Remove ads
From Wikipedia, the free encyclopedia
Norman Robert Pogson (naskiĝis la 23-an de marto 1829 en Nottingham, mortis la 23-an de junio 1891 en Madraso) estis brita astronomo
Norman Robert Pogson | |
---|---|
Persona informo | |
Nomo | Norman Robert Pogson |
Dato de naskiĝo | 23-a de marto 1829 |
Naskiĝloko | Nottingham |
Dato de morto | 23-a de junio 1891 |
Mortoloko | Madraso |
Aĝo je morto | 62 |
Okupoj kaj profesioj | |
Okupo | astronomo |
Geografio | |
Ŝtato | Britio |
Familio | |
Infano | Vera, Isis Pogson [+] |
Ceteraj informoj | |
Honorigo | Premio Lalande [+] |
Portalo pri Homoj | |
Aĝa de nur 18 jaroj li jam estis kalkulinta la orbitojn de du kometoj.
En 1851 li iĝis helpanto en la observatorio Radcliff de Oksfordo. En 1860 li iris en Baraton por iĝi direktoro de la observatorio de Madraso (nun, Ĉenajo). Tie li komponis la katalogon de Madras de 1105 steloj. Li malkovris ankaŭ tie kvin asteroidojn kaj ses variantajn stelojn.
En 1868 kaj 1871, li partoprenis al la ekspedicioj por la observo de sunaj eklipsoj en Barato.
Li restis estro de la observatorio de Madraso dum tridek jaroj, ĝis sia morto. Dum lia kariero li malkovris entute 8 asteroidojn kaj 21 variantajn stelojn.
Lia ĉefa kontribuaĵo al scienco estis rimarki, ke en la sistemo de videbla magnitudo eltrovita de la greka astronomo Hiparko, la steloj de unua magnitudo estis centope pli brilaj ol tiuj de sesa magnitudo. Li sugestis en 1856 fari ke la malsupreniro de unu magnitudo kongruu kun supreniro de brilo de la kvina radiko de 100 aŭ, ke malpligrandiĝo de la magnitudo je 1 unuo signifu pligrandiĝon de kvanto da lumo je 1001/5 ~= 2,512 fojoj[1].
Li estis ano de la Royal Astronomical Society (Reĝa Astronomia Societo).
Oni donis lian nomon al:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.