asteroido From Wikipedia, the free encyclopedia
87 Sylvia estas unu el plej granda asteroidoj de la asteroida zono. Ĝi estas la unua asteroido konata pro havo de pluraj lunoj.
87 Sylvia | |
asteroido | |
astronomia simbolo | |
Bildo per adaptiva optiko montranta 87 Sylvia kaj ĝiajn lunetojn Romulon kaj Remon | |
asteroido | |
---|---|
Oficiala nomo | 86 Sylvia |
Aliaj nomoj | A909 GA |
Astronomia simbolo | vd |
Nomita laŭ | Rhea Silvia vd |
Malkovro | |
Malkovrinto | Norman Robert Pogson |
Dato de malkovro | 16-a de majo 1866 |
Loko de malkovro | Madraso nun, Ĉenajo (Barato) |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | asteroida zono ekstera ĉefzono vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
522,137 Gm (3,490 AU) 480,594 Gm (3,213 AU) 563,679 Gm (3,768 AU) |
Discentreco | 0,080 |
Meza anomaliangulo | 352,763° |
Klinangulo | 10,855° |
Periodo | 2 381,697 tagoj (6,52 jaroj) |
Meza cirkulrapido | 15,94 km/s |
Longitudo de suprenira nodo |
86,452° |
Argum. de periapsido | 266,195° |
Naturaj satelitoj | Romulo kaj Remo |
Fizikaj ecoj | |
Dimensioj Diametro |
384 × 262 × 232 km[1] 260 km |
Maso - Denso - Surfaca falakcelo - Liberiga rapido |
(1,48 ± 0,06) × 1019 kg[1] (1 210 ± 130) kg/m3[1] 0,0729 m/s² 0,1379 km/s |
Rotacia periodo | 0,2160 tago (5,1836 horoj) |
Aksa kliniteco | 29,1° |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Surfaca temperaturo - Maksimuma |
~ 151 K 223 K |
Geometria albedo | 0,0435 |
Observaj ecoj | |
Spektroklaso | X |
Absoluta magnitudo | 6,9 |
Videbla magnitudo | 12,87 vd |
Ĝi estis malkovrita la 16-an de majo 1866 en la observatorio de Madraso (nun, en Ĉenajo, Barato) de la brita astronomo Norman Robert Pogson.[2]
Ĝi ricevis la nomon de "Sylvia":
87 Sylvia estas tre malhela. Ĝiaj satelitoj permesis mezuri precize ĝiajn mason kaj denson. Ĝia malgranda denso indikas ke la asteroido estus tre porhava, kaj komponiĝus el de 25 % ĝis 60 % da malpleno, tio, kio pensigas pri rubamaso.
87 Sylvia havas longigitan formon kaj rapidan rotacion. La rotacia akso estas la pli malgranda akso[3] de ĝia elipsoida formo, klinita de 29,1° (± 0,5).
Ĝi estas ano de la Cibela grupo.
87 Sylvia estas la unua konata asteroido havanta almenaŭ du satelitojn. Ili ricevis la nomojn de Romulo kaj Remo, ĝemelaj filoj de Rhea Silvia, kaj mitaj fondintoj de Romo.
Tiuj ĉi estis verŝajne kreitaj pro alfrapo, kaj eblas, ke ekzistus aliaj satelitoj, tro malgrandaj por esti nuntempe malkovritaj. Ambaŭ satelitoj aspektas orbiti, laŭ tio, kion ni povas vidi, en la sama orbita ebeno, proksima de tiu de la ekvatoro de 87 Sylvia, kaj kun malgranda discentreco.
Romulo estas la plej ekstera satelito, unue malkovrita, la 18-an de februaro 2001 de Michael E. Brown kaj Jean-Luc Margot per la teleskopo Keck II de la observatorio W.M. Keck de Mauna Kea. Ĝi ricevis la provizoran nomon de S/2001 (87) 1[4][5].
Ĝi havas dimension de 10,8 ± 5,6 km, orbitas en preskaŭ cirkla orbito je 1351,35 ± 0,01 km de la centra korpo en orbita periodo de 3,654 ± 0,024 tagoj (87,696 horoj).
Oni ne konfuzu ĝin kun la asteroido 10386 Romulo (aŭ 10386 Romulus)
Remo estas la plej interna satelito, due malkovrita, la 9-an de aŭgusto 2005 de Franck Marchis (de la Universitato de Kalifornio ĉe Berkeley) kaj Pascal Descamps, Daniel Hestroffer kaj Jérome Berthier (de la Observatorio de Parizo) per la teleskopoj de la Very Large Telescope de la Eŭropa suda observatorio. Ĝi ricevis la provizoran nomon de S/2004 (87) 1[6].
Ĝi havas dimension de 10,6 ± 1,6 km, orbitas je 701,64 ± 0,02 km de la centra korpo kaj ĝia orbita periodo estas 1,373 ± 0,01 tago (32,952 horoj).
Oni ne konfuzu ĝin kun la asteroido 9137 Remo
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.