La 13-a de decembro estas la 347-a tago de la jaro (la 348-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 18 tagoj restas.
Je la 13-a de decembro okazis, interalie:
- -522: Armeo de la persa reganto Dario la 1-a venkis en batalo apud Tigriso ribelantojn de uzurpa reĝo de Babilono - Nebukadnezar la 3-a
- 115: Antioĥio estis detruita de tertremo - romia imperiestro Trajano saviĝis
- 1253: Pollando: princo Konrad situis Głogów apud Odro kaj donis al ĝi urborajton
- 1287: Inundo de Sankta Lucia: nokte de la 13-a/14-a de decembro, ŝtorma ondo trafis marbordon de Frislando - laŭtakse 50 ĝis 80 mil mortoj, ĉi tiu inundo kaŭzis parte kreon de la Vadmaro en Germana Golfo kaj Zuiderzee
- 1294: Celesteno la 5-a kiel sola ĝis tiam papo abdikis
- 1363: Pola reĝo Kazimiro la Granda aliancis kun dana reĝo Valdemaro la 4-a kontraŭ la ordeno de germanaj kavaliroj kaj Luksemburga dinastio
- 1474: Isabel la 1-a kroniĝis kiel reĝino de Kastilio kaj Leono
- 1521: Johano la 3-a iĝis reĝo de Portugalio
- 1545: Koncilio de Trento komenciĝis - komenco de kontraŭreformacio
- 1575: En Varsovio Anna Jogajlido iĝis en libera elekto reĝo de Pollando kaj litvana grandprinco - unu tagon poste partio de nobeloj sub gvido de Jan Zamoyski agnoskis la fakton atribuante al ŝi edzon Stefan Batory, regnestro de Transilvanio
- 1577: Angla maristo Francis Drake elnavigis el Plymouth por ĉirkaŭiri la mondon
- 1595: Respubliko de Ambaŭ Nacioj: zaporogoj konkeris Mahiljoŭ, kruele masakrante loĝantojn rabis kaj bruligis ĝin
- 1620: Brno: dum la ribelo Moravia Asembleo kapitulacis al imperia armeo
- 1642: Historio de Nov-Zelando: nederlanda esploristo Abel Tasman alnavigis al Nov-Zelando kaj malkovris Sudan Insulon
- 1655: Sveda diluvo: kolonelo Gabriel Wojniłłowicz rekonkeris Nowy Sącz (Pollando)
- 1793: Granda Katolika kaj Reĝa Armeo estis venkita de la Unua Respubliko de Francio ĉe la batalo de Le Mans (Milito de Vendée)
- 1830: Pola parlamento proklamis la Novembran ribelon kontraŭ la Rusia Imperio, kiu iĝis nacia insurekcio
- 1836: Venecio: Teatro La Fenice bruliĝis
- 1864: Milito de la Trilanda Alianco: Paragvajo deklaris militon kontraŭ Brazilo - ĝi perdis 90% de la viraro
- 1904: Rusa-japana milito: post eksplodo de rusa mara mino sinkis japana krozŝipo Takasago — 280 maristoj pereis
- Unua Mondmilito
- 1919: La Konsilio de Belorusa Popola Respubliko dividiĝis en la Supera Konsilio kaj la Popola Konsilio
- 1920: Germanio: sukeraĵisto Hans Riegel ekkomercante enkondukis dolĉaĵfirmaon Haribo en la registron en Bonn
- 1922: Transkaŭkaza Federacia Soveta Socialisma Respubliko estas fondita
- 1923: Dua Pola Respubliko agnoskis Sovetunion
- 1925: Malfermo en Kaŭno de la Pentro-Galerio de litova artisto kaj komponisto Mikalojus Konstantinas Čiurlionis
- 1930: Silezia Sejmo akceptis rezolucion postulantan liberigon de parlamentano Wojciech Korfanty
- 1937: Dua japana-ĉina milito: Japana imperia armeo konkeris ĉinan urbon Nankino — komenco de la masakro de Nankino kun ekstermo de 200 000 ĉinoj dum ses semajnoj
- 1938: Konstruado apud Hamburgo de la koncentrejo Neuengamme fare de nazia skipo el Sachsenhausen
- Dua Mondmilito
- 1949: Kneset voĉdonis pri transmovo de la ĉefurbo de Israelo al Jerusalemo
