Wes Studi
usona aktoro From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
usona aktoro From Wikipedia, the free encyclopedia
Wesley "Wes" STUDI (naskiĝinta la 17-an de decembro 1947) estas usona aktoro.
Wes Studi | |||||
---|---|---|---|---|---|
Wes Studi | |||||
Persona informo | |||||
Wes Studi | |||||
Naskonomo | Wesley Studie | ||||
Naskiĝo | 17-an de decembro 1947 en Nofire Hollow, Oklahoma, Usono | ||||
Etno | Ĉerokoj vd | ||||
Lingvoj | angla • Ĉeroka vd | ||||
Loĝloko | Santa Fe vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Alma mater | Tulsa Community College (en) Chilocco Indian Agricultural School (en) vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Maura Dhu | ||||
Infanoj | Kholan Studi (en) , Daniel Studi (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | aktoro filmaktoro televida aktoro vd | ||||
Aktiva dum | 1988 - nuntempo | ||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Wes Studi estas ano de indiana tribo de ĉerokoj, per kies lingvo li parolis ĝis sia kvina jaro, antaŭ ol li eklernis en baza lernejo anglan lingvo. Li abiturientiĝis en Tulsa Junior College. Reveninte el militservo el Vjetnamio li tre aktive aliĝis en movadon por rajtoj de la usonaj indianoj (en 1973 li partoprenis okupon de Wounded Knee en Suda Dakoto) kaj helpis kun eldonando de ĉerokaj ĵurnaloj.
Li vivis kelke da jaroj en sia ĉevala ranĉo. Fine de la 70-aj jaroj li eksedziĝis kaj ekstartis aktoran vojon. La unuajn scenejajn spertojn li akiris kiel membro de teatra ensemblo American Indian Theatre Company kaj en sia soloa veturprogramo Coyote Chews His Own Tail (Kojoto mordas sian voston).
Simile kiel lia kanada kolego Graham Greene li eniris en kinematografion de la 90-aj jaroj kiel reprezentanto de fortaj karismaj indianoj en signifaj historiaj filmoj el Sovaĝa Okcidento: "la plej forta" batalanto de tribo pavnejoj (Pawnee) en filmo Dances with Wolves kaj venĝavida hurona spiono Magua en adaptigo de aventurema romantisma libro de James Fenimore Cooper The Last of the Mohicans.
Sed plej multe li interesigis per sia impoza interpretado de titola rolo de legenda estro kaj ŝamano de apaĉa tribo ĉirikavoj en biografia fresko Geronimo. La mutan figuron de la indiana ŝamano, kiu aperigas sin al Jim Morris en alkoholaj kaj drogaj vizioj, li kreis en muzika biografia dramo The Doors.
Poste li realiĝis en precipe akcia ĝenro: unuokula ĉefo de vendejo kun armiloj Sagat en terurplena filmo laŭ komputila ludo Street Fighter: Lasta batalo, losangelesa policisto Casals aŭ misteroplena gangstero Hannover. Lia nekutime profunda voĉo ofte sonas en televidaj dokumentoj kun indiana temaro. Li estas ankaŭ aŭtoro de du libroj por infanoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.