From Wikipedia, the free encyclopedia
Psika aŭ mensa malsano, en pli afabla vortumo psika aŭ mensa perturbo[1] aŭ (dubinde ĉu pli afable aŭ malafable) mensa malordo[2] estas malsano konsistanta el grava ŝanĝiĝo en konduto de psike sanaj homoj. La pensado, sentado kaj konduto povas esti malutilaj, suferigaj kaj kelkfoje danĝeraj. Ĝin povas kaŭzi damaĝo aŭ malĝusta funkciado de cerbo. Oni supozas ankaŭ heredajn kaŭzojn. Signoj kaj simptomoj dependas el specifa malordo.[3]
Psika malsano | |
---|---|
malsano | |
Psika malsano estas mensa aŭ kondutisma modelo aŭ anomalio kiu kaŭzas aŭ suferon aŭ difektitan kapablon funkcii en ordinara vivo (handikapo), kaj estas ne evolue aŭ socie normiga. Psikaj malsanoj estas ĝenerale difinitaj per kombinaĵo de kiel persono sentas, agas, pensas aŭ perceptas. Tio povas esti rilata al specialaj regionoj aŭ funkcioj de la cerbo aŭ cetero de la nerva sistemo, ofte en socia kunteksto. Psika malsano estas unu aspekto de mensa sano. La scienca studo de psikaj malsanoj estas nomita psikopatologio.
La kialoj de psikaj malsanoj estas multfacetaj kaj en kelkaj kazoj neklaraj, kaj teorioj povas asimili trovojn de vico da kampoj. Servoj estas bazitaj en psikiatriaj hospitaloj aŭ en la komunumo, kaj taksoj estas aranĝitaj fare de psikiatroj, klinikaj psikologoj kaj klinikaj socialhelpantoj, uzante diversajn metodojn sed ofte fidante je observado kaj demandado. Klinikaj terapioj estas disponigitaj fare de diversaj menssanprofesiuloj. Psikoterapio kaj psikiatria farmacio estas du gravaj terapielektoj, kiel estas sociaj intervenoj, kunulsubteno kaj memhelpo. En malplimulto de kazoj eble ekzistos kontraŭvola aresto aŭ kontraŭvola terapio, kiam leĝaro permesas.
Plej oftaj psikaj malsanoj estas deprimo, kiu tuŝas ĉirkaŭ 400 milionojn da personoj, demenco kiu tuŝas ĉirkaŭ 35 milionojn da personoj, kaj skizofrenio, kiu tuŝas ĉirkaŭ 21 milionojn da personoj tutmonde.[3] Stigmato kaj diskriminacio povas aldoniĝi al la sufero kaj handikapo asociita kun psikaj malsanoj (aŭ kun estadoj diagnozitaj aŭ taksitaj kiel havante psikan malsanon), kondukante al diversaj sociaj movadoj provantaj pliigi komprenon kaj defion al socia ekskludo. Preventado nun aperas en kelkaj menssanigaj strategioj.
Por scii pri kio temas psika malsano oni devos pristudi kio estas psika sano. Mensa sano estas nivelo de psikologia bonfarto, aŭ foresto de mensa malsano;[4] ĝi estas la "psikologia stato de iu kiu estas funkcianta je kontentiga nivelo de emocia kaj konduta alĝustigo". El la vidpunkto de pozitiva psikologio aŭ holismo, mensa sano povas inkludi individuan kapablon por ĝui la vivon, kaj krei ekvilibron inter vivagado kaj klopodoj por atingi psikologian reziston.[4] Laŭ la Monda Organizaĵo pri Sano (MOS aŭ en angla WHO) mensa sano inkludas "subjektivan bonfarton, perceptitan memefikon, aŭtonomecon, kapablon, intergeneracian dependon, kaj mem-ĝisdatigon de la propra intelekta kaj emocia potencialo, inter aliaj."[5] Krome la MOS asertas ke la bonfarto de individuo estas enhavata en la realigo de ties kapabloj, fronte al normalaj stresoj en la vivo, al produktiva laboro kaj al kontribuo al sia komunumo.[6] Tamen, kulturaj diferencoj, subjektivaj taksadoj, kaj konkurencaj profesiaj teorioj, ĉio tuŝas la stato kiel "mensa sano" estas difinita.[5]
Persono luktanta kontraŭ sia konduta sano povas fronti kontraŭ streso, deprimo, anksieco, socirilataj problemoj, aflikto, adikto, atentomanka-hiperaktiva perturbo aŭ lernomalkapablo, afekcia perturbo, aŭ aliaj psikologiaj problemoj.[7][8] Konsilistoj, terapiistoj, vivotrejnistoj, psikologoj, flegistinoj aŭ kuracistoj povas helpi administri kondutsanajn aferojn per traktadoj kiaj terapio, konsilado, aŭ kuraciloj. La nova kampo de "tutmonda mensa sano" estas "la areo de studo, esplorado kaj praktikado kiu metas kiel prioritaton plibonigon de mensa sano kaj atingon de egaleco en mensa sano por ĉiuj homoj tutmonde".[9]
La difino kaj klasifiko de psikaj malsanoj estas ŝlosila temo por esploristoj same kiel por servoliverantoj kaj tiuj kiuj povas esti diagnozitaj. Por mensa stato klasifikota kiel malsanon, ĝi ĝenerale devas kaŭzi misfunkcion.[10] La plej multaj internaciaj klinikaj dokumentoj uzas la esprimon mensa "malordo", dum "malsano" ankaŭ estas ofta. Oni notis ke uzi la esprimon "mensan" (t.e., de la menso) ne nepre intencas implici apartecon el cerbo aŭ korpo.
