germana matematikisto kaj la fondinto de aroteorio (1845–1918) From Wikipedia, the free encyclopedia
Georg Ferdinand Ludwig Philipp CANTOR [kantor] (naskiĝis la 3-an de marto 1845 en Peterburgo, Rusio; mortis la 6-an de januaro 1918 en Halle (Saale), Germanio) estis germana matematikisto. Li kreis la aro-teorion kaj la koncepton de transfiniaj nombroj.
Li rekonis, ke nefiniaj aroj povas havi malsimilajn grandecojn. Li distingis inter kalkuleblaj kaj nekalkuleblaj aroj kaj pruvis, ke la aro de ĉiuj racionalaj nombroj estas kalkulebla, sed la aro de reelaj nombroj estas nekalkulebla kaj do pli granda. La pruvo uzas lian faman "diagonalan argumenton". Antaŭ 1897, li jam malkovris multajn paradoksojn en la elementa teorio de aroj.
En la dua duono de sia vivo li suferis je multaj depresioj, kiuj malfaciligis al li labori kaj igis lin ofte iri al malsanulejo. Li publikigis pri literaturo kaj religio kaj evoluis sian koncepton de la absoluta nefinio (aŭ, pli trafe, absoluta malfinio), kiun li komparis kun Dio. Li malriĉiĝis dum la unua mondmilito kaj mortis en frenezulejo en 1918.
La nova matematiko de Cantor ne estis facile akceptita dum lia vivo. La moderna matematiko ĝenerale akceptas la verkon de Cantor kaj agnoskas ĝian grandegan gravecon.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.