Historio de Argentino
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Historio de Argentino divideblas laŭ tre diferencaj epokoj nome la jenaj:
- Prahistorio, tio estas historio de la nacioj kaj popoloj kiuj loĝis en la teritorio kie nun estas Argentino antaŭ la alveno de eŭropanoj (blankuloj), kvankam tiam la koncepto kaj realo Argentino absolute ne ekzistis nek estis kohera unuigo inter ĉiuj tiuj popoloj kun grandaj diferencoj inter gvaranioj kaj loĝantoj de kio nun estas norda Argentino kaj kio nun estas nomata Patagonio kaj la plej sudaj teritorioj.
- Koloniigado fare de eŭropanoj kaj ĉefe de hispanoj, ekde unuaj aperoj en 1516 ĝis la komenco de la 19a jarcento.
- 19a jarcento, kiam okazis unue la klopodoj por sendependigo kaj poste la diversaj enlandaj luktoj kaj ĉefe por certigi la nordajn limojn kun la najbaraj landoj ĉefe Bolivio kaj Paragvajo, sed ankaŭ kun Brazilo kaj Urugvajo. Samtempe okazis la etendo de blankuloj al sudo kaj la enlanda kontraŭstaro inter unueciguloj kaj federaloj.
- 20a jarcento, kun tre agitita historio de konfliktoj intre la diversaj partioj kun alterno de demokratiaj klopodoj kaj epokoj de diktaturoj komencantaj per puĉoj tro ofte ege sangoverŝaj.