Remove ads
usona astronaŭto From Wikipedia, the free encyclopedia
Frank Borman (naskiĝis la 14-an de marto 1928 en Gary, Indianao, mortis la 7-an de novembro 2023 en Billings) estis usona kosmonaŭto. Post kiam Borman en 1950 en la armea akademio West Point finis sian studon de aviada tekniko, li ĝis la jaro 1953 estis militpiloto de la usona aerarmeo en la Filipinoj, kaj poste estis instruisto pri aviado en Georgio kaj Arizono. En 1957 li en West Point ricevis magistran titolon de aviado kaj kosmoflugado. Ĝis la jaro 1960 li en West Point estis asista profesoro pri termodinamiko kaj fluidomekaniko. Post tio li en armea bazo de Kalifornio reiĝis aerarmea piloto: komence kiel testpiloto de novaj aviadiloj, poste kiel pilota edukisto.
Frank Borman | |
---|---|
Persona informo | |
Nomo | Frank Borman |
Dato de naskiĝo | 14-a de marto 1928 |
Naskiĝloko | Gary, Indianao |
Dato de morto | 7-a de novembro 2023 [#] |
Mortoloko | Billings [+] |
Mortokialo | apopleksio [+] |
Aĝo | 96 |
Okupoj kaj profesioj | |
Okupo | kosmonaŭto |
Geografio | |
Ŝtato | Usono |
Lingvoj | |
Parolata lingvo | angla lingvo [+] |
Ceteraj informoj | |
Honorigo | Kruco pro Distingita Flugado, Harmon Trophy, Kongresa Kosmomedalo de Honoro, Nacia Aviada Halo de Famo, United States Astronaut Hall of Fame, Hubbard Medal, Medalo de NASA pro Distingita Servo, International Space Hall of Fame, Washington Award [+] |
Portalo pri Homoj | |
Inter la jaroj 1962 kaj 1970 li estis kosmonaŭto de la usona institucio NASA. Kadre de tio li partoprenis en la kosmaj misioj Gemini 7 (1965) kaj Apollo 8 (1968).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.