La 28-a de septembro estas la 271-a tago de la jaro (la 272-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 94 tagoj restas.
Je la 28-a de septembro okazis, interalie:
- -480: Antikva Grekio: ŝiparo komandata de Temistoklo venkis la persan en la batalo de Salamino
- -48: Pompeo estas mortigita laŭ ordono de la reĝo Ptolomeo la 13-a de Egiptio, post malgajnita de li batalo de Farsalo, kaj eniro en tiun landon (eble tio okazis la 29-an de septembro, informoj malklaras)
- 787: Ekumenismo: Dua koncilio de Niceo komenciĝis
- 935: Sankta Venceslao estis murdita de sia frato Boleslao la 1-a en Stará Boleslav - postmorte iĝis Patrona Sanktulo de ĉeĥoj
- 995: Premislidoj masakris ĉeĥan genton el kiu devenis Sankta Adalberto el Prago
- 1066: Vilhelmo la 1-a invadis Anglion - Normana konkero de Anglio komenciĝis
- 1238: Rekonkero: Jakobo la 1-a liberigis Valencion de araba regado
- 1302: Mamelukoj konkeris la insulon Aruad apud marbordo de Sirio, lastan fortikaĵon de templanoj en Sankta Lando
- 1354: Karolo la 4-a ekiris al Romo por sia kronado
- 1362: Urbano la 5-a iĝis papo
- 1448: Kristiano la 1-a kroniĝis kiel reĝo de Danio
- 1479: Vladislao la 2-a Jogajlido estis agnoskita reĝo de Bohemio de la katolika nobelaro
- 1542: João Rodrigues Cabrilho kiel unua eŭropano atingis Kalifornion
- 1618: En Bruselo ekfunkciis unua en la mondo lombardejo
- 1630: Post eksiĝo de Katarino de Brandenburg, István Bethlen estis elektita princo de Transilvanio
- 1651: Subskribo de pola-kozakoj traktato en Bila Cerkvo finanta la ribelon de Bohdan Ĥmelnickij
- 1705: Moravio: dum incendio de pilgrimdomo en Olomouc mortis 121 pilgrimoj
- 1745: God Save the King estis unuafoje prezentita publike - poste fariĝis brita nacia himno
- 1773: En Uralo kaj apud Volgo komenciĝis ribelo sub gvido de Emeljan Pugaĉov
- 1791: Promulgo de la leĝo pri juda emancipiĝo en Francio
- 1794: En Sankt-Peterburgo kontraŭ Napoleon Bonaparte alianciĝis la Rusia imperio, Anglio kaj Aŭstrio
- 1823: Leono la 12-a elektiĝas kiel papo
- 1830: En Bratislavo okazis lasta kronado, kiam ĉefepiskopo Alexander Rudnay kronis reĝon Ferdinando la 1-a
- 1864: Internaciismo: en Londono fondiĝis Internacia Asocio de Laboristoj, konata kiel Unua Internacio
- 1867: Kanado: Toronto iĝis ĉefurbo de Ontario
- 1867: Usono ekregis Midvejinsulojn
- 1870: Francia-Prusia Milito: kapitulaco de Strasburgo
- 1871: En Brazilo aprobiĝis leĝo kontraŭ sklaveco de infano
- 1878: En Krakovo oni publike montris la pentraĵon de Jan Matejko Batalo de Grunwald
- 1893: Portugala futbala klubo FC Porto fondiĝis
- 1901: Filipina-usona milito: filipinaj ribelantoj mortigis pli ol 40 usonajn soldatojn, perdante 28 el la siaj
- Unua Mondmilito
- 1919: Universitato de Latvio fondiĝis en Rigo
- Soveta-Pola Milito
- 1920: Venka por poloj dutaga batalo de Krwawy Bór finiĝis (proksime al Lida)
- 1920: Armeo de Pjotr Vrangel okupis Mariupolon
- 1921: En Svedio ekestis reprezentantejo de Litovio
- 1921: Germana astronomo Karl Wilhelm Reinmuth malkovris asteroidon Asplindo
