La 20-a de oktobro estas la 293-a tago de la jaro (la 294-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 72 tagoj restas.
Je la 20-a de oktobro okazis, interalie:
- 1097: Unua krucmilito: krucmilitantoj komencis sieĝi Antioĥion
- 1314: Ludoviko la 4-a iĝis reĝo de Germanio
- 1349: Papo Klemento la 6-a malpermesis, sub minaco de anatemo, procesion de skurĝiĝantoj
- 1401: Apud Hamburgo sur Elba insulo oni senkapigis 70 Vitalienbröder kune kun Klaus Störtebeker
- 1448: Dua batalo de Kosovo (proksime al Priŝtino) finiĝis - hungara armeo de János Hunyadi estis frakasita de taĉmentoj de la turka sultano Murado la 2-a
- 1506: Sigismondo la Maljuna iĝis Grandduko de Litovio
- 1548: Bolivio: La-Pazo fondiĝis
- 1568: En Nord-Pacifiko oni malkovris Vejkinsulon
- 1595: Pola armeo venkis la tataran en batalo de Cecora (Distrikto Iași)
- 1600: En batalo en Valaĥio pola militisto Jan Zamoyski supervenkis Mikaelon de Valaĥio
- 1650: Kristina kroniĝis kiel reĝino de Svedio
- 1655: En Kėdainiai litova hetmano Janusz Radziwiłł rompis polan-litovan union, inter Grandprinclando Litovio kaj Krono de la Regno de Pollando, subskribante pakton kun Svedio
- 1696: Dumao de bojaroj decidis pri konstruo de maraj ŝipoj, kion oni konsideras tagon de la fondiĝo de la Rusa Mararmeo
- 1714: Abatejo Westminster: Georgo la 1-a iĝis reĝo de Britio kaj Irlando
- 1728: Incendio de Kopenhago - 28% de la urbo bruliĝis, 20% de la loĝantoj restis sen tegmento super la kapo
- 1740: Maria Tereza de Aŭstrio transprenis heredaĵon de habsburgoj, kio estis militkazo por sukceda milito
- 1803: Usona senato ratifis traktaton pri vendo de Luiziano de Francio
- 1805: Batalo de Ulm finiĝas per venko de la franca Granda Armeo kontraŭ Aŭstria imperio
- 1820: Kongreso de Opava komenciĝis, kie renkontiĝis regantoj de Sankta Alianco
- 1827: Greka milito de sendependiĝo: venko de brita-franca-rusa ŝiparo super la turka-egipta en marbatalo de Navarino (Peloponezo, Ionia Maro, Piloso) — lasta pli granda batalo de velŝipoj, dum kiu mara potenco de la Otomana imperio estis rompita
- 1860: En Varsovio okazis kunsido de monarkoj por interalie kontraŭbatali sendependecajn movadojn, dum kiu renkontiĝis rusa imperiestro Aleksandro la 2-a, aŭstra imperiestro Francisko Jozefo la 1-a kaj tronheredonto Vilhelmo de Prusio
- 1880: Moskva Nikulin cirko en Cvetnoj Bulvardo ekfunkciis
- 1883: Pacifika Milito: Peruo kaj Ĉilio subskribis pactraktaton
- 1905: Istanbulo: sportklubo Galatasaray fondiĝis
- Unua Mondmilito
- 1919: Ŝtatestro de Pollando Józef Piłsudski solene malfermis Ministan Akademion en Krakovo
- 1920: Dum belorusa konferenco en Rigo sub la gvidado de Vaclau Lastouski, kreiĝis bloko de belorusaj partioj por batali por sendependa kaj nedividebla Belorusio
