La 5-a de decembro estas la 339-a tago de la jaro (la 340-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 26 tagoj restas.
La 5-an de decembro okazis, interalie:
- 633: En Regno Visigota komenciĝis la kvara koncilio de Toledo
- 771: Frankoj: post morto de sia frato Karlomano la 1-a, Karolo la Granda iĝis reĝo de la tuta Franka imperio
- 1154: Hadriano la 4-a estis entronigita post apenaŭ dutaga Vaka Seĝo kiel posteulo de Anastazio la 4-a
- 1349: Ĉirkaŭ 500 judoj, akuzitaj pri aperigo de la epidemio de pesto, pereis en pogromo daŭranta ĝis la 7-a de decembro en Nurenbergo
- 1360: Franca reĝo Johano la 2-a enkondukis francan frankon
- 1456: Ĉirkaŭ 35 mil personoj pereis en tertremo en suda Italio
- 1484: Papo Inocento la 8-a kondamnis magion en la buleo Summis desiderantes affectibus - en Germanio komenciĝis ĉasado de sorĉistinoj sub gvido de dominikana inkvizitoro Heinrich Kramer
- 1492: Kristoforo Kolumbo atingis Hispaniolon (la nuna Haitio kaj Domingo)
- 1496: Reĝo de Portugalio Emanuelo la 1-a en sia edikto ordonis al ĉiuj judoj, kiuj ne akceptos kristanismon, forlasi la landon
- 1560: Karlo la 9-a iĝis reĝo de Francio
- 1590: Gregorio la 14-a iĝis papo
- 1766: Christie's fondita en Londono - angla komerca entrepreno pri artverkoj, okupiĝanta pri aŭkcioj
- 1775: Usona Milito de Sendependeco: kolonelo de Kontinenta Armeo Henry Knox alvenis al Fortikaĵo Ticonderoga en Novjorko por aranĝi la transportadon de 60 tunoj da artileriaĵoj uzotaj por fortigi la Sieĝon de Bostono
- 1777: Laŭ peto de imperiestrino Maria Tereza de Aŭstrio, la diocezo en Olomouc estis promociita al ĉefepiskopejo
- 1792: George Washington iĝis la duan fojon prezidento de Usono
- 1798: Venko de franca armeo kontraŭ ribelintaj belgaj kamparanoj en la batalo de Haselto
- 1812: Franca invado al Rusio: Napoleono Bonaparte foriris de Smarhon al Parizo transdoninte komandon super restaĵo de la Granda Armeo al franca marŝalo Joaĥimo Murat
- 1813: Armeo de Simón Bolívar venkis la hispanan en batalo de Araure (sudaj talusoj de Andoj)
- 1830: Pola generalo Józef Chłopicki iĝis diktatoro de la Novembra ribelo kontraŭ la Rusia Imperio
- 1848: Usona prezidento James K. Polk konfirmis malkovron de oro en Kalifornio, kio provokis Kalifornian deliron pri oro
- 1863: Januara ribelo kontraŭ la Rusia Imperio: venko de poloj en batalo de Mierzwin (distrikto Jędrzejowski)
- 1865: Ĉilio kaj Peruo aliancis kontraŭ Hispanio kaj ties provo restarigi sian iaman kolonian regadon
- 1889: Otto Lilienthal publikigis laboraĵon La flugo de la birdoj kiel bazo de la flugarto, en kiu li prezentis teorian fundamenton de glisflugo
- 1894: En Berlino imperiestro Vilhelmo la 2-a malfermis la konstruaĵon Reichstag
- 1906: Pola monaĥino Feliksa Kozłowska, fondintino de mariavita religio, estis, kiel unua virino en la historio de kristanismo, ekskomunikita
- Unua Mondmilito
