From Wikipedia, the free encyclopedia
Manio (greke μανία manía) laŭ PIV en neformala, nemedicina lingvouzo vastasence estas
Kodo laŭ la Klasifiko Internacia de Malsanoj (versio 10) | ||
---|---|---|
F30.1 | manio kun aldonaj psikozaj simptomoj | |
F30.2 | manio sen psikozaj simptomoj | |
Laŭ la moderna psikiatria difino temas pri afekcia perturbo, kiu kutime evoluas en fazoj. Maniuloj estas kutime age multe tro aktivaj, emocie multe tro entuziasmaj, apenaŭ bezonas dormadon kaj plenumas aktivecojn nepripensitajn (ekzemple aĉetas kvantegojn da tute nebezonataj objektoj, kiuj povas bankrotigi la pacienton) – laŭ la nuntempe rega teorio tiu troaktiveco kaŭzatas de troa koncentriĝo de la nervotransigiloj noradrenalino kaj dopamino. Pro la dormomanko iuj partoj de la cerbo trostreĉiĝas, kio aldone povas kaŭzi simptomojn de psikozo. La Klasifiko Internacia de Malsanoj (mallonge esperante KIM aŭ angle ICD, en la aktuala 10-a eldono) de la Monda Organizaĵo pri Sano notas la malsanon per la kodo "F30.1", se ĝi akompanatas de aldonaj psikozaj simptomoj, kaj "F30.2", se ne troveblas tiaj aldonaj simptomoj de psikozo.
Laŭ multaj kriterioj manio estas la "malo de depresio". Ofte afekcia perturbo (tiam nomata "bipolara", du-polusa) montriĝas alterne jen kiel depresio kaj jen kiel manio.
Variaĵo de manio kun malpli fortaj simptomoj nomatas hipomanio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.