- 1920: En Rumanio komenciĝas ĝenerala striko de proletaro, en kiu partoprenas ĉirkaŭ 400 000 dungitoj - ĝi ampleksis ĉiujn branĉojn de industrio kaj transporto kaj estis la unua en la tuta lando (20-28 oktobro)
- 1929: Dua Pola Respubliko: en Grodno oni inaŭguris monumenton al Eliza Orzeszkowa
- 1930: Brita ministro pri kolonioj Sidney Webb nome de registaro publikigis t.n. duan Blankan Libron, kiu limigis nombron de judaj elmigrintoj al Palestino
- 1932: Sovetunio: Kamĉatka kaj Amura provincoj estis kreitaj
- 1933: Pollando: Nisko ricevis urborajton
- 1935: Ĉinio: Longa Marŝado finiĝis post kiam Popola Liberiga Armeo kaj ĉinaj komunistoj atingis Janan - la komunista armeo, fuĝante de armita Kuomintango de Ĉiang Kai-ŝek, perdis ĉ. 50% de sia soldataro
- 1935: Kalmuka ASSR fondiĝis
- 1938: Komunista Partio de Ĉeĥoslovakio estis malpermesita
- Dua Mondmilito
- 1939: en la historia provinco Wielkopolska (Grandpolujo) kadre de Operaco Tannenberg komenciĝis unuaj amasaj publikaj ekzekutoj de la pola "gvidanta tavolo"; Aranĝo T4: unuo de SS "Einmann" pafmortigis 149 personojn, en tio 116 pacientojn de malsanulejo; en Tczew germanoj pafmortigis 23 pastrojn de Pelplin, en Poniec pafmortigis ties vicurbestron, en Śrem estis pafmortigita pastro; papo Pio la 12-a anoncis enciklikon Summi Pontificatus pri la homa solidareco kaj totalisma ŝtato
- 1940: Pola Rezistomovado: En Varsovio centra revuo de organizaĵo Polska Niepodległa (Pollando Sendependa) apelaciis pri interkonsento de redakcioj aperigi diversajn semajnrevuojn en laŭvicaj tagoj de la semajno
- 1941: Germanoj establis vilaĝan geton en pola komunumo Kowale Pańskie (distrikto Turecki); germanoj venĝe pafmortigis en Kragujevac de la 20/21-an de oktobro 2800-5000 serbojn; nokte de la 20-a/21-a de oktobro Bomba Korpuso de RAF atakis Wilhelmshaven, Bremenon kaj Emden
- 1942: taĉmentoj de Wehrmacht, polico kaj ĝendarmaro kadre de kontraŭpartizana operaco pafmortigis en regiono de Sokołów Podlaski 12 partizanojn kaj 60 civilulojn; en Grodno germanoj pafmortigis 25 ostaĝojn, en distrikto Opatów 13 judojn kaj en Poznań mortpunis 10 polojn; Batalo de Atlantiko: brita aviadilo sinkigis per profundaj bomboj sudokcidente de Irlando germanan submarŝipon U-216 kun la tuta 45-membra skipo
- 1943: apud Stalowa Wola germanoj pafmortigis 25 polojn pro mortigo de unu el ili, kaj en Krakovo samkiale okazigis surstrate la unuan publikan ekzekuton de 20 personoj el gestapa malliberejo; Orienta Fronto: direktivo de la Ruĝa Armeo pri alinomigo de la frontoj: Kalinina al 1-a Balta, Balta al la 2-a Balta, Centra al Belorusa, Voroneĵa al 1-a Ukraina, Stepa al 2-a Ukraina, Sud-Okcidenta al 3-a Ukraina, Suda al 4-a Ukraina; nokte de la 20-a/21-a de oktobro soveta aviado atakis fervojajn nodojn en Kieva provinco kaj stacidomon en Nikopol, RAF atakis Leipzig
