La 3-a de marto estas la 62-a tago de la jaro (la 63-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 303 tagoj restas.
Je la 3-a de marto okazis, interalie:
- 1284: Aligo de Kimrio al Anglio
- 1362: Pola reĝo Kazimiro la 3-a la Granda donis urborajton al Ropczyce
- 1426: Venecia Respubliko deklaris militon kontraŭ Milano
- 1431: Eŭgeno la 4-a iĝis papo, konata de la unio en Florenco de Katolika Eklezio kun ortodoksismo
- 1501: En Vilno estis interkonsentita alianco de Litovio kun Ordeno de germanaj kavaliroj kontraŭ Grandprinclando Moskvo
- 1575: Imperiestro de mogola dinastio Jalaluddin Muhammad Akbar decide venkis bengalojn en batalo de Tukarai (nun en Okcidenta Bengalio)
- 1585: Elbląg subskribis komercan pakton kun angla Orienta Kompanio
- 1585: En Vicenza per premiero de Reĝo Edipo de Sofoklo malfermiĝis Teatro Olimpiko, konstruita laŭ planoj de Andrea Palladio
- 1613: Miĥail Fedoroviĉ Romanov iĝis caro de Rusio, tiel establinte la dinastion de Romanovoj
- 1638: Tridekjara milito: venko de protestanta armeo en batalo de Rheinfelden
- 1776: Usona Milito de Sendependeco: marista infanterio de Usono en sia unua batalo okupis Nasaŭon sur britaj Bahamoj
- 1795: Duklando Kuronio kaj Zemgalio estis enkorpigita al Rusia Imperio
- 1799: Rusa-turka sieĝo de Korfuo, okupata de francaj trupoj, komenciĝis
- 1812: Legio de Varsovia Duklando estis formita
- 1813: Okupata de 3 jaroj fare de britoj franca Gvadelupo estis por 15 monatoj cedita al Svedio
- 1831: Venko de la taĉmento de pola generalo Józef Dwernicki dum la novembra ribelo kontraŭ la Rusia Imperio en la batalo de Kurów
- 1845: Florido fariĝis la 27-a subŝtato de Usono.
- 1846: Aŭstra armeo sufokis polan ribelon de Libera Urbo Krakovo
- 1857: Francio kaj Britio deklaris militon al Ĉinio
- 1861: Rusia Imperio: imperiestro Aleksandro la 2-a nuligis servutecon
- 1871: Unua baloto al germana Reichstag okazis
- 1875: Parizo: prapremiero de la opero Carmen de Georges Bizet, laŭ la samtitola novelo de Prosper Mérimée
- 1875: Kanado: unua subtegmenta matĉo de glacihokeo okazis en Montrealo
- 1878: Bulgario proklamis sendependecon rezulte de la Traktato de Sankta-Stefano — la Rusa Imperio trudis ĝin al la Otomana Imperio kune kun agnosko de la sendependeco de Montenegro, Serbio kaj Rumanio, kaj akceptis starigon de sendependa Granda Bulgario
- 1892: Dispartigoj de Pollando-Litovio: rusia registaro malpermesis agadon de sekretaj litovaj kaj polaj lernejoj
- 1906: Germana astronomo August Kopff malkovris asteroidon Kroatio
- 1908: Komenco de inundo en Sanok
- 1912: Krakova episkopo Adam Stefan Sapieha ekregis diocezon de la Vavela Katedralo
- Unua mondmilito:
- 1921: Dua Pola Respubliko paktis kun Rumanio pri reciproka militista helpo kaze de atako flanke de Rusio
- 1923: Usona semajna revuo "Time" aperis
- 1924: Turkio: Mustafa Kemal Atatürk malfondis 1400-jaran kalifujon de la Otomana Imperio, kune kun la titolo de kalifo
- 1924: Reĝlando Italio aneksis liberan urbon Fiume post apenaŭ kvar jaroj da ekzisto
- 1929: Litovio: ornitologia stacio estis establita en la kabo Ventokastela angulo
- 1930: Unua soveta deporto de senposedigitaj kamparanaj familioj el Belorusio al Siberio
- 1931: Usona himno La stelplena standardo oficialiĝis
- 1932: Japana imperia armeo okupis Ŝanhajon
- 1938: Sauda Arabio: malkovro de nafto pere de farita unua ŝakto
