La 8-a de novembro estas la 312-a tago de la jaro (la 313-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 53 tagoj restas.
Je la 8-a de novembro okazis interalie:
- -63: Konsulo Cicerono dum alparolo en Romia senato malkaŝis komploton de Katilino
- 641: Aleksandrio estis konkerita de araba armeo
- 960: Venko de bizanca armeo kontraŭ emirlando de Halepo
- 1292: Pola reĝo Venceslao la 2-a urbigis Nowy Sącz
- 1414: Sigismondo la 1-a kroniĝis kiel reĝo de Germanio
- 1519: Konkero de Meksiko: Hernán Cortés konkeris la ĉefurbon de aztekoj - Tenoĉtitlanon, kiu iĝis Meksikurbo
- 1520: Stokholma sangobano: post sukcesa invado de Svedio fare de danaj trupoj gvidataj de Kristiano la 2-a eklezia juĝejo pro ŝajna herezo kondamnis al mortpuno 82 svedajn nobelulojn, malgraŭ promeso de kristana ĝenerala amnestio
- 1602: En la Universitato de Oksfordo oni malfermis la Bibliotekon Bodleian
- 1620: Tridekjara milito: batalo sur Blanka monto apud Prago - taĉmentoj de katolikaj habsburgoj venkis protestantan ĉeĥan nobelaron
- 1632: Pollando: Elekta Sejmo elektis reĝon Ladislao la 4-a
- 1655: Rusa-kozaka armeo post ricevo de pago finis sieĝon de Lvovo — kadre de pola-rusa milito (1654-1667)
- 1658: Dan-Sveda Milito (1658–60): Batalo de Sundo kun venko de nederlanda floto, venanta helpi al sia dana aliancano, kontraŭ la sveda militŝiparo dum la Nordia Milito 1655-1660
- 1793: Parizo: malfermo de la muzeo Luvro
- 1798: Oceanio: malkovro de la insulo Nauro
- 1853: Brita astronomo John Russell Hind malkovris asteroidon Eŭterpo
- 1863: Januara ribelo kontraŭ la Rusia Imperio: taĉmento de pola subkolonelo Jan Rudowski senarmigis rusan garnizonon en Szydłowiec
- 1864: Tri monatojn post murdo de Romuald Traugutt rusia imperiestro Aleksandro la 2-a ordonis likvidi 110 monaĥejojn kaj 4 monaĥinejojn — oficiala kaŭzo estis partopreno de 39 el ili en la Januara ribelo kontraŭ Rusia Imperio
- 1887: Emil Berliner patentigis gramofonon
- 1889: Montano fariĝis la 41-a ŝtato de Usono
- 1892: En Danio oni plenumis lastan verdikton de mortpuno
- 1892: Estinta prezidento de Usono Grover Cleveland gajnis balote la oficantan Benjamin Harrison
- 1895: Germana fizikisto Wilhelm Conrad Röntgen komencis observi Ikso-radiojn
- 1898: Franca astronomo Auguste Charlois malkovris asteroidon Zeŭkso
- 1906: Batal-Organizaĵo de Pola Partio Socialista atakis sukcese trajnon kun poŝta eskorto de mono kaj valorpaperoj, sub gvido de Józef Mirecki sur stacidomo de Rogów (distrikto Brzeziński)
- 1912: Unua Balkana milito: greka armeo konkeris Tesalonikon
- Unua Mondmilito
- 1919: Latvio de facto agnoskis la sendependecon de Litovio
- 1923: Sensukcesa Hitler-puĉo kontraŭ Vajmara Respubliko komenciĝis en Munkeno
- 1932: Franklin D. Roosevelt gajnis prezidentajn balotojn en Usono
- 1933: Dum inaŭgura sesio de Pola Akademio de Literaturo ties prezidanto iĝis Wacław Sieroszewski
- 1933: Reĝlando Afganio: Mohammed Zahir Ŝaho iĝis reĝo de Afganio
- 1935: Premiero de la usona filmo Ribelo sur la Bounty
- 1936: Hispana Enlanda Milito: respublikistoj en apuda al Madrido urbeto pafmortigis 2800-5000 enprizonigitojn, evakuitajn de la ĉefurbo
- Dua Mondmilito
