Remove ads
From Wikipedia, the free encyclopedia
Vikinovaĵoj (angle Wikinews) estas projekto de la Fondaĵo Vikimedio celante provizi liberan novaĵretejon.
Vikinovaĵoj | |
---|---|
MediaWiki-vikio • Vikimedia projekto | |
Retadreso | wikinews |
Kategorio | Reta enciklopedio |
Lingvo(j) | Multaj |
Posedanto | Fondaĵo Vikimedio |
Registriĝo | libervola |
Fondiĝo | 27-a de februaro 2010 |
Stato | aktiva |
Vikinovaĵoj | |||||
---|---|---|---|---|---|
MediaWiki-vikio Vikimedia projekto | |||||
retgazeto | |||||
Komenco | 8-a de novembro 2004 vd | ||||
Sidejo | Tampa | ||||
Fondinto(j) | Daniel Alston • Jimmy Wales vd | ||||
Posedata de | Fondaĵo Vikimedio vd | ||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
Krom retlegeblaj tekstaj artikoloj, diversaj lingvaj sekcioj produktis preseblajn, sonajn, kaj eĉ filmajn versiojn de la novaĵraportoj.
Ekde februaro 2010 ekzistas esperantlingva versio de Vikinovaĵoj (komence en Vikimedia Kovilo). La unua novaĵo en ĝi estis publikigita la 27-an de februaro 2010[1]. Ĝi akiris propran lokon ĉe www.eo.wikinews.org je la 13-a de novembro 2010.[2] La 12-an de marto 2020 estis publikigita la 700-a artikolo. La 18-an de marto 2020 la Esperanto-versio festis la 10-an datrevenon, omaĝe al kiu estis kreita emblemo kaj en la rusa versio aperis ruslingva intervjuo kun Stanislav Belov, unu el aktivaj kontribuantoj al la Vikinovaĵoj, pri la historio de la projekto, ĝia signifo kaj nuna stato.
En septembro 2019 la Fondaĵo Vikimedio anoncis intencon fermi la bulgarajn Vikinovaĵojn kaj forigi la tutan enhavon de la projekto, sekvante rekomendon de la Lingva Komitato de la Fondaĵo. Ĉi tiun drastan agon ĝi pravigis citante gravajn, kontraŭĵurnalismajn fuŝaĵojn kaj propagandon, kiujn la komunumo de la projekto permesis tre longtempe restadi. La 23-an de septembro 2019 ĝi estis fermita.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.