From Wikipedia, the free encyclopedia
La rura lokaŭto kaj blokado de ŝoseoj en Argentino de 2008 estis etenda konflikto pre kiu la kvar organizoj kiuj kunigas la sektoron de entreprenistoj de la produktado agrikultur-brutobreda en Argentino protestis kontraŭ la decido de la registaro por plialtigi la elprenon al la eksportado de sojo kaj sunfloro kaj por establi nefiksan sistemon por tiuj (rezolucio 125/08).
La entreprenista agado etendiĝis dum 129 tagoj, el la 11-a de marto de 2008 ĝia la 18-a de julio samjare, kaj finis per la nuligo de la Rezolucio 125/08 de la Ministerio de Ekonomio kaj Produktado parte de la prezidentino Cristina Fernández de Kirchner. Dum tiu tempo la ruraj entreprenistaj asocioj deklaris serion de decidojn cele al interrompo de kelkaj ekonomiaj agadoj de siaj asociigitoj, same kiel de la interurba transporto kaj de la rura eksportado, realigante partajn lokaŭtojn (lock out), blokadon de ŝoseoj kaj havenoj kaj aliajn praktikojn de rekta agado.[1]
Poste, al la konflikto sumiĝis lokaŭto de la transportaj entreprenistoj per blokado de ŝoseoj, kiu akriĝis la situacion kaj la varliveradon de la urboj.
La procezo politikiĝis rapide kaj la oficialismo kaj proksimaj sektoroj, kiaj la Federacio Trabajo y Vivienda (Laboro kaj Loĝado) de la Central de los Trabajadores Argentinos (CTA), estrita de Luis D'Elía, kaj la Asocio Patrinoj de Placo Majo, akuzis la rurajn entreprenistojn, la ekz-prezidenton Eduardo Duhalde kaj la grupo de amaskomunikiloj Clarín je serĉado de la malstabiligo de la registaro cele provoki la falon de la prezidentino Cristina Fernández de Kirchner. [2] [3] [4] Tiuj akuzoj estis malakceptitaj de unu el la estroj de la rurista lokaŭto, nome Alfredo de Angeli, de la Federación Agraria Argentina, kiu certigis, ke la perfortaj praktikoj estis pacaj kaj ke ili ne serĉis malstabiligi la registaron, asertante ankaŭ, ke «la registaro klopodas puĉon ĉar ĝi ne scias kiel ripari la landon».[5][6][7][8] Dum la Unión Cívica Radical neis javi malstabiligajn celojn,[9] Elisa Carrió, estrino de la Coalición Cívica, akuzis la 4an de julio de 2008 la vicprezidenton Julio Cobos, pri fakto formi parton de puĉa konspiro kontraŭ la prezidentino Fernández, kun la eksprezidento Eduardo Duhalde.[10]
La konflikto havis unuan eksplodon la 25-a de marto, kiam la ruraj organizoj decidis etendigi la praktikon por sendeterminita daŭro ĝis la registaro «retiru la plialtigon de la elprenoj»,[11] kaj la prezidentino Cristina Fernández respondu la decidon asertante ke ŝi ne negocos dum la lokaŭto pludaŭru.[12] La lokaŭto tuŝis la enlandan kaj internacian komercon, ĉefe de nutraĵoj kaj brulaĵoj, kaj la liveradon al la urboj.
Dum la daŭro de la lokaŭto okazis amasmanifestacioj kaj deklaroj fare de diversaj sektoroj, kaj favoraj kaj kontraŭaj, same kiel kelkaj perfortaj agadoj fare de simpatiantoj de ambaŭ flankoj. La registaro kaj la kvar organizoj de ruraj entreprenistoj kunsidis fojojn por dialogi, sen alveno al interkonsento. Dum la daŭro de la konflikto la registaro anoncis reformojn al la pridispututa sistemo du fojojn, nome la 31a de marto kaj la 29a de majo, en la unua per decido por repagoj kaj subcencioj al malgrandaj produktistoj kaj en la dua por plimalgrandigi la marĝenajn elprenojn kiuj rilatis al futuraj kontraktoj. La entreprenistaj entoj konsideris, ke ambaŭ reformoj estas nesufiĉaj aŭ maltaŭgaj.[13] Dum la konflikto registriĝis ankaŭ la rezigno de la ministro pri ekonomio nome Martín Lousteau, aŭtoro de la decidoj pridisputitaj fare de la ruristoj.[14]
La 17-a de junio la prezidentino Fernández, sendis al la Kongreso (parlamento) projekton de leĝo pri la elprenoj al la eksportado de greno kaj pri la kompensoj al malgrandaj produktistoj, cele la finigon de la konflikto fare de la leĝofara povo. Frumatene de la 17-a de julio, la Argentina Senato, per egal-rezultita voĉdonado kiu devis esti rompita fare de la Vicprezidento de Argentino, malakceptis tiele la projekton de leĝo sendita de la prezidentino, kiu siavece estis antaŭe aprobita post modifoj fare de la Deputitaro. La 18-a de julio la Prezidentino ordonis nuligi la Rezolucion 125/08, post kio unu de la ruristestroj komunikis la finigon de la konflikto.[15][16]
La 3-a de oktobro de 2008 la entreprenistaj asocioj kunvokis novan lokaŭton por ses tagoj kun partaj interrompoj de ŝoseoj kaze de neceso, tiam por reklami la kompletan nuligon de la elprenoj al la eksportado.[17]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.