Enmigrado en Argentino
From Wikipedia, the free encyclopedia
La enmigradoj al la teritorio de la aktuala Argentino ekis kelkajn jarmilojn a. K., kun la alveno de la kulturoj de azia deveno kiu eniris en la amerika kontinento tra Beringio, laŭ la teorioj la plej akceptitaj, kaj ekloĝis malrapide la tutan Amerikon. Je la alveno de la hispanoj, la loĝantoj de la aktuala teritorio argentina estis proksimume 300 000 personoj,[1] apartenantaj al nombraj civilizoj, kulturoj kaj triboj diversaj. Post la hispana konkero, alvenis al teritorio argentina enmigrantoj el la tuta mondo, ĉefe el ĉirkaŭ 63 landoj.


Tajdoj
Sur tiu loĝantara bazo, la teritorio argentina ricevis diversajn migrotajdojn:
- La hispanaj konkero kaj koloniigo de Argentino inter la 16a kaj 18a jarcentoj, majoritate vira,[2] kiu asimiliĝis grandparte kun indiĝenoj per procezo de rasmiksiĝo, kvankam ne tuta la aktuala teritorio estis efektive koloniigita de la hispanoj. La argentina Ĉaka Regiono, la Orienta Patagonio, la aktuala Pampa Provinco, la suda zono de Kordobo kaj de la plej parto de la aktualaj provincoj Bonaero, San Luis kaj Mendoza, restis sub dominio de indianoj de tre diversaj nacioj kiuj estis iom post iom mapuĉigitaj, unue oriente de la Andoj, komence ĉe la pehuenĉoj jam meze de la 18a jarcento kaj poste ĉirkaŭ 1830 ĉe la indiĝenoj de Pampoj kaj norda Patagonio, kiuj estis konkeritaj jam de la argentina ŝtato, post ties sendependo.
- La perforta enmeto de nigruloj alposrtitaj el Afriko por laborigi ilin kiel sklavoj en la kolonio inter la 17a kaj 19a jarcentoj grandnombre kaj ĉefe el la regionoj de Angolo.
- La eŭropa enmigrado (ĉefe de italoj[3] kaj hispanoj, laŭ tiu ordo), helpite de la Argentina Konstitucio de 1853 laŭ la bazo de la koncepto alberdia, de regi estas loĝigi, dediĉita al generado de rura socia loĝantaro kaj al finigo de la okupado de la teritorioj pampaj kiuj ĝis la dua militkampanjo de Julio A. Roca nomita Konkero de la Dezerto estis sub kontrolo de la loĝantaroj de mapuĉoj pehuenĉoj kaj rankeloj mapuĉigitaj, kiuj havis genetikan eŭropan materialon, frukto el la abundo de kaptivinoj prenitaj per la tipaj atakoj malones.[4]
- La urba enmigrado, ĉefe eŭropana kaj duarange el Mezoriento, produktita dum fino de la 19a jarcento kaj la unua duono de la 20a.
- La enmigrado el najbaraj landoj, pli malpli konstanta laŭlonge de la 19a kaj 20a jarcentoj. Tiu tipo de enmigrado fakte datiĝas el la unuaj civilizoj agrikulturaj kaj potfaristaj aperintaj en teritorio argentina,[5] kaj diference de la eŭropa enmigrado, estis ĉiam konsiderata problemo ĉar ĝi ne estis inkludita en tiu kiu devis esti apogita plenume de la Konstitucio.[6]
- El la 1980-aj kaj 1990-aj jaroj enmigrantoj devenas ĉefe el Bolivio, Paragvajo kaj Peruo, Centrameriko, Azio kaj Orienta Eŭropo.
- Dum la 21a jarcento okazas la reveno de parto de la argentinaj migrantoj kaj ties descendantoj el Eŭropo kaj Usono, sekve de enmigrantoj devenaj de Bolivio, Paragvajo kaj Peruo kaj lastatempe kun enmigraj tajdoj devenaj el Ĉinio, Kolombio, Kubo, Venezuelo, Senegalo, kaj Ekvadoro, krom de aliaj landoj jam multe malpli.
Stastikoj
La 20 plej grandaj komunumoj de enmigrantoj laŭ la Censo de 2010
Rango | Lando | 2010 | 2001 | 1991 |
---|---|---|---|---|
1 | ![]() | 550,713 | 325,046 | 254,115 |
2 | ![]() | 345,272 | 233,464 | 145,670 |
3 | ![]() | 191,147 | 212,429 | 247,987 |
4 | ![]() | 157,514 | 88,260 | 15,939 |
5 | ![]() | 147,499 | 216,718 | 356,923 |
6 | ![]() | 116,592 | 117,564 | 135,406 |
7 | ![]() | 94,030 | 134,417 | 244,212 |
8 | ![]() | 41,330 | 34,712 | 33,966 |
9 | ![]() | 19,147 | 10,552 | 9,755 |
10 | ![]() | 17,576 | 3,876 | 2,638 |
11 | ![]() | 8,929 | 4,184 | 2,297 |
12 | ![]() | 8,416 | 10,362 | 15,451 |
13 | ![]() | 7,321 | 8,290 | 8,371 |
14 | ![]() | 6,995 | 6,578 | 6,309 |
15 | ![]() | 6,785 | 9,340 | 13,229 |
16 | ![]() | 6,428 | 13,703 | 28,811 |
17 | ![]() | 6,379 | 2,774 | 1,934 |
18 | ![]() | 6,042 | 3,323 | 2,277 |
19 | ![]() | 5,661 | 1,497 | N/D |
20 | ![]() | 4,830 | 8,290 | 3,498 |
Aliaj landoj | 57,351 | 86,561 | 99,422 | |
TOTALO | 1,805,957 | 1,531,940 | 1,628,210 |
Deveno de la enmigrantoj en Argentino ĝis 1940
Enmigrado laŭ ŝtataneco (1857-1940) | ||
---|---|---|
Ŝtataneco | Kvanto (miloj) | Procentaĵo el la totalo |
![]() |
2.970 | 44,9% |
![]() |
2.080 | 31,5% |
![]() |
239 | 3,6% |
![]() |
180 | 2,7% |
![]() |
177 | 2,7% |
![]() |
174 | 2,6% |
![]() |
152 | 2,3% |
![]() |
111 | 1,7% |
![]() |
75 | 1,1% |
![]() |
65 | 1,0% |
![]() |
48 | 0,7% |
![]() |
44 | 0,7% |
![]() |
26 | 0,4% |
![]() |
18 | 0,3% |
![]() |
12 | 0,2% |
![]() |
10 | 0,2% |
![]() |
7 | 0,1% |
Aliaj | 223 | 3,4% |
Totalo[15] | 6.611 |
Fonto: Nacia Servo de Enmigrado, 1970
Vidu ankaŭ
Notoj
Bibliografio
Fontoj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.