Laŭ internacia kriteriaro DSM-IV, mensa malordo estas psikologia sindromo aŭ modelo, kiu okazas en individuo, kaj kaŭzas malordon pere de dolora simptomo aŭ malkapablo, aŭ pliigas la riskon de morto, doloro aŭ malkapablo; tamen ĝi ekskludas normalajn reagojn kiaj aflikto pro perdo de amita persono, kaj ekskludas ankaŭ devojigan kutimaron pro politikaj, religiaj aŭ sociaj tialoj ne okazante el disfunkcio en la individuao.[11][12]
DSM-IV antaŭigas la difinon per avertoj, aserte ke, kaze per multaj medicinaj terminoj, al mensa malordo "mankas konsistan operacian difinon kiu kovru ĉiajn situaciojn", note ke diferencaj niveloj de abstraktado povas esti uzataj por medicinaj difinoj, inklude patologion, simptomologion, devojiĝon el normala gamo, aŭ etologio, kaj ke samo estas vera por mensaj malordoj, tiele ke foje unu tipo de difino estas taŭga, kaj foje alia, depende el la situacio.[13]
En la antikveco, oni rilatigis la mensajn misordojn kun supernaturaj kaŭzoj. Kelkaj primitivaj kulturoj atribuis ilin al ekkaptoj fare de demonoj aŭ aliaj supernaturaj fortoj kaj pli progresintaj kulturoj al dioj.[14] Tiuj primitivaj pensaroj okazigis la praktikon de kraniaj trepanadoj kun la celo "eligi la demonojn kiuj kaŭzis mensmalsanojn" kaj pri kiuj ekzistas pruvoj, datiĝantaj ilin de pli ol 5 000 jaroj, pri torturo aŭ enfermiĝo de la malsanuloj.[14]
Levinus Lemnius (1505-1568) estis nederlanda kuracisto, astrologo, helenisto, hebreisto, humanisto kaj aŭtoro. Lia teorio pri teratologio konektiĝas kun la aristotela teorio pri la generacio kun denaskaj difektoj. Kune kun Johann Weyer li kontribuis kun la teorio pri la demonologio, sugestante ke la mensa malsano kaj mensaj perturboj estas fizike kaŭzataj, anstataŭ esti rezulto el ekstera influo.
En la 19-a jarcento, frenezulejoj estis kiel malliberejoj, ĉar torturo estis nur maskita kiel kuracrimedo. Unu el la multaj kazoj okazis en la psikiatria hospitalo Charenton en Parizo, kie la kuracado konsistis en la tenado ilin ligitaj, mergado ilin en malvarman akvon aŭ batado ilin. Ĉio ĉi por forigi la ideojn kaj iluziojn, kiujn ĉi tiuj homoj povus enhavi.
En 1949, Antonio Egas Moniz ricevis la Nobel-premion pri Medicino "pro sia malkovro de la terapia valoro de lobotomio en certaj psikozoj",[15] tekniko kiu konsistas el tute aŭ parte forigi fragmenton de la cerbo en la fronta parto. Walter Freeman, usona kuracisto, estis la pioniro de transorbitaj lobotomioj, tekniko kiun li elfaris abunde kaj estis implikita en granda konflikto, ĝis sia lasta interveno en 1967.
