La 31-a de aŭgusto estas la 243-a tago de la jaro (la 244-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 122 tagoj restas.
Je la 31-a de aŭgusto okazis, interalie:
- 1158: Alfonso la 8-a iĝis reĝo de Kastilio
- 1302: En Caltabellotta oni subskribis pactraktaton finantan la militon pri Sicilio inter reganto Frederiko la 2-a (el aragona dinastio) kaj anĵua dinastio
- 1314: Ĉefurbo de Norvegio estis translokigita de Bergen al Oslo
- 1422: Henriko la 6-a en la aĝo de 9 monatoj iĝis reĝo de Anglio
- 1790: Sange subpremita ribelo de soldatoj de garnizono en franca urbo Nancio
- 1794: Insurekcio de Kościuszko: en distrikto Kaliski ĉirkaŭ 300 kamparanoj armitaj per militaj falĉiloj kaj lancoj baris la vojon antaŭ prusa soldataro, kies tasko estis subteno de komunikado inter Konin kaj Kalisz - la ribelantoj estis forĵetitaj nur helpe de la uzo de artilerio
- 1808: En Bavario oni nuligis servutecon
- 1823 - Liberala Jartrio: post konkero de fortikaĵo Trocadero (Provinco Kadizo) de franca armeo, burĝa revolucio en Hispanio estis disbatita
- 1864: Usona Enlanda Milito: komenciĝis batalo de Jonesborough (Kantono Clayton)
- 1868: Bahaismo: profeto Bahá'u'lláh, fondinto de la Bahaa Kredo, ekzile alvenas al Akko (Palestino), kie li restos ĝis forpaso je la 29-a de majo 1892.
- 1871: Adolphe Thiers iĝis prezidento de Francio
- 1876: Abd-ul-Hamid la 2-a iĝis sultano de la Otomana Imperio
- 1886: Suda Karolino: Charleston estis preskaŭ tute detruita de tertremo
- 1888: Unua viktimo de seria murdisto Ĵakvo la Buĉisto mortis
- 1897: En Bazelo komenciĝis organizita de Theodor Herzl Unua Cionisma Kongreso, kie Monda Cionisma Organizaĵo fondiĝis; Thomas Alva Edison patentigis kinetoskopon, antaŭulo de kinprojekciilo
- 1907: La Granda Ludo: Rusia imperio kaj Unuiĝinta Reĝlando subskribis en Peterburgo angla-rusan interkonsenton pri influsferoj en Persio, Afganio kaj Tibeto — la Triopa Entento pligrandiĝis
- 1909: Paleontologio: en la kanada provinco Brita Kolumbio Charles Walcott malkovris Skistejon Burgess en la Roka Montaro
- 1913: Nederlanda futbala klubo PSV Eindhoven fondiĝis
- 1914: Unua Mondmilito en Francio: en Fremdulan Legion formiĝis Roto Nazdar el 250 ĉeĥoslovakaj volontuloj
- 1915: Unua Mondmilito: Germana armeo okupis Luckon; Akademia Senato de la Universitato de Karolo decidas, ke oni faru disciplinan esploron kontraŭ T. Masaryk pro liaj agoj kontraŭ monarkio
- 1918: Unua Mondmilito: Komenco de la batalo de Mont Saint-Quentin (Pikardio), sukcesa sturmo de Aŭstralia Korpuso dum la Ofensivo de Cent Tagaj ĉe la Okcidenta Fronto
- 1919: Nokte de la 30-a/31-a de aŭgusto Kievo estis liberigita de bolŝevikoj fare de la Unuiĝintaj Armitaj fortoj de Ukraina Popola Respubliko
- 1920: Soveta-Pola Milito: Pola-ukraina defendo de Zamość finita - komenco de pogromoj de judoj kunlaborantaj kun bolŝevikoj (detruo de vendejoj kun linĉado); Pola kavalerio venkis ĝis nun nevenkeblan kavalerian armeon de Budjonnij en la Batalo de Komarovo - la lasta el la ses plej grandaj kavaleriaj bataloj
- 1923: Itala okupo de Korfuo komenciĝis