- 1923: Etiopio aliĝis al Ligo de Nacioj
- 1928: Alexander Fleming malkovris unuan antibiotikon - penicilinon
- 1929: Ĉeĥio
- 1931: Prago: malfermo de bestoĝardeno
- 1933: Dua Pola Respubliko: pro timo de reprezalioj forveturis al la Unua respubliko de Ĉeĥoslovakio tri eminentaj agantoj de Popola Partio, i.a. Wincenty Witos
- 1934: Ekvadoro aliĝis al Ligo de Nacioj
- 1936: Generalo Francisco Franco iĝis komandanto de naciaj fortoj en Hispanio
- 1937: En Nacia Muzeo en Varsovio oni inaŭguris unuan ekspozicion de arkeologiaj elfosaĵoj el Antikva Egiptio - rezulto de ekspedicioj sub gvido de Kazimierz Michałowski
- 1937: Granta Teroro: belorusa teatristo Vladislav Golubko estis ekzekutita
- 1938: Ukraina Soveta Socialisma Respubliko: kadre de t.n. pola operaco de NKVD laŭ decido de loka NKVD-trio en Ĵitomir oni pafmortigis 100 polojn
- Dua Mondmilito
- 1939: 12-a tago de la soveta invado en Pollandon (kompletigaj tag-eventoj): germana komandanto de Przemyśl, konkerita de Wehrmacht, transdonis la urbon al sovetaj regopovoj; germana polico en Dynów devigis ĉirkaŭ 1 500 judojn transiri kun akompano de orkestro al teritorio de Sovetunio; Ruĝa Armeo pafmortigis en Tomaszówka dekkelke da malliberigitaj polaj soldatoj; en Volinio tritaga batalo de Szack komenciĝis — taĉmentoj de la Korpuso de Landlim-Protekto post venko kontraŭ la Ruĝa Armeo retiriĝis trans Okcidenta Bugo; en Moskvo Tria Regno kaj Sovetunio markis — malgraŭ internacia juro — landlimon sur okupata teritorio de Pollando (laŭ la riveroj Pisa, Narew, Okcidenta Bugo, San) subskribinte pluan traktaton pri limoj kaj amikeco (redono de Lublinio kun orienta Mazovio al Germanio, kaj soveta anekso de Litovio) kun pluaj du sekretaj protokoloj kaj unu konfidenca: komuna ekplano de murdoj de la pola intelektularo: Eksterordinara Ekstermiga Agado kaj Masakro de Katin, realigataj per komunaj konferencoj de Gestapo-NKVD pri la genocido fare de Gestapo ("purigo de grundo") kaj NKVD ("senkapigo"); registaro de Hungario fermis sian landlimon por persona trafiko kun Pollando
- 28-a tago de la germana-pola milito (pli da eventoj): Sieĝo de Varsovio finiĝis — pro malfacila situacio de civila loĝantaro la kapitulaco de Varsovio estis subskribita de generaloj Tadeusz Kutrzeba kaj Johannes Blaskowitz, 6 mil defendantoj mortfalis, 16 mil estis vunditaj, 25 mil civiluloj pereis, 20 mil estis vunditaj kaj 20% de konstruaĵoj detruitaj; germanaj regopovoj enkondukis elirblokadon; Militkrimo de Zakroczym: post pli frua reĵeto de atako kaj malgraŭ armistico en la batalo de Modlin kaj blankaj flagoj SS murdis ĉirkaŭ 500 militkaptitojn kaj 100 civilulojn; Intelektul-kampanjo: en Trynczyn, apud Bydgoszcz, komenciĝis amasaj ekzekutoj — ĝis la unuaj tagoj de oktobro pereis 900 poloj kaj judoj); Polesio: ukrainoj murdis en Mokrany (Bresta regiono) 2 polajn oficirojn kaj 16 suboficirojn; en Lublinio Kavaleria Divizio trairis la riveron Wieprz kaj ligis kontakton kun Memstara Operaca Grupo de generalo Franciszek Kleeberg "Polesie"; Konsilio de Polaj Ambasadoroj konfidis al generalo Władysław Sikorski komandi Polan Armeon en Francio (de la 30-a de aŭgusto ĝis la 28-a de septembro aliĝis 19 688 personoj)