Samtempe, en 1964 estis efektivigita la ŝtatagenteja sed eksterleĝa projekto MK-ULTRA, kiu celis kontroli la menson kaj tiel forviŝi ekzistantan memoron kaj rekonstrui pensadon. Kelkaj el la eksperimentoj faritaj estis radiado, uzo de psikotropikoj, samtempa injekto de barbituroj kaj amfetaminoj, kaj elektraj ŝokoj al la cerbo. La sola rezulto de ĉi tiu eksperimento estis lasi la homojn implikitajn kun cerba damaĝo.[16]
Neŭrozo laŭ PIV[17] estas malordo en la funkciado de la nerva sistemo, kun psikaj fenomenoj kaj parte psikaj kaŭzoj. En Psikologio oni ĝenerale konsideras, ke ĉiu homo estas neŭrozulo. Unuavide, tiu aserto estas stranga, sed oni devas konsenti: ĉiu homo suferas batojn de la sorto, timojn, elreviĝojn, mankojn, foje solecon kaj minacojn korpajn kaj mensajn. Neniu sukcesas teni dum longa tempo staton de absoluta mensa ekvilibro, ĉar la vivo por neniu estas facila. Foje, tiu neŭrozo atingas gravajn intensiĝojn, kaj nur tiam oni konsideras tian homon malsana. Sed iusence ĉiuj estas certagrade malsanaj. Psikozoj, perversioj kaj ĥemia dependo de drogoj estas paroksismoj de homa mensperturbiĝo.
Psikozo laŭ PIV[18] estas "mensa malsano ne kaŭzata, kiel la neŭrozo, de organa lezo aŭ difektiĝo". Temas pri grupo de severaj psikaj malsanoj, kiuj rilatas al dumtempa drasta perdo de la percepto pri realeco. La vorto en la germana lingvo (Psychose) enkondukiĝis dum la jaro 1845 fare de la kuracisto Ernst von Feuchtersleben kaj poste tradukiĝis al aliaj lingvoj. Gvidaj simptomoj estas unuflanke iluziaj konceptoj pri la realo (ekzemple paranojo), kaj aliflanke iluzia percepto de la realo (unuavice vidaj, aŭdaj aŭ sentaj halucinaĵoj).
Anksieco aŭ anksio estas emocio karakterizata de neplaĉa stato de interna agitiĝo, ofte akompanata de nerva kutimaro, ekz. ripeta vagado, sensokorpa ĝenado kaj meditadaĉo.[19] Ĝi estas subjektiva malagrabla sento de timo pri antaŭviditaj eventoj, kiaj la sento de tuja morto.[20] Anksio ne estas sama kiel timo, kiu estas reago al reala aŭ perceptita tuja minaco;[21] anksieco estas atento pri estonteca aŭ eĉ nur ebla aŭ eĉ malebla minaco.[21] Anksio estas sento de timo, priokupiĝo kaj maltrankviliĝo, kutime fokusita al troa reago al situacio, kiu estas nur subjektive vidata kiel minaca.[22] Ĝi estas ofte akompanata de muskola streĉiĝo,[21] senripozeco, laceco kaj problemoj por koncentriĝo.
Hipoĥondrio (greke ὑποχόνδρια: "areo sub la ripoj") estas psika, en siaj sekvoj ofte psikosomatika malsano, kiu priskribas konvinkon de personoj havi certajn severajn korpajn malsanojn, kaj la timegon de tiuj personoj pri malsaniĝo, kvankam medicine tiaj korpaj malsanoj ĉe la pacientoj neniel konfirmeblas. Esence temas pri specifa subgrupo de paranojo.
Paranojo estas pretertaŭga anksio aŭ timego koncernanta la propran bonfarton, kiun ankcion oni konsideras malracia kaj troa, eble ĝis la punkto esti psiĥozo. Tio tipe inkluzivas persekutecajn kredojn pri verŝajna minaco, aŭ kredo je ia konspiraĵa teorio. En la originala greka, παράνοια (paranoia) (4 silaba?) signifas simple frenezo (para = "ekster"; nous = "menso") kaj estas tiu uzo, kion oni tradicie uzadis en psiĥatrio por priskribi ajnan iluzieman kondiĉon. Tamen, la preciza uzado de la termino ŝanĝiĝis tra la tempo en la kuracarto, kaj pro tio, moderna psiĥiatria uzado povas diversi.