- 1951: Ĉarto de la Organizaĵo de Amerikaj Ŝtatoj validiĝis
- 1954: Stalinismo: Władysław Gomułka forlasis malliberejon, arestita aŭguste 1951 kadre de internaj purigoj ene de Pola Unuiĝinta Laborista Partio
- 1956: Brita Togolando aliĝis al Ora Marbordo (kronkolonio) (nun Ganao)
- 1959: Ĉefepiskopo Makarios la 3-a venkis unuan prezidentan baloton en Kipro
- 1967: Grekio: reĝo Konstanteno la 2-a post kelkaj monatoj provis kontraŭstari al la diktaturo de la koloneloj, sed ne sukcesis
- 1968: Prezidanto de Brazilo Costa e Silva proklamis Institucian Leĝon n-ro AI-5
- 1974: Malto proklamis sin respubliko kun propra ŝtatestro - Anthony Mamo iĝis prezidento
- 1976: Malfermo de la plej longa senhalta aerlinio inter Sidnejo kaj San Francisco
- 1980: Prago: oni ĉesigis traman trafikon sur Venceslaa Placo
- 1981: Enkonduko de la milita stato en Pollando: noktomeze la regopovon transprenis armeo kaj milico, kiu internigis 10 mil membrojn de Solidareco, enkondukis elirblokadon, interrompis telefonadon, fermis lernejojn kaj universitatojn, cenzuris korespondadon kaj mortigis dum ĝia daŭro kaj poste pli ol 100 personojn; frumatene je la 6:00 Pola Radio disaŭdigadis paroladon de generalo Wojciech Jaruzelski, pri establo de la Armea Konsilio de Nacia Savo kaj enkonduko de krizostato sur la tuta teritorio de Pola Popola Respubliko
- 1984: En Aŭstralio ekfunkciis la dua kabineto de Bob Hawke
- 1989: Senkomunismigo: premiero de la filmo "Esplora enketado" reĝisorita de Ryszard Bugajski el 1982, tute cenzurata en Pola Popola Respubliko
- 1991: Premiero de la filma komedio "Interparoloj kontrolataj" de reĝisoro Sylwester Chęciński el la periodo de la milita stato en Pollando
- 1992: Tri novaj limtransirejoj estas malfermitaj ĉe la landlimo inter Respubliko Makedonio kaj Albanio
- 1994: Kazablanko: la 7-a kunveno de Organizaĵo de la Islama konferenco komenciĝis
- 1994: Usono: en Masaĉuseca Instituto de Teknologio okazis unua organiza kunveno de la konsorcio TTT, establita kiel internacia asocio por disvolvi kaj vastigi unuigitajn datumtranssendajn protokolojn en la Interreto - unua direktoro iĝis ties angla pioniro Tim Berners-Lee
- 2001: Premiero de la usona biografia filmo Bela Menso
- 2001: Armita grupo de islamanoj atakis parlamenton en Delhio - Barato akuzis pri la atenco Pakistanon
- 2003: Kaŝiĝanta, demisiita diktatoro de Irako Saddam Hussein estis kaptita en Tikrit de usona armeo
- 2003: Per fiasko finiĝis pinta negoco en Bruselo pri la unua projekto de Eŭropa Konstitucio
- 2006: Blanknaĝila delfeno iĝis probable formorta specio - formortinta besto laŭ ekspedicio en la ĉina rivero Jangzio
- 2006: Konvencio pri la rajtoj de handikapitoj estis akceptita
- 2007: Gvidantoj de membroŝtatoj de Eŭropa Unio subskribis Traktaton de Lisbono
- 2009: Dum sia vizito en Milano ĉefministro de Italio Silvio Berlusconi estis trafita en vizaĝon per miniaturo de la loka katedralo suferante rompon de la nazo kaj de kelkaj dentoj
- 2014: Pola filmo Ida dum ceremonio de Eŭropa Filmpremio gajnis premiojn en kategorioj plej bona eŭropa filmo, reĝisorado, scenaro kaj publika pritakso (kontraŭpola filmo)
- 2016: Saulius Skvernelis iĝis ĉefministro de Litovio
