From Wikipedia, the free encyclopedia
Mihály Csíkszentmihályi, prononco [MIhaj ĈIKsentmihaji], IFA [ˈmihaːj ˈtʃiːksɛntmihaːji], estis hungardevena emeritiĝinta profesoro pri psikologio de la Universitato de Ĉikago. Li naskiĝis la 29-an de septembro 1934 kaj mortis la 20-an de oktobro 2021. Mihály Csíkszentmihályi konsideratas grava reprezentanto de la skolo de pozitiva psikologio.
Mihály Csíkszentmihályi | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Mihaly Csikszentmihalyi | |||||
Naskonomo | Csíkszentmihályi Mihály Robert | ||||
Naskiĝo | 29-an de septembro 1934 en Fiume, tiam Italio (nun Rijeko en Kroatio) | ||||
Morto | 20-an de oktobro 2021 (87-jaraĝa) en Claremont | ||||
Lingvoj | angla • hungara • itala vd | ||||
Ŝtataneco | Hungario Usono vd | ||||
Alma mater | Universitato de Ĉikago vd | ||||
Familio | |||||
Infanoj | Christopher Csíkszentmihályi (en) , Mark Csikszentmihalyi (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | psikologo | ||||
Laborkampo | Psikologio kaj pozitiva psikologio vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
La sciencisto naskiĝis kiel filo de la hungaria konsulo en Fiume, tiam Italio (nun Rijeko en Kroatio), kaj en aĝo de 22 jaroj elmigris al Usono. Interalie li gvidis la fakon pri sociaj sciencoj kaj antropologio en la universitato Lake Forest College en Ilinojso kaj nun instruas gvidadon de entreprenoj en la Claremont Graduate Universitato en Kalifornio, kvankam plej konatas lia profesoreco pri psikologio de la Universitato de Ĉikago.
Lia familnomo samas formon de la hungaran nomon de la rumania komunumo Mihăileni, Csíkszentmihály.
En 1975 li priskribis la mensan staton de fluo en psikologia senco. Sekve li anglalingve publikigis multajn verkojn pri tiu temo, tradukitajn en vastan gamon da pliaj lingvojn, kaj konsideratas la plej elstara sciencisto pri tiu temo.
Tamen li ne estis la unua, kiu malkovris la koncepton: Jam ekzemple la germana-juda pedagogo Kurt Hahn en 1908 verkis pri koncepto de li nomata "kreiva pasio", germanlingve schöpferische Leidenschaft, kaj la itala pedagogino Maria Montessori pri fenomeno en ŝia verkaro germanlingve nomata Polarisation der Aufmerksamkeit, do “polusigo de la atento” – itale kaj esperante kutime simple nomata[mankas fonto] “fenomeno Montessori” – ambaŭ konceptoj esence priskribas la samon kiel la vorto fluo de Csíkszentmihályi.
Verkoj de Csíkszentmihályi inkludas interalie:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.