Skizofrenio estas mensa malsano karakterizita de nenormala konduto kaj misinterpreto de realeco. Ĝi plej ofte manifestiĝas kiel aŭdaj halucinoj, paranojaj aŭ bizaraj iluzioj, aŭ malorganizita parolado kaj pensado kun signifa socia aŭ profesia misfunkcio. Skizofrenio estas psikoza malsano. Ĉe skizofrenio leziĝas la procezo kaj enhavo de la pensado. La malsanuloj – kies pensoj ŝajnas kuri mildirekte – ne kapablas koncentriĝi aŭ malatenti la superfluajn ekscitaĵojn. La malsanulo havas ofte mispensojn – ekz. ke aliaj regas lin aŭ liajn pensojn, aŭ ke aliaj konspiras kontraŭ li, venenas lin, ktp. La mispensoj ne ĉiam estas paranoja; li ankaŭ eble mispensas, ke li havas sorĉan povon aŭ estas la mesio. La malsanulo eble spertas halucinojn, ĉu audajn, ĉu vidajn, ĉu flarajn aŭ ĉu enkorpajn. Li ofte montras "ebenan afekton" (malemecon esprimi emociojn per la vizaĝo) kaj "pensa malordo" (malordo de parolado). La malsanulo eblas ankaŭ sperti katatonion.
La afekciaj perturboj (angle affective disorders aŭ mood disorders, germane affektive Störungen) estas akutaj, daŭraj aŭ epizodaj psikaj malsanoj de la afekcioj (necesas atenti ke la Esperanta vorto afekto havas alian signifon ol la ĉi-tie celata psikiatria termino). Baze temas pri perturbo de la emocioj, sed por fikso de ĝusta diagnozo endas ankaŭ atenti la viglecon, spontaneecon, vegetativajn funkciojn kiel la kvanton de dormo, la apetiton aŭ la libidon, kaj krome la socian interagon de la koncerna homo. Krome samtempe povas aperi simptomoj de psikozo, do misfunkcioj de la pensado kiel halucinoj aŭ paranojoj.
Komplekso de Malplivaloreco aŭ Sento de Malplivaloreco estas psika malsano, kies suferantoj estas “psikologie deprimataj aŭ depresiantoj” laŭ psikologoj. Personoj kun sento de malplivaloreco rigardas la mondon tra pli negativa filtrilo kaj ilia malŝateco de ĉirkaŭaĵoj influas sian perceptadon de la mondo. Ligiloj inter sento de malplivaloreco kaj depresio, soleco, kaj sento de malaparteneco al socio estas sufiĉe atestitaj. La psika malsano influas vivĝojon, kvankam ĝi povas aŭ ne povas grande impresi okupan vivon.[23]
La Edipa konflikto estas teoriero de la psikoanalizo de Sigmund Freud, laŭ kiu ĉiu vira infano en sia disvolviĝo pasas „Edipan fazon“, en kiu li avidas sian patrinon kaj rivalas kontraŭ sia patro. Oni parolas pri Edipa komplekso, se ankoraŭ la plenkreskulo restas en tiu problemo, do se la infana konflikto ne solviĝis kontentige. Foje oni mise uzas la terminon Edipa komplekso, sinonime al la infana Edipa konflikto.
La Kogna konduta terapio (KKT) estas psikosocia interveno,[24][25] kiu estas la plej vaste uzata praktiko bazita sur la evidenteco por kuraci psikajn malsanojn.[26] Gvidita per empiriaj enketoj, KKT koncentras sin al la evoluigado de personaj alfrontaj strategioj, kiuj celas solvi nunajn problemojn kaj ŝanĝi malhelpajn kognajn ŝablonojn (ekz., pensojn, kredojn, sintenojn), kondutojn, kaj emocian memregon.[25][27] Ĝi komence estis elpensita por kuracado de deprimo, sed hodiaŭ estas uzata por diversaj aliaj psikaj malsanoj.[28][29]
Konduta terapio (angle Behavior Therapy, germane Verhaltenstherapie) signas tutan spektron da formoj de psikoterapio, kiuj iel baziĝas sur la scienca konceptaro pri kondutismo. Komunaĵo de ĉiuj terapiaj formoj estas, ke centras la "helpo je memhelpo" ... la konsilato komprenu la kaŭzojn de siaj problemoj kaj ricevu metodojn, por estonte pli bone povu trakti siajn problemojn baze la kaŭzajn situaciojn.
