La 4-a de februaro estas la 35-a tago de la jaro laŭ la gregoria kalendaro. 330 tagoj restas (331 en superjaroj).
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
februaro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 |
februaro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | |||
5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 |
12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 |
19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 |
26 | 27 | 28 | 29 | |||
aranĝo de 2024 tagoj |
Je la 4-a de februaro okazis, interalie:
Eventoj
- Romia Imperio:
- 211: Post morto de romia imperiestro Septimo Severo komunan regadon komencis liaj filoj Geta kaj Karakalo
- 293: Romia imperiestro Diokleciano establis tetrarkion
- 634: Islamanaj taĉmentoj gvidataj de Amr ibn al-As venkis bizancianojn en la batalo de Dathin
- 1016: Laŭ la kroniko de Václav Hájek de Libočany, en Prago eksplodis pesta epidemio - dum ok monatoj ĝi mortigis naŭ dekonojn de la populacio de la urbo
- 1339: En Varsovio komenciĝis proceso antaŭ delegitoj de papo Benedikto la 12-a inter Pollando kaj la Ordeno de germanaj kavaliroj - gajnita de poloj
- 1454: Dektrijara Milito komencita - en Pollando eksplodo de ribelo kontraŭ la Ordeno de germanaj kavaliroj
- 1508: Reĝo de Germanio Maksimiliano la 1-a iĝis imperiestro de la Sankta Romia Imperio, ricevante la titolon de Sankta Romia Imperiestro
- 1628: Forpelita Johano Amoso Komenio iris al Leszno
- 1722: Rusia Imperio: ukazo de imperiestro Petro la Granda pri rangotabelo ekvalidis
- 1783: Britio anoncis armisticon en kolonioj de Nord-Ameriko
- 1789: George Washington estis elektita de Elekta Kolegio kiel prezidento de Usono
- 1794: Francio: Nacia Konvencio abolis sklavecon en Ĉeflanda Francio kaj en la francaj kolonioj
- 1797: Ekvadoro: tertremo en Kito mortigis 41 mil homojn
- 1810: Britio aneksis Gvadelupon
- 1859: Malkovro de Sinaja Kodekso en la Monaĥejo Sankta Katarina en Egiptio
- 1861: Sudaj ŝtatoj de Usono deklaris secesion kaj kreon de la Konfederaciitaj ŝtatoj de Ameriko
- 1874: Brita armeo konkeris kaj bruligis urbon Kumasi (nun en Ganao)
- 1898: Usono aneksis Vejkinsulon
- 1899: Germana sporta klubo Werder Bremen fondiĝis
- 1899: En Filipinoj eksplodis kontraŭusona ribelo komandata de Emilio Aguinaldo
- Unua mondmilito:
- 1919: Dua Pola Respubliko: Wołomin ricevis urborajton
- 1921: Oni fiksis Ordenon de Renaskiĝinta Pollando (Polonia Restituta), kaj la Ordeno de Blanka Aglo estis renovigita kiel la plej alta ŝtata distingo en la Dua Pola Respubliko
- 1921: Azia Ĉevala Divizio de Roman Ungern von Sternberg transpaŝis la riveron Tuul por konkeri ĉefurbon de Mongolio
- 1923: Francio okupis parton de Ruhr-regiono
- 1924: Mahatma Gandhi estis antaŭtempe liberigita de malliberejo pro malbona sanstato
- 1927: Usono: eldoniĝis la unua sonfilmo - La Ĵazo-Kantisto
- 1932: La 3-a Vintra Olimpiko komenciĝis en Lake Placid
- 1932: Dua japana-ĉina milito: Harbino en Manĉurio estis konkerita de japanoj
- 1936: Ĉefo de svisa filio de NSDAP Wilhelm Gustloff estis pafmortigita de juda atencanto