- 1928: Proklamo de la Reĝlando Albanio
- 1929: En Hago finiĝis unua konferenco pri la Young-plano koncerne pagon de militaj reparacioj fare de Germanio
- 1932: Plena suna eklipso videbla en norda Kanado kaj en la usonaj subŝtatoj Vermonto, Nov-Hampŝiro, Majno kaj Masaĉuseco
- 1933: Dua Pola Respubliko: en vilaĝo Biskupin (distrikto Żnin) loka instruisto Walenty Szwajcer malkovris en apuda lago postrestaĵojn de antaŭslava setlejo
- 1935: Sovetunio: sovetunia ministo Aleksej Staĥanov plenumis 1475% de la normo elterigante 102 m³ da karbo — la rekordon superis nur aŭtune 2010 ukraina ministo Sergej Ŝemuk, kiu elterigis 170 tunojn
- 1939: Supera Soveto de Sovetunio ratifis Pakton Ribbentrop-Molotov, kies esenca parto, la sekreta aldona protokolo interalie koncernis la kvaran dispartigon de Pollando; Denova anonco de universala mobilizo en Pollando; posttagmeze Adolf Hitler subskribis plej sekretan ordonon ataki Pollandon venontan frumatenon kun provoko de Gliwice por krei pretekston al la invado en Pollandon kaj deturni la atenton de la Aliancanoj
- 1940: Germana okupado de Pollando: germanoj pafmortigis en Glinki (proksime al Sierpc) 42 personojn — unu el 615 amasaj ekzekutoj, dum kiuj estis murditaj plejparte 12 000 civiluloj; batalo de Anglio: en sia unua batalflugo polaj pilotoj de Skadro 303 pafalterigis 6 Messerschmitt
- 1942: Aranĝo T4: taĉmento de germana polico pafmortigis en Skawina 350 maljunajn kaj nekuraceble malsanajn judojn de kelkaj apudaj lokoj; en Luksemburgo komenciĝis ĝenerala striko kontraŭ germana okupado
- 1943: Pola Rezistomovado: Pola Enlanda Armeo bruligis stokejon kun miliono da litroj de benzino
- 1944: Ribelo de Varsovio: sensukcesa provo de ribelaj taĉmentoj trairi de Malnova Urbo al Mezurbo - frumatene mortfalis kaj vundiĝis ĉirkaŭ 300 soldatoj, trairis nur 60; en bombita Trairejo Simons pereis ĉirkaŭ 300 personoj, en tio 200 soldatoj; tute detruiĝis 6-etaĝa ŝtalbetona konstruaĵo, de kie oni defendis aliron al Malnova Urbo - saviĝintaj 50 soldatoj defendas la ruinojn; pro aeratako kontraŭ preĝejo al Sankta Kazimiro en Nova Urbo pli ol 1000 civiluloj pereis; Ruĝa Armeo konkeris Bukareŝton
- 1945: Honkongo: britoj transprenis havenajn instalaĵojn de japanoj; Ukrainio: Decido konstrui fabrikon de pontaj elementoj en Kremenĉuk; Liberala Partio de Aŭstralio fondiĝis
- 1947: Stalinismo: Komunista partio de Hungario gajnis elektojn
- 1948: Dua soveta okupado de Pollando: pintkunveno de la Pola Laborista Partio komenciĝis — kiel ĝenerala sekretario estas elektita B. Bierut, NKVD-agento, kiu anstataŭis W. Gomułka
- 1955: Arabaj-israelaj militoj: israelaj paraŝutistoj atakis instrutendaron de fedajinoj en Gaza Sektoro mortigante 72 personojn
- 1957: Federacio Malajzio sendependiĝis (de Brita imperio)
- 1958: Kubaj revoluciistoj fine konkeris tutan Sierra Maestra kaj prepariĝis por eliri al malaltaj regionoj de la lando
- 1962: Kun la disfalo de la Okcident-Hindia Konfederacio, Trinidado kaj Tobago iĝis sendependa (de Brita imperio)
