Chuck Schuldiner

usona gitaristo kaj kantisto (1967-2001) From Wikipedia, the free encyclopedia

Chuck Schuldiner

Charles Michael (Chuck) Schuldiner (13-an de majo 1967, en Long Island, Nov-Jorko13-an de decembro 2001 en Altamonte Springs, Florido) estis usona muzikisto. Li estis la kreinto, la ĉefkantisto, la gitaristo kaj la plej grava ero de la grupo Death, kiu estis kreita en 1983 (kiam ankoraŭ estis nomita "Mantas").

Rapidaj faktoj Persona informo, Okupo ...
Chuck Schuldiner
Thumb
Persona informo
Naskiĝo 13-an de majo 1967 (1967-05-13)
en Long Island, Nov-Jorko
Morto 13-an de decembro 2001 (2001-12-13) (34-jaraĝa)
en Altamonte Springs, Florido
Mortokialo Cerba kancero
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo gitaristo
komponisto
kantisto
kantoverkisto
TTT
Retejo http://www.emptywords.org
vdr
Fermi

Biografio

La komenco

Chuck Schuldiner naskiĝis je la 13a de Majo de 1967 en Long Island, Novjorko ene de juda familio de aŭstraj prauloj. En 1968, lia familio translokiĝis al Florido. Chuck estis la plej nova de tri geknaboj. Liaj havis unu fraton kaj unu fratinon: Frank kaj Bethann.

Chuck komencis ludi kiam estis 9-jaraĝa. Sia 16-jaraĝa frato estis ĵus mortigita en aŭtomobila akcidento kaj siaj gepatroj donis al li gitaron, pensante ke tio konsolus lian doloron.

Li havis klasikajn lecionojn dum nur malpli ol unu jaro ĉar li malŝatis ĝin. Post tio, li gajnis elektrikan gitaron. Li havis influon de Iron Maiden, KISS kaj Billy Idol, krom aliaj.

Chuck estis konata kiel publika kontraŭulo de pezaj drogoj, io malofta en metalmuzika komunumo. Tion oni povas konstati en diversaj intervjuoj kaj kelkaj kantoj (precipe "Living Monstrosity", pri kokaino kaj kokainemulo, naskiĝinta de kokainema patrino).

Muzika kariero

Chuck formis Death kiel "Mantas" en 1983.

Chuck en nova grupo nomita Control Denied lanĉis la albumon The Fragile Art of Existence en la jaro 1999.

Batalo kontraŭ kancero

Maje de 1999, Chuck komencis sperti kelkajn dolorojn en sia kolo. En sia datreveno, la 13-an de majo 1999, li ricevis la diagnostikon de cerba kancero. La 13-an de decembro 2001 Chuck Schuldiner forpasis.

Diskografio

Albumoj kun la grupo Death

  • 1987: Scream Bloody Gore (Kompakta disko) - eldonejo Combat
  • 1988: Leprosy - Combat
  • 1990: Spiritual Healing - Combat
  • 1991: Human - eldonejo Relativity
  • 1992: Fate: The Best of Death - Relativity
  • 1993: Individual Thought Patterns - Relativity
  • 1995: Symbolic - eldonejo Roadrunner Records
  • 1998: The Sound of Perseverance - eldonejo Nuclear Blast
  • 2001: Live in L.A.: Death & Raw - Nuclear Blast
  • 2001: Live in Eindhoven - Nuclear Blast

Albumoj kun la grupo Control Denied

  • 1999: The Fragile Art of Existence

Albumoj kun la grupo Voodoo Cult

  • 1994: Jesus Killing Machine

Eksteraj ligiloj

Fonto

  • La fonto de la plej parto de tiu ĉi artikolo estis kaptita de la paĝaro Emptywords.org. Oni povas kopii, laŭ la nura kondiĉo mencii Emptywords.org kiel fonto.
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.