La 17-a de decembro estas la 351-a tago de la jaro (la 352-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 14 tagoj restas.
Je la 17-a de decembro okazis, interalie:
- -497: Unuaj Saturnalioj estis celebrataj en Romio - en Roma Forumo oni dediĉis templon al Saturno
- 283: Kaio iĝis papo
- 546: Totila kun siaj ostrogotoj eniris Romon post unujara sieĝo, pro perfido de garnizono
- 942: Rikardo la 1-a iĝis duko de Normandio
- 1398: Mongola armeo gvidata de Timur venkis armeon de Delhia Sultanlando en batalo de Delhio
- 1538: Papo Paŭlo la 3-a ekskomunikis reĝon de Anglio Henriko la 8-a
- 1600: Reĝo de Francio Henriko la 4-a edziĝis duan fojon, al Maria de Mediĉo
- 1777: Francio agnoskis sendependecon de Usono
- 1790: Azteka sunŝtono, nun moderna simbolo de la meksika kulturo, estis elfosita en Zócalo, la ĉefplaco de Meksikurbo
- 1819: Dum la kongreso de Angostura, kunvenigita de Simón Bolívar, kunligo de teritorioj de Kolombio kaj Venezuelo kreis Grandan Kolombion
- 1837: En Sankt-Peterburgo forbruliĝis Vintra Palaco
- 1861: Hispana-franca-brita armeoj konkeris meksikan havenurbon Veracruz
- 1865: Vieno: en Hofburgo okazis premiero de la Simfonio b-minora de Franz Schubert
- 1885: Madagaskaro iĝis franca protektorato
- 1903: Norda Karolino: en Kitty Hawk Orville Wright sukcese ekflugetis en la unua aviadilo - Flyer 1
- 1903: Fratoj Lumière inventis manieron ricevi kolorfotografion
- 1907: Estas kronita unua reĝo de Butano, Ugyen Wangchuck
- Unua Mondmilito
- 1918: Latva Soveta Socialisma Respubliko estis proklamita; ĝia registarestro iĝis Pēteris Stučka
- 1920: Inter aneksita de la Dua Pola Respubliko Centra Litovio kaj Kaŭna Litovio oni kreis neŭtralan zonon
- 1925: Traktato pri neŭtraleco estis subskribita inter Sovetunio kaj Turkio
- 1926: Litovio: rezulte de puĉo prezidento Kazys Grinius estis faligita kaj sekvis aŭtoritatema reĝimo de Antanas Smetona
- 1928: Flago de Tajvano oficialiĝis
- 1935: Unua flugo de publiktrafika kaj transporta aviadilo Dakota
- 1938: Fenomeno de fisio estis priskribita de Lise Meitner, Otto Hahn kaj Fritz Strassmann
- Dua Mondmilito
- 1945: Dua soveta okupado de Pollando: Prezidio de Landa Nacia Konsilio abolis militleĝon enkondukitan la 1-an de septembro 1939 fare de prezidento de Pollando Ignacy Mościcki
- 1946: Antaŭ Supera Nacia Tribunalo en Varsovio ekstaris germanaj funkciuloj de la okupata ĉefurbo: Ludwig Fischer (pendumita), Ludwig Leist (malliberigita), Josef Meisinger (pendumita) kaj Max Daume (pendumita)
- 1949: Stalinismo: oni plenumis mortpunon kontraŭ bulgara komunisto Traiĉo Kostov, nepravigeble juĝitan pro kontraŭpartia kaj kontraŭŝtata agado
- 1950: En Varsovio kreiĝis Pola Turisma-Landkoniga Societo
- 1956: Stalinismo: en Varsovio estis subskribita pakto inter registaroj de Pola Popola Respubliko kaj Sovetunio pri "repatriigo" de poloj el aneksitaj Orientaj Limregionoj kaj jura statuso de la restanta en Pollando Ruĝa Armeo
- 1959: Raketa Armeo de Strategia Destino estas kreita en Sovetunio
- 1961: Barato aneksis portugalajn enklavojn Goao, Daman kaj Diu
- 1963: Park JungHee iĝis prezidento de Sud-Koreio
- 1970: Pola ribelo de Decembro
- 1973: Italio: palestina terorista komando atakis flughavenon Fiumicino kaŭzante, krom konsiderindaj damaĝoj, la morton de 32 homoj kaj vundon de 15
- 1973: Usona Asocio pri Psikiatrio forigis samseksemon de la listo de mensaj malsanoj
- Milita stato en Pollando