- 1940: Germana okupado de Pollando: Varsovio: konspira Konfederacio de Nacio fondiĝis, konsistanta el ses organizaĵoj; Supera Komandanto divizia generalo Władysław Sikorski ordonis krei Unuan Polan Korpuson en Skotlando, kies komandanto la 3-an de oktobro iĝos brigada generalo Marian Kukiel; Franca Hindoĉinio: siama aviado atakis francajn poziciojn
- 1941: Holokaŭsto: germana polico pafmortigis en Zaręby (proksime al Ostrów Mazowiecka) 1700 judojn; de trajno inter Częstochowa kaj Kluczbork forkuris pli ol 100 sovetaj militkaptitoj; Grekio: en la norda provinco Dramo komenciĝis ribelo kontraŭ bulgara okupado; fino de la "infera aŭtuno" aŭ "fajra tornado" — speciala operaco de NKVD por detrui la centron de Kievo, okupitan de germanoj, per sekreta minado de loĝejoj kaj gravaj objektoj de la urba infrastrukturo fare de sovetiaj sabotantoj — la eksplodoj en la urbocentro daŭris kvin tagojn, iuj konstruaĵoj, kiel la katedralo estis eksplodigitaj oktobre kaj novembre, sume 940 konstruaĵoj estis detruitaj. Miloj da civiluloj kaj centoj da germanaj soldatoj estis mortigitaj (sovetiaj aŭtoritatoj neniam anoncis la nombron de mortintoj), kaj 50 000 kievanoj restis senhejmaj. Germanaj fajrobrigadoj nur du semajnojn poste estingis la incendiojn.
- 1942: En Wilejka (Minska regiono) germanoj pafmortigis pastron Karol Lubianiec, paroĥestron de Plebania - arestita i.a. pro helpo al judoj; Ruĝa Armeo alinomis Stalingradan Fronton al la Dona (komandanto Konstantin Rokosovski) kaj Sud-Orientan Fronton al la Stalingrada (komandanto Andrej Ivanoviĉ Jeremenko); Sovetunio agnoskis la Francan Nacian komitaton de generalo Charles de Gaulle kiel gvidan organon de Libera Francio
- 1943: Germanoj forveturigis de Krakovo al koncentrejo en Aŭŝvico 24 malliberigitojn; Pola Enlanda Armeo detruis ŝarĝotrajnon apud Piaseczno; Orienta Fronto: trupoj de Okcidenta Fronto liberigis tri urbojn en Mahilova regiono; Itala Rezistado: italaj patriotoj ekbatalis kontraŭ germanoj en Napolo antaŭante liberigon de la urbo fare de Aliancanoj (ĝis la 1-a de oktobro)
- 1944: Ribelo de Varsovio (pli da eventoj): la rezistomovado limiĝis nur al du kvartaloj Żoliborz kaj Mezurbo — 2 500 soldatoj de Pola Enlanda Armeo kontraŭ 8 000 germanaj soldatoj helpataj de kirasita divizio de Wehrmacht, artilerio kaj bombaviadiloj; Supera Komandanto de Pola Enlanda Armeo nomumis ĝis rango de generalo la ĉefon de organizaĵo NIE kolonelon August Emil Fieldorf, ordenitan de la Milita Ordeno Virtuti Militari; ĉefkomandanto Tadeusz Komorowski telegrafis al soveta marŝalo, ke Varsovio subiĝos, se la Ruĝa Armeo ne venos kun helpo ĝis la 1-a de oktobro; kunlaboranta kun germanoj armeo de Andrej Andrejeviĉ Vlasov bruligis vilaĝon Gałęzice (proksime al Kielce) kaj murdis en ĝi 5 personojn; germanaj policaj taĉmentoj bruligis vilaĝon Piotrowe Pole (proksime al Radom) murdante en ĝi 12 personojn; Estonio: trupoj de la Ruĝa Armeo liberigis koncentrejon Klooga, apud Finna golfo; sovetaj trupoj kune kun la jugoslavaj kaj bulgaraj ekmarŝis direkte al Beogrado
