From Wikipedia, the free encyclopedia
Paraná estas urbego, havenurbo, diocezo, la ĉefurbo de la provinco Entre Ríos en nordorienta Argentino.
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Paraná |
Paraná | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo komunumo urbego vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | E3100 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 247 863 (2010) [+] | ||||
Loĝdenso | 1 809 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 31° 44′ S, 60° 32′ U (mapo)-31.733055555556-60.529722222222 [+] | ||||
Alto | 66 m [+] | ||||
Areo | 137 km² (13 700 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC-03:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Paraná, Entre Ríos [+] | |||||
Paraná situas ĉe la maldekstra bordo de Paraná (rivero), ĝi estas grava rivera havenurbo. Aliflanke de la rivero situas la urbo Santa Fe de la Vera Cruz. Tiu urbo troviĝas 19, Rosario 136, Bonaero 162, La Plata 429, San Miguel de Tucumán 711, Mar del Plata 748, Resistencia 306, Saltaurbo 909, Neuquén 1053 km.
Dum la 16-a jarcento loĝantoj de Santa Fe de la Vera Cruz ekloĝis ankaŭ ĉe la alia flanko de la rivero. Tie ĉi paroko establiĝis en 1730 kaj iam nomata Bajada de Santa Fe. La urbeto ne havis gravecon ĝis 1853, kiam Paraná estis farita la ĉefurbo de la Argentina Konfederacio. Post granda evoluo en 1882 la urbo iĝis provinca ĉefurbo.
En Paraná oni okupiĝas pri produktoj de cementoj, mebloj kaj ceramikaĵoj.
Paraná estas ligita al Santa Fe de la Vera Cruz fare de tunelo ekde 1969, sed oni planas ankaŭ ponton. Gravas la haveno, krome trajno trafikas. La flughaveno funkcias en distanco 7 km.
En Paraná jare pluvas preskaŭ 1250 mm. En ĉiuj monatoj pluvas. La averaĝa temperaturo en somero estas 23 °C, kiu varias inter 37-10 °C. En vintro la temperaturo varias inter 0-18 °C.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.