Joseph Lanzedelly la malpli juna

From Wikipedia, the free encyclopedia

Joseph Lanzedelly la malpli juna

Joseph LANZEDELLY la malpli juna, ankaŭ Josef Lanzedelli (naskiĝinta la 26-an de decembro 1772 en Cortina d'Ampezzo, mortinta la 5-an de decembro 1831 en Vieno) estis aŭstra ĝenra-, miniatura- kaj portretpentristo kiel ankaŭ litografiisto.

Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
Joseph Lanzedelly la malpli juna
Thumb
Persona informo
Naskiĝo 26-an de aprilo 1774 (1774-04-26)
en Cortina d'Ampezzo
Morto 13-an de junio 1832 (1832-06-13) (58-jaraĝa)
en Cortina d'Ampezzo
Ŝtataneco Aŭstra imperio
Familio
Infano Joseph Lanzedelly the Younger (en)
Okupo
Okupo pentristo
litografisto
portretisto
vdr
Fermi

Vivo

Lanzedelly studis ĉe Akademio de belaj artoj en Venecio kaj ĉe Akademio de Belartoj de Vieno. Poste li antaŭ ĉio okupiĝis pri litografio. Li estis ne nur la plej multflanka sed ankaŭ la plej kreiva viena litografiisto en la frua epoko de tiu nova tekniko. Krom Adolph Friedrich Kunike, kunlaboranto de Alois Senefelder en Vieno, li estis la unua artisto kiu prenis tiun ĉi novan teknikon ĉefe.

Dume la unuaj litografiaĵoj de Lanzedelly eldonitis de Adolf Kunike li pli malfrue laboris kvazaŭ ekskluzive por la Litografia instituto de Vieno. Rimarkindas liaj provoj sur la kampo de kolorlitografio kiu floris mallonge danke al li kaj al Peter Fendi inter 1819 kaj 1823 en Vieno. Famis lia per naŭ platoj farita Bazaro de Transilvanio laŭ skizoj de Franz Neuhauser (ses folioj en manieroj pluma, kreta, skrapa). Lanzedelly laboris kaj laŭ propraj kaj laŭ fremdaj modeloj. Lia ege ampleksa verkaro enhavas scenojn el la ĉiutaga vivo de la popoloj, ĝenroartistaĵoj laŭ stiloj franca kaj angla, reproduktitaĵoj kaj - ekde 1818 - multaj unuopaj portretoj.

Liaj folioj tre disvastiĝis kaj lia portretfarado ege ŝatitis. Sub la titolo Wiener Scenen eldonitis liaj ironiaj kaj karikaturaj ĝenromontroj en la Bermann-eldonejo. En 1825 li eldonigis Wiener Tagesbegebenheiten.[1] Lanzedelly estis la patro de la pentristo Karl Lanzedelly (1815–1865) kaj de Joseph Lanzedelly la pli juna (1807–1879).

Verkoj

Thumb
Bazaro transilvania, 1819
  • Fürst Nikolaus II. Esterházy, portretpentraĵo, 1803
  • Adam Albert von Neipperg mit seiner ersten Frau Theresia Gräfin Pola und den Kindern Alfred und Ferdinand, portretpentraĵo, ĉ. 1810
  • Markt in Siebenbürgen (Târg în Transilvania), litografiaĵo, 1818
  • Scherenschleifer, litografiaĵo, um 1820

Referencoj

Literaturo

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.