- 1950: Indonezio aniĝis al UN
- 1951: Usona astronomo Seth Barnes Nicholson malkovris lunon de Jupitero - Ananko
- 1953: Apud la pola urbo Tarnobrzeg oni malkovris tavolojn da sulfuro
- 1954: En Radio Libera Eŭropo komencis raporti Józef Światło, komunista funkciulo fuĝinta el Pola Popola Respubliko
- 1958: Francio ekhavas novan konstitucion - iom poste establiĝas la Kvina Respubliko de Francio, kun prezidento Charles de Gaulle
- 1958: Madagaskaro referendumis favore al aŭtonomeco kadre de la Franca Komunumo
- 1958: Vavelo: Karol Wojtyła estis nomumita episkopo
- 1960: Malio kaj Senegalo aniĝis al UN
- 1961: Sirio forlasis Unuiĝintan Araban Respublikon - armea puĉo en Damasko ĉesigis aliancon inter Sirio kaj Egiptio daŭrantan de 1958
- 1969: Socialdemokratia Partio de Germanio de Willy Brandt venkis en baloto al Federacia Parlamento en Federacia Respubliko Germanio
- 1970: Germanio: arkeologiaj elfosaĵoj komenciĝas en Elizabeta preĝejo por fari mapon de originala Elizabeta hospitalo
- 1971: Laŭ interkonsento inter Vatikano kaj la hungara registaro primaso József Mindszenty, restanta de 1956 en la usona ambasadejo en Budapeŝto, povis forlasi Hungarion
- 1978: En embusko de funkciuloj de KGB apud rivero Võhandu mortfalis August Sabbe, lasta kontraŭkomunista partizano en tiutempa Estona Soveta Socialisma Respubliko
- 1986: Tajvano: Demokratia Progresema Partio fondita
- 1987: En Ruse pli ol 300 homoj protestis kontraŭ indiferenteco de la regantoj pri rumanaj kloraj venenoj super la urbo. La plej kuraĝaj el ili portis sloganojn: "Paca manifestacio por aero", "Sufiĉe da malplenaj promesoj", "Ni volas sanan generacion" — unua strata manifestacio en Popola Respubliko Bulgario dum la komunisma diktaturo
- 1991: Ĉeĥio: Fondo de Ostrava universitato en Ostrava
- 1994: Pramŝipo M/S Estonia sinkis en la Balta maro kaŭzante morton de 852 personoj el 1026 homoj ferdeke
- 1995: Komora insularo: fama soldula komandanto Bob Denard organizis kaj faris puĉon sur Komoroj
- 2000: Vizito de Ariel Ŝaron en Templa Monto provokis Palestinanojn komenci la duan intifadon
- 2000: Danoj malakceptis eŭron en referendumo
- 2005: Pentagono aprobis serian produktadon de la avio V-22 Osprey
- 2007: Dominique Strauss-Kahn estis nomumita direktoro de Internacia Mona Fonduso
- 2008: En Aŭstrio okazis parlamenta baloto
- 2009: 157 personoj pereis kaj pli ol 1000 vundiĝis dum subpremo de protestoj fare de armeo en Konakrio, la ĉefurbo de Gvineo
- 2012: 19 personoj pereis en aviada katastrofo en Katmanduo, la ĉefurbo de Nepalo
- 2014: Kulmino de la protestoj en Honkongo - post balotoj kontrolataj de Ĉina Popola Respubliko
- 2018: Indonezio: tertremo sur la insulo Sulaveso kaj posta cunamo mortigis pli ol 1000 homojn
- Invado de Rusio en Ukrainion
