La 23-a de marto estas la 82-a tago de la jaro (la 83-a en superjaroj) laŭ la gregoria kalendaro. 283 tagoj restas.
Je la 23-a de marto okazis, interalie:
- 625: Batalo de Uhudo: venko de beduenoj el Mekko kontraŭ islamanoj el Medino, komandataj de Mohamedo
- 752: Stefano la 2-a iĝis papo (mortis antaŭ konsekrado)
- 1153: En Konstanco subskribiĝis interkonsento inter papo Eŭgeno la 3-a kaj reĝo de Germanio Frederiko la 1-a, kiu estis ricevonta imperiestran kronon kontraŭ helpo en regigo de papo en Papa Ŝtato
- 1231: Unua mencio pri la pola urbo Zgierz
- 1324: Papo Johano la 22-a ekskomunikis la reĝon de Germanio Ludovikon la 4-a
- 1343: Angulŝtono estis metita sub konstruo de la nuntempa baziliko Mariapreĝejo en Gdańsk
- 1530: Hispana reĝo Karlo la 1-a transdonis Malton al la Malta Ordeno
- 1534: Peruo: Francisco Pizarro konkeris Kuskon
- 1609: Pola-sveda milto pri Livonio: venko de pola ŝiparo super la sveda en nokta marbatalo (23-a/24-a de marto) apud Salis
- 1613: Reĝo Sigismondo la 3-a Vasa kaj imperiestro Matiaso subskribis polan-aŭstran aliancon
- 1648: Francio kaj Nederlando disdividis la karibian insulon Sankta Marteno
- 1660: Rusa armeo komencis sieĝon de pola fortreso Lachowicze (Bresta regiono) — nevenkitan malgraŭ 4 kuratakoj ĝis fino de la pola-rusa milito
- 1708: Pretendanto al tronoj de Skotlando kaj Anglio James Francis Edward Stuart entreprenis sensukcesan provon albordiĝi al Skotlando kune kun franca ŝiparo
- 1749: Londona publiko forte aplaŭdis renovigitan oratorion Mesio de Georg Friedrich Händel
- 1766: 13 tagojn post la malpermeso porti ĉapelojn kaj longajn mantelojn fare de la ministro Leopoldo de Gregorio, markizo de Esquilache estiĝis la Madrida ĉapelribelo kontraŭ la hispana reĝo Karolo la 3-a. La ribelon ne sukcesis subpremi la trupoj. La reĝo devis fuĝi kaj maldungi Esquilache-n.
- 1768: Senato de Unua Pola Respubliko voĉdonis pri helpalvoko al la rusa armeo por subpremo de la Bara Konfederacio
- 1779: Malkovro kaj unua priskribo de galaksio M64, trovita en la Berenica Hararo
- 1801: Imperiestro de Rusio Paŭlo la 1-a estis murdita dum palaca puĉo en Sankt-Peterburgo (dum lia regado Rusia Imperio batalis kontraŭ konsekvencoj de la Franca Revolucio de 1789 kaj la Granda Armeo de Napoleono Bonaparte) — lin anstataŭis lia filo Aleksandro la 1-a
- 1821: Greka milito de sendependiĝo: grekaj ribelantoj liberigis Kalamata
- 1847: Granda incendio de Bukareŝto
- 1848: Dum la Marta revolucio Venecio proklamiĝis sendependa de la Aŭstra Imperio kaj deklaris sin respubliko sub ministroprezidanto Daniele Manin
- 1857: Unua lifto ekfunkciis en ĉiovendejo konstruita de Elisha Graves Otis
- 1861: Camillo Benso di Cavour iĝis unua ĉefministro de unuiĝinta Italio
- 1868: Per la subskribo de la fondodokumento (Organic Act) Universitato de Kalifornio establiĝis
- 1888: Kunveno de dek anglaj futbalkluboj okazis en Londono, kio kontribuis al estiĝo de Angla Futballigo