- 1966: Israela parlamento Kneset translokiĝis al nova sidejo ĉe Rivat Ram en Jerusalemo
- 1968: En tertremo en Orienta Irano mortis ĉirkaŭ 12 mil personoj
- 1969: Bob Dylan aperis en sia unua festivala koncerto ekde 1966, kiun partoprenis 150.000 homoj
- 1978: Senspura malaperigo de irana ŝijaisma kleriko, teologo kaj politikisto Imamo Sajido Musa al-Sadr, kiu iris de Libano al Libio laŭ invito de Muamar Kadafi
- 1980: Pola aŭgusto: Subskribo de interkonsentoj de Gdańsk pri 21 postuloj, kiuj eniris la liston de Unesko – Memoro de la Mondo en 2003 (la interkonsentoj mem perdiĝis en misteraj cirkonstancoj); Dumonata ondo da strikoj finiĝas — ekde la strikoj de Lublin
- 1981: Okcidenta Germanio: membroj de germana organizo Frakcio de Ruĝa Armeo atakis usonan Aerbazon Ramstein
- 1982: Dum pacaj manifestacioj okazantaj en la milita stato en Pollando en preskaŭ 70 urboj, datrevene de la aŭgustaj interkonsentoj, tri manifestantoj estis mortigitaj en Lubin (aliaj interalie en Gdańsk, Kielce kaj Vroclavo)
- 1988: Varsovio: konfidenca renkonto de generalo Czesław Kiszczak kun gvidanto de "Solidareco" Lech Wałęsa - kondiĉo de interparoloj pri "ronda tablo", starigita de la registaro, estis fino de amasaj strikoj
- 1989: Revolucioj de 1989: Moldava lingvo estis deklarita ŝtata lingvo en Moldavio, kune kun uzo de la latina alfabeto
- 1990: Revolucioj de 1989: Germania reunuiĝo: en Okcidenta Berlino oni subskribis unuigan traktaton inter GDR kaj FRG, ratifitan de parlamentoj de ambaŭ ŝtatoj la 23-an de septembro 1990
- 1991: Disfalado de Sovetunio: Kirgizio kaj Uzbekio iĝis sendependaj
- 1993: Armitaj Fortoj de Rusia Federacio foriris de Litovio
- 1994: Lastaj rusiaj soldatoj forlasis Latvion kaj Germanion (post 49 jaroj, solenaĵo en berlina Treptower Park); kadre de pacprocezo Provizora irlanda respublika armeo deklaris plenan armisticon
- 1996: Rusio kaj la neagnoskita separisma ŝtato Iĉkerio subskribis pacan interkonsenton en Ĥasavjurt, fininte la Unuan Ĉeĉenian militon
- 1999: Petronas-turoj malfermiĝis en Kuala-Lumpuro - ĝis 2004 la plej altaj turdomoj en la mondo
- 2004: Ĉeĉena sinmortigintino eksplodigis bombon en la Metroo de Moskvo — mortis 10 personoj, 51 estis vunditaj
- 2005: Islando kaj Ferooj subskribis traktaton de Hoyvík pri libera komerco; rezulte de paniko sur ponto trans rivero Tigriso en Bagdado 1199 personoj pereis
- 2006: Oslo: post du jaroj oni reakiris ŝtelitajn de la Muzeo Munch bildojn Krio kaj Madono
- 2009: En Ĉeĥio oni retirigis moneron kun valoro de 50 haleroj; Armenio kaj Turkio, helpe de mediacio de Svislando, atingis interkonsenton pri starigo de diplomatiaj rilatoj
- 2014: Pola sportistino Anita Włodarczyk pere de rezulto 79,58 m fiksis en Berlino mondrekordon en martelĵeto
- 2015: Eŭropa migra krizo:
- 2016: Prezidentino Dilma Rousseff estis forigita de la posteno de prezidento de Brazilo
- 2022: Invado de Rusio en Ukrainion: laŭ brita defendministerio ukrainoj kelkloke ŝovis sude la frontlinion, de Donecka provinco 425 personoj estis evakuitaj; de la frua mateno gaso ĉesis flui per Nord Stream al Germanio (laŭ anonco ĝis la 4-a horo de la 3-a de septembro)
