Urugvaja Enlanda Milito
civila milito en Urugvajo, okazita el 1839 al 1851 From Wikipedia, the free encyclopedia
La Urugvaja Enlanda Milito (hispane Guerra Grande, "Granda Milito") estas la nomo kiun samtempuloj de la okazintaĵoj kaj historiistoj poste uzis por la konflikto kiu okazis en la areo de la Rivero Plata el la 10a de marto de 1839 al la 8a de oktobro de 1851. La kontraŭantoj estis la blankuloj de Urugvajo, estre de Manuel Oribe, aliancanoj de la argentinaj federaloj, estre tiam de Juan Manuel de Rosas, kontraŭ la colorados (ruĝuloj), aliancanoj de la unueciguloj de Argentino. La konflikto trapasis amplekse la propran medion de la riverplataj respublikoj kaj suferis la intervenon, kaj diplomatian kaj militistan, de la Brazila Imperio, Francio kaj Granda Britio, krom la partopreno de eksterlandaj trupoj (italoj de Giuseppe Garibaldi, hispanoj, francoj) kelkaj el kiuj agadis kiel solduloj. La interesoj de ĉiu flanko estis diversaj kaj ankaŭ la disvolviĝo kaj rezultoj estis komplika ŝakludejo.
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.