Remove ads
From Wikipedia, the free encyclopedia
Lagoregiono Mazurio (pole Pojezierze Mazurskie, germane Masurische Seenlandschaft) estas laga distrikto en la nuna nordorienta Pollando, enhavanta pli ol 2 000 lagojn.
Ĝi etendiĝas ĉirkaŭ 290 kilometrojn oriente de la norda parto de la rivero Vistulo ĝis la nuna limo inter Pollando kaj Litovio kaj okupas areon de ĉirkaŭ 52 000 km². Administre, la lagoregiono troviĝas en Varmia-Mazuria Provinco (ekde la 13-a jarcento ĝis 1945 parto de Orienta Prusio), kaj malgrandaj partoj de ĝi estas partoj de Mazovia Provinco kaj Podlaĥia Provinco.
En la lagoregiono troviĝas la plej granda lago de Pollando, nome Śniardwy, kaj ankaŭ la Lago Mamry.
Pola esploristo Jacek Pałkiewicz iĝis honora ambasadoro de Mazurio kadre de la monda konkurso pri Sep naturaj mirindaĵoj de la mondo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.