La 14-a de junio estas la 165-a tago de la jaro (la 166-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 200 tagoj restas.
Je la 14-a de junio okazis, interalie:
- 1158: Germanio: Munkeno estis fondita de Henriko la Leono apud la rivero Isar
- 1170: Henriko la Juna Reĝo kroniĝis kiel reĝo de Anglio
- 1276: Pollando: unua historia mencio pri Gliwice
- 1285: Dua mongola invado al Vjetnamio: fortoj gviditaj de princo Trần Quang Khải detruis plimulton de la invada mongola ŝiparo en batalo de Chương Dương
- 1287: Kublaj Ĥano venkis fortojn de Najan kaj aliaj tradiciismaj princoj el klano Borĝigin en Orienta Mongolio kaj Manĉurio
- 1325: 21-jara Ibn Batuta forlasis la familian Tanĝeron kaj ekpilgrimis - dum 24 jaroj atingis ankaŭ Ĉinion
- 1497: En Romo estis murdita filo de papo Aleksandro la 6-a, la duko de Gandio Juan Borgia - lian korpon oni ĵetis al la rivero Tibero
- 1571: Papo Benedikto la 14-a anoncis la enciklikon A quo primum, adresitan al episkopoj en Kongresa Pollando, pri negativa influo de judoj al la kristana popolo
- 1572: En Elbląg oni surakvigis galionon Smok (Drako) - unua pola militoŝipo
- 1615: De nederlanda Texel eknavigis laŭ okcidenta itinero ekspedicio al Nederlanda Hindio
- Tridekjara milito
- 1645: Angla enlanda milito: en la batalo de Naseby (Northamptonshire) fortoj de parlamento decide venkis armeon de Karlo la 1-a
- 1774: Pollando: malfermo de la kanalo de Bydgoszcz
- Usona Milito de Sendependeco
- 1789: Kapitano William Bligh kaj fidelaj al li skipanoj de ŝipo Bounty, elŝipigitaj de ribelantoj al boato, alnavigis post 48 tagoj al nederlanda insulo Timoro
- 1792: Borysów ricevis historie faman urban blazonon, atribuitan de la pola reĝo Stanislao Aŭgusto Poniatowski
- 1800: Napoleono Bonaparte venkis en la batalo de Marengo (Alessandria) aŭstran armeon de Michael von Melas
- Napoleonaj Militoj
- 1820: Vieno: premiero de farsa kantoteatraĵo La ĝemelfratoj de Franz Schubert okazis en la Teatro ĉe Karintia Portalo
- 1830: Franca Alĝerio: franca armeo albordiĝis en Alĝerio kaj komencis konkeri la landon
- 1834: Usonano Isaac Fischer patentis sablan smirgan paperon
- 1845: Kongresa Pollando: malfermo de la unua linio de fervoja trako Varsovio-Vieno, ĝis Grodzisk Mazowiecki, liganta kun landlimo de aŭstra aneksaĵo
- 1846: Proklamo de la Respubliko Kalifornio kun ties flago de Kalifornio kadre de eksplodinta ribelo kontraŭ meksikaj regopovoj
- 1860: Graflando de Nico estis aneksita de Francio
- 1872: En Kanado oni leĝigis sindikaton
- 1873: Vieno: finiĝis konstruado de la Urbodoma parko
- 1889: Fine de Berlina-Samoa Konferenco, Germanio, Britio kaj Usono konsentis altrudi potencon super Pacifikaj Insuloj
- 1900: Havajaj Insuloj iĝis teritorio de Usono
- 1906: Rusia Imperio: pogromo de judoj okazis en Bjalistoko
- 1911: En Varsovio oni komencis konstrui Domon de Orfoj, kies direktoro iĝis Janusz Korczak
- 1914: Internacia Olimpika Komitato prezentis olimpian flagon
- Unua mondmilito
- 1919: Piloto John Alcock kaj lia naviganto Arthur Whitten Brown komencis en Vickers Vimy unuan senhaltan flugon super Atlantiko