- 1938: Nazia Germanio: Adolf Hitler iĝis superulo de Wehrmacht kaj Joachim von Ribbentrop ministro pri eksteraj aferoj
- 1941: Inventinte polikvarfluoretilenon Roy Plunkett ricevis usonan patenton
- 1943: Plena suna eklipso videbla en orienta Azio, Japanio kaj Alasko
- Dua mondmilito:
- 1940: Germana okupado de Pollando: germanaj regopovoj forprenis artaĵojn de la Kastelo de Lublin; post sekreta proceso estis pafmortigita Nikolaj Jeĵov, eksa popolkomisaro pri sekureco en Sovetunio
- 1941: Militkrimoj: germana polico pafekzekutis nokte de la 3-a/4-a de februaro en Lublin 27 personojn - inter ili estis eminenta esperantisto Czesław Pruski
- 1942: Pacifika Fronto: Japanio venkis aliancanajn militŝipojn dum la Batalo en Makasara markolo; pola generalo rifuzis proponon de sovetaj regopovoj sendi al fronto la 5-an Infanterian Divizion de Pola Soldataro
- 1943: Militkrimoj: Germana polico bruligis vilaĝon Lasowa en distrikto Biłgorajski; ribelo de Zamość: malvenko de la taĉmento de Pola Enlanda Armeo en la batalo apud Krasnobród; Orienta Fronto: unuoj de la Nigramara Grupo de Nordkaŭkaza Fronto algrundiĝis apud Novorossijsk; Nordafrika Fronto: avangardoj de la brita 8-a Armeo transpaŝis libian-tunizian landlimon
- 1944: Militkrimoj: germana polico pafmortigis en Pollando kelkdekon de personoj; la 3-a ĝis 4-a de februaro: Birma Fronto: japana kontraŭatako en Arakan; Pacifika Fronto: fino de organizita japana rezisto sur la insulo Kwajalein, porgermana registaro de Argentino anoncis rompon de diplomatiaj rilatoj kun Bulgario, Rumanio, Hungario kaj Francio de Vichy
- 1945: Pomerio: unuoj de la Unua Pola Armeo atakis la ĉefan pozicion de la unua germana remparo — defendolinio direkte al Berlino; al koncentrejo en Sachsenhausen alvenis transporto de 208 malliberuloj, evakuitaj de Poznań; NKVD faris polican traserĉon de la 3-a taĉmento de Aktiva Memdefendo de Vilno; Krimeo: dua renkontiĝo dum la Jalta konferenco de tri aliancaj mondpotencoj komenciĝis en Palaco de Potocki en Livadio kaj koncernis disdividon de Eŭropo laŭ influzonoj, oni donis al Stalin orientan duonon de Eŭropo, la pola ekzila registaro agnoskis tion perfido fare de la Aliancanoj; unua usona konvojo de Ledo (Asamo) atingis Kunmingon; de la 4-a/5-a de februaro la Reĝa aerarmeo atakis Bonn
- 1946: Hungara ĉefministro Ferenc Nagy formis registaron
- 1947: Pollando: inaŭguro de la Leĝdona Sejmo, formita surbaze de balotoj, okazintaj la 19-an de januaro 1947
- 1948: Cejlono, poste renomita Srilanko, iĝis sendependa de Britio
- 1949: En la Universitato de Teherano ŝaho Mohamed Reza Pahlavi estis dufoje pripafita de atencanto
- 1961: Batalantoj de Movado Popola de Liberigo de Angolo atakis malliberejon en Luando - unua armita ago kontraŭ portugalaj koloniantoj
- 1969: DARPA: inaŭguro de komputila reto ARPANET, kiu fariĝos Interreto
- 1970: Setlejo Pripjat por laborantoj de Nuklea centralo de Ĉernobilo fondiĝis
- 1974: Ĵurnalistino Patty Hearst estis forkaptita de usona terorista grupo al kiu ŝi poste aliĝis - unu el la plej konataj kazoj de Stokholm-sindromo
- 1975: 1328 personoj pereis en tertremo en ĉina provinco Ljaŭningo - unua tertremo antaŭvidita de sciencistoj