- 1988: Asocio de Siberianoj estis registrita - de poloj ekziligitaj al Siberio
- 1989: Estis elsendita unua epizodo de La Simpsonoj per la televida kanalo Fox
- 1989: Fernando Collor de Mello gajnis prezidentajn balotojn en Brazilo
- 1989: Dum kontraŭkomunista ribelo en Rumanio la armeo uzis en Timișoara armilojn kontraŭ manifestaciantoj provantaj bruligi partian sidejon
- 1997: Václav Klaus demisiis kiel ĉefministro de Ĉeĥio
- 2002: Paca interkonsento en Demokratia Respubliko Kongo - fino de la Dua Konga Milito
- 2003: Testflugo de privata kosmoaviadilo KosmoŜipoUnu
- 2006: Reĝo de Butano Jigme Singye Wangchuck abdikis
- 2010: Tunizia ribelo komenciĝis post sinbruligo de Mohamed Bouazizi - araba printempo disvastiĝis al kelkaj landoj
- 2011: Rezulte de inundo sur filipina insulo Mindanao 1257 personoj perdis vivon
- 2012: Usonaj kosmosondiloj GRAIL-A kaj GRAIL-B frakasiĝis laŭplane rande de luna kratero
- 2013: En Germanio ekfunkciis ministraro tria de Angela Merkel
- 2014: Anerood Jugnauth la trian fojon iĝis ĉefministro de Maŭricio
- 2014: Nova rumana registaro, gvidata de la ĉefministro Victor Ponta, oficĵuris
- 2015: Libia enlanda milito: en Tunizo oni subskribis interkonsenton - kreiĝis Registaro de Nacia Unueco
- 2016: 15 personoj pereis kaj 55 vundiĝis en bomba atenco de sinmortiginto al aŭtomobilo veturiganta soldatojn en urbo Kayseri meze de Turkio
- 2017: Sebastián Piñera en la dua voĉdonado gajnis prezidentan postenon en Ĉilio
- 2019: Eksa pakistana prezidento Pervez Muŝaraf estis kontumace kondamnita al morto
- 2020: FIFA: pola futbalisto Robert Lewandowski estis anoncita la plej bona avanulo de la jaro
- 2022: Invado de Rusio en Ukrainion:
- 2022: Papo Francisko konfirmis dekreton pri martireco de pola familio Ulma, mortigita kun 7 infanoj de germanaj okupantoj pro kaŝado de judoj dum la dua mondmilito
- 1554: Ernesto de Bavario, bavara princo, ĉefepiskopo de Munkeno kaj Kolonjo (m. 1612)
- 1706: Émilie du Châtelet, franca matematikistino, fizikistino kaj verkistino (m. 1749)
- 1734: Maria la 1-a, unua reĝino de Portugalio (m. 1816)
- 1749: Domenico Cimarosa, itala komponisto (m. 1801)
- 1770: Ludwig van Beethoven (baptita), germana pianisto kaj komponisto (m. 1827)
- 1778: Humphry Davy, angla kemiisto kaj fizikisto (m. 1829)
- 1779: Fanny Tarnow, germana verkistino (m. 1862)
- 1784: Georg Ludolf Dissen, germana klasika filologo (m. 1837)
- 1787: Jan Evangelista Purkyně, ĉeĥa natursciencisto, kuracisto kaj fiziologo (m. 1869)
- 1797: Joseph Henry, usona fizikisto, malkovrinto de elektromagneta indukto (m. 1878)
- 1800: Bernardo la 2-a (Saksio-Meiningen), germana duko en Saksio-Meiningen (m. 1882)
- 1800: Gergely Czuczor, hungara poeto, lingvisto (m. 1866)
- 1806: Johann Christian Friedrich Tuch, germana orientalisto kaj teologo (m. 1867)
- 1806: Theodor Hirsch, germana historiisto kaj pedagogo
- 1824: Károly Szabó, hungara historiisto, bibliografo, bibliotekisto, profesoro (m. 1890)
- 1851: Otto Schott, germana vitra kemiisto kaj entreprenisto (m. 1935)
- 1852: Karl Friedrich Geldner, germana filologo, iranologo kaj hindologo (n. 1929
- 1854: József Gáspár, hungara agrikulturisto kaj fakverkisto (m. nekonata)
- 1855: Hope Bridges Adams Lehman, la unua germana kuracistino (m. 1916)
- 1857: Vital Lehodey, franca mistikulo kaj abato (m. 1948)
- 1860: Carl A. Lindhagen, sveda politikisto kaj esperantisto, partoprenanto de UK 1927, preleginto de Somera Universitato (m. 1946)