- 2022: 217-a tago de la rusa agreso: Ĝis nun en Ukrainio aeratakoj de Rusia armeo al civilaj celoj mortigis 395 infanojn kaj 777 vundis; ukraina polico malkovris jam 18 torturejojn en liberigita septembre Ĥarkiva provinco — ĝis nun estis identigitaj 20 viktimoj, liberigitaj studentoj el Srilanko atestis, ke estis batataj kaj rusoj devigis ilin por redono de mono, kaj ukrainaj enketorganoj identigis 5 militkrimulojn, kiuj la 25-an de februaro pafmortigis en aŭtoj 5 civilulojn provantajn evakuiĝi el apudkieva Hostomel, 6 personoj estis vunditaj; ĝis nun en Ukrainio pereis 58 150 rusiajn soldatojn, 2 312 tankoj estis detruitaj kaj neŭtraligitaj 4 889 batalveturiloj, oni ankaŭ detruis 262 aviadilojn kaj 224 helikoterojn
- Mondreago: Ĉefo de EU-diplomatio kondamnis eksterleĝajn "referendumojn" kaj iliajn falsajn rezultojn kiel laŭvican agon kontraŭ suvereneco kaj teritoria integreco de Ukrainio, lin sekvis la ministerioj pri eksteraj aferoj de Aŭstrio kaj Kartvelio; Usono anoncis novan helpofaskon por Ukrainio, valoran 1,1 miliardon da dolaroj, i.a. 18 laŭvicajn HIMARS; laŭ Dana Energi-Agentejo duono de gaso en Nord Stream jam eliĝis surfacen — madrida ĵurnalo "La Razon": la tuta mondo supozas, ke malantaŭ la eksplodoj en Balta Maro staras prezidento de Rusio Vladimir Putin; germana opozicio postulis pligrandigon de armilliverado al Ukrainio - la propono falis; finnan limpasejon en Imatra atngas ĉiam pli multe de rusiaj biciklistoj kun bagaĝoj — depost mobilizo alvenis jam pli ol 46 mil rusoj; en Pollando ukrainaj patrinoj naskis 4 537 infanojn
- 2023: Muzeo de Pola Historio en Varsovio malfermiĝis en nova konstruaĵo kun provizora ekspozicio, apud Muzeo de Pola Armeo kaj Katin-Muzeo en Varsovio
- 551 a.K.: Konfuceo, ĉina filozofo (m. -479)
- 1487: Adrianus Barlandus, zelanda historiisto, filologo kaj filozofo (m. 1538)
- 1511: Matsudaira Kiyoyasu, klanestro de la Matsudaira-klano (m. 1535)
- 1565: Alessandro Tassoni, itala poeto (m. 1635)
- 1624: Johann Daniel Kraft, germana alkemiisto, kemiisto kaj entreprenisto (m. 1697)
- 1681: Johann Mattheson, germana komponisto kaj muzikverkisto (m. 1764)
- 1698: Pierre Louis Moreau de Maupertuis, franca matematikisto, fizikisto, filozofo, geodeziisto kaj astronomo (m. 1759)
- 1746: William Jones, angla filologo kaj orientalisto, malkovrinto kaj tradukisto de sanktaj tekstoj de Barato kaj de persa literaturo (m. 1794)
- 1803: Prosper Mérimée, franca verkisto, arkeologo, historiisto kaj tradukisto (m. 1870)
- 1803: Adrian Ludwig Richter, germana pentristo, akvafortisto, filozofo kaj estetikisto (m. 1884)
- 1807: Arnold Henri Guyot, svisa geologo kaj teologo (m. 1884)
- 1817: Mihály Tompa, hungara poeto, kalvinisma pastro (m. 1868)
- 1819: Narcís Monturiol i Estarriol, hispana inventisto, inĝeniero, presisto, eldonisto, artisto, politikisto, eltrovinto de submarŝipo (m. 1885)
- 1823: Guidó Schenzl, aŭstra-hungara pastro, instruisto, meteologo, geofizikisto, membro de Hungara Scienca Akademio (m. 1890)
