Remove ads
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Ordeno de la Triunuanoj aŭ Ordeno de la Trinitatanoj[1] estis unu el la ĉefaj religiaj ordenoj kiuj etendiĝis tra Hispanio kaj Eŭropo dum la Mezepoko.
Triunuanoj | ||
---|---|---|
Dinastio | ||
ordeno almozanta • order for the redemption of Christian captives | ||
Apero | 1194 vd | |
Dinastiaj rilatoj | ||
Fondinto | Johano el Matha vd | |
Branĉoj | triunuano vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
La Ordeno de la Sanktega Triunuo kaj de la Elaĉeto de Prizonuloj' aŭ Ordeno Triunua (Triunuanoj) estas religia ordeno fondita de la franca Sankta Johano el Matha (1154-1213), de deveno provenca, kun propra regularo, aprobita de Inocento la 3-a la 17an de decembro de 1198 per la buleo Operante divine dispositionis; al kio unuiĝis la praktikaro de Sankta Felikso de Valois (kunfondinto de la Ordeno). Estas la unua oficiala institucio de la Katolika Eklezio dediĉata al la servo por elaĉeto de prizonuloj, nome kristanoj, kaptitaj de la nordafrikaj maŭroj. Iel prauloj de nunaj neregistaraj organizoj, kiaj la Ruĝa Kruco, Internacia Amnestio ktp.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.