- 1918: Pola-ukraina milito: komenciĝis batalo de Chyrów (nun en Lviva provinco), kiun la 16-an de decembro konkeris poloj
- 1918: Pola Telegrafa Agentejo kreiĝis ĉe la pola registaro kiel gazetar-informa
- 1919: Sub premo de malamikaj armeoj, la ĉefatamano de la trupoj de Ukraina Popola Respubliko Simon Petljura forlasis Ukrainion enirante Pollandon
- 1919: Kolombio: en Barankilo estis fondita aviadkompanio SCADTA, nuntempe Avianca
- 1920: Post referendumo, Konstantino la 1-a revenis al Grekio post 3 jaroj da ekzilo
- 1926: Novjorko: premiero de la filmo Kirasŝipo Potjomkin, reĝisorita de Sergej Miĥajloviĉ Ejzenŝtejn
- 1929: Dua Pola Respubliko: alianco de centristaj kaj maldekstraj partioj Centrolew estis establita
- 1929: Taĝika Soveta Socialisma Respubliko estis fondita
- 1931: En Moskvo oni eksplodigis la Katedralon de Kristo Savinto
- 1933: Prohibicio en Usono pri alkoholaĵoj ĉesis - ratifo de la 21-a amendo en Usona Konstitucio
- 1934: Italoj provokis ĉe la ŝtatlimo kun Etiopio, kio igis abisenian krizon
- 1934: Virinoj en Turkio ricevis aktivan kaj pasivan balotrajton al parlamento
- 1935: Unua bovido koncipita per artefarita fekundigo naskiĝis en Frislando
- 1935: Finna ĉefministro Toivo Kivimäki difinis neŭtralan nordian tendencon kiel bazon por ekstera politiko de Finnlando
- 1936: Respublikoj de Sovetunio:
- 1938: Dua Pola Respubliko: en haveno de Gdańsk dum ŝarĝo de lado sinkis ŝutvara ŝipo "Tczew" - pereis du maristoj
- Dua Mondmilito
- 1945: Ĉe la bordo de Florido dum flugo 19 al Fort Lauderdale malaperis kvin usonaj torpedaj aviadiloj. La evento kaŭzis aperon de konspiraj teorioj pri Bermuda triangulo (unua raporto)
- 1946: Korea Centra Novaĵagentejo fondiĝis
- 1952: Granda londona smogo komenciĝis
- 1953: Dua soveta okupado de Pollando: subkolonelo Józef Światło, supera funkciulo de la pola sekreta servo, fuĝis al Okcidenta Eŭropo, kie post ricevo de politika azilo li komencis pere de Radio Libera Eŭropo malkaŝi kulisojn de la soveta imperiismo
- 1957: Sovetunio: oni surakvigis unuan civilan atoman glacirompilon Lenin
- 1965: "Diskoniga amaskunveno" okazis sur Puŝkin-placo en Moskvo — unua publika agado de sovetiaj disidentoj
- 1965: Papo Paŭlo la 6-a beatigis maronitan ermiton Ŝarbel Maĥluf
- 1965: Dum la Dua Vatikana koncilio oni nuligis ekskomunikojn, kiujn en 1054 reciproke uzis altranguloj de Katolika eklezio kaj ortodoksismo
- 1972: Gough Whitlam iĝis ĉefministro de Aŭstralio
- 1973: Universitato de Oldenburgo fondiĝis - de 1991 je la nomo al verkisto kaj pacisto Carl von Ossietzky
- 1975: Pollando: 59 intelektuloj sendis leteron al regopovoj kontraŭ planataj ŝanĝoj en konstitucio de la Pola Popola Respubliko — la kontraŭstaro ĉefe koncernis gvidan rolon de la Pola Unuiĝinta Laborista Partio kaj "plifortigon de amikeco kaj kunlaboro kun Sovetunio"
- 1976: Franca politika partio Kunigado por la Respubliko fondiĝis