- 1944: En koncentrejo Aŭŝvico estis malliberigitaj 110 knabinoj malpli ol 14 jaraj; en distrikto Lublin soveta armea juĝejo en vilaĝo Niedrzwica kondamnis, en ĉeesto de alvenigitaj loĝantoj, al mortpuno 4 soldatojn de la Pola Enlanda Armeo; Gestapo okazigis montran proceson i.a. de germana kontraŭfaŝisma socialdemokrato Julius Leber, ligita kun la atenco de la 20-a de julio 1944; Ruĝa Armeo kaj Jugoslavaj Partizanoj okupis Beogradon; usona armeo algrundiĝis al filipina insulo Lejteo; fervojlinia trafiko inter Rigo kaj Moskvo refunkciigita; en Hungario trupoj de 2-a Ukraina Fronto okupis Debrecen
- 1945: Tutlanda referendumo konfirmis la intencon de Mongolio resti sendependa ŝtato
- 1945: Virinoj en Francio ricevas la rajton voĉdoni en elektoj
- 1946: Partio de la Sendependeco de Porto-Riko fondiĝis
- 1947: Stalinismo: gvidanto de popola partio Stanisław Mikołajczyk sekrete forlasis Pollandon
- 1947: Belorusa SSR (Sovetunio): regiona Dramteatro en Grodno malfermiĝis
- 1947: Flago de la Unuiĝintaj Nacioj oficialiĝis
- 1947: Kontraŭkomunismo: Komitato pri Kontraŭusona Aktiveco komencis enketadon rilate al Holivudo
- 1948: Unua araba-israela milito: batalo de Be'er Ŝeba komenciĝis
- 1950: Esoterismo: en Brazilo estis fondita Spiritisma Federacio
- 1957: Chorzów: en elimina matĉo al Futbala Mondpokalo Pollando venkis Sovetunion 2:1
- 1959: Rádio e Televisão de Portugal membriĝis al Eŭropa Unio de Radio kaj Televido
- 1962: Ĉin-barata Milito pri ŝtatlimoj eksplodis
- 1967: En Kalifornio oni unuafoje filmis mitan beston Saskvaĉo
- 1968: Meksikurbo: dum Somera Olimpiko 1968 usonano Richard Fosbury inventis dorsan altosalton gajninte la oran medalon
- 1970: Terorismo: komunisma terorisma movado Ruĝaj Brigadoj estis fondita en Italio
- 1972: Vatikanaj regopovoj informis ambasadoron Kazimierz Papee, reprezentantan polan registaron en ekzilo pri tio, ke Apostola Seĝo konsideras lian mision finita
- 1973: Aŭstralio: malfermo de la Operejo de Sidnejo
- 1976: 16-aĝa Diego Armando Maradona debutis en Argentinos Juniors
- 1980: Grekio revenis al NATO
- 1981: Terorismo: palestinaj teroristoj de Nigra septembro eksplodigis bombon en kaŝita kamiono apud la Nederlanda Sinagogo en Antverpeno pro kio 4 personoj mortis kaj 95 vundiĝis
- 1986: Jicĥak Ŝamir la duan fojon iĝis ĉefministro de Israelo
- 1999: Oni trovis frostiĝintan mamuton
- 2004: Lanĉo de Ubuntu 4.10, nomita Warty Warthog
- 2004: Susilo Bambang Yudhoyono iĝis prezidento de Indonezio
- 2004: Ĉefministro de Libano Rafik Hariri demisiis pro siriaj premoj
- 2011: Eŭska Aŭtonoma Komunumo: ETA proklamis finon de armita batalado
- 2011: Libia revolucio: Muamar Kadafi estis murdita apud Sirto, nelonge post lia aresto fare de rebelintoj
- 2013: Reganta Kristan-Socia Popola Partio de ĉefministro Jean-Claude Juncker gajnis antaŭtempan parlamentan baloton en Luksemburgo
- 2014: Joko Widodo iĝis prezidento de Indonezio
- 2014: Kontraŭislama organizaĵo PEGIDA ekfunkciis en Germanio