- 1945: Bukareŝto: kontraŭkomunisma manifestacio de junularo sur Placo de la Reĝa Palaco, okaze de la nomtago de rumana reĝo Mikaelo la 1-a
- 1949: Kamboĝo akiris aŭtonomecon (de Francio)
- 1950: Korea milito: en unua en la historio duelo inter reagaviadiloj leŭtenanto Russell J. Brown de Usona Aerarmeo pilotanta Lockheed P-80 Shooting Star pafalterigis du nordkoreajn MiG-15
- 1956: Sekureca Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj metas sur la tagordon la "Hungaran aferon", intervenon de Sovetunio en Hungarion
- 1956: Malkovro de ne-perioda kometo Arend-Roland, unu el la plej lumecaj en la 20-a jarcento
- 1960: John F. Kennedy iĝis prezidento de Usono
- 1961: Sovetunio: premiero de populara amator-skeĉa televida elsendo Klubo de gajaj kaj spritaj, influinta la festivalon Esperanto - Lingvo Arta
- 1965: Britio nuligis mortpunon
- 1965: Brita Hindoceana Teritorio kreiĝis
- 1968: Viena interkonsento pri trafiko verkiĝis
- 1973: Niĝero: Faligita Arbo de Tenere, la plej sola arbo en la mondo, estis transdonita al Nacia Muzeo en Niameo
- 1974: Muzikalbumo Sheer Heart Attack aperis
- 1981: Pola kolonelo Kukliński, pro timo de dekonspiro, forlasis sekrete Pollandon - de 1971 transdonis al Okcidento 40 mil paĝojn de ege sekretaj dokumentoj de Varsovia Pakto pri planata agreso de Ruĝa Armeo kontraŭ Okcidenta Eŭropo kaj pri enkonduko de la milita stato en Pollando
- 1988: George H. W. Bush gajnis prezidentajn balotojn en Usono
- 1991: Filip Dimitrov iĝis ĉefministro de Bulgario
- 1997: Ukrainio: en Lvovo oni inaŭguris monumento al la viktimoj de komunistaj krimoj
- 2000: En Tokio oni arestis gvidantinon de la terorisma organizaĵo Japana Ruĝa Armeo
- 2001: En Vjetnamio kreiĝis Nacia Parko Pù Mát
- 2002: Sekureca Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj publikigas rezolucion 1441 devigante Saddam Hussein senarmiĝi aŭ alfronti "gravajn konsekvencojn"
- 2004: Iraka milito: la dua batalo de Faluĝa komenciĝis; Bazita sur Vikio senpaga projekto de la Fondaĵo Vikimedio Vikinovaĵoj aperis - la plurlingva TTT-ejo funkcias ankaŭ en Esperanto; En Polalingva Vikipedio aperis por dekkelkaj monatoj artikolo pri falsa persono Henryk Batuta
- 2005: Ellen Johnson Sirleaf gajnis prezidentan balotadon en Liberio
- 2006: Pasado de Merkuro; Al Pollando alflugis de Usono unuaj du ĉasaviadiloj F-16
- 2006: Israela Defend-Armeo mortigis 19 palestinajn civilulojn en siaj hejmoj dum pripafo de Bait Hanun
- 2011: Apolona asteroido (308635) 2005 YU55 kun diametro 400 metrojn preteriris apud la Teron en distanco de 325 mil km
- 2013: Tajfuno Haj-jano trafis Filipinojn
- 2016: Donald Trump gajnis prezidentan baloton en Usono; En varsovia mezurba ĝardeno oni inaŭguris monumenton al polaj-hungaraj justuloj inter la popoloj Henryk Sławik kaj József Antall, kiuj savis pli ol 5 000 polajn judojn
- 2018: Pola ĝenerala akuzisto Zbigniew Ziobro kaj Instituto pri Nacia Memoro informis pri Eŭropa Arest-Postulo koncerne Stefan Michnik, akuzita pri 30 komunistaj krimoj; Vilnius: placo de Maišiagala kaj ĉefstrato de Vilno estis nomitaj omaĝe al la pola prezidento Lech Kaczyński
- 2021: Suverena kortumo eksterleĝigis Asocion de Belorusa Lingvo je la nomo de Franciŝak Skarina