- 1976: La 12-a Vintra Olimpiko komenciĝis en Innsbruck, Aŭstrio
- 1977: Flugkompanio Kenya Airways ekfunkciis
- 1980: Abolhasan Banisadr iĝis unua prezidento de Irano
- 1981: Gro Harlem Brundtland iĝis unua virino elektita kiel ĉefministro de Norvegio
- 1981: Ringa suna eklipso videbla en Aŭstralio, suda Pacifiko kaj Sudameriko
- 1989: En Varsovio komenciĝis la 3-a kongreso de Konfederacio de Sendependa Pollando, kiu post kelkaj horoj estis ĉesigita pro interveno de milico
- 1997: Nova konstitucio de Sud-Afriko ekvalidis
- 1998: Flago de Bosnio kaj Hercegovino oficialiĝis
- 1998: Tertremo, mezurita 6.1 sur la skalo de Richter, okazis en norda Afganio kaŭzante pli ol 5000 viktimojn
- 1998: Armenio: ĉefministro Robert Koĉarjan ekprenas devojn de prezidento post demisio de Levon Ter-Petrosjan
- 2000: En Aŭstrio komenciĝis unua nigrablua koalicio de ÖVP kaj FPÖ
- 2003: Nomŝanĝo de Jugoslavio al Serbio kaj Montenegro
- 2004: Interkona retejo kaj peranto de sociaj retejoj Facebook ekfunkciis
- 2005: Ukrainio: Verĥovna Rada konfirmis Julija Timoŝenko kiel ĉefministrinon
- 2006: Metroo de Torino malfermiĝis en Italio
- 2011: Tein Sein iĝis prezidento de Birmo
- 2012: Siria enlanda milito: 360 personoj pereis en masakro farita de registaraj fortoj en Homs
- 2013: Esploro de homaj postrestaĵoj trovitaj sub aŭtomobilejo en Leicester konfirmis, ke ili apartenis al reganta en la 15-a jarcento reĝo Rikardo la 3-a
- 2014: En Port Angeles (Vaŝingtonio) mortis 103-jara indianino, la lasta persono parolanta klallam el saliŝa lingvaro
- 2015: 43 personoj pereis kaj 17 (en tio 2 surtere) vundiĝis en aviadila katastrofo en Tajpeo
- 2017: En Birmingham okazis lasta koncerto de la angla metalroka muzikgrupo Black Sabbath
- 2019: Papa vizito al Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj komencita - okaze de la 800-a datreveno de la renkonto inter Sankta Francisko el Asizo kun egipta sultano Al-Kamil
Naskiĝoj
- 1466: Karteromako, itala helenisto, latinisto, gramatikisto kaj humanisto (m. 1515)
- 1495: Francisko la 2-a Sforza, lasta duko de Milano (m. 1535)
- 1505: Mikołaj Rej, pola humanisto, verkisto, tradukisto el latino, poeto, teologo, politikisto, muzikisto, kalvinano, populariganto de la pola lingvo (m. 1569)
- 1553: Mori Terumoto, japana daimio (m. 1625)
- 1677: Johann Ludwig Bach, germana komponisto (m. 1731)
- 1688: Pierre Carlet de Marivaux, franca dramaturgo (m. 1763)
- 1740: Carl Michael Bellman, sveda poeto kaj komponisto, nacia bardo (m. 1795)
- 1746: Tadeusz Kościuszko, pola kaj usona generalo, inĝeniero kaj komponisto, gvidanto de la insurekcio de Kościuszko kaj batalanto de la Usona Milito de Sendependeco, fortikiginto de West Point, aboliciisto de sklavoj kaj kamparanoj, nacia heroo de Belorusio, Pollando kaj Usono (m. 1817)
- 1761: Georgo la 1-a (Saksio-Meiningen), germana duko (m. 1803)
- 1778: Augustin-Pyrame de Candolle, svisa plantosciencisto (m. 1841)
- 1799: Almeida Garrett, portugala verkisto kaj politikisto (m. 1854)
- 1808: Josef Kajetán Tyl, ĉeĥa verkisto, aŭtoro de la ĉeĥa himno Kie hejmo mia? (m. 1856)