- 2018: De Gviana kosmodromo estis lanĉita raketo kun eŭropa-japana kosmosondilo, destinita al esploro de Merkuro
- Invado de Rusio en Ukrainion:
- 2023: Pollando: en Lublin okazis memorigo de 6 000 poloj, forveturigitaj de soveta okupanto aŭtune 1944 el Lublinio
- 1463: Aleksandro Achillini, itala filozofo kaj anatomo (m. 1512)
- 1554: Bálint Balassi, hungara poeto (m. 1594)
- 1616: Thomas Bartholin, dana kuracisto, anatomo, matematikisto kaj teologo, malkovrinto de limfa sistemo (m. 1680)
- 1632: Christopher Wren, angla arkitekto, fondinto de la Reĝa Societo de Londono (m. 1723)
- 1659: Friedrich Weise, germana paroĥestro, filozofo kaj teologo, profesoro (m. 1735)
- 1677: Stanisław Leszczyński, pola filozofo kaj verkisto, reĝo de la Respubliko de Ambaŭ Nacioj kaj duko de Loreno kaj Duklando Bar (m. 1766)
- 1690: Thomas Bartholin, dana juristo (m. 1737)
- 1714: Christoph Anton von Migazzi, germana kardinalo, diplomato, ĉefepiskopo de Vieno (m. 1803)
- 1740: Isabelle de Charrière, nederlanda verkistino (m. 1805)
- 1747: François Barthélemy, franca ministro kaj diplomato (m. 1830)
- 1784: Lord Palmerston, ĉefministro de Unuiĝinta Reĝlando (m. 1865)
- 1802: Ernst Wilhelm Hengstenberg, germana teologo (m. 1868)
- 1806: George Newbold Lawrence, usona negocisto kaj amatora ornitologo (m. 1895)
- 1809: Mihály Horváth, hungara historiisto, episkopo, ministro (m. 1878)
- 1812: Cyprián Lelek, ĉeĥa katolika pastro, pedagogo, aganto por nacia renaskiĝo en Silezio (m. 1883)
- 1819: Báb, irana religiulo, komercisto el Ŝirazo, profeto fondinta babismon (m. 1850)
- 1820: Lajos Kazinczy, hungara honvedgeneralo (m. 1849)
- 1832: Anton Romako, aŭstra pentristo (m. 1889)
- 1839: Julius Hopf, germana juristo (m. 1886)
- 1840: János Böckh, hungara geologo kaj inĝeniero (m. 1909)
- 1854: Móric Szilasi, hungara lingvisto kaj profesoro (m. 1905)
- 1854: Arthur Rimbaud, franca poeto (m. 1891)
- 1855: Wilhelm Knappe, germana juristo kaj etnologo (m. 1910)
- 1859: John Dewey, usona filozofo kaj pedagogia reformisto, pensisto de progresema eduko, kunfondinto de pragmatismo (m. 1952)
- 1866: Kazimierz Twardowski, pola filozofo (m. 1938)
- 1874: Charles Ives, usona asekuristo kaj komponisto (m. 1954)
- 1878: Lajos Barta, hungara verkisto, dramisto, ĵurnalisto kaj profesoro (m. 1964)
- 1878: Andrés Piñó Alegret, hispana advokato, kunfondinto de la Internacia Societo de Esperantistaj Juristoj, kunlaboranto de "La Suno Hispana" kaj de la Enciklopedio de Esperanto (m. nekonata)
- 1881: Áron Antal, hungara instruisto, verkisto (m. 1966)
- 1882: Béla Lugosi, hungara aktoro (m. 1956)
- 1891: James Chadwick, angla Nobelpremiita fizikisto, malkovrinto de neŭtrono, partoprenanto de la Projekto Manhattan (m. 1974)
- 1892: Eoin O'Duffy, irlanda militisto kaj politikisto (m. 1944)
