Remove ads
tago memoriganta pri la konstanto pi (3,141…), je la 14-a de marto (la 3-a monato, do 03-14 laŭ ISO-notacio) From Wikipedia, the free encyclopedia
La 14-a de marto estas la internacia kaj neoficiala festotago nomata Pi-tago. Elekto de la dato baziĝas sur la tricifera dekuma proksimaĵo de la nombro Pi, kiu estas 3,14 (kaj laŭ usonaj skribkonvencioj oni skribas la 14-an de marto kiel 3/14). Ĝenerale oni festas la Pi-tagon je 1:59.26 ptm (3,14159...). Tiaj festoj foje okazas en la matematikaj fakoj de diversaj universitatoj kaj lernejoj tutmonde.
Oni ne konfuzu la Pi-tagon kun la Pi-proksimeca tago, kiu estas festata je unu el aliaj datoj, plej ofte je la 22-a de julio. Oni ankaŭ rimarku, ke Pi-tago hazarde estas la naskiĝtago de la fama sciencisto Albert Einstein kaj de pola matematikisto Wacław Sierpiński.
La Pi-tago estas festata diversmaniere. Oni kunligas la festadon kun la numero mem, kun ĉio ajn konektita kun rondeco (kies bazo la numero Pi estas) kaj ofte ankaŭ kun tortoj (ĉar Pi prononciĝas angle [pa:j], do same kiel la angla vorto pie por torto). Tial, ĉefe en anglalingvaj regionoj, oni ofte faras kaj donacas tortojn tiutage, kiuj tamen havas la nekutiman formon de kvadrato, pri kiu oni poste povas ŝerci dirante ke la "torto estas kvadrataj" - ĉar tion angle oni diras per "Pie are squared.", kio elparole similas al la konata formo por enteno de cirklo: πr².
En la universitato de Harvard kutime okazas konkurso pri pi-recitado, kaj eĉ konkurso pri pi-manĝado. Matematikaj kaj sciencaj kluboj kunvenas kaj paroladas pri Pi, serĉas novajn manierojn por proksimiĝi al la valoro de Pi, elpensas "pli bonajn" ciferojn por Pi, aŭ ĝenerale okazigas aktivaĵojn kiuj en sia nomo enhavas la silabon "pi": ludado de Piñata, trinkado de Piña Colada, manĝado de pico, aŭskultado de muzikaĵo "Pi" fare de Kate Bush ktp.
6:28 en Pi-tago estas tempo de taŭ (τ). La Taŭ-tago okazas je 28-a de junio.
Oni ne scias, kiam oni unuafoje en la mondo festis Pi-tagon. La unua pruvita Pi-taga festo okazis en 1988 en la muzeo Exploratorium en San Francisco (la organizinto estis Larry Shaw). Ekde tiam eblas en la manĝejo de tiu muzeo ĉiam je la Pi-tago aĉeti specialan pican torton.
Eŭropa rekordulo pri recitado el memoro de 22 514 ciferoj de la nombro pi estas esperantisto Daniel Tammet.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.