- 1808: Vincent Dunin-Marcinkieviĉ, belorusa verkisto, fondinto de naciaj dramo kaj teatro (m. 1884)
- 1814: Hermann Behn-Eschenburg, germana filologo
- 1815: Josip Juraj Strossmayer, kroata episkopo, mecenato kaj politikisto, pioniro de sudslava unuiĝo politika (m. 1905)
- 1819: Joshua Abraham Norton, usona ekstravaganca entreprenisto (m. 1880)
- 1820: Božena Němcová, ĉeĥa verkistino (m. 1862)
- 1840: Hiram Stevens Maxim, usona inĝeniero, inventisto kaj entreprenisto (m. 1916)
- 1842: Hugo Schuchardt, germana filologo, lingvisto, komitatano por kreo de Delegacio por alpreno de la lingvo internacia, aŭtoro de internacia planlingvo, interlingvisto (m. 1927)
- 1871: Friedrich Ebert, germana politikisto, prezidento de Vajmara respubliko (m. 1925)
- 1873: Oscar Van Schoor, belga verkisto, kunfondinto de La Verda Stelo, vicprezidanto de UK 1911 kaj prezidanto de UK 1928, redaktoro de "Belga Esperantisto" kaj sekretario de la Internacia Esperantista Farmaciista Asocio, tradukisto (m. 1936)
- 1877: Ákos Gara, hungara, rumania hungaria, verkisto, redaktoro, tradukisto, ĵurnalisto (m. nekonata)
- 1877: Imre Sándor, hungara, rumania hungara genealogo, heraldikisto (m. 1930)
- 1881: Tukimoto Kitadi, japana kuracisto, prezidanto de Kobea Esperanto-Asocio kaj UEA-delegito (m. nekonata)
- 1881: Fernand Léger, franca pentristo kaj skulptisto, antaŭulo de poparto (m. 1955)
- 1883: Miloš Marten, ĉeĥa verkisto, literatura kritikisto kaj tradukisto (m. 1917)
- 1888: Andor Csiby, hungara ĵurnalisto, redaktoro (m. 1960)
- 1888: Mihály Miksa Kertész, hungara advokato, verkisto (m. 1945)
- 1891: Gyula Éhik, hungara zoologo, profesoro (m. 1964)
- 1896: Friedrich Glauser, svisa verkisto (m. 1938)
- 1896: Harry Holmes, brita ŝtatoficisto, prezidanto de Londona Esperanto-Klubo kaj vicprezidanto de UEA, honora prezidanto de UEA (m. 1986)
- 1897: Ludwig Erhard, kanceliero de Germanio (m. 1977)
- 1900: Jacques Prévert, franca poeto kaj scenaristo (m. 1977)
- 1902: Charles Lindbergh, usona aviadisto superfluginta Atlantikon (m. 1974)
- 1903: Aleksander Imich, pola-usona kemiisto kaj parapsikologo (m. 2014)
- 1906: Clyde Tombaugh, usona astronomo, malkovrinto de Plutono (m. 1997)
- 1906: Dietrich Bonhoeffer, germana teologo kaj ekumenisto, ekzekutita (m. 1945)
- 1906: Marian Iwańciów, pola pentristo, grafikisto, pedagogo, reprezentanto de artisma grupo el Zamość (m. 1971)
- 1912: István Bonczos, hungara verkisto, redaktoro (m. 1979)
- 1913: Rosa Parks, usona aktivulino, patrino de la civilrajta movado (m. 2005)
- 1914: Alfred Andersch, germana verkisto (m. 1980)
- 1919: Géza Halász, hungara/rumania hungara aktoro (m. 1957)
- 1921: Betty Frieden, usona verkistino, reprezentantino de liberala feminismo (m. 2006)
- 1933: Tadeusz Michalski, pola filozofo, poligloto, publicisto, Esperanto-vortaristo, lekciisto de la jida lingvo ĉe Varsovia Universitato, estrarano de Pola Esperanto-Asocio (m. 1997)
- 1935: Martti Talvela, finna oper-kantisto (m. 1989)
- 1941: Sándor Klacsmányi, rumania hungara redaktoro, tradukisto
- 1943: Csaba Mánfai, hungara verkisto, poeto
