Remove ads
prezidanto de Argentino From Wikipedia, the free encyclopedia
Arturo Frondizi (Paso de los Libres, Provinco Corrientes, 28-a de oktobro de 1908–Bonaero, 18-a de aprilo de 1995) estis advokato, ĵurnalisto kaj politikisto argentina, kiu estis elektita kiel prezidento de Argentino kaj regis la landon inter la 1-a de majo de 1958 kaj la 29-a de marto de 1962, kiam li estis elpostenigita de militista puĉo.[1]
Aliĝinta al la Unión Cívica Radical en la 1930-aj jaroj, Frondizi estis unu el la estroj kiuj renovigis tiun politikan partion en la 1940-aj jaroj, kreante la necedeman tendencon. En 1946, premieris por politika posteno kiel deputito el la Provinco Bonaero. En 1951 integris la formulon prezidentan de la UCR kiel kandidato al vicprezidento, kun Ricardo Balbín.[2][3]
Lia regado estis karakterizita de ideoligia turniĝo, inspirita de Rogelio Frigerio, al iu tipo de disvolvigismo malpli pelita el la ŝtato kaj pli orientita al disvolvigado de la pezindustrio kiel konsekvenco de la instalado en Argentino de multnaciaj entreprenoj.[4]
Lia socilabora, prinafta kaj eduka politiko okazigis altan konfliktecon, kaj grandajn manifestaciojn kaj strikojn de la laborista movado kaj ankaŭ de la studenta movado, same kiel nombrajn atencojn kontraŭ la registaro kun politika celo en kiuj rezultis murditaj 17 personoj inter civiluloj kaj militistoj.[5] En tiu kadro de manifestacioj kaj strikoj, la registaro plenumis la polemikan Planon CONINTES, kiu metis la manifestaciantojn sub jurisdikcio de la militistaj tribunaloj kaj malpermesis la strikojn.
La ekstera politiko de Frondizi serĉis alproksimiĝon al la administrado demokrata de Kennedy en Usono, sed plutenis sendependan tendencon kaj eĉ kontraŭis la forigon de Kubo el la interamerika sistemo kaj eĉ tuj poste li kunsidis sekrete kun Che Guevara.[6][7] Por unua foje en la historio argentina oni profundigis la internaciajn rilatojn kun aziaj landoj kaj tiele li vizitis Indonezion, Baraton kaj Israelon, krome oni paktis ekonomiajn interkonsentojn kun la Sovetunio.[8]
La regado de Frondizi estis limigita per la premo de la militista povo,[2][9] kiu eĉ trdis la nomumojn de la ministrojn pri Ekonomio nome la novliberalulojn Álvaro Alsogaray kaj Roberto Alemann. Frondizi ne sukcesis fini sian regotempon kiel prezidento, ĉar li estis elpostenigita de puĉo la 29an de marto de 1962. La militistoj arestis lin kaj portis lin al la insulo Martín García.[3][10] Ekde tiam, Frondizi kaj la MID restis proksimaj al peronismo, integrante la samajn elektajn koaliciojn.[1]
Li mortigis sin la 18-a de aprilo de 1995 pro tute nekonataj kialoj. La Fondaĵo Konex honoris lin postmorte en 1998 per la Premio Konex de Honor, kaj tiele li iĝis la ununura argentina eksprezidento kiu ricevis tiun omaĝon.[11]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.