Rákosi, hungara politikisto (m. 1971)
- 1901: Johano Esterházy, ĉeĥoslovakia politikisto, gvidanto de hungara nacia minoritato en la Unua respubliko de Ĉeĥoslovakio, Dua respubliko de Ĉeĥoslovakio kaj Slovaka ŝtato, helpanta al polaj, slovakaj, hungaraj kaj judaj rifuĝintoj, mortinta en malliberejo de Mirov (m. 1957)
- 1902: Imre Baranyai, hungara pentraĵagento kaj esperantisto, kontribuinta al Sennacieca Asocio Tutmonda, "Norda Prismo" kaj "Sennaciulo" (m. 1961)
- 1903: Mustafa Barzani, kurda politikisto, fondinto de la Partio Demokratia de Kurdio, nacia heroo (m. 1979)
- 1905: Raymond Aron, franca filozofo, sociologo, teoriulo de politiko kaj publicisto (m. 1983)
- 1908: Maurice Merleau-Ponty, franca filozofo, reprezentanto de fenomenologio kaj ekzistadismo (m. 1961)
- 1910: Gyula László, hungara arkeologo, historiisto, artisto (m. 1998)
- 1912: Géza Sebestyén, hungara bibliotekisto kaj redaktoro (m. 1976)
- 1913: Dominik Tatarka, slovaka filozofo, verkisto, tradukisto, eseisto, subskribinto de Ĉarto 77, cenzurita kontraŭkomunisto (m. 1989)
- 1919: Jaroslav David, ĉeĥa fervojisto, esperantisto, tradukisto kaj fakverkisto, kontribuanta al Internacia Fervojista Esperanto-Federacio (m. 2002)
- 1922: China Zorrilla, urugvaja teatra, filma kaj televida aktorino kaj produktoro (m. 2014)
- 1927: Rochus Habitzky, germana filologo kaj animzorganto (m. 2011)
- 1928: Félix Rodríguez de la Fuente, hispana pioniro de ekologio (m. 1980)
- 1928: István Nemes, rumania hungara kuracisto kaj fakverkisto (m. 1985)
- 1928: Frank Borman, usona kosmonaŭto (m. 2023)
- 1933: Michael Caine, angla aktoro
- 1933: Quincy Jones, usona muzikproduktisto (m. 2024)
- 1934: Eugene Cernan, usona kosmonaŭto (m. 2017)
- 1937: Lilla Szépréti, rumania hungara verkistino, ĵurnalistino (m. 1992)
- 1939: Pilar Bardem, hispana filma kaj televida aktorino (m. 2021)
- 1941: Wolfgang Petersen, germana fimreĝisoro (m. 2022)
- 1942: Sándor Héjja, rumania hungara/hungara aktoro (m. 1996)
- 1954: Elisabeth Klünder, pola-germana esperantistino, psikologo, aktivulino de Pola Studenta Esperanto-Komitato (m. 2002)
- 1957: Franco Frattini, itala politikisto, membro de Eŭropa Komisiono (m. 2022)
- 1958: Alberto la 2-a, princo de Monako, edzo de Charlene de Monako
- 1959: Lajos Czirjék, rumania hungara pentristo
- 1978: Carlo Giuliani, itala demonstranto mortpafita dum protesto (m. 2001)
- 1979: Andrea Jánosi, rumania hungara grafikistino kaj desegnistino
- 840: Eginhard, franca nobelo, kronikisto, fondinto de la abatejo de Seligenstadt, privata sekretario kaj biografiisto de Karolo la Granda. (n. 770)
- 1298: Petro Olivi, franca franciskano, teologo-skolastikisto (n. 1248)
- 1471: Thomas Malory, angla verkisto, aŭtoro de kavalira libro pri la reĝo Arturo (n. ĉirkaŭ 1405)
- 1571: Johano la 2-a, la unua princo de Transilvanio (n. 1540)
- 1632: Tokugawa Hidetada, japana ŝoguno, filo de Tokugawa Ieyasu (n. 1579)
- 1642: John de Critz, flandra-brita pentristo, titolita serĝento-pentristo (n. ĉirkaŭ 1551)
- 1647: Frederik Hendrik, nederlanda militisto, vic-reĝo de Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj (n. 1584)
- 1803: Friedrich Gottlieb Klopstock, germana poeto, esperantigata de Guido Holz (n. 1724)
- 1816: Ernst Karl Friedrich Wunderlich, germana klasika filologo (n. 1783)
- 1853: Julius Jacob von Haynau, aŭstra generalo (n. 1786)
- 1860: Carl Ritter von Ghega, aŭstra inĝeniero (n. 1802)
- 1861: Pál Szemere, hungara verkisto, poeto, akademiano (n. 1785)
- 1883: Karl Marx, germana filozofo, ekonomikisto, revolucia aganto, kunkreinto de la Unua Internacio, aŭtoro de La Kapitalo (n. 1818)
- 1942: Maria Leitner, hungara verkistino kaj ĵurnalistino germanlingva (n. 1892)
- 1944: Dániel Nagy, hungara verkisto redaktinta "Hungaran Gazeton" (n. 1886)
- 1953: Klement Gottwald, moravia socialisto, kunfondinto de la Komunista Partio de Ĉeĥoslovakio, prezidento de Ĉeĥoslovakio (n. 1896)
- 1958: Lajos Kolumbán, hungara etnografo kaj lernejinspektisto (n. 1875)
- 1968: Erwin Panofsky, germana arthistoriisto, eseisto, kreinto de scienco pri ikonoj (n. 1892)
- 1971: Marian Iwańciów, pola artisto kaj pedagogo, politika malliberulo en la Solovecaj insuloj (n. 1906)
- 1972: Giangiacomo Feltrinelli, itala eldonisto, politikisto (n. 1926)
- 1979: Győző Murányi, hungara juristo kaj verkisto (n. 1885)
- 1984: Hovhannes Ŝiraz, armena verkisto kaj poeto (n. 1915)
- 1989: Zita de Bourbon-Parma, itala nobelino el dinastio Burbonoj, edzino de Karolo la 1-a, lasta imperiestrino de Aŭstrio, reĝino de Hungario, katolika servistino de Dio (n. 1892)
- 1990: Brigitte Frank-Böhringer, germana esperantistino, unua edzino de Helmar Frank, kunorganizantino de AIS (n. 1936)
- 1997: Jurek Becker, germana verkisto (n. 1937)
- 2006: Lennart Meri, estona verkisto, filmreĝisoro kaj prezidento de Estonio (m. 1929)
- 2007: Lucie Aubrac, franca rezistulino, instruistino de historio (n. 1912)
- 2009: Alain Bashung, franca verkisto-komponisto-interpretisto kaj komediisto (n. 1947)
- 2014: Tony Benn, brita socialista politikisto, parlamentano (n. 1925)
- 2016: Éva Lendvay, rumania hungara poetino, tradukistino (n. 1935)
- 2018: Stephen Hawking, angla astrofizikisto, kosmologo, teoria fizikisto, esploristo de nigraj truoj kaj verkisto (n. 1942)
- 2023: Richard Wagner, germanlingva rumania verkisto (n. 1952)
- 2024: Frans de Waal, nederlanda primatologo kaj etologo (n. 1948)
La 14-a de marto estas (laŭ gregoria kalendaro):