- 1978: Sovetunio subskribis traktaton pri amikeco kun Afganio
- 1981: Politika Buroo de Pola Unuiĝinta Laborista Partio akceptis decidon pri enkonduko de milita stato en Pollando - generalo Wojciech Jaruzelski estis rajtigita al datelekto de la operaco, kiu efektiviĝis nokte de la 12-a/13-a de decembro
- 1986: Pollando: premiero de desegnita filmo "Bolek kaj Lolek en Sovaĝa Okcidento"
- 1989: Ĉeĥoslovaka revolucio: drataj bariloj kaj barikadoj, simboloj de la Fera Kurteno, estis forigitaj de la ŝtatlimo inter Ĉeĥoslovakio kaj Aŭstrio
- 1990: Salman Rushdie kondamnita al mortpuno de ajatolo Ĥomejni
- 1995: Flago de Eritreo estis adoptita
- 1995: NATO:
- 1997: Kamĉatko: Sennoma vulkano reaktiviĝis, formante vulkanan polvon ok ĝis naŭ kilometrojn super la tersurfaco
- 2003: Stavropola regiono: rezulte de eksplodo de bombo en la stacidomo Jessentuki pereis 44 personoj, 150 vundiĝis
- 2005: En Britio ekvalidis registrita partnereco
- 2006: En la zoologia ĝardeno de Berlino naskiĝis blanka urso Knut
- 2011: Oni anoncis malkovron de ekstersunsistema planedo Kepler-22b en konstelacio Cigno, troviĝantan en enloĝebla zono de astro simila al la Suno
- 2013: Rezulte de atako de islamaj teroristoj kontraŭ malsanulejo en Sanao, la ĉefurbo de Jemeno, 56 personoj pereis kaj pli ol 200 vundiĝis
- 2013: Konstitucia Kortumo decidis, ke la rumana lingvo estas nomo de la ŝtata lingvo en la Moldava Respubliko
- 2014: Unua senskipa misio de la usona versio de kosmoŝipo Orion komenciĝis
- 2015: Peruo: en Ĉimboto okazis beatigo de itala kaj polaj misiistoj murditaj en 1991 de membroj de maoista gerila organizo Luma Vojo
- 2017: Internacia Olimpika Komitato malpermesis al teamo de Rusio partopreni en Vintra Olimpiko pro dopado
- 2022: Invado de Rusio en Ukrainion:
- 1377: Jianŭen, ĉina imperiestro (m. 1402)
- 1443: Julio la 2-a, papo (m. 1513)
- 1470: Willibald Pirckheimer, germana humanisto, politikisto kaj juristo (m. 1530)
- 1593: Liborius Wagner, germana katolika pastro, martiro, beatigita (m. 1631)
- 1639: Johann Christoph Pezel, germana komponisto kaj urbofajfisto (m. 1694)
- 1687: Francesco Geminiani, itala komponisto, violonisto kaj muzikteoriisto (m. 1762)
- 1729: Charles Gore, brita artisto
- 1744: Franz Ludwig Güssefeld, germana kartografo (m. 1808)
- 1760: Franz Josef Ignaz von Linden, germana politikisto kaj juristo (m. 1836)
- 1764: Philipp Buttmann, germana klasika filologo, pedagogo kaj bibliotekisto (m. 1829)
- 1782: Martin Van Buren, prezidento de Usono (m. 1862)
- 1803: Fjodor Tjutĉev, rusa poeto kaj diplomato (m. 1873)
- 1825: Eugenie Marlitt, germana verkistino kaj operkantistino (m. 1887)
- 1830: Christina Rossetti, angla poetino (m. 1894)
- 1839: George Armstrong Custer, angla militisto mortfalinta en Batalo de Little Bighorn (m. 1876)
- 1847: Hermann Franke, germana pedagogo kaj geologo
- 1855: Otto Francke, germana pedagogo kaj filologo