- 1835: Sai Baba de Shirdi, barata sanktulo liganta tradicion de hinduismo kun la barata islamo, jogano, konsiderata avataro, kies adeptoj i.a. iĝis Meher Baba kaj Svami Kaleŝvar (m. 1918)
- 1840: Rudolf Baumbach, germana verkisto kaj poeto, konata de Zlatorog (m. 1905)
- 1841: Georges Clemenceau, franca kuracisto, ĵurnalisto, politikisto kaj ĉefministro, kunkreinto de la Traktato de Versajlo (m. 1929)
- 1843: Géza Teleki, hungara politikisto kaj ministro, membro de Hungara Scienca Akademio (m. 1913)
- 1845: Joseph von Karabacek, aŭstra bibliotekisto kaj orientalisto
- 1850: Václav Rosický, ĉeĥa astronomo, stenografo, matematikisto, prezidanto de Esperanto-klubo de Prago kaj de Bohema Unio Esperantista, prezentita en "Bohema Revuo Esperantista" (m. 1929)
- 1852: Henri Moissan, franca Nobelpremiita kemiisto okupiĝanta pri fluoro, ricevinto de karbonidoj, hidridoj kaj de puraj uranio kaj vanado (m. 1907)
- 1857: Ede Mahler, hungara-aŭstra-juda orientalisto, historiisto, filologo, astronomo, arkeologo, profesoro, membro de Hungara Scienca Akademio (m. 1945)
- 1863: Karlo la 1-a, antaŭlasta reĝo de Portugalio (m. 1908)
- 1871: Gerardo Machado, prezidento de Kubo, generalo, diktatoro devigita forlasi la landon (m. 1939)
- 1871: Pietro Badoglio, ĉefministro de Italio, ĉefkomandanto de la Dua ital-etiopa milito, deklarinta militon al Nazia Germanio (m. 1956)
- 1889: Vilho Väisälä, finna fizikisto, profesoro pri meteologio en Universitato de Helsinki, esperantisto, rektoro de Internacia Kongresa Universitato, ano de Familio Väisälä (m. 1969)
- 1894: János Cs. Gál (Cségál), hungara pentristo kaj instruisto, membro de Societo Benczúr (m. 1976)
- 1900: Kálmán Halász, hungara redaktoro, inĝeniero (m. 1978)
- 1901: Tiberio Morariu, rumana Esperanto-instruisto laŭ Cseh-metodo kaj redaktoro, vivanta en Svedio, instruinta Internacian lingvon al pli ol 10 mil personoj en 20 landoj (m. 1987)
- 1905: Max Schmeling, germana boksisto (m. 2005)
- 1909: Sándor Cseresznyés, hungara ĵurnalisto, vojaĝisto (m. 1971)
- 1913: Edith Pargeter (pseŭdonime Ellis Peters), angla romanisto (m. 1995)
- 1915: Ethel Rosenberg, soveta spiono, ekzekutita (m. 1953)
- 1924: Marcello Mastroianni, itala aktoro (m. 1996)
- 1924: Rudolf Barŝaj, soveta dirigento kaj vjolisto (m. 2010)
- 1926: Václav Halíř, ĉeĥa operkantisto, basulo, amiko de Esperanto (m. 1999)
- 1926: Gyula László, rumania hungara, sudafrika vinkulturisto (m. 2010)
- 1928: Erzsébet Gáll, rumania hungara tradukistino, universitata instruistino (m. 2019)
- 1928: Júlia Veith, rumania hungara redaktorino kaj tradukistino (m. 1996)
- 1928: Zoltán Pap, rumania hungara kuracisto, gastroenterologo, fakverkisto (m. 2016)
- 1929: Lata Mangeshkar, barata kantistino (m. 2022)
- 1929: Stefan Michnik, pola kapitano, juĝisto kaj advokato, akuzita pri komunistaj krimoj (m. 2021)
- 1929: Dmitro Pavliĉko, ukraina poeto, tradukisto kaj politikisto, ambasadoro (m. 2023)
- 1930: Lívia Rusz, rumania hungara pentristino, grafikistino (m. 2020)
- 1930: Immanuel Wallerstein, usona sociologo kaj ekonomiko-historiisto (m. 2019)