- 2016: Pollando: De la noktomeza koncerto Oni forŝiris al ni korojn, sed ni ne fordonos la animon komenciĝis memorigado de la milita stato daŭranta ĝis vespera bruligo de kandeloj, memore al 122 viktimoj kaj hazardaj atestantoj, ofte murdataj de nekonatoj
- 2022: Invado de Rusio en Ukrainion:
- Litovio: Seimas akceptis leĝon pri senkomunismigo (krom muzeoj, arkivoj kaj bibliotekoj) — validos de la 1-a de majo 2023
- 1272: Frederiko la 2-a, reĝo de Sicilio (m. 1337)
- 1363: Jean de Gerson, franca teologo kaj filozofo, kanceliero de Sorbono (m. 1429)
- 1484: Paul Speratus, germana katolika sacerdoto, episkopo, evangelia predikisto kaj reformisto (m. 1551)
- 1521: Siksto la 5-a, papo-reformisto (m. 1590)
- 1533: Eriko la 14-a, reĝo de Svedio kaj Estonio (m. 1577)
- 1553: Henriko la 4-a, reĝo de Francio (m. 1610)
- 1560: Maximilien de Béthune, ministro de la franca reĝo Henriko la 4-a (m. 1641)
- 1634: Martin von Cochem, germana edifa verkisto de religiaĵoj (m. 1712)
- 1684: Ludvig Holberg, dana verkisto, kreinto de la dana literatura lingvo (m. 1754)
- 1720: Carlo Gozzi, itala dramaturgo (m. 1806)
- 1778: Karl Friedrich Anton von Conta, germana diplomato kaj politikisto (m. 1850)
- 1780: Johann Wolfgang Döbereiner, germana kemiisto kaj apotekisto (m. 1849)
- 1797: Heinrich Heine, germana poeto kaj ĵurnalisto (m. 1856)
- 1806: Karl Werder, germana filozofo kaj verkisto
- 1816: Werner von Siemens, germana inventisto kaj industriulo, fondinto de elektra kaj telekomunikada firmao Siemens AG (m. 1892)
- 1818: Mary Todd Lincoln, edzino de usona prezidento Abraham Lincoln (m. 1882)
- 1821: Carl Höland, germana juristo kaj politikisto
- 1836: Franz von Lenbach, germana pentristo (m. 1904)
- 1848: Domokos Barcsay, hungara politikisto, parlamentano (m. 1913)
- 1857: Francis Beaufort, kontradmiralo de la brita maristaro (m. 1857)
- 1859: Gustav Burchard, germana aktoro kaj intendanto (m. 1937)
- 1873: Valerij Brjusov, rusa verkisto kaj poeto, tradukisto (m. 1924)
- 1875: Béla Reinbold, hungara biokemiisto, profesoro (m. 1927)
- 1875: Sándor Révai, hungara literaturhistoriisto, poeto (m. 1963
- 1888: Endre Vuchetich, rumania hungara gazeteldonisto, redaktoro (m. 1964)
- 1889: Zofia Zamenhof, pola-juda infankuracistino, filino de L.L. Zamenhof zorganta pri lia Esperanto-biblioteko, pereinta en Treblinka (m. 1942)
- 1892: Jenő Nádor, hungara ĵurnalisto (m. 1970)
- 1893: Mikola Ĥvilovij, ukraina verkisto kaj literatura kritikisto, reprezentanto de pafita renesanco, sinmortiginto (m. 1933)
- 1902: Talcott Parsons, usona sociologo (m. 1979)
- 1903: Eŭgeno Petroviĉ Petrov, rusia, soveta verkisto (m. 1942)
- 1907: Jerzy Zagórski, pola poeto, eseisto, diplomato, tradukisto, justulo inter la popoloj (m. 1984)
- 1907: Artúr Kárász, hungara-usona ekonomikisto (m. 1992)
- 1908: Rostislav Platt, rusia aktoro, Popola artisto de Sovetunio (m. 1989)
- 1911: Trygve Haavelmo, norvega Nobelpremiita ekonomikisto kaj ekonometro (m. 1999)
- 1912: Luiz Gonzaga, brazila kantisto, akordionisto kaj komponisto (m. 1989)
- 1912: Władysław Jeliński, pola abelisto, soldato de la defenda milito de 1939, travivinto de la mortomarŝo de koncentrejo Sachsenhausen ĝis Schwerin (m. 1997)
