Remove ads
From Wikipedia, the free encyclopedia
María Guadalupe Villalobos VÉLEZ (18a de julio, 1908 – 14a de decembro, 1944), konata profesie kiel Lupe Vélez, estis meksika aktorino de teatro kaj kino en Holivudo, komediisto, kantisto, dancisto kaj vedette.
Lupe Vélez | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Lupe Vélez | |||||
Naskonomo | María Guadalupe Villalobos Vélez | ||||
Naskiĝo | 18-an de julio 1908 en San Luis Potosí | ||||
Morto | 13-an de decembro 1944 (36-jaraĝa) en Beverly Hills | ||||
Mortis pro | Sinmortigo vd | ||||
Mortis per | Barbiturata toksiĝo vd | ||||
Tombo | Panteón de Dolores (en) vd | ||||
Lingvoj | hispana • angla vd | ||||
Ŝtataneco | Meksiko vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Johnny Weissmüller (1933–1939) vd | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Lupe Vélez vd | ||||
Okupo | filmaktoro teatra aktoro televida aktoro vd | ||||
Aktiva dum | 1927–1944 vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Vélez ekkarieris kiel spektaklistino en meksika vodevilo en la komencaj 1920-aj jaroj. Post translokiĝi al Usono, ŝi faris sian unuan filmaperon en kurta filmo en 1927. Ĉirkaŭ la fino de la jardeko, en la lastaj jaroj de la usonaj mutaj filmoj, ŝi estis progresinta al gravaj roloj en nombraj filmoj kiel The Gaucho (1927), Lady of the Pavements (1928), kaj Wolf Song (1929), inter aliaj. Ŝi estis unu el la unuaj sukcesaj latinamerikaj aktorinoj en Usono. Dum la 1930-aj jaroj, ŝia bone konata eksplodema kinfiguro estis ekspluatita en serio de sukcesaj filmoj kiel Hot Pepper (1933), Strictly Dynamite (1934), kaj Hollywood Party (1934). Dum la 1940-aj jaroj, la populareco de Vélez pintis post aperi en la filmoserio Mexican Spitfire, nome serio kreita por kapitaligi la spritan personecon de Vélez.
Kromnomita The Mexican Spitfire fare de la amaskomunikiloj, la persona vivo de Vélez estis tiom bunta kiom ŝia kina personeco. Ŝi havis kelkajn tre publikigitajn amaferojn kaj ŝtormecan geedzecon. En decembro 1944, Vélez mortis pro intenca troa dozo de barbiturata drogo Sekonalo. Ŝia morto kaj la cirkonstancoj ĉirkaŭ ĝi estis temo de spekulativo kaj polemiko.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.