- 1932: Víctor Jara, ĉilia bardo, komunista aktivulo (m. 1973)
- 1934: Brigitte Bardot, franca fotomodelo, aktorino, kantistino kaj aktivulino pri bestaj rajtoj
- 1944: Miloš Zeman, prezidento de Ĉeĥio
- 1944: Anna Katalin Gally, rumania hungara pentristino, instruistino pri desegno
- 1947: Hasina Oaĝed, ĉefministrino de Bangladeŝo
- 1948: Imre Ferencz, rumania hungara ĵurnalisto, poeto
- 1951; Sándor Bartha, hungara pentristo, grafikisto
- 1952: Sylvia Kristel, nederlanda aktorino, kantistino kaj modelo (m. 2012)
- 1952: Erzsébet Vassy, rumania hungara pentristino el Oradea
- 1955: Elek Tőkés, rumania hungara instruisto, politikisto, libroeldonisto (m. 2009)
- 1959: László Dénes, rumania hungara ĉefredaktoro de semajngazeto "Transilvania Taglibro", ĵurnalisto, poeto
- 1968: Mika Häkkinen, finna aŭtosportisto, monda ĉampiono de Formulo Unu
- 1970: Enikő Hegedüs, rumania hungara arthistoriistino, esploristino de relikvoj
- 1974: Martyna Wojciechowska, pola vojaĝistino, ĵurnalistino, verkistino, subakvadistino, prezentisto, filantropo, la unua virino el Mez-Orienta Eŭropo fininta la Ralion Parizo-Dakaro, surgrimpinta sur la plej altajn montopintojn de la mondo
- 1977: Árpád Dimény H., rumania hungara redaktoro, poeto
- 1981: Géza Hegyi, rumania hungara historiisto pri mezepoko de Transilvanio, fakverkisto
- 1982: Nolwenn Leroy, franca kantistino, kantaŭtoro, komponistino kaj instrumentistino
- -48: Pompeo, unu el la unua triumviraro de Romio, murdita (n. -106)
- 235: Pontiano, papo komencinta kantadon de psalmoj, sanktulo
- 935: Sankta Venceslao, ĉeĥa princo, nacia sanktulo de Bohemio kaj Ĉeĥio (n. ĉirkaŭ 907)
- 1197: Henriko la 6-a, romia-germana imperiestro el dinastio Ŝtaŭfoj, unu el la plej potencaj germanaj monarkoj (n. 1165)
- 1330: Elizabeto de Bohemio, reĝino de Bohemio (n. 1292)
- 1790: Miklós József Esterházy, hungara magnato, mecenato, oficiro (n. 1714)
- 1848: Franz Lamberg, hungara armea oficiro (n. 1791)
- 1859: Philipp Spitta, germana teologo, poeto kaj muziksciencisto (n. 1801)
- 1859: Carl Ritter, germana geografo kaj pedagogo (n. 1779)
- 1876: Heinrich Credner, germana geologo, mineja konsilisto (n. 1809)
- 1876: Costache Negri, rumana politikisto (n. 1812)
- 1879: Karl Friedrich Mohr, germana kemiisto kaj apotekisto, eltrovinto de salo de Mohr, konstruisto de pesilo por difino de specifa pezo (n. 1806)
- 1891: Herman Melville, usona verkisto, poeto kaj eseisto (n. 1819)
- 1895: Pálné Veres, hungara feministino (n. 1815)
- 1895: Louis Pasteur, franca pioniro de mikrobiologio, eltrovinto de vakcino kontraŭ rabio, priskribinto de la metodo de nutraĵ-konservado nomata pasteŭrizado (n. 1822)
- 1897: Antonín Lewý, ĉeĥa pentristo-pejzaĝisto (n. 1845)
- 1899: Giovanni Segantini, itala simbolisma pentristo kaj filozofo (n. 1858)
- 1918: Georg Simmel, germana socisciencisto kaj filozofo (n. 1858)
- 1918: Eduard von Keyserling, germana verkisto, reprezentanto de impresionismo (n. 1855)
- 1921: Oskar Panizza, germana psikiatro, verkisto, poeto, eldonisto (n. 1853)