- 1889: Barata religia reformisto Mirza Ghulam Ahmad komencis novan islaman movadon - ahmadismo
- 1895: Antonio Cánovas del Castillo la sesan fojon iĝis ĉefministro de Hispanio
- 1900: Kreto: Arthur Evans komencis elfosadon de la labirinto en Knossos
- 1905: Ĉirkaŭ 1500 kretanoj, gvidataj de Eleftherios Venizelos, renkontiĝis en la vilaĝo Theriso por alvoki al unuiĝo de la insulo kun Grekio, komencante ribelon de Theriso
- 1908: Germana astronomo Max Wolf malkovris asteroidon Nestoro
- Unua mondmilito:
- 1919: Itala faŝismo komencita - Benito Mussolini fondis asociojn de ekssoldatoj
- 1920: En Bratislavo fondiĝis hungara-germana kristana socialista partio
- 1925: En Orientaj Limregionoj sovetaj flankatakantoj malarmigis polican gardejon kaj prirabis fervojan stacidomon en Lachowicze (Bresta regiono)
- 1926: Irlanda politika partio Soldatoj de Irlando fondiĝis
- 1927: Kontraŭkomunismo: polaj regopovoj eksterleĝigis komunistan partion Belorusa Kamparana-Laborista Hromada, helpatan de Sovetunio kaj financatan de Kominterno
- 1931: Unu el la plej influaj revoluciuloj de la hindia sendependiga movado Bhagat Singh kaj du aliaj estis ekzekutitaj de britaj regopovoj
- 1933: Belga astronomo Sylvain Arend malkovris asteroidon Varsovio
- 1935: Dua Pola Respubliko: Sejmo voĉdonis t.n. aprilan konstitucion, subskribitan monaton poste de prezidento Ignacy Mościcki
- 1937: Hispana Enlanda Milito: venko de respublikana armeo en batalo de Gvadalaharo
- 1939: Post anekso de litova Memel-regiono fare de Germanio en Pollando oni entreprenis alarman mobilizon - Armeo „Łódź” (Lodzo) kreiĝis, kies divizia generalo Juliusz Rómmel indikis defendpoziciojn laŭ la riveroj Warta kaj ĝia alfluo Widawka
- Dua Mondmilito:
- 1948: Interna milito en Brita mandato Palestino: en urbo Naharija araboj frakasis judan eskorton kun provizo por kibuco en Norda distrikto de Israelo - 47 personoj pereis
- 1950: Kune kun vivigo de fonda konvencio estiĝis Monda Organizaĵo pri Meteologio, kiu poste iĝis unu el Specialigitaj institucioj de Unuiĝintaj Nacioj
- 1952: Antoine Pinay fariĝis ĉefministro de Francio
- 1956: Pakistano kiel unua lando iĝis islama respubliko
- 1963: La 8-a Eŭrovido-Kantokonkurso okazis en Londono
- 1980: Ĉefepiskopo de Salvadoro Óscar Romero en sia fama prediko apelaciis al armitaj fortoj ĉesi mortigon de salvadoranoj - la sekvan tagon estis murdita
- 1982: Post armea puĉo en Gvatemalo generalo Efraín Ríos Montt iĝis prezidento
- 1985: Litovio: trezorejo de oraĵista arto estis malkovrita en Arkikatedralo Baziliko de Vilno
- 1987: Willy Brandt forlasis prezidantecon de Socialdemokratia Partio de Germanio
- 1998: Usona filmo Titanic de James Cameron akiris 11 oskarajn aprezojn
- 2000: Papo Johano Paŭlo la 2-a celebris meson en la sankta vespermanĝejo en Jerusalemo
- 2001: Premiero de aventura filmo bazita sur la romano de Henryk Sienkiewicz "Tra dezerto kaj praarbaro"
- 2001: Rusia kosmostacio Mir brulis en atmosfero super Suda Pacifiko, inter Aŭstralio kaj Ĉilio
