princo de Oranĝo From Wikipedia, the free encyclopedia
Maŭrico de Oranĝo (nederlande Maurits van Oranje; germane Moritz von Oranien; naskiĝis la 14-an de novembro 1567, mortis la 23-an de aprilo 1625) estis funkciula stadhouder de ĉiuj provincoj de la Nederlanda Respubliko escepte la senjoreco de Frislando ekde 1585 ĝis sia morto en 1625. Antaŭ iĝi Princo de Oranĝo je la morto de sia plej aĝa duonfrato Filipo Vilhelmo, en 1618, li estis konata kiel Maŭrico de Nassau. Li ricevis la nomon Moritz (Maŭrico) de sia patrinflanka avo, la princo-elektisto Maŭrico de Saksio.
Maŭrico pasigis sian junaĝon en Dillenburg en Nassau, kaj studis en Hajdelbergo kaj Lejdeno. Li sukcedis sian patron Vilhelmo la Silentema kiel stadhouder de Holando kaj Zelando en 1585, kaj iĝis stadhouder de Utreĥto, Gelderlando kaj Overiselo en 1590, kaj de Groningen en 1620. Kiel General-kapitano kaj Admiralo de la Unio, Maŭrico organizis la nederlandan ribelon kontraŭ Hispanio en kohera, sukcesa ribelo kaj akiris famon kiel militista strategiisto. Je lia estreco kaj kunlabore kun la Landadvokato de Holando nome Johan van Oldenbarnevelt, la Armeo de la Nederlandaj Ŝtatoj atingis multajn venkojn kaj forpelis la hispanojn el la nordo kaj oriento de la Respubliko. Maŭrico sukcesis revivigi kaj revizii la ŝlosilajn doktrinojn de Vegecio kaj pioniris la novajn eŭropajn formojn de armilaro kaj elfosado. Dum la Dekdujara Batalpaŭzo, religia disputo eksplodis en la Respubliko, kaj aperis konflikto inter Maŭrico kaj van Oldenbarnevelt, kio finiĝis per la senkapigo de tiu lasta. Post la batalpaŭzo, Maŭrico malsukcesis atingi pliajn militvenkojn. Li mortis nelasinte laŭleĝajn filojn en Hago en 1625 kaj estis sukcedota de siaj pli juna duonfrato Frederik Hendrik.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.