Giorgino estas franca filmo de Laurent Boutonnat aperinta la 5-an de oktobro 1994 .
Por la disko bazita de la filmo, vidu Giorgino (muzikalbumo) .
Rapidaj faktoj filmo, Originala titolo ...
Fermi
En oktobro 1918 , juna kuracisto Giorgio Volli (Giorgino) provas retrovi grupon da infanoj kiujn li prizorgis antaŭ 1-a mondmilito . Sed lia vojaĝo rapide fariĝas kaŝludo kun morto, infana inkubo, kie amo alprenas la trajtojn de Catherine, aŭtisma junulino, kiun oni povas kisi nur brakumante frenezon...
Produktoro kaj reĝisoro: Laurent Boutonnat
Scenaro: Laurent Boutonnat kaj Gilles Laurent
Ĉef-dekoraciisto: Pierre Guffroy
Ĉef-operatoro: Jean-Pierre Sauvaire
Kostum-kreistino: Carine Sarfati
Ĉef-muntistino: Agnès Mouchel
Son-muntisto: Jean Goudier
Miksado: Thierry Rogen
Muziko: Laurent Boutonnat
Kunordigado de roluloj: Juliette Ménager
Ĉef-ŝminkisto: Didier Lavergne
Ĉef-kombisto: Alain Bernard
Linia Produktoro: Gérard Crosnier
Produkta direktoro: Cathy Lemeslif
Kunproduktoro: José Covo
Post-produkta direktoro: Paul Van Parys
Jeff Dahlgren : Giorgio Volli (Giorgino)
Mylène Farmer : Catherine Degrâce
Joss Ackland : Pastro Glaise
Louise Fletcher : Gastejestrino Armelle
Frances Barber : Guvernistino Marie
Jean-Pierre Aumont : Doktoro Sébastien Degrâce
Janine Duvitski : Josette
David Ryall : Profesoro Beaumont
John Abineri : Doktoro Jodel
Sydnee Blake : Ma Petaud
Veronica Clifford : S-ino Lapierre
Su Elliott : Marthe
Anne Lambton : Patrino de Raoul
Louise Vincent : Virino de Fondaĵo Roux
Albert Dupontel : Kripla flegisto
Christopher Thompson : Juna kapitano
Richard Claxton : Raoul
Lee Barrett : Ĉefo
Stephen Lockridge : Dika Vannapain
Joel Mellinger : Joseph
Lewis Nelson : Eta Ferrauge
Jana Andresikova : S-ino Forestier
Valerie Kaplanova : Maljuna virino
Jan Kuzelka : Buĉisto
La dekoroj estis konstruitaj de la 15-a de septembro 1992 ĝis la 15-a de decembro 1992 .
La filmado okazis de januaro 1993 al aprilo 1993 en eks-Ĉeĥoslovakio , en Prago , kaj en la ebenaĵoj de Slovakio per temperaturoj ĝis minus 30 C.
Dek horoj da ĉiutagaj prov-filmoj estis filmitaj.
Tio postulis preskaŭ unu jaron por alveni al definitiva muntado de la filmo.
La unua versio de la filmo daŭris ĉirkaŭ 4 horojn, ĝi estis rifuzita de Pathé .
Duobla DVD "Giorgino" aperis la 5-an de decembro 2007 , 13 jarojn post aperdato de la filmo.
Ĉapitroj
Giorgino (DVD)
Giorgio Volli, sola elsaviĝinto
La vojo al Chanteloup
Dormoĉambro por la nokto
Oni ne parolas pri "malbone-mortintoj"...
Giorgio kaj Fraŭlino Catherine
Sainte-Lucie, Frenezulejo
Renkontiĝo kun doktoro Degrâce
La kolero de virinoj
Reveno al la orfejo
La milito estas finita!
La sekreto de Pastro Glaise
Foriri kiel eble plej malproksime...
Mortintoj por Francio
Reveno al Sainte-Lucie
La orfejo estas ruinigita
Kiam alvenas la lupoj...
Instant-Mag, Hors-série Giorgino, tear prod, Paris - Oktobro 2003