- 2003: En duobla referendumo Slovenio decidis membriĝi al Eŭropa Unio kaj NATO - preskaŭ 90% estis favoraj koncerne EU kaj ĉ. 66% koncerne NATO-n
- 2009: Registaro kaj ribelantoj subskribis interkompreniĝon post 5-jara konflikto en provinco Nord-Kivuo en Demokratia Respubliko Kongo
- 2014: Pola skisaltisto Kamil Stoch venkis en ĝenerala klasifiko de la Mondpokalo pri skisaltado
- 2017: Eksplodo de incendio en la plej granda ukraina municio-deponejo, proksime al Balakia (Ĥarkiva provinco) - oni evakuis 20 000 loĝantojn kaj fermis flugospacon en radiuso de 50 km
- 2017: Muzeo de la Dua Mondmilito en Gdańsk malfermiĝis
- 2018: Francio: 25-jara maroka teroristo pafmortigis 4 kaj vundis 15 personojn en Karkasuno kaj Trèbes (Okcitanio), kaj pereis dum pafado kun polico
- 2020: Ukrainlingva Vikipedio atingis milionon da artikoloj
- 2021: Kontenerŝipo Ever Given blokis la Suezan Kanalon (ĝis la 29-a de marto)
- Invado de Rusio en Ukrainion:
- 2022: 28-tago de la rusa agreso: pasinttage ukraina armeo rebatis 7 atakojn de la malamiko kaj i.a. detruis 7 tankojn, 2 atakveturilojn de infanterio kaj paffaligis 17 aercelojn - ĉ. 100 rusiaj soldatoj estis mortigitaj; ukraina defend-ministerio informis ke belorusaj soldatoj ne volas batali kontraŭ Ukrainio; Volodimir Zelenskij informis ke dum interparolo kun papo Francisko invitis lin al Ukrainio; rusaj okupantoj de nuklea centralo en Ĉernobilo rabis kaj detruis laboratorion valoran 6 mln da eŭroj; direktoro de teatro en Ĥersono estis forkaptita de okupantoj; Sumio preskaŭ ĉirkaŭita, unu evakuo vojo al Poltavo; kuracistoj en la lasta malsanulejo en Mariupolo en keloj ĉe kandeloj kuracas pacientojn;
- Pollando forigas 45 rusajn diplomatojn, Belorusio ordonis al parto de ukrainaj diplomatoj forlasi la landon; TotalEnergies ne aĉetos de Rusio nafton kaj ties produktojn, Nestlé suspendas parton de sia agado; Putin: "neamikaj ŝtatoj" devas pripagi rusan gason en rubloj; britoj sendos al Ukraina Armeo 6 mil raketajn pafaĵojn kaj transdonos 25 mln da pundoj por helpi al soldatoj kaj pilotoj batalantaj kontraŭ rusoj; prezidanto de Ukrainio alvokis la tutan mondon por sekvataga protesto kontraŭ agado de Rusio, monatdatrevene de ties tutskala invado
- 2023: 393-a tago de la rusa agreso: Pasinttage rusia armeo faris 48 aeratakojn al celoj en Ukrainio, en la terorisma atako partoprenis i.a. 21 rusaj senpilotaj aviadiloj - en Kieva provinco desub ruinaĵoj de faka lernejo estis trovitaj korpoj de 9 personoj, en Zaporiĵo detruitaj aŭ damaĝitaj 300 loĝejoj en 14 loĝkonstruĵoj; Ĥersona provinco estis 54 fojojn pripafita per uzo de 319 pafaĵoj (Ĥersono 5-foje pripafita), en ĉirkaŭaĵoj de Baĥmut, pripafita 222 fojojn, okazis 35 bataletoj, ukrainaj soldatoj mortigis 107 rusojn kaj 137 vundis — laŭ usona konsilisto de Valerij Zaluĵnij lasttempe monate pereas ĉi tie ĉ. 25 mil rusiaj soldatoj; de la militkomenco armeaj juĝejoj en Rusio verdiktis pri 247 kazoj de dizerto kaj rifuzo plenumi ordonojn, 289 kazoj restas por esploro;