- 1920: Libera Urbo Dancigo: unua kunsido de la parlamento; poŝtejo liveris unuajn sendependajn poŝtmarkojn - unue dek unu, poste kvar pliaj aperas
- 1926: Brazilo forlasis Ligon de Nacioj
- 1927: Parizo: eltombigo - laŭ deziro de Józef Piłsudski - de la postrestaĵoj de Juliusz Słowacki el la Tombejo de Montmartre kaj transveturigo al Pollando
- 1932: Destrojero ORP "Wicher" de Dua Pola Respubliko eniris al haveno de Libera Urbo Dancigo - krizo de Gdańsk ekestis pro kontraŭpolismo de la Senato
- 1934: Adolf Hitler dum sia unua vizito al Italio renkontiĝis en Venecio kun Benito Mussolini
- Dua mondmilito
- 1940: Germana okupado de Pollando: koncentrejo Aŭŝvico ekfunkciis por poloj (unu jaron kaj duono poste establiĝis ekstermejo Aŭŝvico II-Birkenau por judoj kaj ciganoj) - venis la unua amasa transporto de 728 polaj politikaj arestitoj de Tarnów kaj Krakovo, kun negranda grupo de polaj judoj; Sovetunio donis ultimaton al Litovio postulante formadon de nova registaro kaj akcepton de plia kontingento de sovetiaj trupoj - venontan tagon la Ruĝa Armeo eniris Vilnon kaj Kaŭnon; Okcidenta Fronto: germana armeo Wehrmacht okupis Parizon; trupoj de generalo Francisco Franco okupis Tanĝeron, kiu antaŭe estis sub internacia kontrolo; germanaj 1-a kaj 7-a Armeoj komencis atakon al Linio Maginot - ĉefe sude de Saarbrucken; Ĉampanjo: germanaj kirasitaj trupoj okupis Troyes, Sens kaj Chaumont; Mediteraneo: 3-a franca skadro de Franca Mararmeo bombardis Ĝenovon, 1-a itala ŝiparo de destrojeroj pripafis Sollum; pola ekzila registaro evakuiĝante forlasis ĝistiaman sidejon en Angers favore al Libourne, postspurante la francan registaron, kiu iris al Bordeaux; al Brest (Francio) alvenis de Norvegio per maro, kiel la lasta aliancana grupiĝo, Memstara Brigado de Podhale-Pafistoj, kiu defendos Bretonan Fortikaĵon
- 1941: Okupacio de baltaj ŝtatoj: sovetaj regopovoj komencis amasan deportadon de litovoj, latvoj kaj estonoj al Siberio; Germanio: alparolo de Adolf Hitler al komandantoj de armeoj pri atako al Sovetunio
- 1943: nokte de la 14-a/15-a de junio Bomba Korpuso de RAF atakis Oberhausen
- 1944: La plej granda en Pollando partizana batalo en Porytowe Wzgórze (proksime al Janów Lubelski) - mortfalis 200 polaj kaj sovetiaj partizanoj kaj 600 germanoj (en tio 400 kalmukoj); taĉmento de Pola Enlanda Armeo ekregis stacidomon Ludynia en Distrikto Włoszczowa - oni bruligis ŝarĝotrajnon kaj detruis stacidoman aparataron; Orienta Fronto: Aviado de Malproksima Agado atakis aerodromojn en Bjalistoko, Baranaviĉi kaj Łuniniec (Bresta regiono); Usona Aerarmeo bombis stacidomon de Kecskemét, aeratakoj al fabrikoj de Budapeŝto mortigis ĉ. 100 homojn
- 1947: Sur teritorio de la estinta koncentrejo Aŭŝvico malfermiĝis Ŝtata Muzeo Auschwitz-Birkenau en Oświęcim - la solenaĵon ĉeestis dekkelkaj miloj de homoj, ĉefe estintaj malliberuloj
- Stalinismo
- 1954: Usona prezidento Dwight D. Eisenhower aldonis vortojn sub Dio al la ĵuro pri fideleco
- 1958: Pollando: en Instituto de Nukleaj Esploroj en Otwock oni funkciigis unuan nuklean reakciujon
- 1960: Suda Kasaio deklaris sendependecon - Mbuji-Mayi iĝis ĉefurbo
