From Wikipedia, the free encyclopedia
Walter STEINER (naskiĝinta la 12-an de junio 1935 en Česká Lípa, mortinta la 5-an de decembro 2012 en Jena) estis germana geologo, paleontologo kaj muzea direktoro.
Walter Steiner | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 12-an de junio 1935 en Česká Lípa |
Morto | 5-an de decembro 2012 (77-jaraĝa) en Jena |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Okupo | |
Okupo | geologo |
Post forpeliĝo elpatruja li frekventis ekde 1949 la gimnazion en Halle (Saale). Post trapasigo de la maturiĝekzameno li studis geologion kaj paleontologion ĉe Universitato Marteno Lutero de Halle-Wittenberg. Ekde 1958 Steiner laboris kiel geologo ĉe la Ŝtata geologia komisiono en Halle, Blankenburg kaj Stendal. Ekde 1960 li asistentis ĉe Walter Hoppe ĉe la Altlernejo pri arĥitekturo kaj konstruado en Vajmaro kie li doktoriĝis en 1964. Poste Steiner estis supera helpanto kaj scienca kunlaboranto. Sekvis la habilitiĝo en 1972.
Inter 1991 kaj 2000 Steiner estris la Urbomuzeon de Vajmaro, la vajmaran Muzeon pri abeloj kaj Artohalon ĉe Goethe-placo. Ekster tio Steiner honorarprofesoris pri geologio ĉe Bauhaus-Universitato Vajmaro.
Krom geologiaj laboraĵoj Steiner publikigis aferojn pri regiona historio kaj artohistorio rilataj al Vajmaro.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.