- Mondreago: laŭ rusaj regopovoj Memorial, esploranta komunistajn krimojn, okupiĝas pri "rehabilito de naziismo"; Hispanio aliĝis al interkonsento de EU pri aĉeto de municio por Ukrainio; Nederlando sendas kromajn 60 armeajn instruktorojn al Germanio (230 jam instruis ukraiajn soldatojn), en Pollando instruos 150 francoj; Ĉeĥio plilongigis sian decidon ne doni vizojn kaj permesojn por restado al belorusoj kaj rusoj ĝis fino de marto 2024; ludo pri la milito de Rusio kontraŭ Ukrainio „Death From Above” kreiĝas kiel simulilo de senpilota aviadilo, kies enspezo trafos al ukrainaj karitataj organizaĵoj; Se Andrzej Poczobut morgaŭ estos liberigita, postmorgaŭ limpasejo kun Belorusio estos malfermita - deklaris pola ministro Mariusz Kamiński okaze de la belorusa festo pri sendependeco; Kosovo aliĝis al usonaj sankcioj kontraŭ Grupo Wagner, kiu deportas loĝantojn de antaŭurboj de Baĥmut al Rusio; incendio en rusa fabriko de Jaroslavl, kie oni produktas interkontinentajn balistikajn misilojn
- 603: Pakalo la Granda, majaa reganto de Palenque (m. 683)
- 1430: Margareta de Anĵuo, edzino de Henriko la 6-a (Anglio) (m. 1482)
- 1501: Pietro Andrea Mattioli, itala kuracisto kaj botanikisto (m. 1577)
- 1597: Miklós Mikó, hungara bienulo, memuaristo (m. 1668)
- 1599: Thomas Selle, germana eklezimuzikisto de baroko (m. 1663)
- 1638: Frederik Ruysch, nederlanda botanikisto, kirurgo, anatomo kaj zoologo, konata de anatomia konservado de organoj kaj histoj (m. 1731)
- 1749: Pierre-Simon Laplace, franca matematikisto, astronomo, geodeziisto kaj fizikisto, kunkreinto de probablokalkulo (m. 1827)
- 1814: Gertrudis Gómez de Avellaneda, kuba-hispana verkistino de romantikismo (m. 1873)
- 1822: Ignacy Łukasiewicz, pola farmaciisto, konstruinto de kerosena lampo kaj de la unua naftorafinejo, ligita kun Ĉekarpata provinco, pioniro de nafto-industrio en Eŭropo (m. 1882)
- 1822: Justus Wilhelm Lyra, germana filologo, teologo kaj komponisto (m. 1882)
- 1829: Norman Robert Pogson, angla astronomo, direktoro de la observatorio de Madraso (m. 1891)
- 1831: Wilhelm Sauer, germana orgenkonstruisto de romantikismo (m. 1916)
- 1845: Sándor Ajtai Kovách, hungara kuracisto, universitata profesoro (m. 1917)
- 1848: Lopes Trovão, brazila historiisto, oratoro, kuracisto, ĵurnalisto kaj politikisto (m. 1925)
- 1848: Gábor Téglás, hungara arkeologo, membro de Hungara Scienca Akademio (m. 1916)
- 1857: Gabriel Delanne, franca spiritisto, unu el spertuloj pri spiritismo (m. 1926)
- 1864: Sándor Simonyi-Semadam, ĉefministro de Hungario (m. 1946)
- 1869: Calouste Gulbenkian, armena naftokomercisto kaj filantropo (m. 1955)
- 1869: Emilio Aguinaldo, filipina politikisto, prezidanto de Filipina Revolucia Registaro (m. 1964)
- 1879: Jenő Basa, hungara pentristo, kies pentraĵoj estas en Újpest (m. 1909)
- 1881: Roger Martin du Gard, franca Nobelpremiita verkisto, konata de romana ciklo (m. 1958)
- 1882: Emmy Noether, germana matematikistino kontribuinta al ringa teorio kaj algebra strukturo (m. 1935)
