From Wikipedia, the free encyclopedia
Laurent BOUTONNAT (naskiĝis la 14-an de junio 1961 en Parizo) estas franca muzikisto, verkisto-komponisto kaj reĝisoro.
Laurent Boutonnat | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Laurent Pierre Marie Boutonnat |
Naskiĝo | 14-an de junio 1961 (63-jaraĝa) en Parizo |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Familio | |
Frat(in)o | Dominique Boutonnat (en) |
Edz(in)o | Mona Kalina (en) (2000–) |
Okupo | |
Okupo | komponisto scenaristo reĝisoro de muzikvideo kantoverkisto |
TTT | |
Retejo | http://jodel.saint.marc.free.fr/boutonnat.htm |
Lia unua longdaŭra filmo, "Ballade de la féconductrice" (Balado de la konduka feino), nigra filmo, kun scenoj plenaj je perforto, estas projekciata dum nur du semajnoj en pariza kinejo. La filmo estas malpermesita al malpli ol 18-jaruloj, kvankam li mem estas nur 17-jaraĝa, tamen ĝi estas projekciita en Festivalo de Cannes, eksterkategorie.
Tiam 20 jaraĝa, li komponas kun Jérôme Dahan muzikon de Maman a tort kaj serĉas kantistinon por ĝin kanti. Li unue pensas pri ĉirkaŭ 15-jara knabino, sed fine rezignis pro jura kialo. Dum provado, li tuj estas ĉarmita de komencanta aktorino, pro ŝia psikopatia aspekto. Estis ŝi. Oni ankoraŭ ne aŭdis ŝin kanti tamen mi sciis ke estas ŝi. "Ŝi", estis Mylène Farmer, por kiu li subskribas ŝian unuan simplan diskon Maman a tort (Panjo malpravas) en marto 1984. La kanzono profitas el muzik-video filmita per eta monsumo de 5,000 Frankoj. Ekde tiam, la paro Farmer-Boutonnat estas nedisigebla.
Dank'al la sukceso de tiu unua unuopa disko, Laurent Boutonnat verkas kaj komponas la plejmulton de la kanzonoj de la unua albumo de la kantistino, Cendres de lune (Cindroj de Luno), en 1986. La dua eltiraĵo, Plus Grandir (Ne plu kreski), enkondukas kio parte faros la sukceson de la kantistino: muzik-videojn, kiujn Laurent filmos nun en 35 mm, kiel veraj mallongdaŭraj filmoj, kun listoj de partoprenintoj, originalaj bendoj kaj antaŭ-premieroj.
Vera sukceso alvenas nur en 1986 per la tria eltiraĵo el Cendres de Lune, Libertine (Libertin') kaj lia eksterordinara muzik-video, inspirita el Barry Lyndon de Stanley Kubrick, konfirmita per la sekva unuopa disko, Tristana (Tristana) kies muzik-video estas nomumita en Victoires de la Musique. Laurent Boutonnat kaj Mylène Farmer, kiuj tiam estas paro en la vivo, fondas firmaon "Toutankhamon SA".
Printempe de 1988 eliras albumo Ainsi soit je... (Tiel estu mi...), entute komponita fare de Boutonnat, kiu forlasas verkadon profite al Mylène Farmer. Ili registras la muzik-videojn de Sans contrefaçon (Sen artifiko) kaj Pourvu qu'elles soient douces (Kondiĉe ke ili estu dolĉaj) [Libertine II, kiu estos la plej longdaŭra franca muzik-video iam filmita: 17 minutoj), kaj reĝisoras ŝian unuan turneon en 1989, el kiu li filmas memor-videon Mylène Farmer - En concert (Mylène Farmer - En koncerto), tute filmita en 35 mm, kiu eliros unu jaron poste.
En 1991 Boutonnat komponas la muzikojn de L'autre (La alia), nova albumo de Mylène Farmer, kaj filmas la muzik-videojn de Désenchantée (Disreviĝinta), Regrets (Bedaŭroj) kaj Je t'aime mélancolie (Mi amas vin melankolio). Désenchantée restas ĝis hodiaŭ unu el la plej popularaj kanzonoj en Francio. Ĝi ankaŭ estis la plej elsendata franca kanzono en la mondo en 2004 laŭ SACEM. La muzik-video de Beyond my control (Preter mia regpovo) (1992), cenzurita pro ties tro eksplicita enhavo, estas la lasta filmita de Laurent Boutonnat por Mylène Farmer ĝis 2001.
En 1994, li realigas sian revon, filmante Giorgino (kun ĉefrolanta Mylène Farmer). La malluma etoso de la filmo ne logas spektantojn, kiuj preferas Forrest Gump, Pulp Fiction aŭ Léon. Afliktita pro la malsukceso de sia filmo, la reĝisoro reaĉetas ĉiujn rajtojn kaj depost tiam malpermesas ĉian elsendon.
Duobla DVD "Giorgino" aperis la 5-an de decembro 2007, 13 jarojn post aperdato de la filmo.
En 1995, li denove komponas por albumo Anamorphosée (Anamorfoziĝinta), kun pli rok'a sono. Kune kun Mylène Farmer, li konceptas novan turneon, kiun li senmortigos per Live à Bercy (POPB) (1997).
En 1998, Laurent Boutonnat komponas la muzikon de la unua longdaŭra filmo de Mario Luraschi Le Pèlerin, kaj eklanĉas ankoraŭ nekonatan junan aktorinon, Nathalie Cardone, kies kanzono Hasta Siempre (kanzono en la kastila pri legenda figuro de Che) estas granda sukceso. Postan jaron eliras la albumo de Nathalie, kaj ankaŭ Innamoramento de Mylène Farmer, albumo kiun li grandparte komponas. En 2000, kune kun Mylène Farmer, li eklanĉas junan kantistinon Alizée, komponas por ŝi muzikon de Moi... Lolita (Mi... Lolita) kaj filmas muzik-videon. La kanzono fariĝas monda suksceso (pli ol 4 milionoj da vendoj), sekvata per triumfa albumo: gourmandises (Frandaĵoj).
En 2001, li denove prenas kameraon por Mylène Farmer kaj filmas Les mots (Vortoj) kaj Pardonne-moi (Pardonu al mi). Li ankaŭ filmas la muzik-videojn de Alizée Parler tout bas (Flustre paroli) kaj J'ai pas vingt ans ! (Mi ne estas dudek!). En 2003, li surscenigas la spektaklon de la juna korsikanino kaj samjare ricevas la Grandan Premion de Verkisto-Reĝisoro de Aŭdo-Video, atribuita de SACEM.
En 2005, eliras Avant que l'ombre... (Antaŭ ol ombro...), sesa albumo de Mylène Farmer kun rememoroj pri L'autre..., dum li komencas la filmadon de nova longdaŭra filmo, adapto el romano de Eugène Le Roy, Jacquou le Croquant, kies eliro estas antaŭplanita en januaro 2007.
En 2008, eliras Point de Suture, la sepa albumo de Mylène Farmer kies muzikojn li komponas. Li produktas la albumon, faras aranĝojn, programadon kaj klavarojn.
Krome, li estas la muzika aranĝanto de ĉiuj albumoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.