- 1866: Kazys Grinius, prezidento de Litovio (m. 1950)
- 1866: József Ferenczy, hungara pentristo (m. 1925)
- 1872: Valdemar Langlet, sveda inĝeniero kaj redaktoro, kunfondinto kaj prezidanto de Esperanto-klubo de Uppsala, prezidanto de Sveda Esperanto Federacio, justulo inter la popoloj (m. 1960)
- 1886: Carl Theil, germana progresema edukisto, universitata kuratoro (m. 1945)
- 1887: Josef Lada, ĉeĥa pentristo, desegnisto, ilustristo (m. 1957)
- 1888: Dénes Faluvégi, rumania hungara ĵurnalisto kaj redaktoro, viktimo de la koncentrejo Buchenwald (m. 1945)
- 1896: Franciszek Bieda, pola profesoro pri paleontologio (m. 1982)
- 1898: Gábor Incze, hungara eklezia verkisto, historiisto (m. 1966)
- 1901: Dénes Szabó, rumania hungara kirurgo (m. 1978)
- 1903: Károly Ráth, hungara ĵurnalisto, ŝtatdefenda oficiro, diplomato (m. 1985)
- 1905: Érico Veríssimo, brazila verkisto (m. 1975)
- 1906: Bede Griffiths, angla-barata benediktano fondinta aŝramon en Bengaluro, aŭtoro de libroj pri kristana-hindua dialogo (m. 1993)
- 1905: Simo Häyhä, finna snajpero mortiginta pli ol 500 soldatojn de Ruĝa Armeo (m. 2002)
- 1910: István Molnár, rumania hungara muzeologo, etnografo, lokhistoriisto (m. 1997)
- 1918: Ágnes Rózsa, rumania hungara memuaristino, tradukistino (m. 1984)
- 1920: Kenneth E. Iverson, kanada komputikisto, aŭtoro de programlingvo APL (m. 2004)
- 1930: Armin Mueller-Stahl, germana aktoro
- 1932: Konrad Bayer, aŭstra verkisto, avangardismulo de la aŭstra literaturo
- 1935: Winfried Engler, germana literaturhistoriisto
- 1936: Jorge Mario Bergoglio, argentina kleriko, ĉefepiskopo de Bonaero, papo
- 1937: József Jánosi, rumania hungara dancmajstro, koreografo, etnografo
- 1942: Tamás Kisgyörgy, rumania hungara grafikisto de "Háromszék"
- 1947: Wes Studi, usona aktoro
- 1948: Olga Zágoni, rumania hungara ĵurnalistino kaj verkistino
- 1954: István Stanik, rumania hungara ĵurnalisto, redaktoro
- 1958: Géza Xantus, rumania hungara pentristo, grafikisto
- 1967: Gigi D'Agostino, itala diskĵokeo
- 1974: Sarah Paulson, usona aktorino
- 1975: Milla Jovovich, usona aktorino kaj fotomodelulo
- 1983: István Makkai, rumania hungara skulptisto
- 1987: Bradley Manning, usona soldato transdoninta al WikiLeaks sekretajn dokumentojn, kaj post verdikto de 35-jara mallibero farinta "elŝrankiĝon" kiel transseksulo
- 942: Vilhelmo la 1-a, grafo de Normandio (n. 893)
- 1187: Gregorio la 8-a, papo (n. ĉirkaŭ 1100)
- 1213: Johano el Matha, franca sanktulo, fondinto de Triunuanoj (n. 1150)
- 1273: Ĝalal-ed-din Mohammad Rumi, islama poeto, teologo, juristo kaj sufiisma mistikulo (n. 1207)
- 1551: Georgo Martinuzzi, ŝtatestro de Transilvanio (n. 1482)
- 1596: Sakai Tadatsugu, japana samurajo (n. 1527)
- 1674: Dénes Bánffy, transilvania hungara magnato (n. ĉ. 1630)
- 1717: Sámuel Szatmárnémeti, hungara teologo kaj filozofo (n. 1658)
- 1729: Michael Heinrich Krause, germana teologo kaj protestantisma pastoro
- 1784: József Fogarasi Pap, hungara filozofo kaj profesoro (n. 1744)
- 1809: Wilhelm von Wolzogen, germana diplomato (n. 1762)
- 1830: Simón Bolívar, prezidento de Peruo kaj Bolivio, gvidanto de bataloj en Sudameriko por liberigo de hispanaj kolonioj (n. 1783)
- 1833: Kaspar Hauser, sovaĝa infano trovita en Germanio (n. 1812)
- 1847: Maria Luiza, imperiestrino de francoj, dua edzino de Napoleono Bonaparte, dukino de Parmo kaj Piaĉenco (n. 1791)