- 1905: Edmund Fethke, pola inĝeniero-eldonisto, tradukisto, kun sia frato Jean Forge intervjuis plurajn famulojn kiel Wacław Sieroszewski aŭ Kazimierz Bein, ilia Esperanto-lernanto estis Kola Ajayi, kuneldonanto kaj kontribuanto de "Esperanto Triumfonta" kaj "Literatura Mondo", korektisto de klasikaĵoj de la pola literaturo, aktivulo de Pola Esperanto-Asocio kontribuinta al reapero de esperantlingvaj disaŭdigaĵoj en Pola Radio (m. 1980)
- 1906: Ludwig Bieler, aŭstra kaj irlanda klasika filologo (m. 1981)
- 1917: Tadeusz Nowakowski, pola katolika pastro, Esperanto-lernanto de Mieczysław Sygnarski, tradukisto, partoprenanto de IKUE-kongresoj, konata de liturgiaj predikoj dum E-mesoj, kunlaboranta i.a. kun "Espero Katolika" kaj "Dio Benu" (m. 2001)
- 1917: Stéphane Hessel, franca diplomato (m. 2013)
- 1920: István Kovács, rumania hungara trejnisto (m. 1995)
- 1923: Otfried Preussler, germana verkisto (m. 2013)
- 1927: Oskar Pastior, rumanuja verkisto germanlingva kaj betonteknikisto (m. 2006)
- 1931: Hana Hegerová, ĉeĥoslovaka kantistino kaj aktorino (m. 2021)
- 1938: István Szilágyi, rumania hungara verkisto, redaktoro (m. 2024)
- 1946: Elfriede Jelinek, aŭstra Nobelpremiita verkistino
- 1947: Csaba Miklósi-Sikes, rumania hungara arthistoriisto (m.2023)
- 1948: Éva Máthé, rumania hungara ĵurnalistino, redaktorino
- 1951: François Randin, svisa filmisto kaj esperantisto fondinta filmkompanion Nandir
- 1955: Magdalena Tulli, pola verkistino kaj tradukistino
- 1957: Éva Debreceni, rumania hungara verkistino, poetino (m. 2011)
- 1958: Viggo Mortensen, usona aktoro, fotisto, pentristo kaj poeto
- 1961: David Gaines, usona orkestra komponisto uzanta Esperanton, honora prezidanto de Muzika Esperanto-Ligo
- 1964: Kamala Harris, vicprezidento de Usono
- 1967: Éva Megyes-Lábadi, rumania hungara pupaktorino, reĝisorino
- 1971: Snoop Dogg, usona rep-kantisto
- 1971: Dannii Minogue, aŭstralia kantisto, komponistino kaj aktorino
- 740: Acca, anglosaksa episkopo, katolika sanktulo
- 1139: Henriko la Fiera, duko de Bavario kaj Saksio
- 1187: Urbano la 3-a, papo
- 1401: Klaus Störtebeker, germana pirato, gvidanto de Vitalienbröder (n. ĉirkaŭ 1360)
- 1439: Ambrogio Traversari, itala humanisto, presbitero, teologo, kaj ĝenerala prioro de la Kamaldula Ordeno (n. 1386)
- 1740: Karolo la 6-a, imperiestro de Sankta Romia Imperio (n. 1685)
- 1796: Gábor Dayka, hungara poeto (n. 1769)
- 1842: Grace Darling, angla heroino kiu helpis savi homojn post ŝiprompiĝo (n. 1815)
- 1872: Friedrich Welwitsch, aŭstra esploristo de Afriko, botanikisto, malkovrinto de velviĉio (n. 1806)
- 1890: Richard Francis Burton, angla soldato, diplomato, lingvisto, verkisto, orientalisto, vojaĝisto kaj esploristo (n. 1821)
- 1896: Félix Tisserand, franca astronomo (n. 1845)
- 1913: Daniel David Palmer, usona spiritisto, fondinto de kiropraktiko (n. 1845)