- 1883: Róbert Meszlényi, hungara muzikkritikisto kaj komponisto (m. 1946)
- 1884: Joseph Grove Boxhall, brita maristo, la kvara oficiro sur Titanic (m. 1967)
- 1886: Emil Fey, aŭstra politikisto kaj favoranto de Esperanto (m. 1938)
- 1886: Zmitrok Bjadulja, belorusa verkisto kaj poeto, poligloto (m. 1941)
- 1887: Juan Gris, hispana pentristo, reprezentanto de kubismo (m. 1927)
- 1887: Josef Čapek, ĉeĥa verkisto kaj pentristo, frato de Karel Čapek (m. 1945)
- 1895: Győző Murányi, hungara juristo kaj fakverkisto (m. 1979)
- 1897: Béla Hamvas, hungara verkisto kaj filozofo (m. 1968)
- 1902: Sándor Mohy, rumania hungara pentristo (m. 2001)
- 1904: Lajos Tamás, hungara lingvisto, akademiano (m. 1984)
- 1905: Lale Andersen, germana aktorino kaj kantistino (m. 1972)
- 1907: Daniel Bovet, itala Nobelpremiita farmakologo okupiĝinta pri kuraciloj kontraŭ Parkinsona malsano kaj alergio, denaska esperantisto, filo de Pierre Bovet (m. 1992)
- 1909: Hugo Aufderbeck, germana romkatolika episkopo (m. 1981)
- 1910: Kurosawa Akira, japana reĝisoro, scenaristo kaj produktoro, reĝisorinta Sagaon pri Ĵudo, Ebrian anĝelon kaj Sep samurajojn (m. 1998)
- 1912: Wernher von Braun, germana konstrukciisto trudlaboriginta malliberulojn por produkti balistikajn misilojn V-2, patro de la usona kosma programo (m. 1977)
- 1922: Werner Lang, germana aŭtomobilkonstruisto, konata de Trabant-modelo (m. 2013)
- 1923: Károly Vécsei, rumania hungara historiisto, scienca esploristo, universitata profesoro
- 1928: Tamás Deák, hungara verkisto (m. 1986)
- 1931: Jerzy Krzysztoń, pola prozisto, dramisto, raportisto kaj tradukisto vivanta en Barato kaj Ugando (m. 1982)
- 1931: Árpád Bényi, hungara pentristo, grafikisto (m. 2006)
- 1932: István Várhegyi, rumania hungara, germana politika sciencisto
- 1933: Adolf Haslinger, aŭstra germanisto kaj literaturhistoriisto
- 1935: András Seres, rumania hungara etnografo (m. 1992)
- 1940: Viktar Kazko, soveta, belorusa verkisto verkanta beloruse kaj ruse
- 1941: József Utassy, hungara poeto kaj tradukisto (m. 2010)
- 1945: Franco Battiato, itala kantisto, kantverkisto, pentristo, reĝisoro kaj esoterulo
- 1951: László József Molnár, hungara pentristo, diplomito de Teatroarta Universitato sekcio Szentgyörgyi István
- 1954: Zsolt Székely, rumania hungara arkeologo, filo de Zoltán Székely
- 1956: José Manuel Durão Barroso, ĉefministro de Portugalio, prezidanto de la Eŭropa Komisiono
- 1956: József Novák, rumania hungara dizajnisto, heraldikisto
- 1957: Lucio Gutiérrez, militisto kaj prezidento de Ekvadoro
- 1958: Pekka Haavisto, finna politikisto de la Verda Partio
- 1972: Judith Godrèche, franca aktorino, rolinta en filmigita romano Ferdydurke kaj pri Albert Schweitzer
- 1975: Stefan Möller, germana juristo kaj politikisto
- 1976: István Csillag, rumania hungara grafikisto
- 1976: Keri Russell, usona aktorino kaj dancistino
- 1991: Andrea Erika Bokor, rumania hungara aktorino