- 1863: Paul Painlevé, franca matematikisto, spertulo pri aviado, politikisto (m. 1933)
- 1863: Pattillo Higgins, usona geologo kaj nafta entreprenisto (m. 1955)
- 1867: Józef Piłsudski, pola militisto, ŝtatestro de la Dua Pola Respubliko (m. 1935)
- 1868: Arnold Sommerfeld, germana fizikisto, enkondukinto de la kvantuma nombro (m. 1951)
- 1870: Vítězslav Novák, ĉeĥa komponisto (m. 1949)
- 1878: Oleksandr Olesj, ukraina veterinaro kaj poeto (m. 1944)
- 1885: Louise Bryant, usona marksistino kaj verkistino (m. 1936)
- 1890: Fritz Lang, germana reĝisoro kaj scenaristo (m. 1976)
- 1895: Simon Berkovics, rumania hungara ĵurnalisto, verkisto (m. 1963)
- 1897: Gershom Scholem, israela esploristo de juda mistikismo, filozofo kaj profesoro (m. 1982)
- 1898: Béla Zala, rumania hungara redaktoro de "Genius" kaj direktoro de "Periszkop", deklamisto, muzea direktoro (m. 1972)
- 1901: Walt Disney, usona produktisto de animaciaj filmoj kaj komiksoj, kunfondinto de Walt Disney Company, kreinto de Mickey Mouse kaj Donaldo Anaso (m. 1966)
- 1901: Werner Heisenberg, germana Nobelpremiita fizikisto, aŭtoro de la necerteca principo de Heisenberg, unu el kreantoj de la kvantuma mekaniko (m. 1976)
- 1901: Milton H. Erickson, usona psikiatro specialiĝinta pri hipnota terapio (m. 1980)
- 1903: Cecil Frank Powell, brita Nobelpremiita fizikisto, malkovrinto de pionoj (m. 1969)
- 1903: Johannes Heesters, nederlanda aktoro kaj kantisto (m. 2011)
- 1911: Władysław Szpilman, pola komponisto, pianisto kaj dirigento, savita de holokaŭsto (m. 2000)
- 1915: László Benjámin, hungara poeto kaj politikisto, enestanta en Hungara Antologio (m 1986)
- 1916: Hilary Koprowski, pola-usona biologo, virusologo kaj imunologo, inventinto de vakcino kontraŭ poliomjelito, trovinto de sendolora kuracilo kontraŭ rabio (m. 2013)
- 1918: Ferenc Zsigmond, rumania hungara aktoro, kulturorganizanto, memuaristo (m. 2012)
- 1921: Agustín Cano Delgado, hispana diplomato kaj latinisto (m. 2010)
- 1923: János Czitrom, rumania hungara universitata kaj prifabrika psikologo, tradukisto (m. 2016)
- 1925: Anna Świderkówna, pola klasika filologino, papirusologino, bibliistino kaj tradukistino (m. 2008)
- 1927: Bhumibol Adulyadej, tajlanda reĝo (m. 2016)
- 1929: Stanisław Bareja, pola filma reĝisoro, scenaristo kaj aktoro (m. 1987)
- 1929: Zsuzsa Olchváry, rumania hungara biliotekistino, tradukistino
- 1930: Éva Maxim, rumania hungara muzikinstruistino, kapelestrino kaj lernolibroverkistino (m. 1980)
- 1930: Ernő Tompa, rumania hungara agronomo, inĝeniero, ĵurnalisto kaj verkisto
- 1931: Hryhir Tjutjunnyk, ukraina laboristo, verkisto, tradukisto, sinmortiginto (m. 1980)
- 1931: Adán Hrynkiewicz, argentina lingvo-instruisto kaj aŭtodidakta esperantisto, membro de Argentina Esperanto-Ligo, Esperanto-verkisto kaj poeto, Nova Talento en la Belartaj Konkursoj de UEA (m. 2013)
