From Wikipedia, the free encyclopedia
La provinco Kadizo (hispane Cádiz [kAdis]) situas en suda parto de Hispanio en Andaluzio. Ĝi limas la provincojn Onubo (Huelva), Sevilo (Sevilla) kaj Malago (Málaga), la britan posedaĵon Ĝibraltaro, kaj Atlantikon. Ĝia ĉefurbo estas Kadizo (Cádiz).
Provinco Kadizo | |||
---|---|---|---|
Provinco | |||
Flago | Blazono | ||
Administra divido de Hispanio [+] | |||
Lando | Hispanio | ||
Ĉefurbo | Kadizo | ||
- koordinatoj | 37° N, 6° U (mapo)36.5-5.75 | ||
Plej alta punkto | El Torreón [+] | ||
- alteco | 1 654 msnm [+] | ||
Plej malalta punkto | marnivelo [+] | ||
- malalteco | 0 msnm [+] | ||
Akvokolektejo | 7 385 km² (738 500 ha) [+] | ||
Areo | 7 385 km² (738 500 ha) [+] | ||
Loĝantaro | 1 245 960 [+] (2021) | ||
Denseco | 168,71 loĝ./km² [+] [+] | ||
Guberniestro | Irene García (ekde ) |
||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
Poŝtkodo | 11 [+] | ||
ISO 3166-2 | ES-CA | ||
Provinco Kadizo | |||
Vikimedia Komunejo: Province of Cádiz [+] | |||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||
Geografie oni povas distingi kelkajn zonojn, norde la Sierra de los Alcornocales kaj Sierra de Grazalema (kie oni povas trovi arbaron de pinsapo, Natura Parko kaj Biosfera rezervejo), sude la plej loĝataj partoj, kie oni povas trovi du metropolajn areojn, tiun de Kadiza Golfeto kaj tiun de Ĝibraltara Kampo, kaj belegajn naturajn strandojn ĉe Tarifa kaj Kabo Trafalgar (ĉe kiu okazis la fama Batalo de Trafalgar) kaj kiu aktuale estas grava turismejo, tre ŝatata de veltabulistoj.
Gravaj urboj estas:
Multaj lokoj en la provinco havas la titolon "de la Frontera" (= "de la limo"). Ĝi devenas el la tempo de la "rekonkero" (reconquista) de la Iberia Duoninsulo de la maŭroj kaj signifas, ke iam la fronto de la konkerado estis ĉe tiu urbo.
Komarkoj estas:
La Golfo de Kadizo aŭ en hispana golfo de Cádiz estas golfo de la Atlantika Oceano en la marbordo de la sudokcidento de la Iberia Duoninsulo, kiu troviĝas inter la Kabo de Sankta Vincento, en Portugalio, kaj la Ĝibraltara Markolo, pro kio ĝiaj akvoj bordas la sudan marbordon de Algarve, de la provinco Onubo kaj la atlantikan marbordon de la provinco Kadizo.
Provinco Kadizo kun la samnoma ĉefurbo Kadizo |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.