Remove ads
From Wikipedia, the free encyclopedia
Justus LIPSIUS (1547-1606) (Overijse, Duklando Brabanto, en la 18-a de Oktobro 1547 - Loveno, en la 23-a de Marto 1606)[1] estis flandra humanisto kaj filologo. Li estas rigardita kiel unu el la plej renomaj erudiciuloj de la 16-a jarcento, kaj oni rajtas aserti ke li kreis veran beletristikan triumviraron kune kun Joseph Justus Scaliger (1540-1609) kaj Isaac Casaubon (1559-1614).
Justus Lipsius | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 18-an de oktobro 1547 en Overijse | ||||
Morto | 23-an de marto 1606 (58-jaraĝa) en Loveno | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Lingvoj | latina vd | ||||
Loĝloko | Leiden vd | ||||
Ŝtataneco | Hispana Nederlando vd | ||||
Alma mater | Malnova universitato de Loveno Katolika universitato de Loveno vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | gramatikisto filologo humanisto universitata instruisto klasikisto historiisto filozofo verkisto vd | ||||
Laborkampo | Lingvoscienco vd | ||||
Aktiva en | Jena • Leiden • Loveno vd | ||||
Aktiva dum | 1562–1606 vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | De Constantia vd | ||||
| |||||
Filozofo | |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li studis kun la jezuitoj en Kolonjo, kiuj konfirmis lian pasion por la klasika literaturo kaj latina kaj greka. En 1579, li ekis instrui historion en la ĵus kreita Universitato de Lejdeno. En sia vivofino li estis profesoro pri latina en la Universitato de Loveno. Lipsius lernigis en la universitatoj de Jena, Lejdeno kaj Loveno. Li estis aŭtoro de serio da verkoj, kies celo intencis revigliĝi la malnovan filozofan ĉenon konatan kiel Stoikismo, sub la formo akordigebla kun la kristanismo, prenante kiel eka modelo la verkon de la filozofo Lucius Annaeus Seneca. La plej grava el tiuj verkoj estis "De constantia" (Pri la konstanteco).
Lia nova formo de stoikismo influis grandan nombron da siaj intelektaj samtempuloj, kaj donis lokon al iu movado konata kiel nov-stoikismo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.