- 1931: Kálmán Oszóczki, rumania hungara arkivisto, historiisto, kunverkisto de arkivejgvidilo en Maramureŝo
- 1934: Joan Didion, usona verkistino (m. 2021)
- 1937: Hans Welling, germana esperantisto (m. 2022)
- 1938: J.J. Cale, usona kantverkisto, muzika artisto kaj influa gitarstilisto (m. 2013)
- 1938: Alois Brandstetter, aŭstra verkisto, germanistikisto, profesoro
- 1939: Ricardo Bofill, kataluna arĥitekto (m. 2022)
- 1945: László Miklós Vékás, rumania hungara fizikisto
- 1945: Moŝe Kacav, prezidento de Israelo
- 1946: José Carreras, hispana operkantisto
- 1947: Egberto Gismonti, brazila muzikisto, komponisto, pianisto, gitaristo, flutisto, ludisto de akordiono kaj sanfono
- 1947: Aljes Razanaŭ, belorusa poeto, poligloto kaj tradukisto, instruisto de la belorusa lingvo kaj belorusa literaturo
- 1950: Camarón de la Isla, hispana kantisto de flamenko (m. 1992)
- 1959: Donna Brazile, afrik-usona politika strategino, politika sciencistino
- 1962: José Cura, argentina kantisto (tenoro), dirigento, reĝisoro, scenaristo, fotisto
- 1966: Patricia Kaas, franca kantistino kaj kantaŭtorino
- 1968: José Luis Sierra, ĉilia futbalisto kaj teamestro
- 1971: Karl-Theodor zu Guttenberg, germana politikisto
- 1973: Luboš Motl, ĉeĥa fizikisto
- 1980: Ibrahim Maalouf, libana trumpeta muzikisto, komponisto kaj aranĝisto
- 1982: Keri Hilson, usona kantistino kaj kantoverkistino
- 1995: Anthony Martial, franca futbalisto, membro de la franca nacia teamo de futbalo
- 905: Ealhswith, anglosaksa reĝedzino de Alfredo la Granda (n. ĉirkaŭ 852)
- 1023: Hartwig, ĉefepiskopo de Salcburgo
- 1560: Francisko la 2-a, reĝo de Francio (n. 1544)
- 1608: Sigmundo Rákóczi, reginto de Transsilvanio (n. 1544)
- 1624: Gaspard Bauhin, svisa botanikisto, kuracisto, anatomo, helenisto kaj profesoro, konata de enkonduko de la dunoma nomsistemo (n. 1560)
- 1757: Johann Ernst Hebenstreit, germana kuracisto kaj botanikisto (n. 1702)
- 1758: Johann Friedrich Fasch, germana komponisto kaj violonisto (n. 1688)
- 1791: Wolfgang Amadeus Mozart, aŭstra komponisto kaj virtuozo (n. 1756)
- 1814: José Tomás Boves, hispana kaŭdilo batalanta en Venezuelo (n. 1782)
- 1814: Évariste de Parny franca verkisto, poeto-soldato (n. 1753)
- 1819: Friedrich Leopold zu Stolberg-Stolberg, germana-dana juristo, poeto kaj verkisto (n. 1750)
- 1831: Joseph Lanzedelly la malpli juna, aŭstra pentristo kaj litografo (n. 1772)
- 1865: István Barra, hungara ĉefkuracisto kaj natursciencisto (n. 1805)
- 1870: Alexandre Dumas (patro), franca verkisto (n. 1802)
- 1876: Ferenc Hiry, hungara verkisto, pedagogo, profesoro (n. 1798)
- 1891: Petro la 2-a, imperiestro de Brazila imperio (n. 1825)
- 1906: Adolf Goering, germana inĝeniero kaj supera fervojliniisto (n. 1841)
- 1913: Sándor Szerdahelyi, hungara ĵurnalisto, raportisto, tradukisto (n. 1873)
- 1925: Władysław Stanisław Reymont, pola Nobelpremiita verkisto (n. 1867)
- 1926: Claude Monet, franca pentristo (n. 1840)