- 1918: Henrik Gelger, hungara komercisto, redaktoro de Esperanto-gazetoj, poeto, tradukisto (n. 1892)
- 1926: Eugene Victor Debs, usona sindikatisto, kunfondinto de IWW (n. 1855)
- 1929: Rudolf Kittel, germana bibliisto, deĉifrinto de Amarna-leteroj kaj de la kodekso de Hamurabi (n. 1953)
- 1929: José Batlle y Ordóñez, urugvaja ĵurnalisto kaj politikisto, prezidento de Urugvajo (n. 1856)
- 1930: Valeriano Weyler, hispana nobelo, politikisto kaj militisto (n. 1838)
- 1941: Gyula Gyomlay, hungara klasikfilologo, lingvisto (n. 1861)
- 1940: Eduard Stettler, svisa juristo kaj esperantisto prilaborinta statuton de UEA, kies plurfoja gvidanto li estis, aŭtoro de biografio pri Hector Hodler, prezidanto de Svisa Esperanto-Societo, verkanta por la revuo "Esperanto" (n. 1880)
- 1942: Lajos Kovács, rumania hungara unitariisma eklezia verkisto, tradukisto (n. 1882)
- 1944: Lajos Trózner, hungara instruisto, folkloristo (n. 1867)
- 1959: Werner Krauss, germana filmaktoro (n. 1884)
- 1963: Lajos Csiszár, hungara arkitekto, publicisto (n. 1876)
- 1964: Herbert C. Hoover, prezidento de Usono 1929-1933 (n. 1874)
- 1972: Harlow Shapley, usona astronomo, direktoro de Observatorio de la Universitato Harvard, kunkreinto de Unesko (n. 1885)
- 1975: Ilona Soós, rumania hungara kemiistino (n. 1903)
- 1977: Ivan Jakovleviĉ Bril, ukraina esperantisto, gvidanto de Esperanto-klubo en Ĥarkivo, tradukisto (n. 1904)
- 1982: Korczak Ziółkowski, usona skulptisto, realiginto de la Monumento al Freneza Ĉevalo (n. 1908)
- 1984: Paul Dirac, angla fizikisto Nobelpremiita (n. 1902)
- 1987: Andrej Kolmogorov, sovetia matematikisto, kreinto de la nuntempa probablokalkulo (n. 1903)
- 1991: András Szécsi, rumana-hungara pentristo (n. 1934)
- 1994: Burt Lancaster, usona akrobato kaj aktoro (n. 1913)
- 1994: Sergej Bondarĉuk, sovetia reĝisoro, scenaristo kaj aktoro (n. 1920)
- 1994: Mikelo T. Popov, ukraina fizikisto, denaska esperantisto, docento de Akademio Internacia de la Sciencoj, kontribuanta al "Esperanto" (m. 1925)
- 1998: Franz Tumler, aŭstra verkisto (n. 1912)
- 2004: Veronika Ĉerkasova, belorusa esploranta ĵurnalistino, murdita (n. 1959)
- 2004: Sándor Fodor (Neti), rumania hungara ciganmuzikestro (n. 1922)
- 2011: Muamar Kadafi, diktatoro de Libio, murdita (n. 1942)
- 2012: Przemysław Gintrowski, pola inĝeniero, kantisto kaj komponisto, bardo de Solidareco (n. 1951)
- 2014: Christophe de Margerie, franca entreprenisto, direktoro de nafta konzerno (n. 1951)
- 2017: Adam Sobiczewski, pola teoria fizikisto kaj nuklea fizikisto (n. 1931)
- 2018: Wim Kok, ĉefministro de Nederlando (n. 1938)
- 2019: Friederike Zaisberger, aŭstra historiistino kaj arkivistino (n. 1940)
- 2021: Mihály Csíkszentmihályi, hungara-usona psikologo (n. 1934)
- 2024: Fethullah Gülen, turka verkisto kaj predikisto (n. 1941)
La 20-a de oktobro estas (laŭ gregoria kalendaro):