- 1943: Wanda Rutkiewicz, pola montgrimpistino, kiel la unua eŭropanino surgrimpis Ĉomolungmon kaj kiel la unua virino - la montopinton K2 (m. 1992)
- 1944: Kreŝimir Barkoviĉ, kroato esperantisto, kunfondinto de Pupteatra Internacia Festivalo, redaktoro de "Sennaciulo" kaj redakciano de "Zagreba Esperantisto"
- 1947: Ram Baran Jadav, nepala kuracisto, unua prezidento de Nepalo
- 1948: Viktor Domuĥovski (ვიქტორ დომუხოვსკი), kartvela fizikisto kaj politikisto, kunlaboranto de la unua prezidento Zviad Gamsaĥurdja, rifuĝinto (m. 2013)
- 1953: Kitaro, japana komponisto kaj plurinstrumentalisto, kreinto de filma muziko kaj de novepoka muziko
- 1958: Werner Schwab, aŭstra verkistoj kaj dramisto
- 1959: Zeca Pagodinho, brazila kantisto, muzikisto, kaj komponisto de sambo
- 1963: Dekerido, belga esperant-lingva verkisto, aktivulo de la Esperanto-klubo La Verda Stelo
- 1971: Eric Garcetti, usona politikisto, urbestro de Los-Anĝeleso
- 1975: Natalie Imbruglia, aŭstralia kantistino, aktorino kaj filantropo
- 1990: László Máthé, rumania hungara pentristo kaj grafikisto
Mortoj
- 211: Septimo Severo, romia imperiestro (n. 145 aŭ 146)
- 708: Sisinio, papo
- 856: Hrabano Maŭro, germana erudiciulo de la frua mezepoko, kronikisto, ĉefepiskopo de Majenco (n. ĉ. 780)
- 869: Sankta Cirilo, greka misiisto en Grandmoravia imperio, apostolo de slavoj kaj de Bulgario, aŭtoro de la plej malnova slava alfabeto - glagolico, sanktulo (n. 827)
- 1494: Jurij Drohobiĉ, pola kuracisto kaj verkisto, rektoro de Bolonja Universitato, Doktoro de Filozofio, profesoro de Krakova Akademio, aŭtoro de libro pri Ukrainio (n. 1450)
- 1498: Antonio Pollaiuolo, itala artisto, pentristo, skulptisto, oraĵisto kaj gravuristo, perfektiginta la arton de emajlo (m. ĉ. 1432)
- 1508: Conrad Celtis, germana humanisto kaj poeto novlatina, eldonisto (n. 1459)
- 1590: Gioseffo Zarlino, itala komponisto kaj muzikteoriisto (n. 1517)
- 1615: Giovanni Battista Della Porta, itala sciencisto, filozofo, kuracisto, inventisto, okultisto, literaturisto (n. 1535)
- 1652: Zsigmond Rákóczi, hungara generalo de sikuloj, komandanta korpuson en militmarŝo kontraŭ Habsburgoj, erudiciulo (n. 1622)
- 1738: Joseph Süß Oppenheimer, germana komercisto, bankisto kaj financisto, murdita (n. 1692)
- 1774: Charles Marie de La Condamine, franca geodeziisto, matematikisto kaj vojaĝisto (n. 1701)
- 1781: Josef Mysliveček, ĉeĥa komponisto (n. 1737)
- 1796: Friedrich August von Haeseler, germana forstisto
- 1804: Christian Joseph Jagemann, germana bibliotekisto kaj teologo (n. 1735)
- 1816: Josias Friedrich Löffler, germana superintendanto
- 1837: John Latham, brita kuracisto kaj ornitologo, nomata "la avo de aŭstralia ornitologio" (n. 1740)
- 1843: Teodoros Kolokotronis, greka generalo, ĉefkomandanto de la greka milito de sendependiĝo kontraŭ Otomana Imperio (n. 1770)
- 1871: Imamo Ŝamil, avara gvidanto de la ribelo de montaranoj de Kaŭkazio kontraŭ la Rusia Imperio (n. 1797)
- 1886: Gedeon Ladányi, hungara historiisto, profesoro (n. 1824)
- 1904: Albert Kovács, hungara eklezijuristo, profesoro (n. 1838)
- 1908: Herrmann Bachstein, germana fervojlinia konstruisto kaj entreprenisto (n. 1834)