- 1937: János Thorma, hungara pentristo, (n. 1870)
- 1940: Jan Kubelík, ĉeĥa violonisto kaj komponisto (n. 1880)
- 1944: Julian Grobelny, pola socialisto, prezidanto de la Konsilantaro por Helpo al Judoj, justulo inter la popoloj (n. 1893)
- 1950: Franz Martin, aŭstra historiisto kaj arkivisto (n. 1882)
- 1950: Sri Aŭrobindo, barata filozofo kaj aŭtoro de integra jogo, poeto, tradukisto, publicisto, sintezisto de la hinda filozofio kun la okcidenta filozofio (n. 1872)
- 1952: Ibi Ürményiné Baneth, rumania hungara poetino, verkistino, komponistino (n. 1896)
- 1954: Siegfried Kötscher, germana pentristo (n. 1886)
- 1958: Wolfgang Pauli, aŭstra fizikisto konata pro sia difino de la principo de ekskludo en kvantuma mekaniko (n. 1900)
- 1963: Erika von Watzdorf-Bachoff, germana verkistino
- 1979: Sonia Delaunay, ukraina-franca pentristino kaj dezajnistino (n. 1885)
- 1981: Károly Fekete, hungara pentristo, politika malliberulo (n. 1898)
- 1987: Teréz Sebesi R., rumania hungara porinfana poetino (n. 1923)
- 1992: Lorenz Drehmann, germana bibliotekisto kaj historiisto (n. 1915)
- 1994: Raoul Cahouet, franca esperantisto, delegito de UEA, publikiginta novelojn en "La Kancerkliniko" (n. 1931)
- 2000: H. C. Artmann, aŭstra verkisto kaj tradukisto (n. 1921)
- 2000: Gyula Gombos, hungara verkisto, redaktoro (n. 1913)
- 2001: Jakab Máthé, hungara lingvisto (n. 1926)
- 2006: David Bronŝtejn, soveta grandmajstro pri ŝako (n. 1924)
- 2007: Karlheinz Stockhausen, germana muzikkomponisto (n. 1928)
- 2008: Aleksio la 2-a, patriarko de la Rusa Ortodoksa Eklezio (n. 1929)
- 2009: Alfred Hrdlicka, aŭstra skulptisto, pentristo kaj verkisto (n. 1928)
- 2011: Violetta Villas, pola artistino, komponistino, aktorino, kantistino (koloratursoprano), seksosimbolo (n. 1938)
- 2012: Dave Brubeck, usona ĵaz-pianisto, komponisto kaj bandestro (n. 1920)
- 2012: Oscar Niemeyer, brazila arkitekto (n. 1907)
- 2012: Walter Steiner, germana geologo kaj muzeestro (n. 1935)
- 2013: Nelson Mandela, prezidento de Sudafrika Respubliko, kontraŭ-apartisma batalanto (n. 1918)
- 2014: Fabiola de Mora y Aragón, reĝino de la belgoj (n. 1928)
- 2017: Mikaelo la 1-a, lasta reĝo de Rumanio (n. 1921)
- 2017: Jean d'Ormesson, franca romanisto kaj verkisto (n. 1925)
- 2019: Robert Walker Jr., usona aktoro (n. 1940)
- 2020: Jarmila Rýznarová, ĉeĥa oficistino, prezidantino de la Klubo de Esperantistoj D-ro Schulhof Pardubice kaj de la Asocio de Esperantistoj Handikapuloj, delegitino de UEA, honora membrino de Ĉeĥa Esperanto-Asocio (n. 1929)
- 2020: Wojciech Zabłocki, pola arkitekto, skermisto, trifoja olimpikisto, konanto de sporta arkitekturo (n. 1930)
- 2020: Ildikó Pécsi, hungara aktorino, voĉoaktoro, reĝisoro kaj parlamentano (n. 1940)
- 2021: Bob Dole, usona politikisto (n. 1913)
- 2022: Kirstie Alley, usona aktorino (n. 1951)
La 5-a de decembro estas (laŭ gregoria kalendaro):