From Wikipedia, the free encyclopedia
Ŝtata terorismo estas la neleĝaj, krimaj kaj do plej ofte sekretaj faroj de ŝtato aŭ registaro, kutime kun la preteksto kontraŭbatali terorismon.
Paradokse, kun tia preteksto oni sentas sin rajtigita uzi ĉiajn terorismajn metodojn kaj rimedojn: murdojn, bombojn, malaperigojn... La samajn, kiujn ili mem kondamnas, se uzitaj de "neŝtataj" teroristoj.
Simile, ĉiu ajn civitano povas esti celo de tiaj atakoj: de intelektulo ĝis simpatianto de la opozicio.
La historio abundas je ekzemploj, kiel la ruinigado de Palatinato; la jamaj (kaj nunaj) aktivadoj de CIA, KGB, Mossad kaj aliaj spionaj organizoj; la faligo de demokratiaj reĝimoj en Ĉilio ktp.
Aliflanke, oni povas ankaŭ opinii terorismaj ŝtatojn kiel Rusio (en Ĉeĉenio) kaj Usono (iam en Vjetnamio, nun Afganio aŭ Irako), kies armeoj respektas nenian homan rajton ŝilde de same belaj pretekstoj ("demokratio", "stabileco" ktp).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.