- 1938: Pollando: malfermo de haveno en Władysławowo
- 1939: En Bombay Mahatma Gandhi komencis malsatstrikon en protesto kontraŭ aŭtokrata regado en Brita Hindio
- Dua mondmilito:
- 1940: Germana teroro en okupata Pollando: Provinco Vartlando: germanaj regopovoj konfiskis en Poznań ĝis la 3-a de marto ĉirkaŭ 8 mil polajn domojn kun preskaŭ 60 mil loĝejoj; germana polico pafekzekutis en Lodzo grandan grupon de judoj ("sanga ĵaŭdo"); germanaj regopovoj konfiskis en Poznań ĝis la 3-a de marto ĉirkaŭ 8 mil polajn domojn kun preskaŭ 60 mil loĝejoj; post la soveta invado en Pollandon NKVD nombris ĉiujn polajn oficirojn en sovetaj militkaptitejoj, inter 8 424 estis unu admiralo, 12 generaloj, 282 koloneloj, 555 majoroj, 1 507 kapitanoj, 2 kapitanoj de maristaro, 16 klerikoj kaj 6 049 leŭtenantoj, subleŭtenantoj kaj standardistoj
- 1941: Germana ĉefo de la distrikto Krakovo ordonis tuj krei judan kvartalon, geton en la urbo, kie ĝis la 20-a de marto translokiĝis sub minaco de mortpuno ĉirkaŭ 12 mil, kaj aŭtune pluaj 5 mil de ĉirkaŭaĵoj — unu el 5 la plej grandaj en Ĝenerala Gubernio; laŭ '"Danziger Vorposten" en Iława Pruska oni kondukis tra la stratoj 2 germanajn knabinojn kun razitaj kapoj kaj malhonoraj surskriboj, ĉar ili amike rilatis al poloj; Polaj Armitaj Fortoj en Okcidento: en Jerusalemo aperis unua en Proksima Oriento pola civila revuo - "Informa Bulteno de Polaj Militaj Rifuĝintoj en Proksima Oriento"; Brita Mararmeo sur Lofotoj detruis havenojn malliberigante 215 germanojn kaj 10 norvegojn - 300 volontule iris al Britio
- 1942: Operaco Reinhardt: germanoj mortigis per gaso en ekstermejo Chełmno ĉirkaŭ 3200 judojn de Żychlin; germana polico pendumis en Zduńska Wola 10 judojn kaj en distrikto Iłżecki 5 personojn; de enketa malliberejo Pawiak en Varsovio fuĝis 4 membroj de la Pola Rezistomovado (vicprezidanto de Varsovio kaj oficiroj); Heinrich Himmler ordonis subigi koncentrejojn al Ĉefa Administra Ekonomia Oficejo de SS por ke armea industrio povu pli facile utiligi laborforton de malliberuloj; ministro pri laboro en Tria Regno sendis instrukcion al regopovoj de Ĝenerala Gubernio kun rajtigo deporti ankaŭ infanojn en la aĝo de 13-15 jaroj; germana kaj litova polico arestis profesorojn kaj alumnojn de Animzorga Seminario de katolika eklezio en Vilno; Orienta Fronto: Ruĝa Armeo atakis en Rĵev-regiono kaj sturmis al Ĥolm; Pacifika Fronto: ne malpli ol 88 peronoj pereis rezulte de japana aeratako al aŭstralia urbo Broome
- 1943: Volinia masakro: ukraina kaj germana polico murdis en pola vilaĝo Borszczówka (proksime al nuna Rivno) 130 personojn, en tio 42 infanojn bruligante 31 domojn, kaj pafmortigis en Lidawka (samdistrikte) 104 personojn kun detruo de 29 agrikulturaj entreprenoj; Nacia Komitato de Poldevenaj Usonanoj duafoje turnis sin al prezidanto de Usono Franklin D. Roosevelt kun drama alvoko pri konservo de la tuta Pollando (unuafoje post kiam Usono aliĝis al la milito), pro antaŭsento, ke la plej granda minaco por Pollando ne estas Hitler kaj Stalin, sed Aliancanoj, kies feliĉa "vizio" de postmilita Eŭropo montriĝis malfavora al Mez-Orienta Eŭropo (por gajni prezidentan baloton li sekretigis decidojn de Teherana Konferenco pri Pollando)