- 12: Kaligulo, imperiestro de la Romia Imperio (m. 41)
- 161: Komodo, imperiestro de Romio, kruela tirano, murdita, malbenita laŭ damnatio memoriae, rehabilita de Septimo Severo (m. 192)
- 1546: Daniel Adam z Veleslavína, ĉeĥa humanisto, libropresisto kaj tradukisto (m. 1599)
- 1569: Jahangir, imperiestro de Mogola Imperio (m. 1627)
- 1740: Johann Friedrich Oberlin, alzaca paroĥestro protestanta kaj sociala reformanto (m. 1826)
- 1786: Michel-Eugène Chevreul, franca kemiisto, direktoro de Nacia Muzeo de Natura Historio de Parizo (m. 1889)
- 1797: James Ferguson, skota astronomo kaj inĝeniero, konstruisto de Kanalo Erie (m. 1867)
- 1809: Oswald Heer, svisa geologo, entomologo, paleobotanikisto (m. 1883)
- 1811: Théophile Gautier, franca poeto, verkisto, artkritikisto, antaŭulo de Parnasa skolo (m. 1872)
- 1821: Hermann von Helmholtz, germana fizikisto, filozofo, fiziologo kaj kuracisto, kreinto de la principo de konservado de energio (m. 1894)
- 1834: Amilcare Ponchielli, itala komponisto kaj muzikpedagogo (m. 1886)
- 1837: Édouard Jean-Marie Stephan, franca astronomo, pioniro de mezurado de angula diametro de steloj, malkovrinto de la grupo de galaksioj Stephan-a Kvinopo (m. 1923)
- 1840: Ferdinand Fischer, germana politikisto kaj gastejestro (m. 1934)
- 1843: Georg von Hertling, germana filozofo kaj politikisto, kanceliero de Germana Imperiestra Regno kaj ĉefministro de Reĝlando Prusio (m. 1919)
- 1853: Aleksej Brusilov, rusa generalo de kavalerio, konata pro la Brusilov-ofensivo kaj siaj memuaroj (m. 1926)
- 1863: Sergej Miĥajloviĉ Prokudin-Gorskij, rusa pioniro de kolora fotografio (m. 1944)
- 1870: Maria Montessori, itala edukistino kaj pedagogo, konata de alternativa edukadmetodo Montesoria pedagogio (m. 1952)
- 1870: Victor Vlad Delamarina, rumana oficiro, verkisto, poeto (m. 1896)
- 1879: Alma Mahler, juda-aŭstra komponistino kaj pentristino (m. 1964)
- 1880: Vilhelmina, reĝino de Nederlando (m. 1962)
- 1899: Gizella-Erzsébet Berényi, rumania hungara studaĵverkistino (m. 1968)
- 1902: Géza Révész, hungara oficiro, ministro pri defendo, diplomato (m. 1977)
- 1907: Johannes Westen, nederlanda esperantisto, estrarano de Nederlanda Katolika Esperantista Ligo, kunlaboranto de "Espero Katolika" (m. 1970)
- 1907: Altiero Spinelli, itala politikisto, nomata patro de Eŭropa Unio (m. 1986)
- 1909: Katalin Kemény, hungara arthistoriistino, verkistino (m. 2004)
- 1911: József Szabó, rumania hungara biologo (m. 1996)
- 1912: Jan Piwnik, pola mutobskurulo, partizana komandanto de Pola Enlanda Armeo, mortfalinta (m. 1944)
- 1913: Pál Kenyeres, rumania hungara redaktoro, poeto, verkisto (m. 2004)
- 1919: Károly Kós, hungara etnografo, lekciisto en Universitato de Kluĵo (m. 1996)
- 1919: Amrita Pritam, barata verkistino kaj poetino verkanta en la panĝaba kaj hindia lingvoj (m. 2005)
- 1919: József Zsigmond, rumania hungara memuaristo, etnografo (m. 2001)
- 1923: Teréz Sebesi R., rumania hungara porinfana poetino (m. 1987)