- 2022: Invado de Rusio en Ukrainion: 38 korpoj de pereintaj ukrainaj soldatoj revenis; regopovoj de Odesa forigis monumenton al Katarina la 2-a, fondinta la urbon; Ukrainio forprenas entreprenojn de kelkaj oligarĥoj por uzi ilin militcele
- 30: Nerva, romia imperiestro, unua el la kvin bonaj imperiestroj (m. 98)
- 1572: Johano Sigismundo, elektoprinco de Brandenburgio el dinastio Hohencolernoj, administranto de Duklando Prusujo (m. 1620)
- 1622: Karolo la 10-a Gustavo, reĝo de Svedio el dinastio Vitelsbaĥoj (m. 1660)
- 1656: Edmond Halley, brita astronomo kaj plurfaka sciencisto kalkulinta la orbiton de Haleja kometo (m. 1742)
- 1676: Louise-Bénédicte de Bourbon, franca nobelino kreinta literaturan salonon dum la Regenteco (m. 1753)
- 1723: John Byron, angla admiralo kaj politikisto, avo de George Byron (m. 1786)
- 1745: Ernst Christian Trapp, germana pedagogo, lernejestro kaj profesoro (m. 1818)
- 1760: Ferenc Budai, hungara historiisto (m. 1802)
- 1777: Désirée Clary, reĝino de Svedio kaj Norvegio (m. 1860)
- 1801: Julius August Schönborn, germana arkeologo, orientalisto, klasika filologo, malkovrinto de historiaj monumentoj en Turkio (m. 1857)
- 1814: Gustav Hartlaub, germana fizikisto kaj ornitologo (m. 1900)
- 1821: George Bissell, usona nafto-magnato (m. 1884)
- 1837: Ilia Ĉavĉavadze, kartvela poeto kaj verkisto, reforminto de la kartvela lingvo, nacia heroo kaj sanktulo de Kartvela Ortodoksa Eklezio (m. 1907)
- 1841: Jan Otto, ĉeĥa eldonisto, i.a. de ĉeĥlingva Enciklopedia vortaro de Otto (m. 1916)
- 1847: Bram Stoker, irlanda verkisto famiĝinta pro la horora romano Drakulo (m. 1912)
- 1848: Gottlob Frege, germana matematikisto, logikisto kaj filozofo, fondinto de la moderna matematika logiko kaj la analitika filozofio (m. 1925)
- 1854: Johannes Rydberg, sveda fizikisto konata pro la konstanto de Rydberg (m. 1919)
- 1867: Gyula Pekár, hungara verkisto, ĵurnalisto kaj politikisto, enestanta en Hungara Antologio (m. 1937)
- 1867: Jindřich Vodák, ĉeĥa literatura kaj teatra kritikisto (m. 1940)
- 1869: Joseph Franklin Rutherford, usona juristo kaj predikisto, prezidanto de Societo Gardoturo de la Atestantoj de Jehovo (m. 1942)
- 1869: Ján Maliarik, slovaka evangelia paroĥestro, pastro, pacisto, humanisto, filozofo kaj teologo, poligloto, vegetarano, teozofo, esoterulo kaj esperantisto okupiĝanta pri la projekto de Tuttera ŝtato (m. 1946)
- 1889: Hans Brismark, sveda idisto, prezidanto de ULI (m. 1976)
- 1900: Margaret Mitchell, usona verkistino (m. 1949)
- 1905: Géza Sipos, rumania hungara eklezia verkisto (m. 1993)
- 1913: Tibor Dengyel, hungara-belga skulptisto kaj pentristo (m. 2000)
- 1913: Jenő Gergely, rumania hungara juristo (m. 1993)
- 1922: Christiaan Barnard, sudafrika pioniro de la transplanta medicino, korĥirurgo (m. 2001)
- 1923: Jack Kilby, usona fizikisto, inventinto de integra cirkvito (m. 2005)
- 1927: Patti Page, usona kantistino (m. 2013)
- 1927: József Alfréd Mazalik, rumania hungara ĵurnalisto (m. 2015)
- 1928: József Kocsik, rumania hungara popolkutivanto, publicisto
- 1930: Mária Tamás, rumania hungara verkistino, kunlaborantino de porinfana revuo "Napsugár" (m. 1987)
- 1931: Paolo Taviani, itala filmreĝisoro (m. 2024)
