Remove ads
From Wikipedia, the free encyclopedia
Stanisław Sylwester Bareja (esperante: Stanislao[1] Bareja; naskiĝis la 5-an de decembro 1929 en Varsovio, Pollando, mortis la 14-an de junio 1987 en Asindo, Germanio) estas pola filmreĝisoro, scenaristo kaj aktoro. Li estas kulta reĝisoro de polaj komedioj. La plej fama el ili estas La urseto (1980).
Stanisław Bareja | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Stanisław Bareja | |||||
Naskiĝo | 5-an de decembro 1929 en Varsovio | ||||
Morto | 14-an de junio 1987 (57-jaraĝa) en Essen, Okcidenta Germanio | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | Korinfarkto vd | ||||
Tombo | Czerniaków Cemetery (en) vd | ||||
Lingvoj | pola vd | ||||
Ŝtataneco | Pollando vd | ||||
Alma mater | Ŝtata Filma, Tekevida kaj Teatra Altlernejo Leon Schiller en Lodzo vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | filmreĝisoro scenaristo aktoro vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Filo de Sylwester Kazimierz kaj Stanisława el domo Chmielarz. Li finis Unuan Ĝeneralklerigan Liceon je la nomo de Stefan Żeromski en Jelenia Góra en 1949 kaj samjare ekstudis en Reĝisora Fakultato de Ŝtata Filma Altlernejo, kiun finis en 1954, sen fina ekzameno. Titolon de magistro pri arto akiris en 1974 post prezento de diploma filmo Edzo de sia edzino (1960). Samjare debutis. Antaŭ ĉio verkis komediojn kaj televidajn seriojn.
Tre ofte, samkiel Alfred Hitchcock, aperis en siaj filmoj ludante marĝenajn rolojn. En siaj filmoj nudigis malfortaĵojn de la homo rezultantaj same de lia naturo kiel de la absurda realo de Pola Popola Respubliko (PRL), en kiu vivis herooj de liaj filmoj.
Li engaĝiĝis en agado de kontraŭkomunista opozicio. Dum pluraj jaroj redonis sian garaĝon por bezonoj de malhela ĉambro de subtera Niezależna Oficyna Wydawnicza (NOWA). Kune kun la edzino kontrabandis por NOWA (Sendependa Eldonista Domo) tra landlimo 50-kilograman presmaŝinon sur tegmento de persona aŭtomobilo Fiat 126p. Ankaŭ helpis al la plej longe kaŝiĝanta opoziciulo de PRL Zbigniew Bujak.
Septembre 2006 estis postmorte distingita de Prezidento Lech Kaczyński per Komandora Kruco de la Ordeno Polonia Restituta.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.