- 1963: Valerij Fjodoroviĉ Bikovskij komencis 5-tagan flugon en kosmoŝipo "Vostok-5"
- 1966: Vatikano anoncis abolon de la Indekso de malpermesitaj libroj el 1557 - laŭ rekomendo de la papo Paŭlo la 6-a kaj Kongregacio por la doktrino de la kredo
- 1972: La 4-a Eŭropa Futbal-Ĉampionado komenciĝis en Belgio
- 1977: Moskvo revokis siajn militajn konsilistojn el Somalio
- 1978: Okupacio de baltaj ŝtatoj: en Litovio fondiĝis subtera organizaĵo Litova Libereca Ligo, gvidata de Antanas Terleckas
- 1982: Falklanda milito: lastaj argentinaj taĉmentoj senkondiĉe kapitulacis en la havenurbo Stanlejo
- 1985: Pollando: malfermo de la pentro-ekspozicio Panoramo pri Racławice en Vroclavo montranta la batalon de Racławice dum la insurekcio de Kościuszko
- 1985: Luksemburgo: subskribo de la Traktato de Schengen foriganta ŝtatliman kontrolon inter Germanio, Francio kaj la landoj de Benelukso
- 1987: Tria apostola vojaĝo de papo Johano Paŭlo la 2-a al Pollando finiĝis
- 1989: Restaŭrita monumento de la Tri Krucoj estis inaŭgurita en Vilno, kaj la Kapelo de la Deportitoj estis konsekrita en la Arkikatedralo Baziliko de Vilno
- 1991: Proklamo de la Ĉarto de Tibetanoj en Ekzilo
- 1992: En Litovio okazis referendumo pri senkondiĉa kaj tuja retirigo, el teritorio de la lando, de estinta armeo de Sovetunio, nun apartenanta al Rusia Federacio, kaj rekompenco pro faritaj damaĝoj
- 1995: Ĉeĉena taĉmento de Ŝamil Basajev atakis Budjonovskon ostaĝigante en malsanulejo ĉirkaŭ 1600 homojn
- 1998: Dana reĝino Margareta la 2-a malfermis la Granda-Belto-ponton super Granda Belto
- 2007: Hamas post batalado kun Fatah transprenis tutan kontrolon super la Gaza Sektoro
- 2008: Internacia ekspozicio en Zaragozo komenciĝis
- 2013: Hasan Ruhani gajnis prezidentan baloton en Irano
- 2014: Subaŭskultil-afero de ministroj en la registaro de Donald Tusk eksplodis post publikaĵo en "Wprost"
- 2014: Milito en Donecka Baseno: en Luhansko por-rusaj separistoj pafalterigis alteriĝantan ukrainan aviadilon Il-76 - 40 soldatoj pereis kaj 9 skipanoj
- 2015: 19 personoj pereis kaj 36 vundiĝis rezulte de fulmrapida inundo, kiu nokte de la 13-an/14-an de junio okazis en Tbiliso
- 2017: Londono: 71 personoj pereis en incendio de la turdomo Grenfell Tower en la kvartalo Notting Hill, multaj perdiĝis
- 2018: Mustafa Madbuli iĝis ĉefministro de Egiptio
- 2018: En Rusio komenciĝis Futbala Mondpokalo
- Invado de Rusio en Ukrainion:
- 1433: Konstantinos Laskaris, bizanca helenisto, filologo, klerulo kaj humanisto. (m. 1501)
- 1479: Lilio Gregorio Giraldi, itala humanisto, esploristo de antikva mitologio, kontribuinta al reformo de kalendaro realigita de Gregorio la 13-a, verkinta poezion en la latina lingvo (m. 1552)
- 1566: Tamás Borsos, hungara diplomato, memuaristo kaj vojaĝisto (m. 1633)
- 1671: Tomaso Albinoni, itala komponisto kaj violonisto de la baroko (m. 1751)
- 1726: Johann Gottfried Geißler, germana pedagogo kaj bibliotekisto (m. 1800)
- 1726: Thomas Pennant, kimra naturhistoriisto kaj antikvaĵisto (m. 1798)
- 1730: Antonio Sacchini, itala komponisto de eklezia muziko (m. 1786)
- 1736: Charles-Augustin de Coulomb, franca oficiro, inĝeniero kaj fizikisto (m. 1806)