- 1935: Alain Delon, franca aktoro (m. 2024)
- 1936: Árpád Máthé, hungara kemiisto, engaĝita por Esperanto-instruado ĉe ELTE, preleganto de Internaciaj Kongresaj Universitatoj dum UK 1988, UK 1989, UK 1992 kaj UK 2005 (m. 2015)
- 1937: Hans Bakker, nederlanda organiza konsilisto kaj esperantisto, kunorganizinto de IJK 1964, internacia sekretario de politika partio Verdo-Maldekstro, estrarano de Institucio Hodler kaj de UEA, Honora membro de UEA kaj de TEJO, gvidanto de la afrika agado de UEA, unua laŭreato de la Premio Onisaburo Deguĉi (m. 2015)
- 1940: Charles T. Kowal, usona astronomo
- 1944: István Nemere, hungara verkisto de krimromanoj kaj sciencfikcio, denaska Esperanto-parolanto, unua organizanto de la Renkontiĝo de Esperantistaj Familioj, tradukisto, prezidinto de Esperanta PEN-Centro, aŭtoro de pluraj esperantlingvaj romanoj
- 1945: Abdelaziz Belkhadem, ĉefministro de Alĝerio, politikisto de Naciliberiga Fronto
- 1947: Stanisław Michalkiewicz, pola juristo, ĵurnalisto kaj felietonisto, kunfondinto de la Defend-Movado de Homrajtoj kaj de Civitanaj Rajtoj kaj de la Unio de Realpolitiko, honora membro de Asocio KoLiber, eseisto
- 1949: Paul Gubbins, angla ĵurnalisto, universitata lekciisto, redaktoro de "La Brita Esperantisto" kaj ĉefredaktoro de "Monato", prezidanto de Esperanto-Asocio de Britio, Esperanto-verkisto kontribuanta al "Fonto" kaj "Beletra Almanako", plurfoja premiito en la Belartaj Konkursoj de UEA, instruisto de Nord-Amerika Somera Kursaro, membro de la Akademio de Esperanto (m. 2016)
- 1954: Bill Joy, usona komputikisto, kunfondinto de Sun Microsystems kaj Java
- 1966: Gordon Ramsay, skota kuiristo, restoraciisto, aŭtoro de libroj pri kuirarto
- 1968: Zara Whites, nederlanda prostituino, kaj laŭvice dancistino, pozistino por la revuo "Playboy", pornoaktorino kaj aktorino
- 1974: Kishimoto Masashi, japana manga-verkisto, kreinto de Naruto
- 1975: Ágnes Magyary, hungara verkistino
- 1979: Dania Ramírez, dominika aktorino
- 397: Marteno de Tours, katolika kaj ortodoksa episkopo kaj kristana sanktulo (n. ĉirkaŭ 316/317)
- 618: Diodono, papo, sanktulo (n. nekonata)
- 780: Ethelbert, ĉefepiskopo de Jorko (n. nekonata)
- 1115: Geoffroy d'Amiens, franca episkopo de Amiens, katolika sanktulo (n. 1066)
- 1226: Ludoviko la 8-a, reĝo de Francio (n. 1187)
- 1308: Duns Skoto, skota filozofo kaj teologo, skolastikulo, beatigita franciskano (n. 1266)
- 1517: Francisco Jiménez de Cisneros, hispana franciskano, primaso (n. 1436)
- 1527: Hieronymus Emser, germana teologo, frua kontraŭreformanto (n. 1478)
- 1575: Corneille de Lyon, franca pentristo (n. 1500)
- 1599: Francisco Guerrero, hispana komponisto (n. 1528)
- 1605: Thomas Percy, angla politikisto, partoprenanto de pulva konspiro (n. ĉ. 1560)
- 1605: Robert Catesby, angla ribelanto, ĉeforganizanto de pulva konspiro (n. 1573)
- 1606: Girolamo Mercuriale, itala kuracisto, botanikisto, filologo, filozofo (n. 1530)
- 1674: John Milton, angla poeto kaj politikisto (n. 1608)
- 1807: Dareĝan Dadiani, kartvela reĝino (n. 1738)
- 1828: Geoffroy d'Amiens, angla lignogravuristo kaj ornitologo (n. 1753)
- 1868: John Mercer Johnson, kanada politikisto, unu el Patroj de la Konfederacio (n. 1818)