- 1916: Gábor Téglás, hungara arkeologo, instruisto, membro de Hungara Scienca Akademio (n. 1848)
- 1924: Imre Boga, hungara pedagogo kaj verkisto (n. 1856)
- 1928: Hendrik Lorentz, nederlanda Nobelpremiita fizikisto klariginta la efikon de Zeeman (n. 1853)
- 1934: Richard Kralik, aŭstra historiisto, verkisto kaj filozofo, membro de la movado Revivigo katolika (n. 1852)
- 1936: Wilhelm Gustloff, germana nazio disvastiginta kontraŭjudisman libron Protokoloj de cionaj saĝuloj, murdita (n. 1895)
- 1939: Henri Deterding, nederlanda petrol-magnato (n. 1866)
- 1939: Edward Sapir, usona antropologo kaj lingvisto, poeto, komponisto, okupiĝanta pri internaciaj helplingvoj (n. 1884)
- 1940: Nikolaj Jeĵov, ĉefo de NKVD, ekzekutita (n. 1895)
- 1941: Czesław Pruski, pola juristo kaj esperantisto, populariganta Esperanton en Rusio kaj Pollando, murdita de Gestapo (n. 1897)
- 1944: Arsen Kocojev, elstara oset-lingva verkisto, ĵurnalisto, tradukisto (n. 1872)
- 1946: Lajos Suba, hungara, poste rumania hungara poeto (n. 1886)
- 1955: Hans Blüher, germana ĵurnalisto
- 1956: Ksawery Tartakower, pola ŝakisto, sesfoja olimpikisto (n. 1887)
- 1957: Erich Ponto, germana aktoro, teatra intendanto (n. 1884)
- 1958: Henry Kuttner, usona verkisto (n. 1915)
- 1959: Una O'Connor, irlanda teatra kaj filma aktorino (n. 1880)
- 1967: Herman Teirlinck, flandra verkisto kaj poeto, enestanta en Belga Antologio (n. 1879)
- 1968: Josef Augusta, ĉeĥa paleontologo, populariganto de scienco (n. 1903)
- 1974: Felix le Breux, ĉeĥa aktoro (n. 1918)
- 1977: Mariska Ady, hungara poetino, verkistino (n. 1889)
- 1978: Arkadz Kuljaŝoŭ, belorusa verkisto, poeto, scenaristo (n. 1914)
- 1979: Alisz Goriupp, hungara bibliotekistino kaj bibliografino (n. 1894)
- 1987: Carl Rogers, usona psikologo, kunkreinto de humanisma psikologio (n. 1902)
- 1990: Henrik Seppik, estona esperantisto okupiĝanta pri turismo, lektoro de Esperanto, vortaristo, tradukisto, aŭtoro de lernolibro La Tuta Esperanto, kunlaboranto de la Enciklopedio de Esperanto (n. 1905)
- 1995: Patricia Highsmith, usona verkistino (n. 1921)
- 1998: Stephen Zamenhof, usona sciencisto, filo de Henryk Zamenhof, membro de Honora Komitato de UK 1972 (n. 1911)
- 2001: Janis Zenakis, greka komponisto, teoriisto kaj arkitekto (n. 1922)
- 2006: Betty Frieden, usona feminisma aktivistino (n. 1921)
- 2007: Kurt Schubert, aŭstra fakulo pri judismo kaj orientalisto en la Universitato de Vieno (n. 1923)
- 2008: Caelestis Eichenseer, germana latinisto kaj benediktano (n. 1924)
- 2012: István Csurka, hungara dramisto, redaktoro, politikisto (n. 1934)
- 2013: Donald Byrd, usona trumpetisto de moderna ĵazo (n. 1932)
- 2013: Zoltán Veress, rumania hungara verkisto (n. 1936)
- 2013: Horst Jährling, germana pentristo kaj dezajnisto
- 2014: Eugenio Corti, itala militisto kaj verkisto (n. 1921)
- 2014: Hubert Luthe, germana katolika kleriko, episkopo de Essen (n. 1927)
- 2019: Matti Nykänen, finna skisaltisto, plurfoja mondĉampiono kaj olimpikisto (n. 1963)
- 2020: Daniel arap Moi, prezidento de Kenjo 1978-2002 (n. 1924)
Specialaj tagoj kaj festoj
- Romkatolika Eklezio:
- Hrabano Maŭro, franka mezepoka klerulo, benediktano, teologo, aŭtoro de encikliopedio
- Internacia Tago de Homa Frateco, iniciatita de papo en 2019
- Nacia tago en Srilanko, National Day
- Monda Batal-Tago kontraŭ Kancero - fiksita en Parizo februare 2000
Tagoj de semajno
La 4-a de februaro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1590 1596 1601 1607 1618 1624 1629 1635 1646 1652 1657 1663 1674 1680 1685 1691 1703 1714 1720 1725 1731 1742 1748 1753 1759 1770 1776 1781 1787 1798 1810 1816 1821 1827 1838 1844 1849 1855 1866 1872 1877 1883 1894 1900 1906 1912 1917 1923 1934 1940 1945 1951 1962 1968 1973 1979 1990 1996 2001 2007 2018 2024 2029 2035 2046 2052 2057 2063 2074 2080 2085 2091;
- Lundo en jaroj: 1585 1591 1602 1608 1613 1619 1630 1636 1641 1647 1658 1664 1669 1675 1686 1692 1697 1704 1709 1715 1726 1732 1737 1743 1754 1760 1765 1771 1782 1788 1793 1799 1805 1811 1822 1828 1833 1839 1850 1856 1861 1867 1878 1884 1889 1895 1901 1907 1918 1924 1929 1935 1946 1952 1957 1963 1974 1980 1985 1991 2002 2008 2013 2019 2030 2036 2041 2047 2058 2064 2069 2075 2086 2092 2097;
- Mardo en jaroj: 1586 1592 1597 1603 1614 1620 1625 1631 1642 1648 1653 1659 1670 1676 1681 1687 1698 1710 1716 1721 1727 1738 1744 1749 1755 1766 1772 1777 1783 1794 1800 1806 1812 1817 1823 1834 1840 1845 1851 1862 1868 1873 1879 1890 1896 1902 1908 1913 1919 1930 1936 1941 1947 1958 1964 1969 1975 1986 1992 1997 2003 2014 2020 2025 2031 2042 2048 2053 2059 2070 2076 2081 2087 2098;
- Merkredo en jaroj: 1587 1598 1604 1609 1615 1626 1632 1637 1643 1654 1660 1665 1671 1682 1688 1693 1699 1705 1711 1722 1728 1733 1739 1750 1756 1761 1767 1778 1784 1789 1795 1801 1807 1818 1824 1829 1835 1846 1852 1857 1863 1874 1880 1885 1891 1903 1914 1920 1925 1931 1942 1948 1953 1959 1970 1976 1981 1987 1998 2004 2009 2015 2026 2032 2037 2043 2054 2060 2065 2071 2082 2088 2093 2099;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1582 1588 1593 1599 1610 1616 1621 1627 1638 1644 1649 1655 1666 1672 1677 1683 1694 1700 1706 1712 1717 1723 1734 1740 1745 1751 1762 1768 1773 1779 1790 1796 1802 1808 1813 1819 1830 1836 1841 1847 1858 1864 1869 1875 1886 1892 1897 1904 1909 1915 1926 1932 1937 1943 1954 1960 1965 1971 1982 1988 1993 1999 2010 2016 2021 2027 2038 2044 2049 2055 2066 2072 2077 2083 2094;
- Vendredo en jaroj: 1583 1594 1600 1605 1611 1622 1628 1633 1639 1650 1656 1661 1667 1678 1684 1689 1695 1701 1707 1718 1724 1729 1735 1746 1752 1757 1763 1774 1780 1785 1791 1803 1814 1820 1825 1831 1842 1848 1853 1859 1870 1876 1881 1887 1898 1910 1916 1921 1927 1938 1944 1949 1955 1966 1972 1977 1983 1994 2000 2005 2011 2022 2028 2033 2039 2050 2056 2061 2067 2078 2084 2089 2095;
- Sabato en jaroj: 1584 1589 1595 1606 1612 1617 1623 1634 1640 1645 1651 1662 1668 1673 1679 1690 1696 1702 1708 1713 1719 1730 1736 1741 1747 1758 1764 1769 1775 1786 1792 1797 1804 1809 1815 1826 1832 1837 1843 1854 1860 1865 1871 1882 1888 1893 1899 1905 1911 1922 1928 1933 1939 1950 1956 1961 1967 1978 1984 1989 1995 2006 2012 2017 2023 2034 2040 2045 2051 2062 2068 2073 2079 2090 2096.
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.