- 1753: József Chudy, hungara komponisto, dirigento, inventisto (m. 1813)
- 1798: František Palacký, ĉeĥa historiisto, disĉiplo de Josef Dobrovský, konsiderata patro de la nacio (m. 1876)
- 1801: Johannes Peter Müller, germana pionira fiziologo, anatomo kaj zoologo, kies disĉiploj estis i.a. Ernst Haeckel, Hermann von Helmholtz, Theodor Schwann, Rudolf Virchow kaj Wilhelm Wundt (m. 1858)
- 1804: František Sušil, ĉeĥa katolika pastro, poeto, tradukisto kaj kolektinto de popolaj kantoj, organizanto de patriotisma movado en Moravio (n. 1868)
- 1807: Ivan Soŝenko ukraina pentristo (m. 1876)
- 1810: Sándor Gálffy, hungara poeto, folkloristo (m. 1871)
- 1811: Harriet Beecher Stowe, usona kontraŭsklavisma verkistino, aŭtorino de la romano La Kabano de Onklo Tom (m. 1896)
- 1812: Antoni Patek, pola horloĝisto, fondinto de svisa firmao Patek Philippe produktanta amase poŝhorloĝojn escepte ekskluzivajn (m. 1877)
- 1832: Nikolaus Otto, germana inĝeniero, memlernanto, inventisto (m. 1891)
- 1847: Adolph Witzel, germana dentkuracisto kaj akademiano (m. 1906)
- 1856: Andrej Markov, rusa matematikisto okupiĝita pri stokastiko kaj predikata logiko (m. 1922)
- 1858: Pista Dankó, hungara komponisto, violonisto (m. 1903)
- 1863: Harald Bielfeld, germana politikisto, urbestro de Arnstadt (m. 1933)
- 1864: Alois Alzheimer, germana psikiatro kaj neŭropatologo priskribinta Alzheimer-malsanon (m. 1915)
- 1868: Karl Landsteiner, aŭstra kemiisto kaj bakteriologo, malkovrinto de sangogrupoj, Nobelpremiita pri medicino (m. 1943)
- 1868: Alfons Dopsch, aŭstra historiisto (m. 1953)
- 1874: János Stein, hungara pentristo de murbildoj, mozaikoj kaj vitrofenestroj (m. 1944)
- 1880: Franz Christanell, aŭstra instruisto, pastoro, kunfondinto kaj gvidanto de neŭtrala Esperanto-grupo en Salzburgo kaj de multaj kursoj laŭ Cseh-metodo, prezidanto de Aŭstria Esperanto-Delegitaro (m. nekonata)
- 1881: Jenő Horváth, hungara aktoro kaj reĝisoro (m. 1931)
- 1883: Francisco de Paula Vallet, kataluna teologo kaj ordenfondinto (m. 1947)
- 1890: Miklós Dezső, rumania hungara pentristo (m. 1955)
- 1891: Jevhen Konovalec, ukraina naciisto, kolonelo, unua estro de la Organizaĵo de Ukrainaj Naciistoj, murdita (m. 1938)
- 1896: Ibi Ürményiné Baneth, rumania hungara poetino, verkistino, komponistino (m. 1952)
- 1899: Kawabata Yasunari, japana Nobelpremiita verkisto, kies esperantigita romano Neĝa Lando aperis en la Serio Oriento-Okcidento, sinmortiginto (m. 1972)
- 1900: Sándor Szarka, hungara kuracisto, ginekologo (n. 1947)
- 1903: Alonzo Church, usona matematikisto kaj logikisto, kreinto de lambda-kalkulo (m. 1995)
- 1905: Jenny Jugo, aŭstra aktorino (m. 2001)
- 1906: Leon Wanat, pola instruisto, malliberulo de la germana enketa arestejo Pawiak kiel funkcia enprizonigito, sukcesinta forkuri antaŭ eksplodo de la ribelo de Varsovio, aŭtoro de rememoroj kaj du monografioj (m. 1977)
- 1921: Eric Laithwaite, brita oficiro kaj inĝeniero konata pro disvolviĝo de ŝvebotrajnoj kaj teorioj pri giroskopoj (m. 1997)
- 1926: Hermann Kant, germana verkisto estrinta Verkistan Ligon en GDR (m. 2016)