- 1914: Alan Bullock, brita historiisto (m. 2004)
- 1915: Curd Jürgens, aŭstra aktoro (m. 1982)
- 1916: Nicolai Liventhal, eston-dana ekonomikisto, estrarano de la Esperanto-Asocio de Estonio, fakdelegito de UEA pri ekonomiko, lingvoj kaj kriptologio, post UK 1974 apoganto de Neŭtrala Esperanto-Movado (m. 2004)
- 1918: Rosalia Lombardo, itala infano, mumiigita viktimo de la hispana gripo (m. 1920)
- 1920: Kaysone Phomvihane, prezidento de Laoso (m. 1992)
- 1922: Károly Virág, rumania hungara eklezia verkisto (m. 2011)
- 1923: Antoni Tàpies, hispana pentristo, skulptisto kaj artoteoriisto (m. 2012)
- 1928: Károly Palczer, rumania hungara instruisto, memuaristo (m. 2013)
- 1929: Jarmila Rýznarová, ĉeĥa oficistino, prezidantino de la Klubo de Esperantistoj D-ro Schulhof Pardubice kaj de la Asocio de Esperantistoj Handikapuloj, delegitino de UEA, honora membrino de Ĉeĥa Esperanto-Asocio (m. 2020)
- 1929: Christopher Plummer, kanada aktoro (m. 2021)
- 1943: István Sztojánov, rumania hungara inĝeniero pri elektro
- 1944: Albert Márkos, rumania hungara violonisto
- 1951: Marie Dolistová, ĉeĥa poetino, lirikistino
- 1951: Grażyna Gęsicka, pola politikistino, pereinta dum la kraŝo de la pola prezidenta aviadilo en 2010 (m. 2010)
- 1958: Detlef Macha, germana biciklisto, plurfoja mondĉampiono
- 1965: María Dolores de Cospedal García, hispana politikistino
- 1973: Zoltán Gegely, rumania hungara skulptisto
- 1986: Ewelina Wojnarowska, pola kanuadistino, mondĉampionino
- 1989: Taylor Swift, usona kantistino
- 1993: Ítalo Anderson, brazila poeto
- 1994: Leo Ieiri, japana kantistino kaj kantaŭtoro
- 558: Ĉildeberto la 1-a, franka reĝo (n. 497)
- 720: Odilia, franca sanktulino, patronino de Alzaco (n. ĉirkaŭ 660)
- 1048: Al-Biruni, persa matematikisto, astronomo, fizikisto, enciklopediisto, poligloto (n. 973)
- 1124: Kalisto la 2-a, papo (n. ĉirkaŭ 1060)
- 1204: Maimonido, juda filozofo kaj kuracisto, reprezentanto de la juda aristotelismo, aŭtoro de mezepoka komentaro al Talmudo (n. 1138)
- 1250: Frederiko la 2-a, germana-romia imperiestro de Sankta Romia Imperio (n. 1194)
- 1466: Donatello, itala skulptisto (n. 1386)
- 1516: Johannes Trithemius, germana humanisto, teologo, leksikografo, historiisto, kronikisto, ĉifrosciencisto kaj okultisto (n. 1462)
- 1521: Emanuelo la 1-a, reĝo de Portugalio (n. 1469)
- 1562: Giovanni Marinoni, itala teologo (n. 1490)
- 1565: Conrad Gesner, svisa kuracisto kaj natursciencisto (n. 1516)
- 1603: François Viète, franca matematikisto (n. 1540)
- 1721: Alexander Selkirk, skota maristo (inspirfonto por Robinsono Kruso) (n. 1676)
- 1769: Christian Fürchtegott Gellert, germana verkisto (n. 1715)
- 1774: Susanne von Klettenberg, germana verkistino kaj diakono de luteranismo (n. 1723)
- 1784: Samuel Johnson, angla verkisto, poeto, eseisto, leksikografo (n. 1709)
- 1793: Johann Joachim Christoph Bode, germana eldonisto kaj tradukisto (n. 1731)
- 1812: Marianna Martines, aŭstra komponistino, klavicenistino kaj kantistino (n. 1744)
- 1813: Antoine-Augustin Parmentier, franca agronomo kaj farmaciisto (n. 1737)
- 1817: Pál Kitaibel, hungara botanikisto kaj kemiisto, malkovrinto de teluro, okupiĝanta pri botanika ĝardeno (n. 1757)