- 1944: taĉmento de KB haltigis aŭtomobilon de Fuchs, anstataŭanto de Majdanek-komandanto, kiu estis likvidita kun 3 gestapanoj - venĝe en Kurów dum publika ekzekuto germanoj pendumis 48 soldatojn; al Koncentrejo Ravensbrück venis de Varsovio transporto kun 70 polinoj; en Romo komencis disaŭdigon funkciigita de germanoj pollingva radiostacio "Wanda", kiu intencis malfortigi moralon de polaj soldatoj batalantaj kontraŭ germanoj ĉe la itala fronto (kun ĝi kunlaboris 3 poloj kaj ukrainino); Aliancanoj bombis Romon; Italio: Fervoja akcidento de Balvano - pli ol 500 viktimoj; en Opština Kumanovo 3-a makedona sturma brigado kaptis ĉirkaŭ 30 ĉetnikojn, kiuj kaŝis sin en ĉi tiu regiono post disrompiĝo de ilia Vardar-Korpuso
- 1945: Ruĝa Armeo okupis Świdwin kaj Miastko; Delegito de Registaro por la Lando Jan Stanisław Jankowski depeŝis al polaj regopovoj en Londono, ke "de kelkaj tagoj komenciĝis en loko de nia restado arestoj kaj domaj embuskoj kun arestado de familioj kaj vizitantoj"; en vilaĝo Pawłokoma (apud Dynów, distrikto Rzeszów), polaj partizanaj taĉmentoj, reage al pli fruaj homforkaptoj kaj murdoj fare de Ukraina Ribela Armeo, venĝe pafmortigis nekonatan precize nombron de ukrainoj - enketo de Instituto pri Nacia Memoro konfirmis mortigon de ne malpli ol 109 personoj, inkluzive de virinoj kaj infanoj; Gestapo pafekzekutis en Büdingen 87 malliberulinojn, inkluzive de 36 polinoj; Finnlando deklaris militon kontraŭ la Tria Regno; ebriaj britaj aviadilistoj bombadis erare kvartalon de Hago - pereis 511 homoj, 200 vundiĝis kaj 30 mil perdis domon; unumonata batalo de Manilo finiĝis - usonaj-filipinaj trupoj venkis la japanajn, 100 mil civilaj viktimoj, la urbo plej damaĝita post detruo de Varsovio; Asocio de Profesoroj kaj Docentoj de Altlernejoj en Britio protestis kontraŭ voĉdonoj de la konferenco de Jalto, maljusta por Pollando; usona 4-a Armea Korpuso atakis marborde de Ligura maro; Okcidenta Fronto: en Loreno usona 576 regimento de infanterio okupis nekonkeritan ĝis nun parton de Forbach; en Vestfalio usona 1-a Armeo konkeris Grefrath, la 9-a Armeo atingis Moers kaj apud Walbeck (sudokcidente de Geldern) ligis interligitecon kun brita 30-a Armea Korpuso; Sudokcidenta Pacifiko: sur Luzono en Malnova Urbo de Manilo usona 14-a Armea Korpuso rompis japanan reziston
- 1945: Popola Pollando: eksa taĉmento de la Pola Enlanda Armeo frakasis komunistan malliberejon en Biała Podlaska
- 1945: Ses reprezentantoj de la Ligo de Arabaj Ŝtatoj subskribis regularon
- 1947: Supera Nacia Tribunalo en Varsovio anoncis verdikton en proceso de estintaj germanaj altranguloj ligitaj kun la pola ĉefurbo: Ludwig Fischer (guberniestro), Max Daume (komandanto de ĝendarmaro respondeca pri krimo de Wawer) kaj Josef Meisinger (kreinto de torturejo en la sidejo de Gestapo) estis kondamnitaj al mortpuno kaj Ludwig Leist al 8 jaroj de enprizonigo
- 1947: Malvarma milito: greka registaro turnis sin al Usono pri helpo en batalo kontraŭ komunistaj partizanoj
- 1948: Stalinismo: en komunista Regiona Militista Juĝejo en Varsovio komenciĝis proceso kontraŭ Witold Pilecki, unu el la plej grandaj polaj herooj de la dua mondmilito, konata de la Raportoj de Pilecki
- 1955: Elvis Presley unuan fojon aperis en televida muzika programo
- 1957: La 2-a Eŭrovido-Kantokonkurso okazis en Frankfurt am Main
- 1956: Karl-August Fagerholm la duan fojon iĝis ĉefministro de Finnlando
- 1959: Notaĵo de Ŝelepin estiĝis — ekzakte sekreta dokumento proponanta neniigon de 21 857 personaj dokumentujoj de polaj oficiroj, viktimoj de la soveta Masakro de Katyn
