Gregorio la 13-a

papo de la katolika eklezio From Wikipedia, the free encyclopedia

Gregorio la 13-a

Gregorio la 13-a, naskita kiel Ugo BUONCAMPAGNI en Bolonjo la 7-an de januaro 1502, mortinta en Romo la 10-an de aprilo 1585, estis la 226-a papo de la katolika eklezio de 1572 ĝis sia morto.

Rapidaj faktoj 226-a papo de la katolika eklezio, Persona informo ...
Gregorio la 13-a
226-a papo de la katolika eklezio
Thumb
Naskonomo Ugo Buoncompagni
Pontifiko de 25-a de majo 1572
ĝis 10-a de aprilo 1585
Antaŭulo Pio la 5-a
Sekvanto Siksto la 5-a
Thumb
Persona informo
Naskiĝo 7-a de januaro 1502
en Bolonjo (Italio)
Morto 10-a de aprilo 1585
en Vatikano
Mortokialo apopleksio [#]
Tombo Baziliko de Sankta Petro en Romo [#]
Alma mater Universitato de Bolonjo [#]
Lingvoj itala lingvo latina lingvo [#]
Subskribo Thumb
Familio
Patro Cristoforo Boncompagni [#]
Patrino Angela Marescalchi [#]
Idoj Giacomo Boncompagni vd
[#] Fonto: Vikidatumoj
vdr
Fermi

La gregoria kalendaro

Eble plej konata li estas pro la enkonduko de la kalendaro nomita laŭ li. La 24-an de februaro 1582 li dekretis en la buleo Inter gravissimas, ke la tago post la 4-a de oktobro 1582 estu la 15-a de oktobro 1582, kaj ke estonte en po 400 jaroj elfalu tri supertagoj. La dek elfalintaj tagoj de 1582 kompensis por la ne-elfalintaj supertagoj, kiuj okazis en la antaŭa jarmilo pro apliko de la julia kalendaro.

Preskaŭ ĉiuj katolikaj regantoj enkondukis la novan kalendaron, sed ne ĉiuj aliaj kristanaj regantoj.

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.