- 1928: Georges Lagrange, franca metiisto, Esperanto-verkisto kaj tradukisto, kunlaboranto de Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (m. 2004)
- 1931: József Somai, rumania hungara ekonomikisto kaj redaktoro, sekretario de Romániai Magyar Demokrata Szövetség, la partio de hungaroj en Rumanio
- 1936: Otelo Saraiva de Carvalho, portugala revoluciulo (m. 2021)
- 1937: István Ferenczy, rumania hungara aktoro, profesoro (m. 2002)
- 1942: Pedro Solbes, hispana politikisto, membro de Eŭropa Komisiono (m. 2023)
- 1945: Van Morrison, nord-irlanda kantisto-kantoverkisto kaj instrumentisto, konata de Kantoverkista Famulejo
- 1946: Miĥael Lajtman, belorusa sciencisto-kabalisto, profesoro de ontologio kaj teorio de ekscio
- 1947: Somchai Wongsawat, taja advokato, ĉefministro de Tajlando
- 1949: Richard Gere, usona aktoro kaj produktoro, tibeta budhisto
- 1949: Julianna Imecs, rumania hungara inĝenierino, teknika tradukistino
- 1949: David Politzer, usona Nobelpremiita fizikisto okupiĝanta pri la teorio de fortaj nukleaj fortoj inter elementaj partikloj
- 1949: CHC Geiselhart, germana skulptisto, pentristo kaj presisto
- 1954: Robert Koĉarjan, prezidento de Montara Karabaĥo, prezidento de Armenio
- 1955: Filip Adwent, pola politikisto, eŭrodeputito (m. 2005)
- 1956: Tashiro Masashi, japana televidartisto
- 1956: Cai Yingwen, prezidentino de Tajvano kaj prezidantino de Demokratia Progresema Partio
- 1960: Csaba Kiss, hungara enscenigisto, dramisto
- 1966: Israela parlamento Kneset translokiĝis al nova sidejo ĉe Giv'at Ram en Jerusalemo
- 1969: Vladimir Perepelica, rusia kaj sovetia esperantisto, disĉiplo de Aleksandr Melnikov, kunorganizanto de Esperanto-klubo "Samideano" en Volĵskij, kunorganizanto de internacia festivalo Esperanto - Lingvo Arta, kaj de Sovetia Esperantista Junulara Tendaro
- 1985: Serena Rossi, itala aktorino kaj kantistino
- 2004: Mikalaj Lukaŝenka, filo de la prezidanto de Belorusio Aljaksandr Lukaŝenka
- 2017: Gabrielo de Svedio, filo de geprincoj Karolo Filipo de Svedio kaj Sofia de Svedio
- 577: Johano Skolastiko, patriarko de Konstantinopolo, sanktulo de ortodoksismo
- 651: Sankta Aidan, unua episkopo de Lindisfarne, Anglio
- 687: Eadric, reĝo de Kent, Anglio
- 731: Otomo-no Tabito, japana militisto kaj poeto (n. 665)
- 1158: Sanĉo la 3-a, reĝo de Kastilio (n. 1134)
- 1422: Henriko la 5-a, reĝo de Anglio (n. 1387)
- 1528: Matthias Grünewald, germana pentristo, arkitekto, inĝeniero (n. ĉirkaŭ 1480)
- 1592: Vilém z Rožmberka, ĉeĥa grafo (n. 1535)
- 1621: Guillaume du Vair, franca eseisto, politikisto kaj episkopo (n. 1556)
- 1654: Ole Worm, dana kuracisto, filozofo, antikvaĵisto, profesoro de la Universitato de Kopenhago (n. 1588)
- 1688: John Bunyan, angla kristana verkisto kontraŭstaranta al kvakerismo (n. 1628)
- 1723: Franz Anton Adolph von Wagensperg, episkopo de Seckau kaj Chiemsee
- 1724: Ludoviko la 1-a, reĝo de Hispanio (n. 1707)
- 1756: Franz Anton Ebner, aŭstra pentristo (n. ĉirkaŭ 1698)
- 1762: Momozono, imperiestro de Japanio (n. 1741)
- 1795: François-André Danican Philidor, franca ŝakisto, muzikisto kaj komponisto (n. 1726)