- 1960: Pola Popola Respubliko: Konsilantaro de Ministroj decidis pri establo de Nacia parko Wolin (Okcidentpomeria provinco)
- 1961: Hasano la 2-a kroniĝis kiel reĝo de Maroko
- 1961: Aleksio la 2-a eniris ortodoksisman monaĥejon en Sergijev Posad pere de novicado — estonta patriarko de la Rusa Ortodoksa Eklezio en la Triunia monaĥejo de Sergio el Radoneĵo
- 1962: Brita Antarkta Teritorio kreiĝis
- 1963: Korea Centra Dissenda Stacio ekfunciis en Nord-Koreio
- 1968: Vjetnama milito: batalo de Hue finiĝis
- 1969: Projekto Apollo: Kennedy Space Center lanĉis kosman flugon de Apollo 9 - kun testo de moduloj
- 1970: Pola milico subpremis vilaĝon en distrikto Sandomierski, kies loĝantoj kontraŭstaris al malkonstruo de eksterleĝe plukonstruita kapelo
- 1972: Cape Canaveral: NASA lanĉis kosmosondilon Pioneer 10 kun tabulo direktita al eksterteruloj
- 1973: Subskribo de la Vaŝingtona Speciprotekta Konvencio
- 1977: Internacia Pakto pri Civilaj kaj Politikaj Rajtoj kaj Internacia Pakto pri Ekonomiaj, Sociaj kaj Kulturaj Rajtoj estis ratifitaj de Pollando
- 1980: Pierre-Elliott Trudeau la duan fojon iĝis ĉeministro de Kanado
- 1981: Chun Doo-Hwan iĝis prezidento de Sudkoreio
- 1981: Pola generalo Wojciech Jaruzelski dum sia partopreno en la 26-a kunsido de la Komunista Partio de Sovetunio renkontiĝis en Moskvo kun sovetia ĉefministro, al kiu li transdonis "Informon pri preteco de la ŝtato por enkonduki militan staton"
- 1985: Ĉilio: Rezulte de tertremo en regiono de Valparaiso 177 personoj pereis kaj pli ol 2500 vundiĝis
- 1986: En Varsovio komenciĝis proceso kontraŭ gvidantoj de la Konfederacio de Sendependa Pollando
- 1991: Irako akceptis rezolucion 686 de la Konsilio pri Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj, pri daŭra armistico kaj liberigo de ĉiuj kidnapitaj militkaptitoj kaj civiluloj el Kuvajto
- 1991: En Los-Anĝeleso policanoj batis afro-usonanon Rodney King - ilia senkulpigo kaŭzis poste sangan tumulton
- Revolucioj de 1989:
- 1999: GNOME lanĉita - kadre de la projekto GNU
- 2002: Afganio: en Hindukuŝo pro tertremo pereis 150 personoj
- 2002: En nacia referendumo svisoj decidis aliĝi al Unuiĝintaj Nacioj
- 2003: Araba televidkanalo Al-Arabija ekfunkciis
- 2005: Usona riĉegulo kaj vojaĝisto Steve Fossett kiel solulo finis per aviadilo flugon ĉirkaŭ la mondo
- 2007: Adam Małysz gajnis en la japana Sapporo sian kvaran titolon de mondĉampiono pri skisaltado
- 2009: Germanio: konstruaĵo de la urba arkivo de Kolonjo kolapsis
- 2009: Internacia puna kortumo ordonis aresti prezidenton de Sudano Omar al-Baŝir, akuzitan pri inspirado al genocido en provinco Darfuro
- 2011: Essam Ŝaraf iĝis ĉefministro de Egiptio
- 2011: Libia enlanda milito: venko de ribelintoj en batalo de Brega
- 2012: Pollando: rezulte de fronta kolizio de du pasaĝeraj trajnoj apud Szczekociny 16 personoj pereis kaj 57 vundiĝis
- 2013: Pakistano: bomba atenco en Karaĉio mortigis ne malpli ol 45 personoj kaj 180 vundis
- 2016: Andrew Holness la duan fojon iĝis ĉefministro de Jamajko
- 2017: Nintendo enmarketigis hibridan videoludilon Nintendo Switch - la plej rapide vendata en Usono
- 2019: Kadre de Nacia Memortago pri "Anatemitaj Soldatoj" en 365 urboj de Pollando kaj kelkaj mondaj ĉefurboj okazis dimanĉa kuro "Lupo-spure", memore al la polaj Neflekseblaj Soldatoj - 75 mil kuristoj sur distanco de 1963 metroj