- 1832: Christian Daniel Beck, germana filologo, historiisto, akademiano (n. 1757)
- 1863: Friedrich Hebbel, germana dramisto (n. 1813)
- 1880: Martin Gropius, germana arkitekto
- 1881: August Šenoa, kroata verkisto (n. 1838)
- 1895: Ányos Jedlik, hungara natursciencisto kaj inventisto, malkovrinto de dinamo kaj sodakvo (n. 1800)
- 1904: Nikolaj Sklifosovskij, rusa kuracisto, profesoro pri kirurgio (n. 1836)
- 1922: Hannes Hafstein, islanda poeto, politikisto kaj estro de Hejmrega partio (n. 1861)
- 1931: Mátyás Eisler, hungara orientalisto pri ŝemida lingvaro (n. 1865)
- 1935: Francois Auguste Victor Grignard, franca Nobelpremiita kemiisto (n. 1871)
- 1944: Vasilij Kandinskij, rusa pentristo, desegnisto, artteoriisto, kunkreinto de abstraktismo (n. 1866)
- 1944: Paul Friedrich Wilhelm Tarnow, germana inĝeniero, pioniro de Esperanto, kunfondinto de UEA, prilaborinto de Katalogo de la Esperanto-Gazetaro, ĉefkunlaboranto de la Enciklopedio de Esperanto (n. 1881)
- 1944: Lupe Vélez, meksika aktorino (n. 1908)
- 1947: Ferenc Márki, hungara pastro, historiisto, publicisto (n. 1873)
- 1947: Nikolao Roerich, rusa pentristo, verkisto, vojaĝisto, esploristo kaj teozofo, promociinta protekton de historiaj monumentoj dum militoj (n. 1874)
- 1955: Léon Werth, franca verkisto kaj artkritikisto (n. 1878)
- 1958: Karl Konrad, germana pedagogo kaj historiisto (n. 1881)
- 1958: Harald Thilander, sveda presisto de porblindulaj libroj, redaktoro de "Esperanta Ligilo", kunfondinto de la Universala Asocio de Blindaj Esperantistoj, edzo de Karin Höjer kaj poste Helen Keller (n. 1877)
- 1963: Vasil Simonenko, ukraina poeto kaj ĵurnalisto, reprezentanto de rezistomovado, viktimo de persekutoj (n. 1935)
- 1968: Siegfried Reda, germana komponisto kaj orgenisto (n. 1916)
- 1978: Gáspár Tamás, hungara verkisto, poeto, tradukisto (n. 1914)
- 1979: Lajos Sándor Ördögh, rumania hungara ĵurnalisto, redaktoro (n. 1907)
- 1982: István Borghida, hungara arthistoriisto kaj artkritikisto (n. 1918)
- 1983: Nichita Stănescu, rumana poeto kaj eseisto (n. 1933)
- 1987: Stanisław Radkiewicz, pola generalo, komunista aktivulo, politikisto, stalinista krimulo (n. 1903)
- 1987: Paul Neergaard, dana botanikisto, agronomo, esperantologo, kunfondinto de AIS (n. 1907)
- 1988: María Teresa León, hispana verkistino, reprezentantino de Generacio de la 27a (n. 1903)
- 1995: Corrado Tavanti, svisa esperantisto (n. 1919)
- 1996: Cao Yu, ĉina dramisto, kies verkoj estis kondamnitaj dum la Kultura Revolucio, tradukinto de Romeo kaj Julieto, "la ĉina Ŝekspiro" (n. 1910)
- 2001: Chuck Schuldiner, usona gitaristo kaj kantisto (n. 1967)
- 2005: Sándor Huszár, rumania hungara verkisto, redaktoro (n. 1929)
- 2005: Stanley Williams, usona bandofondinto, murdisto, infanlibra verkisto (n. 1953)
- 2008: Horst Tappert, germana aktoro (n. 1923)
- 2008: Stephan Lang, transilvania verkisto nederlandlingva (n. 1945)
- 2009: Paul Samuelson, usona Nobelpremiita ekonomikisto, statistikisto kaj ekonometro, esplorinta interalie ekonomian kreskon kaj konjunkturon (n. 1915)
- 2015: Benedict Anderson, usona historiisto kaj politologo (n. 1936)
- 2016: Harry Glück, aŭstra arkitekto kaj scenejfaranto (n. 1925)
La 13-a de decembro estas (laŭ gregoria kalendaro):