franca kantistino From Wikipedia, the free encyclopedia
Alizée [alize] (naskiĝis la 21-an de aŭgusto 1984 en Ajaccio, Korsiko), estas franca kantistino.
Alizée | |
---|---|
Alizée, 2013 | |
Bazaj informoj | |
Naskonomo | Alizée Jacotey |
Naskiĝo | 21-an de aŭgusto 1984 (39-jaraĝa) en Ajaccio |
Edz(in)o | Jérémy Chatelain • Grégoire Lyonnet |
Deveno | Ajaccio, Korsiko |
Ĝenroj | monda muziko Popmuziko |
Profesio | kantistino |
Aktivaj jaroj | 1999 - nuntempo |
Retejo | Alizée |
Persona informo | |
Naskonomo | Alizée Jacotey |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Subskribo | |
Familio | |
Edz(in)o | Grégoire Lyonnet (en) (2016–) Jérémy Chatelain (2003–2012) |
Okupo | |
Okupo | diskografa artisto kantisto dancisto |
TTT | |
Retejo | https://alizee-officiel.com/ |
Alizée (propranome: Alizée JACOTEY) naskiĝis la 21-an de aŭgusto 1984 ĉe marbordo, en la bonodoro de korsika makiso. Deveninta de Ajaccio, ŝi travivas feliĉan infanecon en t.n. insulo de beleco. Rapide, Alizée provas esprimi sian artisman inklinon.
Pasiigita de danco, ŝi ekzercas ĝin ekde la kvara jaro kaj familiariĝas kun la mondo de spektaklo kiu allogas ŝin tiom per teatraj kursoj kiom per kantado.
Je la 11-a jaro, ŝi ricevas la unuan premion de desegno-konkurso, ilustrante aviadilon sur formularo. Krom la eksterordinara vojaĝo al Maldivoj kiun ŝi gajnas, ŝia desegnaĵo estos reproduktita je plena grando sur ŝelo de aviadilo, kiu estos baptita "Alizée". Jen komenco de bela artista kariero.
Julio 2000.
Alizée ankoraŭ ne estas 16-jara kiam aperas ŝia unua titolo, "Moi... Lolita". Renkontiĝo inter la juna korsikanino kaj la duopo Mylène Farmer-Laurent Boutonnat ŝanĝos ŝian vivon. Frukto de tiu renkontiĝo fariĝos "Gourmandises", ŝia unua albumo.
Du jarojn poste, pli ol 4 milionoj da diskoj estos venditaj tra la mondo. Alizée ankaŭ ricevos plurajn premiojn : NRJ awards, World Music Awards, M6 awards, kaj aliajn eŭropajn rekompencojn...
Ŝiaj titoloj alvenis unuarange en la muzik-ĉartoj italaj, hispanaj, germanaj, anglaj, polaj, nederlandaj, rusaj... ofte numero 1 de vendoj dum pluraj sinsekvaj semajnoj.
Ŝia dua albumo "Mes Courants Electriques...", kies unua unuopa eltiraĵo estas "J'en ai marre !", estis ankaŭ produktita kaj verkita de Mylène Farmer kaj Laurent Boutonnat. "Mes Courants Electriques..." eliris la 18-an de marto 2003 en Francio.
Ŝi edziniĝis kun kantisto Jérémy Chatelain la 6-an de novembro 2003 en Las Vegas. La 29-an de aprilo 2005 ŝi naskis ilian filinon nomitan Annie-Lee (aŭ Annily). Ili eksgeedziĝis en 2012.
La 18-an de junio 2016 Alizée edziniĝis kun Grégoire Lyonnet.[1]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.