- 1807: Sámuel Andrád, hungara kuracisto, verkisto kaj anekdotkolektinto (n. 1751)
- 1811: Louis Antoine de Bougainville, franca admiralo kaj esploristo, unua franco kiu ĉirkaŭnavigis la mondon (n. 1729)
- 1814: Arthur Phillip, brita admiralo, guberniestro de Novsudkimrio, fondinto de setlejo iĝonta Sidnejo (n. 1738)
- 1829: Johann Heinrich Stobwasser, germana entreprenisto/fabrikanto de lakaĵoj (n. 1740)
- 1834: Karl Ludwig Harding, germana astronomo, malkovrinto de planeduma nebulozo NGC 7293 (n. 1765)
- 1867: Charles Baudelaire, franca verkisto kaj fipoeto, antaŭulo de simbolismo (n. 1821)
- 1890: Károly Szabó, hungara historiisto, bibliografo, profesoro (n. 1824)
- 1902: Imre Steindl, hungara arkitekto kaj profesoro (n. 1839)
- 1920: Wilhelm Wundt, germana psikologo, fiziologo kaj filozofo, patro de eksperimenta psikologio (n. 1832)
- 1927: Andranik Ozanjan, armena generalo, nacia heroo (n. 1865)
- 1931: József Somai, rumania hungara ekonomikisto kaj redaktoro, sekretario de Romániai Magyar Demokrata Szövetség, la partio de hungaroj en Rumanio (m. 2023)
- 1938: Gizella Kántor Ürmösi Károlyné, rumania hungara poetino (n. 1880)
- 1941: Marina Cvetajeva, rusia, soveta lirika poetino, verkistino kaj tradukistino (n. 1892)
- 1945: Stefan Banach, pola matematikisto, prezidanto de Pola Matematika Societo, reprezentanto de Lvova Skolo Matematika (n. 1892)
- 1948: Andrej Ĵdanov, sovetia politikisto (n. 1896)
- 1952: Waldemar Bonsels, germana verkisto kaj vojaĝisto (n. 1880)
- 1963: Georges Braque, franca pentristo, kunkreinto de kubismo (n. 1882)
- 1967: Ilja Ehrenburg, soveta poeto, verkisto kaj tradukisto (n. 1891)
- 1973: John Ford, usona kinreĝisoro (n. 1894)
- 1986: Henry Moore, brita skulptisto (n. 1898)
- 1986: Urho Kekkonen, finna atletikisto (altosalto), ĉefministro kaj prezidento de Finnlando (n. 1900)
- 1995: Gertrud Luckner, brita-germana ekonomikistino, membrino de malpermesita Germana katolika pacmovado, kontraŭnaziisma aktivulino, laborantino de Caritas Internationalis, malliberulino de koncentrejo Ravensbrück, justulino inter la nacioj (n. 1900)
- 1997: Diana Spencer, princino de Kimrio (n. 1961)
- 2002: Lionel Hampton, usona ĵazmuzikisto (n. 1928)
- 2005: Józef Rotblat, pola-brita nuklea fizikisto, Nobelpremiita pri paco (n. 1908)
- 2010: Vladimir Georgiev Ŝkodrov, bulgara astronomo, profesoro, malkovrinto de Apolona asteroido (n. 1930)
- 2012: Carlo Maria Martini, itala kardinalo, jezuito, ĉefepiskopo de Milano (n. 1927)
- 2013: Jerzy Fornal, pola aktoro kaj esperantisto (n. 1926)
- 2014: László Bura, rumania hungara lokhistoriisto, universitata profesoro (n. 1932)
- 2018: Luigi Luca Cavalli-Sforza, itala genetikisto pri biohistorio de la homaro pere de analizo al precipaj konsisteroj aplikataj al la geno-konsisto de popolaroj (n. 1922)
- 2019: Immanuel Wallerstein, usona sociologo kaj ekonomikhistoriisto, profesoro de Universitato Yale, prezidanto de Internacia Sociologia Asocio (n. 1930)
La 31-a de aŭgusto estas (laŭ gregoria kalendaro):