Psikologio, psiĥologio, aŭ psikoscienco aŭ eĉ mensoscienco, estas la scienco kiu studas la homan konduton. Alivorte, ĝi pritraktas menson, konscion, konduton, nekonscion, ktp. Aplike, ĝi studas la funkciojn kaj problemojn de la homa menso, interalie, psikopatologion, kognon, emociojn, sonĝojn, dezirojn ktp. Psikologio malsamas al sociologio, antropologio, ekonomiko kaj politika scienco en tio ke ĝi studas la mensajn procezojn kaj konduton de unuopuloj (sole aŭ grupe) anstataŭ la konduton de tuta grupo. Psikologio malsamas al biologio kaj neŭroscienco (neŭrologio) en tio ke ĝi ne studas la biologiajn kaj neŭronajn procezojn, sed studas mensajn procezojn kaj kiel ili interrilatas. Psikologio estas multflanka scienco, kiun oni ne povas tute kategoriigi kiel natursciencon, socian sciencon aŭ homan sciencon. Ĝi havas ecojn de ĉiuj tri grupoj.
Psikiatrio aŭ psiĥiatrio estas medicina fako, kiu okupiĝas pri diagnozo, terapio kaj preventado de psikaj malsanoj. Kuracisto de psikaj malsanoj nomiĝas psikiatriisto aŭ psiĥkuracisto (iam estas sub influo de naciaj lingvoj uzata ankaŭ aliradika vorto psikiatro). la vorto psiĥiatrio estis fondita en la 19a jarcento. Historie, nevrologio kaj psiĥiatrio estis unu fako, sed en la 20-a jarcento ili malkuniĝis. Psiĥkuracistoj demandas multajn de demandojn por diagonzo kaj uzas sanigilojn, parolsanigilojn, kaj fiziksanigilojn. la sanigiloj inkludas kontraŭmalmemorigilojn, kontraŭmensmalsanilojn, kontraŭmalĝojilojn, kontraŭmaltrankviliĝilojn (trankviliĝilojn), humorstabiligilojn kaj stimuligilojn. la tipoj de parolsanigilojn inkludas psiĥoanalizon, kondutosanigilojn, konasanigilojn, familisanigilojn, grupsanigilojn, artsanigilojn, laborsanigilojn ktp.
Psikoanalizo (el la grekaj vortoj ψυχη psiko aŭ animo, kaj ανάλυσις analizo, do "esploro kaj mal-enigm-igo de la animo") estas skolo de psikologio kaj psikoterapio, fondita ĉirkaŭ la jaro 1890 de la viena neŭrologo Sigmund Freud. El la origina teoriaro de psikoanalizo evoluis la diversaj skoloj de profunda psikologio. La teoria konceptaro origine celas malkovri kaj prilabori psikajn konfliktojn kaj malordojn, kiujn repuŝo igis nekonsciaj dum la personeca disvolviĝo. Sigmund Freud, post studo de histeriaj pacientoj, unuafoje vortumis kaj difinis la modelon de Nekonscio. Dum la plua evoluo de la teoria laboro, li aldone evoluis la koncepton de Mio (Egoo), Supermio (Superegoo) kaj Ĝio (Iduso). La "Mio" naskiĝas el rilato kaj malsamiĝo inter homo kaj mondo, kaj la "Supermio" temas pri la kulturaj aspektoj, moralo, kaj ĝi nepermesas ke homo realigu ĉiujn dezirojn. Kontraŭe la "Ĝio" estas la instinktoj kaj spontaneaj deziroj, kiujn la homoj kunvivantaj en socia organismo ne ĉiam senbremse transformas al ago, ĉar tio pliakrigus la interhomajn konfliktojn.
Aparte de la teoria konceptaro, la psikoanalizo iĝis kompleksa modelo por la priskribo kaj klarigo de la homa psiko, kaj sur ĝi baziĝas ampleksa psikoterapia skolo por la terapia trakto de en- kaj interpersonaj konfliktoj, kiu ankaŭ esploraj kulturajn fenomenojn. En ĉiuj dimensioj la psikoanalizo ĝis la nuntempo pluevoluiĝas de praktikaj terapiistoj kaj teoriaj esploristoj, kaj sekve la moderna psikoanalizo karakteriziĝas per teoria, metoda kaj terapia pluralismo. Sigmund Freud dum la komencaj jaroj de la terapia skolo kunlaboris kun Carl Gustav Jung, sed ĉirkaŭ la jaro 1911 ilia kunlaboro ĉesis, kaj la skolo de Jung restis renomita "analiza psikologio". El aliaj psikoterapiistoj laborantaj sur la bazo de la teorio pri psikoanalizo respektive pri profunda psikologio elstarigindas interalie Alfred Adler, Otto Reich kaj Erich Fromm, Melanie Klein, Heinz Kohut kaj Jacques Lacan.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.