- 2020: Orienta Eŭropo: anonco de la unua kazo de kronvirusa malsano de 2019 en Ukrainio - sekvatage SARS-CoV-2 aperis en Pollando
- Invado de Rusio en Ukrainion:
- 2022: 8-a tago de la rusa agreso: Pasintan nokton kaj matene estis pripafataj Ĥarkivo, Ĉernihivo, Mikolajivo, Kievo - en Ĥarkiva provinco 34 civiluloj pereis, 285 estis vunditaj, en tio 10 infanoj, krome en vilaĝo Jakovlivka 3 personoj mortigitaj, 7 vunditaj; en Ĥarkiva Universitato 13 studentoj pereis post kiam rusia pafaĵo trafis studenthejmon; post moktomezo Telegram informis, ke Ĥersono kun 300 mil loĝantoj estis okupita, kaj ĉiuj trajnoj de oriento ĝis okcidento de la lando estos evakuaj (haltigita vendado de biletoj); en Ĉernihivo oni eksplodigis brulaĵ-bazon, 9 mortigitoj kaj 4 vunditoj pro atako al du lernejoj kaj domoj, sub ruboj oni krome trovis 22 kadavrojn; en Kieva provinco urbotipa loĝloko Borodianka preskaŭ niveligita kun la tero; prezidanto de Ukrainio informis, ke dum la unua semajno pereis ĉ. 9 000 rusiaj soldatoj kaj el eksterlando komencis alveni 16 mil volontuloj por defendi la patrujon; en Donecka provinco ukraina armeo pafalterigis rusan bombaviadilon SU-34, en Sumia provinco atingis ŝtatlimon; de Okcidenta Ukrainio komencita surpriza ofensivo de ukraina armeo direkte al Kievo, kiu rekonkeris la urbojn Buĉa kaj Hostomel, en Donecka provinco paffaligis rusian bombaviadilon SU-34, en Sumia provinco ĝi atingis ŝtatlimon;
- Mondreago: De la invadkomenco al Pollando alvenis pli ol 575 mil rifuĝintoj el Ukrainio — ĉi tage unuaj tataraj familioj alvenis al Bjalistoko, kiu suspendis kunlaboron kun Grodno, Kaliningrado kaj Pskovo; Internacia Paralimpika Komitato ekskludis rusiajn kaj belorusajn sportistojn, kiuj venis al Pekino por sekvatage partopreni la vintran olimpikon; Tvitero: rusia generalo estis mortigita en Ukrainio; konzernoj Volkswagen kaj Toyota suspendis sian fabrikan agadon en Rusio
- 2023: 373-a tago de la rusa agreso: Ĝis 7 personoj kreskis nombro de viktimoj en 5-etaĝa kolektiva loĝejo en Zaporiĵo, kiun trafis rusa raketo nokte de la pasinta tago — 10 personojn oni konsideras perdiĝintaj, 8 estis vunditaj, kaj 11 estis savitaj el ruinoj — Volodimir Zelenskij anoncis juĝistan kaj militistan respondon; ukraina juĝejo verdiktis 12 jarojn da mallibero por kaptita rusa piloto, kiu bombis radiostacion kaj televidstacion en Ĥarkivo; retiriĝanta ukraina armeo eksplodigis en Baĥmut fervojan ponton; apud Jenakijeve rusia ĉasaviadilo Su-34 estis trafita de artilerio; en Kupjansk ukrainoj evakuas familiojn kun infanoj, kaj malkapablulojn
- Mondreago: Ĉefino de defend-komisiono ĉe Bundestag indikis kulpon de Angela Merkel pro la daŭranta milito en Ukrainio — la decido de Germanio kaj Rusio pri bokado en 2008 de rapida akcepto de Ukrainio al NATO; Usono atribuis sankciojn al kelkaj rusiaj funkciuloj datrevene de la aresto de ĵurnalisto Vladimir Kara-Murza; firmao Apple suspendis garantian prizorgon de MacBook kaj iPad en Rusio
- 2023: Belorusa Nobel-premiito Ales Bjaljacki, fondinto de Vjasna arestita 14 monatojn pli frue, estis kondamnita de la belorusa reĝimo al 10 jaroj de severa malliberejo (kun du kunlaborintoj kaj defendantoj de homrajtoj)
- 1455: Johano la 2-a, reĝo de Portugalio sendinta terajn ekspediciojn al Barato kaj Etiopio (m. 1495)
- 1520: Matthias Flacius, kroata teologo, humanisto kaj reformisto, estro de gnesioluteranoj (m. 1575)