- 1857: Francis Beaufort, irlanda-brita hidrografo kaj kontradmiralo (n. 1774)
- 1859: August von Hedemann, prusa generalo (n. 1784)
- 1868: Friedrich Gottlieb Welcker, germana klasika filologo (n. 1784)
- 1878: Emilie d'Oultremont, belga monaĥino kaj beatulino (n. 1818)
- 1879: Rudolf Reichenau, germana verkisto kaj juristo (n. 1817)
- 1889: Ernő Hazay, hungara ĵurnalisto kaj politikisto (n. 1819)
- 1895: János Irinyi, hungara inventisto kaj fondinto de la unua fabriko pri alumetoj (n. 1817)
- 1896: Franz Valentin Zillner, aŭstra psikiatro kaj historiisto (n. 1816)
- 1897: Sofie Podlipská, ĉeĥa verkistino kaj tradukistino (n. 1833)
- 1906: Ignác Acsády, hungara historiisto, akademiano (n. 1845)
- 1907: William Thomson, irlanda fizikisto kontribuinta al termodinamiko, konata kiel Lordo Kelvin (n. 1824)
- 1909: Leopoldo la 2-a, dua reĝo de la belgoj, reganto de Libera Ŝtato Kongo (n. 1835)
- 1921: Gabriela Zapolska, pola verkistino (n. 1857)
- 1925: Jenő Gyárfás, hungara pentristo (n. 1857)
- 1928: Karol Pollak, pola elektroteknikisto, entreprenisto kaj aŭtoro de patentoj pri galvanaj piloj, akumulatoroj aŭ kondensiloj (n. 1859)
- 1928: Josef F. Khun, ĉeĥa instruisto, esperantisto kaj idisto, tradukisto (n. 1869)
- 1931: Oscar A. H. Schmitz, germana verkisto kaj kulturpsikologo (n. 1872)
- 1933: Thubten Gyatso, 13-a Dalai-lamao, spirita kaj politika gvidanto de la tibeta nacio dum brita invado al Tibeto (n. 1876)
- 1934: Dmitro Falkivskij, ukraina poeto, ekzekutita (n. 1898)
- 1944: Anna Tutsek, hungara verkistino kaj redaktorino (n. 1965)
- 1945: Julius Jüthner, aŭstra filologo klasika kaj sporthistoriisto (n. 1866)
- 1947: Bernard Spilsbury, angla patologo, pioniro de jurmedicino (n. 1877)
- 1949: Miklós Bródy, hungara dirigento, komponisto (n. 1877)
- 1954: Zofia Nałkowska, pola verkistino, publicistino, parlamentanino (n. 1885)
- 1955: Victor Brecheret, brazila skulptisto (n. 1894)
- 1960: Antonio Paolet, itala eldonisto, eldoninta revuojn "L'Esperanto" kaj "Itala Esperanto-revuo" kaj librojn (n. 1880)
- 1964: Victor Franz Hess, aŭstra Nobelpremiita fizikisto malkovrinta kosman radiadon (n. 1883)
- 1969: Costa e Silva, brazila diktatoro, prezidento de Brazilo (n. 1902)
- 1970: Zbyszek Godlewski, pola laboristo, simbolo de komunistaj krimoj dum la decembra masakro (n. 1950)
- 1987: Endre Vajda, hungara kritikisto, tradukisto (n. 1914)
- 1987: Marguerite Yourcenar, belga franclingva verkistino kaj literatur-sciencisto, tradukistino (n. 1903)
- 1989: Róbert Reiter, hungarlingva, germanlingva verkisto, poeto (n. 1899)
- 1989: Péter Vermesy, hungara komponisto, primuzika sciencisto (n. 1939)
- 1995: Nsumbu Wa-Kiboka, zaira esperantisto kontribuanta al "Afrika Reto" (n. 1958)
- 1999: Aderaldo Rocha, brazila advokato, esperantisto, UEA-delegito pri lingvistiko kaj parapsikologio (n. 1922)
- 1999: Grover Washington la pli juna, usona saksofonisto kaj flutisto de glata ĵazo (n. 1943)
- 2002: István Ferenczy, rumania hungara aktoro (n. 1937)
- 2005: György Rózsa, hungara bibliotekisto, diplomato (n. 1922)
- 2006: Ivan Navumenka, belorusa verkisto kaj literaturesploristo (n. 1925)
- 2010: Captain Beefheart, usona voĉisto, komponisto, poeto, pentristo (n. 1941)
- 2011: Kim Jong-il, estro de Nord-Koreio (n. 1941)
- 2011: Cesária Évora, kantistino el Kabo-Verdo (n. 1941)
- 2016: Henry Heimlich, usona kuracisto, konata de Heimlich-manovro (n. 1920)
La 17-a de decembro estas (laŭ gregoria kalendaro):