From Wikipedia, the free encyclopedia
Mihăileni [mihəjlenj], hungare Csíkszentmihály [ĉiksentmihaj], estas komunumo en Rumanio norde de Miercurea Ciuc. Administre apartenas al ĝi la vilaĝoj Văcărești, Nădejdea kaj Livezi.
Mihăileni | ||
---|---|---|
Komunuma sidejo | ||
komunumo en Rumanio | ||
Lando | Rumanio | |
Distrikto | distrikto Harghita | |
Alinome | Csíkszentmihály (hungare) | |
Iama hungara departemento | Csík | |
Situo | 46° 29′ N, 25° 50′ O (mapo)46.47525.832222222222 | |
| ||
Alto super maro | 743 m | |
Poŝtkodo | 537200 | |
Loĝantaro | ||
– komunumo | 2 666 | |
– vilaĝo | 906 | |
Kodo laŭ SIRUTA | 85083 | |
Ĝia unua skriba menciaĵo estas el 1333 kiel ekleziejo. En 1694 la tataroj forbruligis la vilaĝon. Ĝis Trianona traktato en 1919 kaj inter Dua Viena Arbitracio en 1940 kaj Ŝtatrenverso en Rumanio de 1944, Csíkszentmihály apartenis al Hungario, al Csík.
En 1907, Béla Bartók kolektis tie 5 popolmelodiojn.
En 1910 la loĝantaro nombris 2 543 (hungaroj, rumanoj); kaj 2 186 (75 % da hungaroj, 25 % da rumanoj) en 1992.
En 2002, en la komunumo loĝis 2 666 personoj, kaj en la vilaĝo 906.
Notinde, la fama hungardevena usona psikologo Mihály Csíkszentmihályi portas la hungaran nomon de ĉi tiu vilaĝo, aŭ pli ekzakte: Mihály de Csíkszentmihály.
Jen komunumnomoj pri Sankta Mikaelo en Transilvanio. Pro la grandeco de la tabulo, por la ceteraj en Hungara reĝlando, vidu Alsómihályi.
Almásszentmihály | Alsószentmihály | Bégaszentmihály | Csíkszentmihály |
Felsőszentmihály | Mezőszentmihály | Nádasszentmihály | Németszentmihály |
Székelyszentmihály | Szentmihály | Tordaszentmihály |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.