- 1537: Johann Hartmann, germana libropresisto kaj -eldonisto (m. 1607)
- 1589: Gisbertus Voetius, nederlanda kalvinisto, profesoro pri teologio kaj orientaj lingvoj en Universitato Utrecht (m. 1676)
- 1623: Johannes Rudbeckius, la Juna, sveda teologo superintendanto en Narva (m. 1667)
- 1709: Andreas Sigismund Marggraf, germana kemiisto ellaborinta i.a. novajn metodojn por estigo de fosforo, zinko, salpetro (m. 1782)
- 1746: Izabela Czartoryska, pola princino, verkistino kaj fondintino de la unua muzeo (m. 1835)
- 1756: William Godwin, angla politika filozofo, ĵurnalisto kaj roman-verkisto (m. 1836)
- 1793: Charles Sealsfield, aŭstra-usona verkisto (m. 1864)
- 1805: Jonas Furrer, prezidento de Svislando (m. 1861)
- 1823: Gyula Andrássy, ĉefministro de Hungario (m. 1890)
- 1823: Frigyes Pesty, hungara historiisto, membro de Hungara Scienca Akademio (m. 1889)
- 1831: George Pullman, usona industriisto kaj inventinto de dormvagono (m. 1897)
- 1841: John Murray, skot-kanada marbiologo kaj fondinto de la moderna oceanografio (m. 1914)
- 1845: Jan Micislaw Baudouin de Courtenay, pola lingvisto francdevena, universitata profesoro, de la unuaj jaroj en Katolika Universitato de Lublin, kreinto de la termino fonemo, konanto de Esperanto kaj artefaritaj lingvoj, vicprezidanto de la Delegacio por alpreno de la lingvo internacia (m. 1929)
- 1845: Georg Cantor, germana matematikisto, profesoro de Universitato Marteno Lutero, kreinto de aro-teorio, interesiĝanta pri mistikismo (m. 1918)
- 1847: Alexander Graham Bell, usona inventinto de la telefono (m. 1922)
- 1868: Alain, franca filozofo, ĵurnalisto, eseisto (m. 1951)
- 1877: Miklós Bródy, hungara dirigento, komponisto (m. 1949)
- 1887: Anton Acker, germana arkitekto kaj politikisto (m. 1933)
- 1882: Kazimierz Bartel, pola matematikisto, prezidanto de Pola Matematika Societo, plurfoja ĉefministro, lekciisto kaj rektoro de Lvova Universitato, murdita dum la masakro de Lvovaj Profesoroj (m. 1941)
- 1892: Zoltán Vécsey, hungara ĵurnalisto kaj redaktoro, ŝak-fakverkisto kaj pri geografio (m. 1984)
- 1893: József Rózsa, rumania hungara porjunulara verkisto (m. 1968)
- 1895: Ragnar Anton Kittil Frisch, norvega Nobelpremiita ekonomikisto (m. 1973)
- 1896: Viktória Diamandy, rumania hungara poetino, verkistino kaj dramistino (m. 1943)
- 1897: Sándor Kibédi, hungara poeto, tradukisto, redaktoro (m. 1941)
- 1898: Aenne Biermann, germana fotisto aŝkenazodevena (m. 1933)
- 1900: Okamoto Joŝicugu, japana instruisto, esperantologo, Esperanto-vortaristo, membro de Lingva Komitato, ĉefsekretario de Japana Esperanto-Instituto (m. 1956)
- 1901: Erzsébet Kádár, hungara verkistino kaj pentristino (m. 1946)
- 1914: Asger Jorn, dana artisto, kunfondinto de KOBRA, konata de Situaciista Internacio (m. 1973)
- 1916: Lajos Mesterházi, hungara verkisto kaj dramisto (m. 1979)
- 1920: James Doohan, kanada aktoro kaj voĉaktoro plej konata por sia rolo kiel Montgomery Scott en la televida kaj filma serioj Star Trek (m. 2005)
- 1925: Klemens Szaniawski, pola filozofo kaj logikisto, profesoro de Varsovia Universitato, soldato de Pola Enlanda Armeo, malliberulo de koncentrejoj Aŭŝvico kaj Mauthausen, aktivulo de Solidareco (m. 1990)
- 1927: Endre Zrínyi, rumania hungara muzeologo, arkeologo (m. 1998)
- 1928: Gudrun Pausewang, germana verkistino de porinfana literaturo (m. 2020)