- 1932: Emil Orlik, ĉeĥa pentristo, grafikisto, fotisto, scenaristo, arto-metiisto (n. 1870)
- 1935: Imre Csicsáky, hungara poeto, tradukisto, estetikisto, Dante-fakulo (n. 1860)
- 1937: William Peel, brita nobelo kaj politikisto, ministro de 3 registaroj (n. 1867)
- 1938: István Szentgyörgyi, hungara skulptisto, platetisto kaj altlerneja instruisto (n. 1881)
- 1944: Petr Ginz, ĉeĥa knabo, filo de la geesperantistoj Ota Ginz kaj Marie Ginzová, en la koncentrejo Terezín eldoninta gazeton "Vedem", gasumita en Aŭŝvico (n. 1928)
- 1953: Edwin Hubble, usona astronomo, kiu surbaze de la fenomeno pri ruĝenŝoviĝo kontribuis al teorio de praeksplodo (n. 1889)
- 1953: Sándor Streleczky, rumania hungara reformita pastro, porjunulara verkisto, redaktoro (n. 1887)
- 1956: Ostap Viŝnja, ukraina humuristo, reprezentanto de la pafita renesanco (n. 1889)
- 1965: Sándor Rónai, hungara politikisto, prezidanto de la Prezidanta Konsilio de Hungara Popola Respubliko (n. 1892)
- 1966: André Breton, franca verkisto, poeto, eseisto, teoriulo pri superrealismo, kunkreinto de la Manifesto por sendependa revolucia arto (n. 1896)
- 1970: John Dos Passos, usona verkisto kaj ĵurnalisto (n. 1896)
- 1970: Naser, prezidento de Egiptio, ĉefiniciatinto de la Bandunga Konferenco (n. 1918)
- 1978: August Sabbe, estona akrigisto, unu el arbaraj fratoj, la lasta estona kontraŭkomunista partizano, pereinta dum operaco de KGB (n. 1909)
- 1978: Johano Paŭlo la 1-a, papo, servisto de Dio (n. 1912)
- 1980: Béla László, hungara ĵurnalisto kaj poeto (n. 1909)
- 1984: László Cs. Szabó, hungara verkisto, eseisto (n. 1905)
- 1989: Ferdinand Marcos, prezidento de Filipinoj (n. 1917)
- 1991: Dilgo Khyentse Rinpoche, tibeta poeto, sciencisto, majstro de meditado en la tibeta budhismo, diskonigata de Matthieu Ricard (n. 1910)
- 1991: Miles Davis, usona ĵaza trumpetisto, pioniro de preskaŭ ĉiuj disvolviĝoj de ĵazo (bibopo, malpasia ĵazo, ĵazroko, modala ĵazo) (n. 1926)
- 1996: Marin Bacev, bulgara esperantisto, Esperanto-instruisto, vicsekretario de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj, respondeculo pri instrumetodoj de Bulgara Esperanto-Asocio, kuntradukinto de la libro pri Dimitar Terziev Per flugiloj de la kanto, redaktinto de la antologio Kubaj popolaj fabeloj, UEA/ILEI-ekzamenanto (n. 1927)
- 2000: Attila Szász-Mihálykó, rumania hungara kulturorganizanto, instruisto (n. 1950)
- 2000: Pierre Trudeau, ĉefministro de Kanado (n. 1919)
- 2003: Elia Kazan, usona verkisto kaj reĝisoro (n. 1909)
- 2004: István Ruha, hungara profesoro kaj violonisto (n. 1931)
- 2006: Béla Zsók, rumania hungara muzikfolkloristo, etnografo (n. 1939)
- 2008: Adolf Branald, ĉeĥa verkisto pri famaj personoj aŭ okazaĵoj (n. 1910)
- 2016: Ŝimon Peres, israela ĉefministro kaj prezidento, Nobelpremiita pri paco (n. 1923)
- 2017: Jürgen Roth, germana publicisto, raportisto kaj esploranta ĵurnalisto (n. 1945)
- 2023: Michael Gambon, irlanda aktoro (n. 1940)
La 28-a de septembro estas (laŭ gregoria kalendaro):