- 1103: Odo la 1-a, burgonja duko (n. ĉirkaŭ 1058)
- 1369: Pedro la 1-a, reĝo de Kastilio kaj Leono (n. 1334)
- 1555: Julio la 3-a, papo, mecenato de arto (n. 1487)
- 1589: Marcin Kromer, pola humanisto, historiisto, verkisto, muzikteoriisto, kronikisto, diplomatia reprezentanto de la Pola Respubliko en Papa Ŝtato (n. 1512)
- 1606: Justus Lipsius, flandra humanisto kaj filologo, kontribuinta al nov-stoikismo (n. 1547)
- 1667: Ferenc Wesselényi, hungara magnato kaj palatino, militisto kaj politikisto (n. 1605)
- 1680: Nicolas Fouquet, ministro pri financoj de Francio (n. 1615)
- 1711: Bernhard Michael Mandl ĉeha-aŭstra skulptisto (n. ĉirkaŭ 1660)
- 1724: Mihály Almási Gergely, hungara unitarista episkopo, eklezia verkisto (n. 1654)
- 1740: Olaus Rudbeckius, la Juna, sveda anatomo, esploristo, naturalisto, botanikisto, ornitologo kaj profesoro de medicino (n. 1660)
- 1748: Johann Gottfried Walther, germana komponisto kaj muzikteoriisto (n. 1684)
- 1750: Sámuel Mikoviny, hungara matematikisto, inĝeniero, kartografo (n. 1686)
- 1801: Paŭlo la 1-a, imperiestro de Rusio (n. 1754)
- 1819: August von Kotzebue, germana dramverkisto, murdita, esperantigata de Leopold Elb (n. 1761)
- 1842: Stendhal (Marie-Henri Beyle), franca verkisto, aŭtoro de la romano La Ruĝo kaj la Nigro (n. 1783)
- 1849: Andrés Manuel del Río, hispana kemiisto kaj naturalisto malkovrinta vanadion (n. 1764)
- 1869: Albert Methfessel, germana komponisto kaj dirigento (n. 1785)
- 1872: Leberecht Uhlich, germana teologo, liberpensulo (n. 1799)
- 1878: Ernst Keil, germana eldonisto, konata de la gazeto "Die Gartenlaube" (n. 1816)
- 1902: Kálmán Tisza, hungara polikisto, ministeriprezidanto (n. 1830)
- 1910: Félix Tournachon Nadar, franca verkisto, ĵurnalisto, literaturisto, desegnisto, aerŝipisto kaj fotisto de konindaj samtempuloj (n. 1820)
- 1923: Hovhannes Tumanjan, armena poeto, tradukisto kaj verkisto, pacigisto dum la armena-tataraj masakroj, helpanta al rifuĝintoj el Armena Genocido ekloĝi en Eĉmiadzin (n. 1869)
- 1931: Bhagat Singh, barata socialisto kaj anarkiisto, heroo de la hindia sendependiga movado, ekzekutita (n. 1907)
- 1941: Árpád Balázs, hungara policano kaj kantkomponisto (n. 1874)
- 1941: Ivan Truŝ, ukraina pentristo (n. 1869)
- 1946: Gilbert Newton Lewis, usona fizika kemiisto, aŭtoro de la nocio fotono kaj teorio de kovalenta ligo (n. 1875)
- 1946: Arthur Ponsonby, brita nobelo, politikisto kaj pacisto, konata de la citaĵo Se la milito eksplodas, la vero estas unua viktimo (n. 1871)
- 1947: Lajos Bérczy, hungara verkisto kaj publicisto (n. 1874)
- 1948: Nikolaj Berdjajev, rusa kristana filozofo, ortodoksisma pensisto, aŭtoro de pli ol 40 libroj kaj kelkcent artikoloj, kies La fontoj kaj esenco de rusa komunismo oni esperantigis (n. 1874)
- 1950: Emmanuel Mounier, franca filozofo, kunlaboranto de franca rezistado, personisto kritikanta totalismon kaj individuismon (n. 1905)
- 1953: Raoul Dufy, franca pentristo faŭvista kaj kubista (n. 1877)