- 1930: Heiner Geißler, germana juristo kaj politikisto (m. 2017)
- 1934: Jacek Kuroń, pola politikisto kaj historiisto (m. 2004)
- 1934: Tibor Tomcsányi, rumania hungara redaktoro (m. 2002)
- 1935: Csaba László, rumania hungara instruisto, fotisto (m. 2012)
- 1935: Ĵelju Ĵelev, bulgara filozofo, disidento, ricevinto de ok honordoktorecoj, unua prezidento (m. 2015)
- 1936: Zbigniew Musiał, pola filozofo, profesoro de Varsovia Universitato, kunlaboranta kun Bogusław Wolniewicz
- 1939: Sándor Magyari, hungara verkisto, ekonomikisto
- 1940: Zoltán Köntös-Szabó, rumania hungara/hungara verkisto
- 1940: Georgina Miklós Pataky, rumania hungara ĵurnalistino (m. 2014)
- 1943: Gizella Péterfy, hungara pentristino, skulptistino
- 1944: István Balázs, rumania hungara arkitekto
- 1946: Attila Vári, rumania hungara/hungara poeto, verkisto, filmisto
- 1944: László Vofkori, rumania hungara geografo (m. 2008)
- 1953: Balázs Béla Végh, rumania hungara literaturhistoriisto
- 1953: Zico, brazila futbalisto, membro de la brazila nacia teamo de futbalo
- 1955: Mária Schneller, rumania hungara pentristino
- 1966: Fernando Colunga, meksika aktoro, konata de telenoveloj Esmeralda, Reala amo, Soy Tu Dueña
- 1974: Zsolt Berszán, rumania hungara pentristo
- 1982: Jessica Biel, usona aktorino indiandevena, rolinta en vampira filmo Blade: Trinity kun esperanto-surprizoj
- 116: Aleksandro la 1-a, papo enkondukinta benitan akvon en la eklezio, martiro, sanktulo
- 532: Gvenoleo, franca abato, fondinto de la Abatejo Sankta-Gvenoleo de Landévennec, sanktulo de Bretonujo (n. ĉirkaŭ 460)
- 1033: Kunigunda de Luksemburgo, edzino de imperiestro Henriko la 2-a, sanktulino (n. ĉirkaŭ 980)
- 1111: Bohemundo de Tarent, normana kavaliro kaj krucmilitisto (n. ĉirkaŭ 1058)
- 1459: Ausias March, valencia poeto kaj mezepoka kavaliro (n. 1397)
- 1554: Johano Frederiko la Grandanima, saksia princo-elektisto (n. 1503)
- 1578: Sebastiano Venier, doĝo de Venecia respubliko, admiralo (n. 1496)
- 1589: Johannes Sturm, germana reformisto, fondinto de la Universitato de Strasburgo (n. 1507)
- 1605: Klemento la 8-a, papo liberiginta Apostolan Seĝon de la hispana dominado (n. 1535)
- 1616: Matthias de l'Obel, flandra botanikisto kaj persona kuracisto de francaj altranguloj (n. 1538)
- 1703: Robert Hooke, angla fizikisto, biologo, astronomo kaj eksperimentisto (n. 1635)
- 1706: Johann Pachelbel, germana komponisto, aŭtoro de fama kanono (n. 1653)
- 1707: Aŭrangzebo, gvidanto de la Mogola Imperio en Barato (n. 1618)
- 1708: Sigismondo Carlo Castelbarco, itala juristo kaj episkopo (n. 1661)
- 1765: William Stukeley, angla antikvaĵisto, anglikana pastro, pioniro de arkeologia priserĉado de prahistoriaj monumentoj de Stonehenge kaj Avebury, biografo de Isaac Newton, disvolviginto de druidismo (n. 1687)
- 1768: Nicola Porpora, itala komponisto de operoj kaj kantoinstruisto, kies plej fama disĉiplo estis Farinelli (n. 1686)
- 1769: Péter Bod, hungara verkisto, pastro kaj teologo studinta orientajn lingvojn (n. 1712)
- 1772: Johann Friedrich Löber, germana pentristo (n. 1708)
- 1797: Yves Joseph Kerguelen, bretona esploristo, franca maroficiro (n. 1734)
- 1815: József Mártonfi, hungara katolika episkopo, eklezia verkisto (n. 1746)
- 1858: József Bajza, hungara poeto, kritikisto kaj teatrestro (n. 1804)
- 1870: Friedrich Boie, germana juristo, ornitologo kaj entomologo (n. 1789)
