Remove ads
aparato por ludigi sonon registrita sur (nigraj) diskoj From Wikipedia, the free encyclopedia
Sondiskludilo aŭ pli mallonge diskludilo aŭ gramofono estas aparato por noti kaj redoni voĉojn, kiun elpensis en 1887 Emil Berliner (anonco pri patento: 29-a de septembro 1887). La gramofono apartenas al mediohistoria suriga sistemo. Ĝi estis kiel ludiga aparato, la mekanika posteulo de fonografo.
Gramofono estas – male al fonografoj – ekipita per ronda plato (sondisko), sur kiu oni povas noti mekanike tonojn; la fonografo de Edison uzis por tio ankoraŭ cilindron. La sondisko de Berliner konsistas el plata, vaksokovrita zinka disko kiel tonportanto; ĉiu disko devas esti aparte produktita ĉe tiu procedo.
La komenco de la tonportanta multobligo povis komenciĝi en la jaro de 1892, kiam oni unuafoje prem-produktis nikel-kovritan kupronegativan diskon el vulkanizita gumo. Ŝelako estis uzita ekde 1895 kiel bazmaterialo por sondiskoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.