From Wikipedia, the free encyclopedia
Frederik Hendrik (Delft, 29-an de januaro 1584 – Hago, 14-an de marto 1647), princo de Oranĝo kaj grafo de Duklando Nassau, estis vic-reĝo, kapitanogeneralo kaj admiralogeneralo de la Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Nederlandoj. Pro liaj sukcesplenaj sieĝoj li ricevis la kromnomon stedendwinger (urbobridanto).
En 1625 li postsekvis sian mortintan duonfraton Maŭrico de Oranĝo kiel vic-reĝo (guberniestro, nederlande stadhouder) de la suverenaj provincoj Holando, Zelando, Utreĥto, Gelderlando kaj Overiselo kaj kiel komandanto de la ŝtata armeo. La vicreĝecon de Drento kaj Groningo li akiris en 1640. La Respubliko estis dum lia tuta vivo implikata en la Okdekjara milito kontraŭ la hispana armeo de Flandrio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.