- 1879: László Paál, hungara pentristo kreinta sub influo de Mihály Munkácsy (n. 1846)
- 1900: Ludwig Purtscheller, aŭstra instruisto kaj montogrimpisto (n. 1849)
- 1903: František Ladislav Rieger, ĉeĥa ekonomikisto kaj politikisto, kunkreinto de la ĉeĥa nacia renaskiĝo (n. 1818)
- 1906: József Koncz, hungara historiisto okupiĝinta pri Teleki-arkivo (n. 1829)
- 1906: Achille Motteau, franca-angla esperantisto (n. 1836)
- 1921: Elek Petri, hungara eklezia verkisto Bibliotradukisto (n. 1852)
- 1926: Julius Epstein, austra-hungara-juda pianisto (n. 1832)
- 1928: Hugo Koch, nederlanda inventisto, kontribuinto al konstruo de la ĉifrilo Enigma (n. 1870)
- 1932: Eugen d'Albert, germana komponisto kaj pianisto (n. 1864)
- 1939: Robert Poseck, germana arkitekto kaj entreprenisto (n. 1858)
- 1943: Franciŝak Aljaĥnoviĉ, belorusa verkisto kaj dramisto (n. 1883)
- 1952: Kálmán Vakarcs, hungara etnografo, kolektisto kaj instruisto de la hungara kaj latino (n. 1872)
- 1961: Paul Wittgenstein, usona-aŭstra pianisto, frato de Ludwig Wittgenstein (n. 1887)
- 1966: Andreas Rieser, aŭstra teologo, romkatolika pastro kaj viktimo de la naziismo (n. 1908)
- 1975: Therese Giehse, germana aktorino (n. 1898)
- 1975: László Németh, hungara verkisto kaj tradukisto, laŭreato de Kossuth-premio (n. 1901)
- 1982: Georges Perec, franca verkisto, eseisto, filmisto (n. 1936)
- 1983: Hergé, belga verkisto kaj ilustristo, aŭtoro de Tinĉjo, tradukita al 50 lingvoj kaj esperantigata (n. 1907)
- 1985: István Nemes, rumania hungara kuracisto kaj fakverkisto (n. 1928)
- 1987: Attila Szabó T., rumania hungara lingvisto (n. 1906)
- 1987: Hana Vítová, ĉeĥa filma kaj teatra aktorino (n. 1914)
- 1988: Henryk Szeryng, pola violonisto juddevena, poligloto (n. 1918)
- 1993: Albert Sabin, usona kuracisto pol-juddevena, inventinto de vakcino kontraŭ poliomjelito (n. 1906)
- 1994: Karel Kryl, ĉeĥa bardo kaj grafikisto (n. 1944)
- 1996: Marguerite Duras, franca verkistino, laŭreatino de Ora Palmo kaj Premio Goncourt (n. 1914)
- 2000: Toni Ortelli, itala montgrimpisto, dirigento kaj komponisto, aŭtoro de tre populara kanto (n. 1904)
- 2000: Otto Grünmandl, aŭstra verkisto kaj kabaredisto german-juddevena (n. 1924)
- 2003: Horst Buchholz, germana aktoro, konata de anglalingvaj filmoj kaj unu esperantigita (n. 1933)
- 2003: Gilbert Ledon, franca-brazila inĝeniero, eldonisto kaj verkisto, aŭtoro de Analoj de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo, redaktoro de "Liberecana Ligilo", edzo de Symilde Schenk Ledon (n. 1931)
- 2003: Symilde Schenk Ledon, brazila esperantistino, redaktorino de "La Lampiro", prezidantino de Brazila Esperanto-Ligo, sekretariino de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo kaj de Brazila Kongreso de Esperanto en 1933, edzino de Gilbert Ledon (n. 1926)
- 2007: Júlia Bereczky, hungara aktorino rolinta en la Ŝtata Hungara Teatro de Kluĵo (n. 1928)
- 2008: Giuseppe di Stefano, itala operkantisto (tenoro) (n. 1921)
- 2014: Lehel Lőrincz, rumania hungara skulptisto, grafikisto (n. 1933)
- 2016: Berta Cáceres, hondura lenkdevena medioprotekta aktivulino, murdita (n. 1973)
- 2017: René Préval, dufoja prezidento de Haitio (n. 1943)
- 2018: David Ogden Stiers, usona komikulo kaj aktoro (n. 1942)
- 2023: Oe Kenzaburo, japana verkisto (n. 1935)
La 3-a de marto estas (laŭ gregoria kalendaro):