- 1928: Che Guevara, argentina marksista verkisto kaj revoluciulo (m. 1967)
- 1930: Włodzimierz Odojewski, pola verkisto priskribinta masakron de Katin, plurjara literatura ĉefo de Radio Libera Eŭropo (m. 2016)
- 1933: Iwo Białynicki-Birula, pola teoria fizikisto okupiĝanta pri kvantuma elektrodinamiko, disĉiplo de Leopold Infeld, reala membro de Pola Scienca Akademio
- 1936: Hannelore Henze, germana (pejzaĝ)arĥitektino
- 1937: Árpád László Nikolits, hungara verkisto kaj rakontisto (m. 2020)
- 1942: Ágnes Veronika Ferencz, rumania hungara ceramikistino
- 1944: Szidónia Krizsovánszky, rumania hungara aktorino (m. 2014)
- 1945: Jörg Immendorff, germana pentristo kaj skulptisto (m. 2007)
- 1946: Donald Trump, usona entreprenisto, aktoro, politikisto, prezidento
- 1951: Algimantas Puipa, litova reĝisoro kaj profesoro ĉe la Teatra kaj Filma Fakultato de la Litova Akademio de Muziko kaj Teatro
- 1959: Władysław Pasikowski, pola filmreĝisoro, scenaristo kaj aŭtoro de sciencfikcia romano
- 1961: Laurent Boutonnat, franca muzikisto, komponisto kaj reĝisoro
- 1963: Rambo Amadeus, montenegra kantisto, komponisto kaj kantaŭtoro
- 1966: Traylor Howard, usona aktorino rolinta en televida serio Monk
- 767: Abu Hanifah, islama teologo kaj juristo (n. 699)
- 847: Metodio la 1-a, patriarko de la Konstantinopola Ortodoksa Eklezio, katolika kaj ortodoksa sanktulo (n. ĉirkaŭ 789)
- 1381: Simon Sudbury, ĉefepiskopo de Canterbury (n. ĉirkaŭ 1316)
- 1493: Hermolaus Barbarus, la Juna, itala humanisto, katolika patriarko (n. 1454)
- 1583: Shibata Katsuie, japana samurajo de la Sengoku-epoko, servinta sub la komando de Oda Nobunaga (n. 1522)
- 1594: Orlando di Lasso, franca-flandra muzikisto, ĉefa reprezentanto de la polifonia stilo de la Nederlanda skolo (n. 1532)
- 1642: Saskia van Uylenburgh, modelulino kaj edzino de Rembranto (n. 1612)
- 1680: Sofia Báthori, edzino de reganto de Transsilvanio, Georgo Rákóczi la 2-a (n. 1629)
- 1710: Johann Friedrich Alberti, germana komponisto kreinta ĥoralpreludojn kaj ĥoralmuzikigojn (n. 1642)
- 1800: Jean-Baptiste Kléber, franca generalo famiĝinta dum la francaj revoluciaj militoj, murdita (n. 1753)
- 1800: Louis Charles Antoine Desaix, franca generalo batalanta en Bavario, Italio, Egiptio (n. 1768)
- 1807: Johann Augustin Wagner, germana filologo kaj pedagogo (n. 1734)
- 1825: Pierre Charles L'Enfant, usona arkitekto kaj militisto (n. 1754)
- 1827: Johann Gottfried Gurlitt, germana pedagogo (n. 1754)
- 1828: Karolo Aŭgusto, grandduko de Saksio-Vajmaro-Eisenach (n. 1757)
- 1830: Christian Gottfried Daniel Stein, germana geografo kaj pedagogo (n. 1771)
- 1837: Giacomo Leopardi, itala filozofo kaj poeto (n. 1798)
- 1838: Maximilian Joseph von Montgelas, germana politikisto (n. 1759)
- 1875: Heinrich Louis d'Arrest, prusa astronomo (n. 1822)
- 1880: Károly Mihályi, hungara psikologo, filozofia verkisto, instruisto, akademiano (n. 1808)
- 1886: Aleksandr N. Ostrovskij, rusa dramisto kaj poligloto (n. 1823)
- 1898: Lewis Carroll, angla matematikisto kaj logikisto, aŭtoro de humuraj fantastaj romanoj kiel La aventuroj de Alicio en Mirlando (n. 1832)