- 1957: Andrzej Wróblewski, pola pentristo kaj pedagogo, laboranto de publika universitato pri belartoj en Krakovo, konata de bildar-ciklo Pafmortigoj ligita kun la germana okupado, kiu inspiris polan bardon Jacek Kaczmarski al samtitola verko (n. 1927)
- 1958: Florian Znaniecki, pola filozofo kaj sociologo, reprezentanto de kontraŭpozitivisma sociologio, aŭtoro de fama verko Pola kamparano en Eŭropo kaj Ameriko, kunfondinto de Pola Scienca Societo Eksterlande (n. 1882)
- 1964: Peter Lorre, usona aktoro kaj reĝisoro, konata de la filmo M (n. 1904)
- 1981: Atanas D. Atanasov, bulgara gimnazia instruisto, fondinto de Esperanto-grupo ĉe Sofia Universitato, redaktanto de "Bulgara Esperantisto", prezidanto de Bulgara Esperanto-Asocio, ĉefkunlaboranto de la Enciklopedio de Esperanto, vortaristo, tradukisto, prezidanto de la Akademio de Esperanto (n. 1892)
- 1981: György Komoróczy, hungara historiisto, arkivisto kaj verkisto (n. 1909)
- 1985: Zoot Sims, usona ĵaza muzikisto kaj saksofonisto ludanta kun konataj muzikbandoj (n. 1925)
- 1990: Lajos Vajda, rumania hungara historiisto (n. 1926)
- 1991: Elisaveta Bagrjana, bulgara poetino kaj tradukistino (n. 1893)
- 1992: Friedrich August von Hayek, aŭstria Nobelpremiita ekonomikisto de la Aŭstria skolo de ekonomiko (n. 1899)
- 1993: Hans Werner Richter, germana verkisto, fondinto kaj estro de Gruppe 47 (n. 1908)
- 1994: Giulietta Masina, itala filma kaj teatra aktorino (n. 1921)
- 1994: Günter Behm-Blancke, germana prahistoriisto kaj muzeulo (n. 1912)
- 2007: Attila Kaszás, hungara aktoro kaj kantisto (n.1960)
- 2009: Paweł Wieczorkiewicz, pola historiisto, sovetologo, profesoro de homa scienco, kontraŭulo de politika ĝusteco (n. 1948)
- 2011: Elizabeth Taylor, brita-usona aktorino (n. 1932)
- 2012: Chico Anysio, brazila aktoro kaj humuristo (n. 1931)
- 2013: Boris Berezovskij, soveta, rusia entreprenisto kaj politikisto, matematikisto, membro-korespondanto de la Rusia Akademio de Sciencoj, elmigrinta al Britio (n. 1946)
- 2014: Geraldo Mattos, brazila filologo, aktivulo de rozkrucismo, Esperanto-poeto, prezidanto de la Akademio de Esperanto, honora membro de Kolombia Esperanto-Ligo, kunlaboranto de "Monato", tradukisto, esperantologo (n. 1931)
- 2014: Adolfo Suárez, hispana juristo, gvidanto de la Unio de Demokrata Centro kaj de Demokratia kaj Socia Centro, ĉefministro de Hispanio (n. 1932)
- 2015: Lee Kuan Yew, unua ĉefministro de Singapuro (n. 1923)
- 2015: Lajos Molnár, hungara otorinolaringologo, politikisto, ministro, parlamentano (n. 1946)
- 2020: Júlia Sigmond, hungara pupaktorino, Esperanto-verkisto, premiata ĉe la Belartaj Konkursoj de UEA, ĉefredaktorino de la revuo "Bazaro", kunlaborantino de "Monato", mortinta kun sia edzo Sen Rodin pro kronvirusa malsano (n. 1929)
- 2021: Hana Hegerová, ĉeĥoslovaka kantistino kaj aktorino (n. 1931)
- 2022: Madeleine Albright, usona ministrino de eksteraj rilatoj (n. 1937)
La 23-a de marto estas (laŭ gregoria kalendaro):