- 1890: Karl von Vogelsang, aŭstra publicisto kaj socialreformanto (n. 1818)
- 1890: César Franck, franca komponisto, orgenisto (n. 1822)
- 1899: Alexander Faltin, balti-germana juristo (n. 1819)
- 1903: Vasilij Vasiljeviĉ Dokuĉajev, rusa geologo, fondinto de pedologio (n. 1846)
- 1908: Victorien Sardou, franca ĵurnalisto kaj dramisto (n. 1831)
- 1911: Siegfried Lederer, germana instruisto de klasikaj lingvoj, volapukisto kaj esperantisto, eldoninto kaj redaktoro de "Universo" kaj de "Rund um die Welt" (Ĉirkaŭ la Mondo), tradukisto, kunfondinto de Esperanto-Socio Verda Stelo en Prago (n. 1861)
- 1917: Adolph Wagner, germana ekonomikisto kaj politikisto (n. 1835)
- 1921: Pavol Országh Hviezdoslav, slovaka poeto, dramisto, tradukisto (n. 1849)
- 1921: Virgil Nagy, hungara inĝeniero pri konstruado, teknikuniversitata profesoro pri antikva arthistorio (n. 1859)
- 1934: Carlos Justiniano Ribeiro Chagas, brazila kuracisto kaj parazitologo (n. 1879)
- 1935: Gyula Szádeczky-Kardoss, hungara geologo, profesoro (n. 1860)
- 1944: Sándor Gyallay-Pap, hungara poeto kaj tradukisto (n. 1906)
- 1945: August von Mackensen, germana marŝalo de la unua mondmilito (n. 1849)
- 1949: Cyriel Verschaeve, flandra pastro, literaturisto, filozofo, kunlaboristo kun germanaj okupantoj (n. 1874)
- 1950: Miĥail Solovjev, rusia, sovetia juĝisto, UEA-delegito en Kiŝinevo, Odeso, Petrovaradin, tradukisto, enestanta en Fundamenta Krestomatio, verkinta lernolibron, publikiginta en "La Esperantisto", "La Revuo", "Literatura Mondo", "Bizantio", "Heroldo de Esperanto", "La Suda Stelo" kaj "Konkordo" (n. 1874)
- 1953: Ivan Bunin, rusa Nobelpremiita verkisto kaj tradukisto (n. 1870)
- 1966: Otto Regenbogen, germana klasika filologo (n. 1891)
- 1977: György Kovács, rumania hungara aktoro kaj reĝisoro (n. 1910)
- 1978: László Sáska, hungara kuracisto, vojaĝisto, profesoro (n. 1890)
- 1980: Zoltán Szőkefalvi-Nagy, hungara prikemia historiisto (n. 1916)
- 1986: Harry Holmes, brita ŝtatoficisto, prezidanto de Londona Esperanto-Klubo, kunorganizanto de UK 1938, disponinta sian loĝejon por la sidejo de la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj, estrarano de UEA, honora prezidanto de UEA (n. 1896)
- 1986: Vjaĉeslav Molotov, sovetia politikisto, ministro pri eksteraj aferoj (n. 1890)
- 1988: Ferenc Belényi, hungara aktoro (n. 1927)
- 1993: László Perényi, hungara aktoro (n. 1910)
- 1998: Jean Marais, franca aktoro, verkisto kaj pentristo (n. 1913)
- 2005: Carola Höhn, germana aktorino (n. 1910)
- 2006: Basil Poledouris, usona filmkomponisto (n. 1945)
- 2009: Vitalij Ginzburg, rusa Nobelpremiita fizikisto okupiĝanta pri superkonduktiveco (n. 1916)
- 2010: Emilio Eduardo Massera, argentina militisto, krimulo kontraŭ la homaro (n. 1925)
- 2015: Lina Medina, perua knabino, la plej juna patrino (n. 1933)
- 2017: Karin Dor, germana aktorino (n. 1936)
- 2020: Andrzej Wawrzyniak, pola maristo, diplomato, fondinto kaj direktoro de la Muzeo pri Azio kaj Pacifiko en Varsovio (n. 1931)
- 2021: Ryszard Badowski, pola ĵurnalisto, vojaĝisto, filmisto, fotisto, verkisto, raportisto, publicisto (n. 1930)
La 8-a de novembro estas (laŭ gregoria kalendaro):