- 1909: Afonso Pena, prezidento de Brazilo (n. 1847)
- 1919: Josef Grňa, ĉeĥa instruisto kaj pioniro de Esperanto el Jevíčko, kunlaboranto de Theodor Čejka, esperantiginta Rakontojn de Jakub Arbes (n. 1880)
- 1920: Max Weber, germana sociologo kaj politika ekonomikisto (n. 1864)
- 1923: Aleksandr Stambolijski, ĉefministro de Bulgario, kreinto de agrara reformo, murdita (n. 1879)
- 1927: Jerome K. Jerome, angla humura verkisto (n. 1559)
- 1927: Károly Szentgyörgyi Jordán, hungara romkatolika verkisto, prelato (n. 1849)
- 1928: Emmeline Pankhurst, angla virinbalotrajtistino, fondinto de la militema organizaĵo de sufragetoj Socia kaj Politika Unio de Virinoj (n. 1858)
- 1936: Maksim Gorkij, rusia kaj soveta verkisto, kunkreinto de socialisma realismo (n. 1868)
- 1936: Gilbert Keith Chesterton, brita verkisto kaj ĵurnalisto, kristana apologiisto (n. 1874)
- 1946: Jorge Ubico Castañeda, prezidento de Gvatemalo, politikisto kaj militisto (n. 1878)
- 1946: John Logie Baird, skota inĝeniero, pioniro de televida tekniko (n. 1888)
- 1956: Czesław Jastrzębiec-Kozłowski, pola tradukisto, lingvisto kaj poeto, esperantisto (n. 1894)
- 1965: Zoltán Kemény, hungara pentristo, skulptisto (n. 1907)
- 1968: Salvatore Quasimodo, itala Nobelpremiita poeto kaj eseisto (n. 1901)
- 1969: Marek Hłasko, pola verkisto kaj scenaristo (n. 1934)
- 1970: Roman Ingarden, pola filozofo kaj lingvisto (n. 1893)
- 1975: Lajos Slevensky, hungara pentristo (n. 1910)
- 1983: Ádám Könczei, rumania hungara folkloristo, redaktoro (n. 1928)
- 1983: Dalibor Chalupa, ĉeĥa instruisto, poeto, pedagogo, esperantisto, redaktoro de Verda Stacio (n. 1900)
- 1986: Jorge Luis Borges, argentina verkisto (n. 1899)
- 1987: Stanisław Bareja, pola aktoro, filmreĝisoro kaj scenaristo (n. 1929)
- 1988: Gregorij Malenkov, soveta politika komisaro (n. 1902)
- 1990: Béla Egyed, hungara kuracisto, kies libroj pri kirurgio estis tradukitaj al eŭropaj lingvoj (n. 1911)
- 1994: Marcel Mouloudji, franca kantisto-verkisto (n. 1922)
- 1995: Rory Gallagher, irlanda mult-instrumentisto, kantoverkisto, kantisto kaj produktoro de bluso kaj rok-muziko (n. 1948)
- 2003: Emilio Barbón, hispana socialisto, heroo de Hispana Socialista Partio (n. 1930)
- 2003: Roberto Bolaño, ĉilia verkisto kaj poeto (n. 1953)
- 2005: Mimi Parent, kanada superrealisma artistino (n. 1924)
- 2006: András Magyari, rumania hungara historiisto, profesoro (n. 1927)
- 2007: Kurt Waldheim, prezidento de Aŭstrio, ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj (n. 1918)
- 2011: Peter Schamoni, germana filmreĝisoro, scenaristo kaj produktisto (n. 1934)
- 2013: Adán Hrynkiewicz, argentina lingvo-instruisto el Bonaero kaj aŭtodidakta esperantisto, membro de Argentina Esperanto-Ligo, Esperanto-verkisto kaj poeto, Nova Talento en la Belartaj Konkursoj de UEA (n. 1931)
- 2014: Isabelle Collin Dufresne, franc-usona artistino kaj verkistino, unu el Varholaj Supersteluloj (n. 1935)
- 2016: Józef Stós, pola arkitekto, socia aganto, deportito en la unua amasa transporto al koncentrejo Aŭŝvico (n. 1921)
La 14-a de junio estas (laŭ gregoria kalendaro):