Remove ads
From Wikipedia, the free encyclopedia
Georges de LA TOUR [Ĵorĵ de la Tur] naskiĝis je la 13-a de marto 1593 en Vic-sur-Seille [Vik-sur-Sej] kiu troviĝas nuntempe en Francio, en la regiono Loreno, en la departemento Mozelo [en la franca : Moselle]. Li mortis je la 30-a de januaro 1652 en Lunéville (nun en la departemento Meurthe-et-Moselle). Li estas lorena pentristo el la baroka epoko sub la influo de norda, itala kaj franca kulturoj. Samtempulo de Jacques Callot kaj de la fratoj Le Nain, La Tour estas akrevida observanto de la ĉiutaga realaĵo. Lia forta emo al naturalismo kaj lia atenta zorgemeco koncerne la kunagadon de ombro kaj lumo faras el li unu el la plej originalaj daŭrigantoj de la pentrarto ekiĝanta kun Caravaggio.
Georges de La Tour | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 13-an de marto 1593 en Vic-sur-Seille |
Morto | 30-an de januaro 1652 (58-jaraĝa) en Lunéville |
Mortokialo | Epidemio |
Ŝtataneco | Lorena duklando |
Subskribo | |
Okupo | |
Okupo | pentristo konstrua desegnisto |
Verkoj | The Apparition of the Angel to St. Joseph |
Georges de La Tour estis la filo de panistestro : li estis la dua de sep infanoj. Pri liaj juneco kaj lerntempo postrestas nenio konata : oni ekzemple ne scias, kiel li interesiĝis pri pentrado. En la jaro 1618, li edziĝis kun Diane LE NERF, la filino de financadministranto de la duko de Loreno. ĝ
Ĝin karakterizas grandega majstreco koncerne la lumfontojn, kio ofte ebligas tuj rekoni ĝin kiel pentraĵon faritan de Georges de La Tour (aŭ de samskolulo); pentraĵo de li ĵus ekviditas, eĉ al nespertuloj kiuj jam vidis kelkajn de li antaŭe. La verkoj de La Tour tre ofte enscenigas klarobskurajn interiorojn ĉe kandela lumo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.